Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Intervjuo de Elke Lütke-Entrup
de german.china.org.cn  
18a marto 2021

Post la enpotenciĝo de Joe Biden leviĝas la demando, kiuj valoroj estonte gvidos la orientajn-okcidentajn rilatojn. Ĉu Ĉinlando unuflanke kaj Usono kaj la Eŭropa Unio (EU) aliflanke estasportantoj de malsamaj valorsistemoj, inter kiuj neeviteble okazos konflikto ? China.org.cn pri tio demandis s-inon Prof. Mechthild Leutner. Ŝi estas emerita profesoro pri ŝtato, socio kaj kulturo de la monderna Ĉinujo en la fako ĉinologio ĉe la Orientazia Seminario de la Libera Universitato (FU laŭ la germana) Berlino kaj prezidanto de la estraro de la Konfucio-Instituto ĉe la FU Berlino. Prof. Leutner esploras pri historio de la moderna Ĉinujo en ĝiaj politikaj, sociaj kaj kulturaj dimensioj.

17-an de Marto 2021

China.org.cn : Kian evoluon de la laste streĉitaj rilatoj inter Oriento kaj Okcidento vi atendas post la enpotenciĝo de Joe Biden ?

Prof. Leutner : Mi atendas entute racian kaj kalkuleblan eksteran politikon de la nova usona registaro. Tion mi esperas ankaŭ pri la rilatoj kun Ĉinujo. La ekonomiaj interplektiĝoj kaj la grandaj tutmondaj defioj, ekzemple la minacanta klimata katastrofo, la Kovid-pandemio kun siaj gravaj ekonomiaj kaj sociaj sekvoj kaj tutmondaj demandoj pri sekureco postulas multnacian kunlaboradon kaj la ellaboradon de komunaj solvo-provoj. En tio necesas kunlaborado, ne instigo de rivalecoj kaj konfliktoj.

Ĉu estas espero por pli fortaj klopodoj por kompreni la respektive alian flankon ?

La espero de pli bona interkompreniĝo kreskas. En ĉiuj landoj ekzistas pli kaj pli da influaj voĉoj el politiko, ekonomio kaj scienco, kiuj pledas por pli forta kunlaborado en la intereso de ĉiuj partoprenantoj kaj kiuj indikas la danĝeron de nova polusiĝo de la mondo.

Ĉinujo kaj la Okcidento estas ofte prezentataj kiel portantoj de diversaj valorsistemoj. Kiujn valorojn Ĉinujo havas komune kun la Okcidento ? Kiel la valoroj diferencas ?

Mi estas tre hezitema kunporti tian konstruaĵon de malsamaj valorsistemoj. Ĉar fine ja temas pri konstruaĵo, se ĉiuj facetoj kaj malsamecoj en moralo kaj etiko, kiuj ekzistas sole jam en nacia kadro kaj des pli internacie, estas reduktitaj al du aŭ ankaŭ pli da valorsistemoj kaj tiuj estas tiam ankaŭ rigardataj kontraŭece.

Dum evoluintaj ŝtatoj de la Okcidento multrilate antaŭrangigas la individuajn rajtojn, en Ĉinujo, same kiel en Azio kaj ankaŭ en aliaj landoj de la tiel nomata Sudo, la sociaj rajtoj staras en la unua loko. Al ili apartenas la kolektiva rajto je ekzistado (“subsistado”) kiel luktado kontraŭ malriĉeco, aliro al akvo, krome sekureco de la komunumo, la homrajto je ekonomia kaj politika stabileco. Ili estas tiuj homrajtoj, kiuj estas centritaj al la homoj aŭ al la popolo kaj ne sur la unuopulo.

Tio klare montriĝas ankaŭ ĉe la malsama pritrakto de la koronvirusa pandemio. Aziaj landoj, por protekti la komunumon, limigis la rajtojn de la unuopulo, eŭropaj landoj kaj Usono faris tion nur heziteme. Tio rezultis negative por la komunumo kaj por iliaj plej malfortaj membroj.

La EU kaj Ĉinujo antaŭ nelonge interkonsentis pri ampleksa invest-traktato. Ĉu tio helpos por refirmigi la ponton inter Ĉinujo kaj la Okcidento ?

La investtraktato donas pli bonajn kondiĉojn por plifortigi la ekonomiajn interrilatojn. Tio efikos ankaŭ al aliaj kampoj de la interrilatoj. Firmigo de kunlaboraj rilatoj, sur tio bazita konstruema dialogo kaj interŝanĝo, ankaŭ pri malsamaj poziciojn de la kontrakta partnero, estas en la intereso same de la EU kiel ankaŭ de Ĉinujo. Ĝi estas ankaŭ en la tutmonda intereso de fortigo de multflankiso kaj de paco en la mondo.

Kiujn ŝanĝojn en mezlonga perspektivo vi vidas en la ĉina socio ? Ĉu imageblas tendenco al pli forta “individuiĝo” ?

Aktuale Ĉinujo alfrontas la defiojn de la koronvirusa pandemio, same kiel tiujn de la usonaj komercaj sankcioj. En la centro staras la certigo kaj plibonigo de la atingita vivnivelo – ankaŭ de tiuj ĉinoj, kiuj danke al la programoj de luktado kontraŭ la malriĉeco antaŭ nelonge sukcesis havi certigitan vivtenon kaj vivi homindan vivon.

Krome temas pri la konstanta atingado de la metitaj klimatpolitkaj celoj kaj de daŭrigebla ekonomia kreskado. Tiuj estas ambiciaj celoj kaj bezonos la fortostreĉojn de ĉiuj por ilin atingi. Pro tio mi pensas, ke la prioritato de la sociaj kaj kolektivaj rajtoj en Ĉinujo dum antaŭvidebla tempo restos valida.

Tradukita el la germana de Vilhelmo Lutermano la 17-an de Marto 2021