Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Inter kamenoj kaj drakoj. Ambicia klimat-politiko dum konstanta kreskado - Xi Jinping planas ion grandan. La premo al la hezitantaj partio kaj ŝtataparato kreskas
de Alexander KALLWEIT  
5a aprilo 2021

La potencstrukturo de Ĉinujo estas unubloka, kaj se la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio (kaj ŝtatprezidanto) de Ĉinujo ordonas ion, tiam ĉio tuj okazas laŭ lia volo – tiel argumentas antaŭ ĉio komentistoj, kiuj malmulte komprenas pri Ĉinujo. La lastaj evoluoj en la kampo de media kaj klimata politiko tamen ne kongruas kun tiu pensmodelo.

En Septembro de 2020 Xi Jinping anoncis en la ĝenerala asembleo de la Unuiĝinta Naciaro, ke Ĉinujo atingos la maksimumon de siaj CO2-ellasoj ĝis 2033 kaj ekde 2060 eĉ la CO2-neŭtralecon. Tiu aserto okazis nek per internacia premo nek per devontigoj de aliaj landoj ; ĝi venis por ĉiuj fakuloj – internaciaj kaj ĉinaj – komplete surprize. En la ĉina politiko naciaj disvolvadoj estas ekstreme precize planataj, multaj instancoj kaj miloj da fakuloj estas partoprenigataj, kiel aktuale montriĝas ĉe la ellaborado de la 14-a kvinjarplano. Estas tute eksterordinare, ke politikaj gvidantoj per sola elpaŝo metas altajn celojn kun konkretaj, kvantaj datumoj. La risko, en kazo de fiasko, esti sole kaj persone respondecigota, estas granda.

En Januaro de 2921 la Ĉina Ŝtata Oficejo pri Energio (praktike : la ministrejo pri energio) publikigis la rezult-raporton de la “Centra Inspektogrupo pri Mediprotektado”. En eksterordinara akreco la inspektistoj riproĉis al la energi-instanco la ampleksan neglektadon de ĝiaj devoj kiel medi-reguligisto pri la energi-sektoro. La pekoj de la energi-instanco estis detale listigitaj, kaj kroma humiligo konsistis en tio, ke la energiinstanco devis publikigi la mallaŭdon en plena teksto sur sia propra retpaĝo. “Centraj inspektoj” okazas laŭ tasko de la centra partiaj kaj ŝtataj gvidantoj. La plej supra respondeculo de la media inspektado estas membro de la politika buroo kaj vica ĉefministro, la inspektistoj estas nomumataj de la organiza fako de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ).

Tiom alta kreskorapido neeviteble kreskigas la ĉioman bezonon je energio ankoraŭ dum longa tempo

Surprizaj anoncoj de pintaj politikistoj en la internacia scenejo aŭ disputoj inter media inspektado kaj la ministrejo pri energio okazas ankaŭ en aliaj landoj. Sed en la ĉina sistemo la procezo de intertraktadoj okazas malantaŭ fermitaj pordoj ; kiaj tiuj remalfermiĝas, oni anoncas nur la rezulton kaj demonstras unuecon. Gardi la dignon de ĉiuj partoprenantoj estas centra principo. Pro tio la interpretado de la okazaĵoj ne povas apogi sin sur originalaj citaĵoj, sed nur provi liveri la kiom eble plej bonan komprenon de la observata fakto. Ĉiukaze ĉi tie impresa escepto de la ordinara proceduro fariĝis publika, kaj tio montras, kiom eksterordinare malfacile kaj dispute la intertraktaj procezoj ĉe ekologiaj temoj okazas.

La rezistadoj kontraŭ ekologie motivitaj normoj estiĝas unuflanke per la kolizio de centraj preskriboj kun lokaj, regionaj aŭ sektoraj interesoj tuŝataj de trudoj, malpermesoj, malmultiĝo aŭ plikostiĝo de uzado de medi-senteblaj resursoj. Distriktoj kaj provincoj, kiuj forte dependas de karbo-minado kaj -uzado aŭ kiuj havas aparte medi-problemecan produktadstrukturon, nature emas realigi la mediajn trudojn de la centro kiom eble plej heziteme. Tiuj regionoj plej ofte estas ankaŭ tiuj kun submezuma enspezo, kaj iliaj respondeculoj timas la koleron de la loka loĝantaro. Tio estas la kutima, konstanta baraktado inter centraj politikaj trudoj kaj regiona realigado, kiu okaze montriĝas ankaŭ en formo de “alternativaj faktoj” en la regionaj statistikoj.

Aliflanke ekzistas celkonfliktoj eĉ sur la tutŝtata nivelo : La aktuale debatataj 15-jaraj celoj, kiuj estas decidotaj en Marto, ampleksas ekonomian kreskon de mezume proksimume kvin elcentoj jare ĝis 2035. Tiu ĉi kvante klara celo metas multajn respondeculojn sub grandegan sukces-devigon. Tiom alta kreskorapido neeviteble kreskigas la ĉioman bezonon je energio ankoraŭ por longa tempo, ĉar la energi-intenso de unuo da socia produkto malfacile redukteblas jare je kvin elcentoj. La efiko de punkta neliverado de energio fariĝis klara en la lastaj monatoj, kiam Ĉinujo post eksterpolitikaj disputoj rifuzis venigon de aŭstralia karbo : Unuflanke la uzado de kurento en kelkaj provincoj devis esti porciumita, aliflanke la parta substituado de hejma karbo, kun pli grandaj malpuraĵoj, kondukis al loke pli malbona aerkvalito.

Pli alta uzado de energio povas fariĝi medi-tolerebla, se la partoj de renovigeblaj energioj en la primara energi-miksaĵo kreskas. Ĝis nun regis la ideo, ke la proporcio de karbo-oleo/gaso-renovigeblaj energioj (aktuale proksimume 60-25-15) moviĝu al 50-30-20 kaj poste ĝis la jaro 2050 al 40-30-30. Sed CO2-neŭtraleco signifas, ke la karo ekde 2060 estu maksimume ok elcentoj. Por tio la elkonstruado de renovigeblaj energioj farendas multe pli ambicie ol ĝis nun planite.

Tiun direkton montras ankaŭ strategia ideo. Aktuale parto de la uzata karbo estas importata, kaj preskaŭ la tutaj oleo kaj gaso. Por tio la liverado el Ruslando estas konsiderata kiel relative sekura, la resto dependas de komercaj vojoj, kiujn Ĉinujo sole ne povas kontroli. Duobligo de la socia Malneta Socia Produkto ĝis 2035 ĉe samtempe forta reduktado de la (enlanda) karbo-parto pli kreskigus la importan volumenon de oleo kaj gaso, do de primaraj energioj, kies vojo al Ĉinujo ne estas tute sekura. La ekonomia evoluo de Ĉinlando estus vundebla ; la sola eliro por tiu strategia problemo konsistus en konsiderinde pli rapida elkonstruado de renovigeblaj energioj.

Certe Xi sukcesis solidigi sian personan gvid-potencon en amplekso, kiu de jardekoj eblis al neniu alia politikisto en Ĉinujo. Sed la foresto de ĉia rezistado kontraŭ lia persono tute ne signifas, ke liaj politikaj indikoj estas ĉie senfrote realigotaj. La giganta ĉina ŝtataparato disponas pri multaj eblecoj bremsi aŭ eĉ eviti ŝanĝoj sen montri malkaŝan rezistadon. Ĉe tio la menciitaj lokaj interesoj ludas rolon, apud ili ankaŭ la rezistado de sektoroj, kiuj ĉe medi- kaj klimat-politikaj dispozicioj atendas malboniĝon de sia internacia konkurenckapablo. Kelkaj ekonomiaj gvidantoj – en privataj entreprenoj same kiel en la ŝtata sektoro – sentas la postulon liveri la indikitan kreskon, dum ili samtempe estas bremsataj de pli fortaj mediaj trudoj, kiel tro ambician kaj praktike ne plenumeblan.

En tiu situacio la partia kaj ŝtata pinto staras ĉe la flanko de medio kaj klimato. Per tio, ke ĝi restas ambicia ĉe kreskoceloj kaj samtempe altigas la postulojn en mediprotektado, ĝi fortigas la premadon al multaj kadruloj, kies persona sukces-taksado dependas ĉefe de la celatingo en la ekonomia kampo.

Tio estas la interpreto de la publika mallaŭdo por la energi-instanco : Kiu atingas siajn ekonomiajn celojn per aplomba ĉirkaŭiro de la mediaj taskoj, metiĝas publike al pilorio. Kaj ankaŭ la parolado de Xi en la Unuiĝinta Naciaro videndas antaŭ tiu fono. Ĝi similis al politika frapo, per kiu li alfrontis la rezistajn fortojn en Ĉinujo per faktoj jam ne ŝanĝeblaj. Ĉinujo devontigis sin antaŭ la monda publiko – nun ĉiuj devas eklabori por plenumi tiun promeson, aŭ la tuta Ĉinlando suferas perdon de digno. Xi kaj liaj rektaj ĉirkaŭuloj en la ĉina kunteksto estas la plej radikalaj subtenantoj de ambicia ekologia evoluo, dum la parti- kaj ŝtat-aparato estas pene movenda antaŭen kaj dum la plej multaj entreprenoj agas rezerveme.

Xi Jinping enpotenciĝis, kiam la aerpoluado en la ĉinaj urboj atingis apokalipsajn dimensiojn kaj estis subite sentata kiel plej urĝa problemo – per tio ankaŭ la medio fariĝis temo de pinta prioritato. Kiam oni komparas la paroladojn kaj publikigitajn artikolojn de Xi kun tiuj de aliaj politikistoj kaj de politikaj institucioj, tiam klariĝas, ke liaj medipolitikaj postuloj aŭ lia kritiko de ekologiaj pekoj ofte estas pli avancintaj ol tiuj de ĉiuj aliaj agantoj, ekzemple de tiuj el la ministrejo pri medio. Pro tio en la kampo de medio ankaŭ la agado de neregistaraj organizaĵoj estas bonvena, kiam temas pri identigo de misaĵoj de unuopaj laborejoj aŭ instancoj kaj pri konkretaj agproponoj.

Ĉe mediaj temoj la politika pinto scias pri la subteno de la urba loĝantaro. La aerkvalito, en multnombraj aplikaĵoj montrata, estas ĉiutaga temo de babiladoj. Iom post iom ankaŭ kreskas problemkonscio pri la poluado de grundo kaj de akvo, eĉ pri biologia diverseco. Sed pura malkreskigo de CO2-ellasoj kun klimatpolitika celo havas malmultan subtenon kaj aktuale estas ankoraŭ elita temo. Ĉi tie la ligo inter la ĉina kontribuaĵo – kaj la necesaj oferoj – kaj la celo de mondvasta reduktado de la temperaturo estas malpli densa, kaj tie la tento estas forta lasi aliajn ŝtatojn kun pli alta pokapa enspezo paŝi antaŭe. Por klimataj dispozicioj en pli strikta senco la politika gvidantaro povas multe malpli fidi je publika subteno. Ĝi volas eviti debaton pri ebla konflikto inter ekonomiaj kaj klimataj celoj. Do, per klara devontigo antaŭ la Unuiĝinta Naciaro, Xi investis politikan kapitalon.

Ĝis antaŭ nelonge la klimatpolitika kurso de la Trump-registaro efikis kiel kroma kontraŭvento ; la internaj kritikantoj de la Xi-kurso povis paroli pri naiva sol-irado, kiu metas ŝarĝojn sur la ŝultrojn de Ĉinujo, sed portos malmultajn fruktojn, tiom longe kiom pli riĉaj ŝtatoj forturnas la rigardon. Per la nova impeto sur la internacia scenejo, unue el Bruselo, antaŭ nelonge ankaŭ el Vaŝingtono, Ĉinujo estas ree parto de tutmonde kunordigata politik-difinado. Tio iom faciligas al la politika gvidantaro la publikan deklaron de sia kurso.

Nun necesas malfacila balanciĝo : Same la Eŭropa Unio kiel ankaŭ la nova usona registaro priskribas – per iomete malsamaj formuloj – Ĉinujon kiel partneron, konkurencanton kaj sisteman rivalon samtempe. En la klimatpolitiko la partnera rolo estas tute klara, la ĉina kontribuaĵo pro sia grando estas eĉ ne malhavebla, ĝia politika gvidantaro luktas kontraŭ hezitema administracio ĉe malforta subteno de la loĝantaro. Nun necesas multe da politika arto por trovi instrumentojn, kiuj unuflanke daŭreme certigas la subtenon de Ĉinujo por la klimata partnereco kaj aliflanke ne perdas el la okuloj la kromajn aspektojn de la komplika interrilato.

D-ro Alexander Kallweit gvidas la oficejon de la germana Friedrich-Ebert-Fondaĵo en Pekino.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2021-04-04, el : IPG [Internacia Politiko kaj Socio (institucio kun socialdemokrata tendenco)] https://www.ipg-journal.de/regionen...