Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Usono povas fali en la “Tukidido-falilon” per sufokado de la ĉina disvolvado
de DONG Shaopeng  
19a junio 2021

La usona Senato antaŭ nelonge adoptis la “Leĝon 2021 pri novkreado kaj konkurenco de Usono”, kiu celas en diversaj rondoj agi kontraŭ la influon de Ĉinujo kaj stimuli la novkreadon por konservi sian “kunkurencan avantaĝon” por la estontaj generacioj. Tiu leĝprojekto, tute el pensmaniero de supereco kaj de malvarma milito, atestas pri la kreskanta angoro de Usono. La registaro de Joseph Biden provas krei malĝustan impreson de “usona tragedio” kaj samtempe en la realo sekvas la politikon “Usono unue”.Tia pensmaniero povus faligi la landon en la “tukididan falilon”.

La angoro de Usono, kiu ankoraŭ restas la monda gvidanto pri novkreado, baziĝas sur kvar aspektoj : unue, ĝia pozicio pri la mondaj industri-ĉenoj ne estas plu la sama kun la ĉefonta kreskado de la sojlolandoj kiaj Ĉinujo ; due, la nombro de estontaj talentoj pri novkreado malkreskas, dum tiu nombro konstante altiĝas en la evolulandoj ; trie, la grando kaj profundo de la merkato de la sojlolandoj kiaj Ĉinujo daŭre kreskas kaj tiuj landoj estas hodiaŭ favorata destino por la tutmondaj resursoj ; fine, la evolulandoj pli engaĝiĝas por la kreado de nova pli egaleca internacia ekonomia ordo.

La pozicio de hegemonio de Usono malfortiĝas, kio ne estas nepre malbona novaĵo, eĉ por ĝi mem, se la industriaj kaj provizaj ĉenoj restas stabilaj kaj se la landoj sukcesas intertrakti sur bazo de egaleco. La ŝanĝo estas neevitebla. Oni ĉiam trovos eblecojn por solvi disopiniojn, se oni celas la disvolvadon de la homaro.

Stimulata de angoro kaj de aspiro povi ekskluzive profiti la mondajn provizajn ĉenojn, usonaj politikistoj estigis multajn “egoismajn leĝproponojn”, kiuj samtempe senigas aliajn landojn je iliaj pravaj disvolvo-interesoj.

Tiu ĉi “Leĝo 2021 pri novkreado kaj konkurenco de Usono” enigis plurajn leĝproponojn kontraŭ Ĉinujo lanĉitaj de la Biden-registaro, inter kiuj estas la “Leĝo pri strategia konkurado de 2021” kaj du leĝoj, kiuj volas subteni la usonajn industriojn de ĉipoj kaj de duonkondukiloj.

Tiuj leĝoj troigas la ĉinan minacon kaj la “usonan tragedion”, akuzas Ĉinujon je ŝanĝo de la tutmonda industria strukturo. Tia konduto, kontraŭa al la realo kaj al la principoj de ekonomia scienco, estas tute senmorala. Estas bedaŭrinde, ke s-ro Biden, sperta politikisto, subiĝis al la popolista tendenco kopiante la dispoziciojn de Donald Trump por agi kontraŭ la evoluo de la industriaj ĉenoj.

Tamen ja ekzistas rimedoj por solvi la problemojn ligitajn kun la industriaj kaj provizaj ĉenoj. Unue eblas altigi la investojn en la novkreado de altaj, precizaj kaj pintaj teĥnologioj por konservi siajn bazajn avantaĝojn ; dume eblas starigi novan ekvilibron kaj fari novajn kontraktojn de kunlaborado, precipe inter la grandaj potencoj ; tire eblas krei sur multflanka platformo novan meĥanismon de reciprokaj instigoj kaj devigoj ; kvare, apogante sin sur sia sistemo de relative travidebla merkato, Usono posedas avantaĝon en la kampo de komerco de la servoj.

Estas bedaŭrinda vidi, ke la usonaj politikistoj planas ne nur konservi sian konkurencan avantaĝon, sed ankaŭ strangoli la disvolviĝon de aliaj landoj. Ili ne hezitis disvastigi onidirojn por malhelpi la disvolviĝon de aliaj landoj per politikaj, kulturaj kaj militaj rimedoj, kio tamen estas fiaskonta.

La ĉina prezidanto Xi Jinping plurfoje emfazis ke “la landoj estas sendependaj kaj reciproke integritaj interes-komunumo. La malfermiĝo, la inkluda disvolvado kaj la kunlaborado de gajnanto-gajnanto estas la solaj bonaj solvoj”, kaj ke “la malamikeco kaj la nulsuma ludo ne utilos al la monda ekonomia kreskado kaj malutilos speciale la sojlolandojn kaj la evolulandojn”. La akre akirita multflanka komerca sistemo estis sabotita de la usonaj politikistoj kun hegemonia pensado, kiuj konsideras nur siajn proprajn interesojn. Ĉinujo firme kontraŭstaras al tiu ago, kiu iras kontraŭ la fluo de la historio.

Ĉinujo, kiu aspiras altkvalitan ekonomian disvolvadon, provas konstante plibonigi sin mem kaj superi sin mem por fariĝi pli bona Ĉinujo. Ĝi havas nenian intencon militi kontraŭ Usono. Ni esperas, ke la usona ekonomio konservos stabilan evoluon. Estante du plej grandaj ekonomioj de la mondo, Ĉinujo kaj Usono kompletigas sin en multaj kampoj kiaj ekonomio, komerco, scienco kaj teĥnologio, kaj kulturo, kio profitigas la du landojn. Ni esperas, ke la usonaj politikistoj atente esploros la grandajn ŝanĝojn neniam viditajn en unu jarcento kaj cerbumos pri la vojo irenda.

DONG Shaopeng.