Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La ĉilia prezidanto Salvador Allende : Tiel lia lasta parolado saviĝis
de Deutschlandarchiv  
13a junio 2021

La ĉilia prezidanto Salvador Allende : Tiel lia lasta parolado saviĝis

Tri horojn antaŭ sia morto, la 11-an de Septembro 1973, la ĉilia prezidanto Salvador Allende ankoraŭ faris paroladon al sia popolo : “La historio apartenas al ni”. La fakto, ke liaj vortoj transdoniĝis, ni dankas antaŭ ĉio al Eulogio Suárez.

Ekzistas tiaj paroladoj, kiuj restas eterne en la memoro de la homoj. Ekzemploj estas tiu de Martin Luther King pri la batalo kontraŭ la rasismo en Usono en la jaro 1963 aŭ tiu de Mahatma Gandhi pri la senperforta batalo por la sendependeco de Hindujo en 1942.

Kio estis aparta en tiuj paroladoj ? Luther King kaj Gandhi kaptis la esperojn kaj sentojn de multaj homoj kaj vestis ilin en vortojn kaj per tio donis al ili voĉon. Por ni, la postnaskitoj, ili retenis gravan historian momenton en la batalo por liberiĝo de la popoloj.

En tiu serio troviĝas ankaŭ la parolado de Salvador Allende la 11-an de Septembro 1973. En tiu ĉi, lia lasta tago, li bilancis la mondhistorie unuafojan provon de paca revolucia transformado de la lando, pri kiu Allende tri jarojn antaŭe estis dirinta : “Ni ekiros la vojon al socialismo, sen interfrata murdo kaj sen sangelverŝo. Socialismo kun vino kaj pano.”

Limas al miraklo, ke tiu bilanca parolado de Allende en la tago de la ŝtatrenverso de la kontraŭrevolucia armeo estis konservita en sia originala tono. Ni dankas tion al la lerteco kaj la civila kuraĝo de unusola persono : Eulogio Suárez.

Jen lia atesto de Johnny Norden :

De 1971 ĝis 1973 mi laboris kiel kultura ataŝeo ĉe la ambasado de la GDR en Ĉilio. Estis unu el tiuj grizaj vintraj tagoj en Santiago, en 1972, kiam mi interkonatiĝis kun Eulogio dum aranĝo de la Kulturinstituto Ĉilio-GDR. En la tri etaĝoj de domaro en la urbocentro oni povis, kontraŭ simbola kotizo, frekventi kursojn de la germana lingvo kaj prunti beletran kaj politikan literaturon el la GDR. En tiu vespero, kiam mi konatiĝis kun Eulogio, la profesoro Hanns Stein de la universitato de Ĉilio donis koncerton. Per sia mirinde varma tenora voĉo li prezentis kantojn de Breĥto kaj Eisler.

Ni trinkis bieron, kiu gustis kvazaŭ ŝaŭmlimonado

Eulogion Suarez – la ĉefon de la radistacio de la KP de Ĉilio – mi estis imaginta iom alie. Eulogio tute ne estis la tipo de ĉiuflanke agema farulo. Li pli ĝuste konformis al mia ideo de afabla kaj klera latinamerika intelektulo : viro proksimume kvardekjara, malhela, jam maldensa hararo iom neglekte kombita malantaŭen. Okulfrapis liaj mildaj, ĉiam iom sciemaj okuloj, kiujn li kaŝis malantaŭ misformaj kornframaj okulvitroj. Eulogio kaj mi tuj intersimpatiis. Li venigis por ni du botelojn da ĉilia biero, kiun mi volonte trinkis kun li, kvankam mi sciis, ke ĝi gustas kvazaŭ ŝaŭmlimonado. Adiaŭe Eulogio invitis min viziti lin ĉe lia radistacio.

Tiutempe oni fondis multajn malgrandajn ultrakurtondajn staciojn. En la Ĉilio de komenco de la 1970-aj kun ĝia larĝa partistrukturo tio kondukis al la situacio, ke ĉiu politika partio de la lando akiris ankaŭ tian sendilon. Por la KP de Ĉilio tio estis la Radio Magallanes.

La radistacio troviĝis en la centro de Santiago en la sesa etaĝo de alta domo. Mi estis surprizita : loĝejo plenŝtopita de teĥniko. Eulogio prezentis min al la tri junaj kunlaborantoj : du viroj kaj unu virino. Ili raportis plene de entuziasmo pri sia agado, sen ĉe tio interrompi sian laboron kiel teĥnikisto aŭ de parolisto. Ili tiam ankoraŭ ne supozis, ke ili havis jam nur apenaŭ jaron por sia laboro kaj ke ilia engaĝiĝo je la 11-a de Septembro 1973 eniros la historion.

Kun Eulogio en la sekva tempo mi flegis malregulan kontakton. Li ĉiam sciis raporti ion interesan pri la komplika situacio en la lando kaj pri la kurso de la KP de Ĉilio. Tiel en 1973 okazis ondo de spontaj okupadoj de malgrandaj kaj mezgrandaj privataj entreprenoj fare de la dungitoj, lige kun la postulo al la registaro ŝtatigi tiujn entreprenojn. La KP konsideris tiujn okupadojn maltaŭgaj, sed ne havis influon al la movado. La ĉilia reakcio siavice uzis tiujn okazaĵojn por amasa incitado kontraŭ la Unidad Popular : Laŭ ĝi, la Allende-registaro laŭdire perdis la kontrolon pri juro kaj ordo en la lando.

Mi interŝanĝis kun Eulogio niajn privatajn telefonnumerojn. Tio en Septembro de 1973 montriĝis grava.

La Pinoĉet-puĉo trafis la maldekstron ne preparita. La puĉistoj sukcesis teni siajn preparojn absolute sekretaj. Kaj ili tuj frapis per tia brutaleco, kia en la longa historio de la politikaj bataloj en Ĉilio ĝis tiam estis nekonata.

Dum la ŝtatrenverso la 11-an de Septembro Radio Magallanes, je la 9:30 matene estis la lasta funkcianta radiostacio de la Unidad Popular. Ĉiujn ceterajn la Pinoĉet-trupoj estis disbombintaj aŭ okupantaj.

Eulogio poste rakontis al mi, kio tiam en la radiostacio okazis. En tiu momento la tuta centro de Santiago jam estis sub la kontrolo de tankoj kaj infanterio de la kontraŭrevolucio. Aviadilo en malalta flugo superflugis la prezidantan palacon Moneda, kiu estis nur tri stratojn disa de la Radio Magallanes. Pinochet estis ĉirkaŭbarinta la Moneda-n kaj postulis de Allende ke li demisiu. Allende deklaris, ke li ne kapitulacos kaj ne forlasos la Moneda-n.

Mallonge antaŭ la 10-a horo la persona referento de Allende el la prezidanta sidejo telefonis ĉe la radio kaj demandis, ĉu la Radio Magallanes povas elsendi paroladon de la prezidanto. Ĉe la telefono estis Eulogio, kiu respondis : “Jes, kompreneble !” kaj aldonis : “Ankoraŭ momenton, ni devas ankoraŭ alŝalti la sonbendon por registrado”. Tion li estis apenaŭ eldirinta, kiam Allende mem estis ĉe la telefono : “Kamarado, por tio jam ne estas tempo, mi komencas tuj !”

Unu el la du teĥnikistoj atenteme alsaltis, enŝaltis la sonbendan aparaton kaj surmetis la bendon, dum Eulogio rapide per la butonoj reguligis la transsendadon. Allende parolis proksimume 15 minutojn. Homoj en la tuta lando tiel povis aŭdi la voĉon de la prezidanto de ili elektita :

“Kuncivitanoj, tiu ĉi plej verŝajne estos la lasta okazo, ke mi direktas min al vi. … Mi ne demisios ! … En tiu ĉi kriza momento de historia signifo mi pagos mia lojalecon al la popolo per la vivo. … Oni ne povas haltigi la sociajn procezojn, nek krime nek perforte. La historio apartenas al ni, ĝin faras la popoloj. … La eksterlanda kapitalo, la imperiismo aliancita kun la reakcio, kreis tian etoson, ke la armeo rompas kun sia tradicio. … Nun la samaj, kiuj murdigis niajn kamaradojn, sidas en siaj domoj kaj atendas, ke oni remetu la potencon pri riĉaĵo kaj privilegioj en iliajn manojn. … En tiu ĉi malluma kaj amara momento, en kiu la perfido trudiĝas, sciu, ke pli aŭ malpli frue, tre baldaŭ denove malfermiĝos la larĝaj aleoj, sur kiuj la digna homo iras al konstruado de pli bona socio …”

La tempo de la transsendo por Eulogio kaj liaj tri kamaradoj certe estis timtrema afero. Tuj post la fino de la elsendo ili forlasis la radistacion. Ili vere estis bonŝancaj. La armea taĉmento taskita ekokupi la radistacion estis konfuzinta la dom-enirejon kaj sturminta oficejon de advokatoj. Eulogio metis la sonbendon kun la parolado en sian tekon kaj ekiris piede. Survoje li estis dufoje haltigita kaj kontrolata je armiloj. La enhavo de la teko, do sandviĉo kaj sonbendo, ne interesis ilin.

La informo pri la murdo al Allende1 fare de la kontraŭrevolucio trairis la mondon, inkluzive de la fakto, ke tri horojn antaŭ sia morto li ankoraŭ faris paroladon. Sed neniu konis la precizan enhavon. Kaj tiel estis komprenebla, ke tri aŭ kvar tagojn post la 11-a de Septembro la ambasado de la GDR ricevis el Berlino la taskon elsendi la paroladon.

En la ambasadejo neniu estis registrinta la paroladon. Kaj tiel ekzistis nur unu sola ŝanco : Iel kontakti homojn de la radistacio Magallanes, en la espero ke ili havas registraĵon. Tio estis giganta problemo, ĉar la Pinochet-reĝimo persekutis ĉiujn maldekstrulojn de la lando en senkompata pelĉasado : tiuj estis aŭ tuj mortigitaj aŭ enfermitaj en koncentrejo. Koncerne al Eulogio, ni devis pensi, ke li fariĝis viktimo de la persekutado aŭ ke li vivas en profunda eksterleĝeco. Mi ricevis la taskon serĉi lin. La afero valoris tion, kaj mi decidis telefoni per strata telefono al lia hejmo.

Mi esperis, ke Eulogio ankoraŭ vivas

Mi nur esperis, ke Eulogio ne estas jam arestita. Lia edzino iris al la telefono kaj diris, ke Eulogio ne estas hejme. Tio povis signifi ĉion. Do mi petis ŝin transdoni al li “saluton de Johnny”. Ŝi nur mallonge hezitis kaj poste diris, ke Eulogio alvokos min “ĉe la laboro” kaj ĉesigis. Mi pensis : Jen, espereble li ankoraŭ vivas.

Sed jen venis la surprizo : Du ĝis tri tagojn poste Eulogio vespere alvokis min en mia loĝejo en la Calle San Sebastian. Sen io cetera li proponis al mi sekvatage tagmanĝi en gastejo konata al ni ambaŭ, ĉar li “volas doni al mi donacon”.

Mi ja konsciis, ke tiu renkontiĝo estis ligita kun riskoj. Regis esceptostato, la urbo estis plena de armeanoj serĉantaj adeptojn de Allende. Sed la ideo de Eulogio renkontiĝi en restoracio por bonstatuloj estis senchava : Ĉi tie estis iom malverŝajna esti surprizita de traserĉado.

La manĝo daŭris nur 20 minutojn. Eulogio transdonis al mi – sen ke mi estus demandinta – kartonan koverton kun la sonbendo. Eulogio nur kapjesis kaj mi komprenis.

Kelkajn tagojn poste la GDR interrompis la diplomatiajn rilatojn kun la Pinochet-a Ĉilio. La 23-an de Septembro kun mia edzino Conny kaj nia trijara filino Jenny mi reflugis en la GDR. Apud nian personan pakaĵaron ni transportis sakon da diplomata poŝto, en tiu sako la sonbendo kun la parolado de Allende.

En la GDR-televido ankoraŭ en Septembro la parolado estis elsendata en aparta sendo, kun bildoj pri la ŝtatrenverso kaj kun fluteksto en germana traduko. La GDR-firmao de sondiskoj Eterna eldonis la Allende-paroladon kiel solan diskon en eldonkvanto de 5000. Post tri tagoj ĝi estis elĉerpita.

Eulogio Suarez fine de 1973 kun sia familio iris en Bulgarujon. En la sepdekaj jaroj li foje vizitis nin en la GDR. En la sekva tempo mi ne plu sukcesis kontaktiĝi kun li. Li estis kadrula funkciulo de la Komunista Partio, kiu ĝis la fino de la Pinochet-diktatoreco agadis en plej profunda sekreteco. En la jaro 1996, sed jarojn post la fino de la diktatoreco, mi vizitis Ĉilion. Spite al ĉiaj klopodoj mi devis konstati, ke la spuron de Eulogio mi estis definitive perdinta.

La kontribuaĵo aperis unue en la jaro 2020 en la serio Zeitenwende de la Berliner Zeitung. Por citi la germanan originalon : Johnny Norden, “Chilenischer Ex-Präsident Salvador Allende : So wurde seine letzte Rede gerettet”, en : Deutschland Archiv, 06.01.201. www.bpb.de/325069.

https://www.bpb.de/geschichte/zeitg... Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2021-06-13