Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Prezidanto Biden – ĉu “trumpismo kun homa vizaĝo” aŭ repacigo de disŝirita socio ?
de Conrad SCHUHLER  
6a marto 2021

En la tago post la elekto la komunikiloj estis same senkonsilaj kiel antaŭe. La semajnulo DIE ZEIT kondutis suverene kaj anoncis, ke puĉo de Trump ne atendeblas. “Puĉo postulas intelektan kompetenton, kiun tiu ĥaosulo ne havas. Ĵus liberigita el sia timo, Josef Joffe, membro de la usona Council on Germany, intimulo de la usonaj sekretaj servoj kaj eldonisto de DIE ZEIT, ree demonstris sian aroganton kaj malestimon kontraŭ la fibubo kaj malklerulo en la Blanka Domo, kiuj ĉe la elektoj en 2020 ankoraŭ venigis al Trump pliajn 8 milionojn da voĉdonantoj. La hispana gazeto El País ĝojis, ke per la venko de Biden la progreso de la naci-popolismo estas bremsita. La germana Süddeutsche Zeitung (Sudgermana Gazeto) en sia reta eldono pri tio ne estis tiom certa kaj citis voĉojn, laŭ kiuj Biden eble reprezentas nur la “trumpismon kun homa vizaĝo”. La Handelsblatt (Komerca Gazeto) subtenis tion kaj montris sin konvinkita, ke Biden povus sukcesi la “heroaĵon” “repacigi” la landon, kaj ke cetere lia tasko estas “maturigi Kamala Harris por 2024 por la Blanka Domo”.

Principaj demandoj blokeblas

Okazis la plej alta partopreno en voĉdonadoj de pluraj generacioj. La demokratoj ĉe la prezidant-elekto ricevis 77,2 milionojn da voĉoj, la plej multajn voĉojn, kiujn iam ajn usona prezidento ricevis. Trump ricevis 72,19 milionojn da voĉoj, pli ol iam ajn venkita kandidato ricevis. Biden do havis pluson da 5,1 milionoj da voĉoj. La diferenco inter Hillary Clinton kaj Trump en 2016 estis tri milionoj (pli da voĉoj por Clinton). Trump ricevis ok milionojn da voĉoj pli ol antaŭ kvar jaroj. Tio signifas, ke la potenca dekstra popolisma segmento malantaŭ Trump ankoraŭ ege grandiĝis. En 2016 oni ankoraŭ diris, ke la politiko de Trump rapide malfermos la okulojn al liaj elektintoj, kaj ke ili tiam ekkonos la malavantaĝojn kaj abomenindon de la trumpismo ; sed en 2020 necesas konstati : Neniam la okuloj estis pli malfermite direktita al kandidato ol tiuj de la usonaj elektantoj al Donald Trump. Ties kruda, ne antaŭvidebla, in-malestima sinteno kaj lia reakcia politiko dum kvar jaroj estis la ĉefa temo de la usonaj gvidaj komunikiloj. Kiu elektis Trump-on, tiu sciis, kion li aŭ ŝi faris. 71 milionoj, preskaŭ la plimulto de la usonaj gevoĉdonintoj, elektis lin spite tion aŭ ĝuste pro tio. Ili konscie decidis akcepti la proponon de naciisma, kontraŭfremdula kaj seksisma politiko.

En la domo de la reprezentantoj la demokratoj perdis kvin seĝojn, sed konservis la plimulton. En la senato, kiu ĝis nun estis dominata de la respublikanoj, la situacio en la momento estas sendecida. Decidaj estos la du seĝoj, pri kiuj en Januaro 2021 okazis elektoj en la subŝtato Georgio. Aktuale la enketoj montras avantaĝon de la respublikanaj kandidatoj. Nur se okazas la (ne verŝajna) konkero de tiuj du seĝoj fare de la demokratoj, okazos egaleco kaj per tio la demokratoj havus en la senato plimulton, ĉar tiam decidos la voĉo de la senata prezidantino. Se la respublikanoj akiros la plimulton, Biden povus sukcesi nenian leĝon tra la parlamento, li devus regi per “recitative orders” (kiun la posteulo povus ĉiumomente nuligi). La senata plimulto povus malebligi internaciajn kontraktojn same kiel la nomumon de juĝistoj de la Supera Kortumo kaj de registaranoj. [1]

Du sociaj blokoj

La registrita elektantaro de Usono dividiĝas en tri preskaŭ same grandaj partoj en demokratojn, respublikanojn kaj “sendependulojn”. Tiuj ĉi lastaj tendencas je sufiĉe samaj partoj al la du partioj. Tiu ĉi tuta elektantaro fundamente distingiĝas en pluraj fundamentaj kampoj.

Etna aparteno : 30 elcentoj de ĉiuj elektantoj apartenas al la neblankaj etnoj (latinamerikanoj, nigruloj, aliaj = precipe azianoj). La respublikanoj ricevas nur 15 elcentojn de la voĉoj el tiuj grupoj, la demokratoj, male, 40 elcentojn. El la 69 elcentoj da blankulaj voĉdonantoj la respublikanoj ricevas 81 elcentojn da siaj voĉoj, sed la demokratoj nur 59 elcentojn. Do, la demokratoj profitas pro la konstanta demografia transformiĝo – la neblankaj grupoj havas pli altan naskokvoton , la enmigrado venigas precipe latinamerikanojn al Usono.

aĝo : 52 elcentoj de la usonaj elektantoj estas pli ol 50-jaraj. 56 elcentoj de la respublikanaj voĉoj devenas el tiu aĝogrupo, ĉe la demokratoj nur 50 elcentoj.

• La kvoto de la pli junaj, kiuj enkreskas la pli altan aĝosegmenton kaj tamen restas ĉe sia antaŭa elekto-decido, estos relative alta ; ankaŭ la mortokvoto efikos negative por la respublikanoj. Do, ankaŭ laŭ la aĝo la demografio favoras la demokratojn.

stato de klereco : 65 elcentoj de la usonaj voĉdonantoj ne havas altlernejan diplomon. La respublikanoj ricevas 70 elcentojn da siaj voĉoj el tiu segmento, la demokratoj nur 59 elcentojn. Inverse statas ĉe diplomitoj de kolegio (college) : El la tuta voĉdonantaro ili estas 36 elcentoj, la respublikanaj estas nur 29 elcentoj, sed la demokratoj 41 elcentoj. Kun kreskanta grado de klereco, kiu povas esti sekvo de la ekonomia transformiĝo, la logo de la demokratoj pliiĝas.

religio : 64 elcentoj de la voĉdonantoj difinas sin kiel apartenantaj al religio. 79 elcentoj de la elektantoj, kiuj voĉdonis por respublikanoj, apartenas al tiu grupo, la elektantoj de la demokratoj nur 62 elcentoj. La Demokrata Partio estas la partio de la nereligiuloj (relative al la respublikanoj, tute ne absolute). Ĉar la aparteno al religio rapide malpliiĝas – 20-elcente ekde la voĉdonadoj de 2008 –, ankaŭ tiu ĉi faktoro perspektive favoras la demokratojn. Trump celis tiun ĉi strukturan senŝancecon de la respublikanoj, kiam li esprimis, ke ĝenerala perletera voĉdonado, kiu estos farata precipe de la urbana loĝantaro, estus la fino de ĉia sukces-espero por respublikana prezidant-kandidato.

Gravaj temoj por : Trump / Biden

Ekonomio 66 / 84

Sano kaj flegado 44 / 82

Nomumoj por Supera Kortumo 64 / 66

Koronvirusa pandemio 24 / 82

Ekstera politiko 50 / 53

Abortigo 42 / 46

Klimata ŝanĝo 11 / 68

Al tiuj ĉi malsamaj viv-situacioj – etno, aĝo, klereco, religio – respondis la prioritatoj de la elektantoj ĉe la prezidantelekto de 2020.

La Biden-elektintoj atribuis la plej grandan gravecon al la ekonomio, al la sansistemo, al la pandemio kaj al la klimata problemo. Ĉi tie estas ankaŭ la plej grandaj diferencoj kun la respublikanoj, kiuj konsideris ĉiujn ĉi punktojn ne tiom gravaj. La pandemion, kies fatalan mismastrumadon liberalaj komunikiloj konsideris la plej grandan malfortaĵon de Trump, respublikanaj elektantoj konsideris multe malpli grava. Tiu ĉi apenaŭ duono de la usonaj elektantoj konsideras plej malgrava la klimatan ŝanĝon, kiun nur 11 elcentoj, do nur ĉiu deka, konsideras menciinda ; poste venas la pandemio, pri kiu almenaŭ ĉiu kvara estas en zorgo. Demandoj, kiuj estas decidaj por la pluvivado de la socio, jukas tiujn elektantojn nur marĝene. Tio estas ŝokanta konstato pri la publika opini-estiĝo en Usono.

Ambaŭ partioj atribuas la saman gravecon al demandoj pri la supera kortumo, al la ekstera politiko kaj al abortigo. Sed tio ne signifas interkonsenton pri la afero mem. En ĉiuj demandoj ili havas tute kontraŭajn poziciojn, escepte de ekstera politiko. Tiun principan diferencon la elektantoj konfirmas en la demando pri la propraj usonaj valoroj. 80 elcentoj de la Trump-elektantoj kaj 77 elcentoj de la Biden-elektantoj jesas al la sekva eldiro : “Ni ne nur havas malsamajn prioritatojn en la politiko, sed ni estas (kun la alia partio) komplete malkonsentaj ĉe la fundamentaj usonaj valoroj.”

Kiom ajn disŝirita la usona nacio estas pri la politika kaj pri principaj demandoj, tiom forta tamen estas la deziro rekunigi la polusojn. 89 elcentoj de la Biden-elektintoj kaj 86 elcentoj de la Trump-anoj donas al la nova prezidanto la taskon konsideri la bezonojn de ĉiuj usonanoj, eĉ se tio signifas elrevigi iujn el la propraj subtenantoj. Nur ĉiu deka en ambaŭ tendaroj pledas por ne lasi sin reteni per konsidero de la rezervoj de tiuj, kiuj ne voĉdonis por la propra partio (eldiroj kaj nombroj l.c.). Ĉu tiu rekunigo de la aktuale malamike kontraŭantaj grupoj realigeblos, aŭ ĉu la ilin kondiĉanta socia evoluo ne eĉ pli disigos ilin, ni esploru en la sekvo.

La objektivaj kaŭzoj de la disŝiriĝo de la usona socio

Ekzistas kvar tiaj objektivaj kaŭzoj de la kreskanta fendiĝo de la kapitalisma usona socio, kiujn ni povas ĉi tie nur mallonge tuŝi : 1. la tutmondigo ; 2. la proksimiĝanta plimulto de la “malplimultoj” ; 3. la ciferecigo resp. robotigo de la ekonomio ; 4. ĉion superanta : la rapidege kreskanta socia malegaleco.

• Usono estas plurrilate koncernata de la tutmondigo. Unue, dum longa tempo Usono estis kun granda distanco la n-ro 1 de la monda ekonomio. Tio havis interalie la sekvon, ke la usona ekonomio povis elekti por si la plej bonajn lokojn en la mondo por investi tie profitige. La usona kapitalo koncentriĝis al la realigo de eksterordinaraj profitoj en la tutmonda financ-sektoro kaj ĉe tio neglektis la realan ekonomion. Oni kreis malpli da laborlokoj en la produktado kaj la konzernoj delokis laborlokojn precipe de la industria produktado kun alta parto de laboristoj en landojn, kie la laborkostoj estis pli malaltaj. Se la miloj da miliardoj da dolaroj, kiujn Usono investis sole en Azio kaj pacifikaj regionoj kaj en Latinameriko, estus investitaj en Miĉigano, Viskonsino aŭ Ohio, tiam tie ne ekzistus Rust Belt kun multaj milionoj da senlaboruloj. Samtempe Usono uzis sian apartan pozicion por pli importi ol eksporti, do por enŝuldiĝi. Tio kondukis interalie al la financa kraŝo de 2008, kiam milionoj da laboristoj jam ne povis pagi siajn hipotekojn kaj perdis siajn domojn. Usono en la internacia konkurado ĉiam pli postrestas. Jam delonge Ĉinlando, laŭ aĉetpovaj komparoj, atingas konsiderinde pli grandan malnetan socian produkton ol Usono. [2] La kapablo de Usono enŝuldiĝi plu malaltiĝos, la realaj enspezoj de la malsupra meza klaso malaltiĝos. La senespero de la malsupra klaso havas sian realan ekonomian kaŭzon. Ĝi sentas, ke la promesoj de la politika klaso estas mensogaj. Ili turnas sin al dekstraj popolistoj kiel Trump.

La etnaj malplimultoj fariĝas plimulto. La statistika federacia instanco de Usono konstatas, ke ekde la mezo de la 2020-aj jaroj infanoj, kiuj ne havas blankan haŭton, estos la plimulto de la 74 milionoj da infanoj de la lando. Antaŭvideblas, ke en la 2040-aj jaroj la blankuloj estos jam nur 49 elcentoj de la loĝantaro, ke latinamerik-devenuloj, nigruloj, azianoj kaj multetnaj grupoj estos la plimulto. La demografia leĝo de Usono tekstas : La blankuloj fariĝos malplimulto. Des pli furioze la blankuloj de la meza kaj malalta tavoloj alkroĉas sin al la sola privilegio, kiun ili kredas posedi : sian haŭtkoloron.

Ciferecigo. La transformiĝo de la ekonomio en ĉiam pli altajn teĥnologiajn dimensiojn akre dividas la ekonomion en tiujn, kiuj danke al sia kleriĝo apartenas al la gajnantoj de tiu evoluo, kaj en tiujn, kiuj spertas la kreskantan perdadon de sia ekonomia kaj socia ekzistado. La plimulto de la usona loĝantaro estas sen kolegio-klereco kaj pro tio disponas pri malpli bonaj perspektivoj. Ezra Klein, en “La profunda foso” apogas sin sur la kategorioj de fiksita kaj flua personeco. “Flua” estas tiaj personoj, kiuj favoras sociajn strukturojn kiuj ebligas al la membroj trovi proprajn vojojn tra la vivo, kiuj adaptiĝas al la rapidegaj novkreadoj en la ekonomio kaj kiuj pro tio tendencas al la konvinko, ke la socio koncedu al la homoj pli da agospaco. Homoj kun fiksita mondrigardo pli timas eblajn danĝerojn, pro tio ili preferas klarajn kaj firmajn regulojn, kiuj povus protekti ilin kontraŭ la minacoj. Ankoraŭ en 1992 fiksitoj kaj fluuloj inter la elektantoj de demokratoj kaj respublikanoj estis en sama proporcio. En 2016, 71 elcentoj de la “fluuloj” elektis la demokratojn, 26 elcentoj la respublikanojn. Inverse ĉe la “fiksuloj” : 60 elcentoj estis por la respublikanoj, 25 elcentoj por la demokratoj. Klein montras, ke tiu ĉi dueco de la socio en la lastaj jardekoj estis tre stabila.

• El la “fiksuloj” 84 elcentoj nomas sin “konservativaj”, el la “fluuloj” 80 elcentoj “liberalaj” – la kutimaj atributoj de la du partioj. La dekstre konservativa granda kerno jam de jardekoj estas la granda amaso de la respublikanaj elektantoj, kaj tiel la afero ankaŭ ree montriĝis en la elekto de 2020. [3] Usono havas gigantan socian bazon por dekstra popolismo : flanko, kiu estas malfermita por faŝista movado. Jam en la Germanujo de la 1930-aj jaroj la “deklasiĝanta meztavolo” estis la reala socia bazo por la germana faŝismo.

La socia malegaleco kreskas en absurdan altecon. La distanco inter riĉeguloj kaj la malsupre meztavolo troviĝas sur historia rekordo. En la lastaj kvin jaroj la enspezo de la plej supra 1 elcento kreskis kvinoble pli forte ol tiu de la 90 elcentoj malsupre, la enspezo de la plej supra 0,1 elcento dekkvinoble pli. En la jaroj inter 1979 kaj 2017 la enspezoj de la “malsupraj” 90 elcentoj de la lando kreskis je 22,2 elcentoj, tiu de la pinta 1 elcento je 157,3 elcentoj kaj tiu de la pinta 0,1 elcento je 343,2 elcentoj. La produktivo de la tuta ekonomio kreskis sesoble pli forte ol la hora salajro de gelaboristoj. [4] Ĉe tio montriĝas signifoplena tripartiĝo de la socio : riĉega supra klaso ; meza klaso, kies supra parto modere partoprenas en la kreskado, kaj malsupra klaso, kies mizera salajro jam dum jardekoj stagnas. 41 elcentoj de la usonaj familioj troviĝas en la sektoro de malaltaj salajroj. Jen la realaj bazoj por la estiĝo de fluaj aŭ fiksitaj personecoj. Nur tiu, kiu povas pagi, estas flua.

Konkludo : Dum la demografiaj faktoroj indikas estontan superecon de la Demokrata Partio, la objektivaj tendencoj de la socia evoluo klare efikas por kresko de la respublikanoj kaj de ilia naciista, dekstra popolista kerno. La produktado kaj distribuado de la ekonomia produkto, sub la kapitalisma principo de Usono, zorgas por absurda riĉego de malmultaj kaj por malriĉeco kaj manko ĉe grandaj partoj de la laborista klaso. La usona kapitalo pri la plej modernaj teĥnologioj estas granddistance gvida.

Ĉinlando ankaŭ tiukampe estas sukcesa kontraŭulo. En Usono atendas por eksporto baldaŭ ne nur malnovaj industriaj laborlokoj, sed ankaŭ tiaj de alta teĥnologio. La problemoj de la tutmondiĝo efikas al kromaj sektoroj de la “meza klaso”. La timo al socia deklasiĝo kaptos eĉ pli da homoj, la konkuro por la alte kvalifikitaj laborlokoj pli akriĝos, la nombro da perdantoj pligrandiĝos. La fendo profundiĝos. Ia Trump 4.0 povus krei la bazon por malmulte maskita faŝismo.

Konstruado de internacia ringo kontraŭ Ĉinujo

Inter la apenaŭ 100 paĝoj de la “2020 Democratic Party Platform” nur kvarono pritraktas la eksteran politikon, sub la programeca titolo “Renewing American Leadership”, “Renovigo de la usona gvidanteco”. La riproĉo al la prezidanto Trump tute ne estas, ke li tro akre kaj tro naciisme kaj unuflankece intervenis en la mondan politikon, sed tute male, ke “Trump retiriĝis kaj permesis al niaj kontraŭuloj okupi tiun malplenan lokon”. Pro tio la demokratoj celas ne nur “restarigi la usonan gvidantecon. Ni devas ĝin refondi por nova erao”. Tio tute ne estas nur demando de diplomatio. “Ni certigos, ke nia armeo ne havu samrangan kontraŭulon.” Sed la diplomatio estu la unuaranga instrumento de reprezentado de la usonaj interesoj. Sed antaŭ ol iaj ajn novaj komercaj kontraktoj estu decidotaj, necesas investi en la konkurenckapablon de la usona ekonomio. Dum tro longa tempo, laŭ la teksto, la tutmonda komerca sistemo ne plenumis siajn promesojn al la usonaj laboristoj. Nun oni “agrese devigos la plenumadon de ekzistantaj komercaj leĝoj kaj interkonsentoj”.

Kaj poste la centra sekcio : “Demokratoj kredas, ke, se Usono kun siaj aliancanoj kaj partneroj ne laboras por formi la kondiĉojn de tutmonda komerco, tiam tion faros Ĉinlando por ni – kaj usonaj laboristaj familioj kaj la meza klaso pagos por tio la prezon. Pro tio ni laboros kun niaj aliancanoj por mobilizi pli ol la duonon de la monda ekonomio por ekstari kontraŭ Ĉinlando kaj intertrakti el la kiom eble plej forta pozicio.” La ĉefpunkto de la biden-a komerca politiko do estos, forĝi internacian ringon, kiu devos malebligi aŭ ĉiukaze bremsi la marĉadon de Ĉinlando al la monda pinto.

La platformo de la demokratoj pritraktas Eŭropon post “Tutmondaj ekonomio kaj komerco”, post “Afriko”, “Latinameriko” kaj “Azio-Pacifiko” sur unu paĝo. La demokratoj “kredas, ke unueca, demokratia kaj prospera Eŭropo estas vivnecesa por Usono”. La transatlantika alianco estas la “bazo de nia tutmonda influo”. La teksto deklaras, ke Usono kaj Eŭropo konsistigas la plej grandan ekonomian interrilaton de la mondo, la NATO estas la plej potenca milita alianco. Demokratoj subtenos Eŭropon en la batalo kontraŭ la “revanĉisma Ruslando”. Kune kun Eŭropo oni estos supera en la konkurado kun Ĉinlando. Ili kuniros kun Eŭropo ankaŭ kontraŭ la ekzistograva defio de la klimata ŝanĝo.

Post Eŭropo, en la giganta programo, venas, kiel lasta, la Mezoriento. Ĉi tie la demokratoj decide distanciĝas disde la militprogramo de la Trump-registaro. Ili volas diplomatie trakti kun Irano kaj realiĝi al la Komuna Agplano por Ĉesigo de la irana atomprogramo. Al Israelo ili garantias la rajton je ŝtato kun agnoskitaj limoj, kaj ili volas alte teni la rajton de la palestinanoj je propra ŝtato.

Se la programo realiĝos, la Biden-Usono realiĝos al la pariza interkonsento pri la klimatprotekto ; ili traktos siajn partnerojn respekte, speciale la eŭropanojn, kiuj faras gravan kontribuaĵon al la usona dominado en la monda politiko ; tamen en la komerca politiko la eŭropanoj devas kalkuli kun akra kontraŭa pozicio de la demokrata registaro, kiu volas trudi pli bonajn kondiĉojn por Usono en la tutmonda interŝanĝo. Kiel gvidlinio en la tutmondaj disputoj servas al Biden la konstruado de kontraŭpotenco al la pinta rolo de la ĉinoj. Tio indikas la fundamentan tonon por la usona procedo en la internacia politiko.

“Prezidanto de repaciĝo” signifas ankaŭ haltigon al la maldekstro

Biden estas laŭdata de la internaciaj komunikiloj kiel repacisto, kiel resanigulo de la usona animo vundita per fendado. Tio estis jam la emocia apogeo de lia programo : “Resanigi la animon de Usono”. Kaj tiel Biden kiel elektita prezidonto – ĉiam denove konfirmis tion. La komunikiloj al li favoraj argumentas, ke Biden en multaj sortobatoj lernis rilati kun sufero. Ke li povos ankaŭ zorgi por repaciĝo de la du hodiaŭ malamikaj tendaroj.

Sed ja ne temas pri batoj de la sorto, sed pri batoj de la kapitalo kaj de ties ŝtato. Kiam 40 elcentoj de la usonaj familioj estas ricevantoj de malaltaj salajroj, tiam batis ne la sorto, sed konzernegoj, kiuj en lando kun malfortaj sindikatoj trudas tiajn salajrojn, kaj la ŝtato, kiu – de la minimuma salajro ĝis la imposto – zorgas por ke la ŝtato amikece kondutas kun kapitalismaj entreprenistoj, dum ĝi ŝovas malriĉulojn kaj malpli alte kvalifikitojn en provizorajn kaj ĉiam pli malriĉajn kondiĉojn. Ĉi tie la biden-aj demokratoj estas nek kvalifikitaj por ekagi nek emaj fari ion. Eĉ en la elektoprogramo, kiu ĉiam pli projekcias en la ĉielon ol poste plenumas, eĉ tie oni ne parolas pri “Medicare for all” – sanprizorgo por ĉioj – sed tie tekstas : “Securing Universal Health Care Through a Public Option”, do oni volas garantii la ĝeneralan sanprizorgon ne per publika malsanul-asekuro, sed per tio, ke apud la daŭre privataj – kaj por la plej multaj homoj ne pageblaj – malsanul-asekuroj estonte estu ankaŭ “publika opcio”.

Tiu senkonvinka kaj ne celatinga sinteno de la demokratoj montriĝas en ĉiuj social- kaj ekonomi-politiaj demandoj. Eksplicite oni konstatas, ke la usona ekonomio ne funkcias en la intereso de la laboristoj. Oni postulas altigon de la minimuma salajro (ĝis 2026 : 15 dolaroj hore) kaj fortigon de la sindikatoj. Sed nenie temas pri ŝanĝo de la decidpovo en la entreprenoj, kion la maldekstro en la partio postulas, sed kion Biden kaj Harris de ĉiam rifuzas, kiuj, same kiel la dekstra propagando, provas brulmarki tiajn postulojn kiel “socialistaj”, la argument-murdisto n-ro 1 en Usono. Nun, kun la flamanta sindevigo repacigi la nacion, maldekstraj postuloj estas eĉ pli marĝenigataj, ĉar ili laŭdire ja baras la vojon al la repacigo.

Jen la ĉefa eraro de la parti-gvidantoj. Alexandra Ocasio-Cortez, mallonge nomata AOC, la elstara proparolantino de la maldekstro, akre kritikis tiun sintenon. Ŝi postulis post la prezidantelekto, ke tute male nun progresemuloj devas eniri la partian gvidantaron, ĉar tiuj havas konkretajn proponojn, kiuj estas nun valoraj por tiuj, kiujn la sistemo elrevigis. (La gazeto Guardian titolis : “AOC ĉesigas la batalhalton kaj avertas kontraŭ ’nekompetenta’ Demokrata Partio”.) Ĉie, kie la movado por Black Lives Matter kaj por la Green New Deal engaĝiĝis, la kandidatoj de la Demokrata Partio povis venki. AOC mem reakiris sian sidejon en Novjorko kun 50 elcentaj punktoj da avantaĝo. Ankaŭ venkis ŝiaj tri plej densaj kunbatalantinoj, kiuj kune formas la tiel nomatan The Squad, maldekstran blokon en la meza partinivelo. Krome, la kvin seĝoj, kiujn la demokratoj perdis en la domo de reprezentantoj, estis ĝis la elekto okupataj de tiel nomataj moderuloj. En Detrojto kaj Filadelfio kaj Georgio estis la centroj de la organizantoj por nigrulaj vivoj, kiuj ankaŭ intervenis en la elektokampanjo – ĉie sukcese, en Detrojto Biden ricevis 94 elcentoj de la voĉoj.

La supraj parti-gvidantoj ne sekvos tiujn argumentojn. Biden jam de jardekoj montriĝis kiel politikisto, kiun oni en Germanujo nomus “dekstra socialdemokrato”, sendepende de sia sinteno kiel akra militemisto, kiu ĉe la “militaj intervenoj” en Afganujo, Irako aŭ Libio kiel ankaŭ ĉe la spavaj militoj ĉiam ĉeestis en gvida rolo – dekstra germana socialdemokrato malfacile farus tion. Kamala Herris, antaŭ sia ofico kiel senatano, estis ĝenerala prokurorino de Kalifornio. Ŝia bilanco estas ambigua. Kiel prokuroro ŝi estis iel ofice por ’leĝo kaj ordo’, elstaris precipe kontraŭ gepatroj de lernej-evituloj kaj -ĉesigantoj, kiuj ĝenerale estis nigruloj. En la senato ŝi apogis la iniciatojn de Sanders por publika sanservo kaj en la senata komitato pri justico akre atakis la justicministron Barr de Trump. Tamen ŝi ne kalkuleblas al la maldekstra tendaro. Ŝi apogis Biden kiel prezidant-kandidaton kontraŭ Sanders kaj Warren. Ŝajnas, ke ŝi unuavice interesiĝas pri sia kariero kaj kun certeco laboros por kandidatecon ĉe la prezidant-elekto de 2024. Kaj ŝajnas, ke ŝi volas certigi tion kiel frontulino de la partia dekstrularo.

Resume : La Respublikana Partio, tiom kiom eblas, volos saboti ĉian proponon de Biden, speciale la saĝajn. Se ĝi atingos la plimulton en la senato, ni vidos sistemon sin mem blokantan simile al la dua mandat-periodo de Obama. La prezidanto Biden malantaŭ la flago “repaciĝo” proksimiĝas al la respublikanoj, per kio la Demokrata Partio eĉ pli distanciĝas disde la laborista kaj meza klasoj. AOC formulis tion jene : Se la partio ne povas enkonstrui en sin sian progreseman herbradikan maŝinon, tiam ĝi iros la vojon de perdado. AOC vidas ankaŭ ion pozitivan : “Mi kredas, ke la centra punkto en la elekto-rezulto estas, ke ni jam ne estas en la libera falo en la inferon.” Sed tuj poste : “La parto de blanka subteno por Trump, tio sole montras, kian laboron ni ankoraŭ devas fari.”

Fonto : Conrad Schuhler : Präsident Biden – “Trumpismus mit menschlichem Antlitz” oder “Versöhnung einer zerrissenen US-Gesellschaft” ? En : Marxistische Blätter, 1-2021, p. 114-120, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 6-an de Marto 2021