Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉinujo publikigas raporton, kiu detaligas la rompojn de homrajtoj en Usono
de french.china.org.cn  
31a marto 2021

La inform-oficejo de la Konsilantaro pri ŝtataj aferoj – la ĉina registaro – la 24-an de Marto publikigis raporton pri la rompoj de homrajtoj en Usono en la jaro 2020 kaj kiu kondamnas la politikon de du pezoj kaj du mezuroj kaj la hipokritecon de Usono koncerne la homrajtojn, kaj ĝi emfazas la egan partiecon de la usonaj komunikiloj en sia raportado pri Ĉinujo.

Laŭ la raporto, “la usona registaro, anstataŭ labori pri la terura bilanco pri homrajtoj, daŭre faras senrespondecajn rimarkojn pri la situacio de la homrajtoj en aliaj landoj”. Ĝi ankaŭ emfazis, ke la ne kompetenta barado de la pandemio en Usono kondukis al tragediaj konsekvencoj, kaj citis donitaĵojn, laŭ kiuj fine de Februaro 2021 Usono, kiu havas malpli ol 5 elcentojn de la monda loĝantaro, reprezentas pli ol kvaronon de la konfirmitaj Kovid-19-infektitoj en la mondo. Krome, Usono nombras ankaŭ proksimume kvinonon de la mortintoj pro tiu malsano en la mondo ; la la donitaĵoj, pli ol 500 000 homoj tiel perdis la vivon en Usono pro la viruso.

La raporto notas ankaŭ, ke la malordo en la usona demokratia sistemo kondukis al politika ĥaoso, kiu disŝiras la usonan socion, kies konfido en la demokratian sistemon de Usono falis al sia plej malalta nivelo en 20 jaroj.

Cetere ĝi deklaris, ke la grupoj de etnaj malplimultoj suferas sisteman rasan diskriminacion. La afrikdevenaj civitanoj ekz-e estas trioble pli ol blankuloj en risko infektiĝi de la viruso, duoble pli en risko morti pro ĝi kaj trioble pli en risko esti mortigataj de la polico.

La dokumento de 15 000 ĉinaj ideogramoj mencias ankaŭ la konstantajn sociajn perturbojn, kiuj minacas la publikan sekurecon en Usono, la kreskantan polusiĝon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kiuj pligravigas la sociajn malegalecojn kaj la konstantajn rompojn de la internaciaj reguloj, kiuj sekvigas katastrofajn homajn kondiĉojn.

La raporto konklude admonis Usonon montri humilon kaj kompaton por la suferoj de sia propra popolo, ĉesigi la hipokritadon, la incitadon, la politikon de la “granda bastono” kaj de la du pezoj, du mezuroj, kaj labori kun la internacia komunumo por konstrui komunumon kun dividata estonteco por la homaro.

Laŭ Chang Jian, profesoro pri studoj pri la homrajtoj ĉe la Universitato Nankaj de Tianjin (nordo de Ĉinlando), “per publikigado de la raporto Ĉinujo ne enmiksiĝas en la internajn aferojn de Usono, sed prezentas al la publiko la realan situacion de la homrajtoj en Usono”.

Li aldonis, ke “kvankam Ĉinujo progresis en la disvolvado de la homrajtoj, speciale per la luktado kontraŭ la malriĉeco kaj per protektado de la rajtoj, certaj landoj ankoraŭ konstante fifamigas la situacion de la homrajtoj en Ĉinujo pro politikaj motivoj, sendepende de la malboniĝo de la homrajta situacio ĉe ili mem”. Krome li emfazis ke, kvankam la komunikiloj en Usono estas sendependaj, ekzistas tie ega partieco en iliaj raportoj pri Ĉinujo, kaj aldonis, ke ili estas plenaj de kritikoj, kiam ili raportas pri la dispozicioj kontraŭ la epidemio en Ĉinujo.

Zhang Wei, profesoro de studaĵoj pri la homrajtoj ĉe la ĉina Universitato pri Politika Scienco kaj Juro, siavice memorigis, ke Usono retiriĝis el internaciaj organizaĵoj, kiam tiuj organizaĵoj rifuzis usonajn manipuladojn, kaj citis pri tio la retiriĝon de Vaŝingtono el la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en Julio, en la plej malbona momento de la tutmonda luktado kontraŭ la Kovid-19. Por s-ro Zhang, tio montras ankaŭ, ke Usono ne adoptas demokratiajn metodojn por solvi la problemojn de la internacia komunumo kaj ne luktas por la homrajtoj kaj la liberecoj, kiel ili tamen pretendas.

Sekvu en la franca Twitter kaj Facebook por aliĝi al la konversacio.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, laŭ : french.china.org.cn/foreign/txt/2021-03/25/content_77345948.htm