Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kubo : granda sukceso kaj malgranda malsukceso
de Roland PLATTEAU   Santiago ALBA RICO  
30a januaro 2006

Parolado de Santiago Alba Rico, en Sevilo novembre 2005

Paroli pri Kubo estas rezignacii je ia debaza neegaleco : Ke Kubo devas ne nur sin defendi, sed ankaŭ sin pravigi senĉese, sentigas ĝin kiel fremdaĵon, kiel ion artifike nenaturan meze de la natura naturo, ian anomalion strangan aŭ kriman, kaj per tio mem la modelo, kiu ĝin atakas, kune kun ĝiaj malleĝaj perfortagoj, aspektas ĉiam kiel io natura, prava, legitima, kaj kies potenco mem donas al ĝi la rajton postuli al Kubo sinpravigojn.

Mi ne defendos Kubon ĉi-vespere. Mi ne atentigos vin pri tiuj aspektoj, en kiuj ĝi montras sin evidente supera : ĝia kapablo, kvankam per malmultaj rimedoj, protekti efike sian loĝantaron kontraŭ katastrofoj, (male al ĝia povriĉa najbaro) ĝia eksterordinara san-garda sistemo, laŭdita de la Monda Organizo pri Sano, kiu provizas ĝin kun vivstatistikoj kompareblaj al tiuj de riĉaj landoj, kaj faras ĝin eksportanto de medicinaj helpantoj, ĝia publika instrusistemo, modela por la ceteraj landoj de Latinameriko, ĝiaj sukcesoj en la terenoj de scienca esploro aŭ sporto. Ne, kvankam agnoskitaj de internaciaj organoj, kaj ripetataj ĝisstate de la amikoj de Kubo, ili ne pli sukcesos eniri en la mensojn de la neaŭdemuloj, kaj ne pli sufiĉas por validigi la revolucion, ol la sekretaj karceroj kaj la fosfor-bomboj ne sufiĉas por senvalidigi la supozitan demokration de Usono. La vero de Kubo ĉiam estos nura retoriko kaj propagando, dum la vero de Usono estos nur malfeliĉa akcidento, flanka misfukciiĝo sengrava, ekstertema.

Mi parolos malbone pri Kubo. Mi parolos malbone unuavice, ĉar paroli bone utilas al nenio. Mi parolos malbone pri Kubo cetere, ĉar tiuj, kiuj amikas al la revolucio ne devas eviti la malhelojn, kiuj ene de la insulo mem estas diskutataj kaj denuncitaj malferme. Sed mi parolos malbone pri Kubo, egale kaj precipe, cele ke tra la aĵoj, kiuj ruliĝas malbone, ni povu kompreni la logikon kiun ni ne povas rekoni en la aĵoj, kiuj ruliĝas bone. Anstataŭ atenti la aspektojn pri kiuj la kuba modelo estas evidente supera, mi fokusos sur kelkaj problemoj, kiujn ĝi kunhavas kun la kapitalisma modelo, por provi determini, ĉu la samaj problemoj obeas al samaj kaŭzoj, aŭ ili evidentigas ŝablonojn kaj strukturojn malsamajn.

Mi limigos min je tri problemoj, kiujn Kubo dividas kun Hispanio (aŭ ajna kapitalisma lando).

Unue mi parolos pri problemo nune maltrankviliga en la kuba socio, kiun ni nomos la « malprofesiigo de laboro ».

Oftas, pli kaj pli, ke profesiuloj alte kapabligitaj, instruistoj, esploristoj, kuracistoj, faras laboron tre malsuperan je sia kapabligo, kun la kompreneblaj frustrado persona kaj malprofito socia. Meze de la ĉiutagaj malfacilaĵoj en la insulo, kaj tiu biblia malbeno, kiun turismo envenigis en ĝin, fakuloj kaj universitatanoj rezignas pri la fako, kiun ili estis libere elektinta, por perlabori pli da mono plenumante rutinan senkompetentecan laboron ; dum unuafoje depost 1959, la kuba registaro frontas mankon je instruistoj (des pli ĉar ties modelo postulas du instruistojn en ĉiu unuopa klaso). Ja oni povas konstati ke la taksiŝoforoj kaj hotelĉambristoj en Kubo estas la plej kleraj de l’mondo, sed ne estas nur ĉar la taksiŝoforoj kaj hotelĉambristoj (kaj tiom bone kamparanoj) multe legas dum sia libera tempo, sed ankaŭ ĉar la inĝenieroj, kaj historiistoj farante sin valizportistoj en la hoteloj enspezas pli da mono ol per sia teoria laboro. Ni povas esperi, ke per la maldolarigo de la ekonomio, pliigo de la minimuma salajro, kaj plibonfartigo de la kuba ekonomio, ni en la estonto povos eviti tiun sangelverŝon da riĉfontoj, sed nun tiel estas la situacio.

Kiel ni ĉiuj scias, tian fenomenon ni renkontas same en Hispanio. Estas tio eĉ pli endemia en nia lando, kie pli kaj pli da junuloj fine faras laboron malsaman ol tiun por kiu ili kapabliĝis. Ĉie renkonteblas junuloj, kiuj eĉ eluniversitatiĝintaj kiel unuarangaj inter siaj studjaranoj, laboras kiel telefon-servanto aŭ kelnero en Burger-King-manĝejo. Tiuj junuloj ne elektis perlabori pli da mono, sed entute ne povas fari la laboron al kiu ili sin pretigis kaj al kiu ili inklinis, kaj trudatas konsenti, se ili ne volas malsatmorti, deĵori en laboro rutina, fremdiga, kaj en kiu cetere oni pasigas multajn horojn kaj gajnas malmutan monon.

Do sub du problemoj samaj, en Kubo kaj en Hispanio, ni povas malkovri du logikojn malsamajn. Foje reveninte de vojaĝo al Kubo mi renkontiĝis kun hispana amiko, biologiisto, kaj li tristiĝis aŭdinte, ke en Kubo valizportisto en hotelo perlaboras pli ol sciencisto. Tiu viro estis partopreninta en protestado de 400 hispanaj esploristoj, kiuj denuncis la politikon pri scienca esploro en sia lando, kaj ĝenerale en Eŭropa Unio, kie malsekuraj kontraktoj, kapricaj stipendioj kaj dependeco de la privata sektoro, igas ke post kelkaj jaroj multaj junaj esploristoj finfine elĵetitas de la sciencaj cirkvitoj kaj devas fariĝi telefon-servanto aŭ kelnero en Burger King. Mia amiko, kiu kompatis la kubanojn, ne konsciiĝis, ke lia sorto pli malbonas ol tiu de liaj insulaj kolegoj. En Kubo sciencistoj ne petas laboron, ili povas fari la laboron, kiun ili elektis, kongruan kun siaj spiritaj ambicioj, kaj nur se ili ne eltenas, se ili volas plibonigi sian personan situacion per enspezi pli da mono, libere ili forlasas sian terenon por plenumi deĵoron pli brutigan sed pli bone pagitan.

La sorto de hispana sciencisto estas ekzakte mala : ne estas en faktoj permesita al li servi al sia animo, al la homaro, al sia lando farante la laboron por kiu li pretigis sin, kaj krome li estas trudita konsenti je tre malalta salajro en laborposteno brutiga. En Kubo la problemo konsistas en ekonomiaj resursoj ; sendube estus pli bone se ties sciencistoj, tiom bone kiel la cetero de ties civitanoj, atingu pli altan nivelon de materia bonstato, sed en Kubo ne estas trudita iu ajn je labori kiel valizportisto se li kapabliĝis kiel neŭrobiologo.

Sed pli terura ol tio estas la konstato, ke tiu malsameco je modelo akompanatas de la kongrua malsameco mensa. Ial strangas, ke mia amiko hispana biologiisto kiu protestis, ĉar li ne povis sindediĉi al biologio, anstataŭ envii sian kuban kolegon ĉar li povas fari esplorojn, kompatas lin ĉar li perlaboras malpli ol valizportanto de hotelo, kvazaŭ oni devas fariĝi biologiisto por lukri pli da mono. Jen al kio reduktiĝas sub la sepsiga influo de kapitalismo la modelo pri universala kaj senprofitema scienco, kiun alvokas nia kultura tradicio ; la junaj hispanoj strebas fariĝi biologiistoj kaj ne valizportistoj pro la sama motivo, pro kiu kubaj biologiistoj fariĝas valizportistoj : por havi pli da mono. Kun tia mensa horizonto, kaj tia socia premo ne mirigas, ke kelkaj por eviti telefonon kaj Burger King-on konsentas pri instigoj de la naftofirmaoj por falsi informojn pri klimatŝanĝiĝo aŭ de la farmaciofirmaoj por prikaŝi danĝerojn de iuj farmaciaĵoj.

Dua problemo nun : La loĝejoj. Fakte Kubo spertas seriozan mankon je loĝejoj. Veras ke, male al tio, kio okazas en Hispanio, neniu dormas en la strato, sed ofte okazas, ke junuloj ne povas forlasi la domon de siaj gepatroj, kaj ke ĝis tri generacioj trudiĝas je partigi spacon, kiu tial fariĝas ĉiufoje pli mallarĝa kaj sufoka, kun la rezulta fuŝiĝo de la kunvivado, kaj de psiĥa bonsento. La kialo de tio estas tiom terura kiom simpla : mankas la domoj kaj mankas la rimedoj por ilin konstrui.

Sed ĉu tiu problemo ne estas kutima ankaŭ en Hispanio ? Pli kaj pli malfrue junuloj elflugas el la hejmo patrina, pli kaj pli ofte renkontiĝas en unu sama loĝejo tri generacioj – genepoj, gepatroj, gefiloj – partigante saman spacon en etoso interlukta kaj intermaltrankviliga. Sed ĉiukaze, se la simptomoj similas, la kaŭzo de l’problemo ŝajnas pli malfacila por kompreni. En Kubo mankas la domoj, kaj la mono por konstrui pli da ; sed en Hispanio troas la domoj kaj oni ne ĉesas plukonstrui. La stoko de loĝejoj en Hispanio kreskis je 21 % depost 1991, dum la loĝantaro kreskis nur je 5%. Nia lando havas la plej altan kvoton de loĝejoj senokupaj inter la tuta Eŭropa Unio : En la nura urbaro de Madrido troviĝas 300.000 domoj tute vakaj, kaj pliaj 300.000 uzatas nur kiel dua loĝejo. La problemo hispana estas en la spekulado, kiu faras el la domoj ne uzovaloraĵojn nefordoneblajn, provizitajn per kvar muroj kaj kelke da fenestroj, sed lokumojn por la mono, akcioj, nuraj valorpaperoj.

Ni iros nun al tria problemo, escepte tikla : korupto. Kiel Fidel Kastro mem denuncis en eksterordinara parolado, ioma korupto finfine enŝoviĝis en la teksaĵo de la revolucio. Unuflanke ekzistas tio, kion pli precize ni povus nomi “malaltintensa korupto”, kaj kio rilatas kun tio kion la kubanoj nomas “elturniĝi”, t.e. kun la neceso iom remburi la familian buĝeton ekster la establitaj reguloj. Multiĝas ekzemploj de tiaj praktikoj : la ŝtatdungito, kiu uzas sian ŝtatan veturilon ekster la deĵorhoroj kiel taksion ; la cigaristo, kiu fordirektas iom da tabako el la fabriko ; la emerito, kiu ludonas loĝejon al ekerlandano. Kaj estas ankaŭ, veinde, korupto mezintensa, tiu kiun precize denuncis Fidel Kastro, kaj kiu plian fojon rilatas je la biblia malbeno de turismo, kaj la ekonomiaj kontraŭaĵoj, kiuj tiu envenigis en la insulo. Se ni difinos korupton kiel « uzadon de publikaj povoj kaj resursoj al servo de privataj interesoj », mi opinias, ke ni povas kvalifiki korupto kaj la unuan kaj la duan, kaj devas konfesi, ke ankaŭ en Kubo ekzistas korupto.

Sed se ni prenas tiun difinon de korupto (« uzi publikajn povojn kaj resursojn al servo de privataj interesoj »), tiam neeblas ĝuste diri, ke ekzistas korupto ankaŭ en kapitalismo, sed ke korupto kaj kapitalismo estas sama afero, kaj ke korupto estas la konduto normala, kutima, senĉesa de la reĝimoj kapitalismaj. Kapitalismo estas korupto, kaj korupto tiom altintensa, ke ties efikoj kalkuliĝas ne per mono sed per mortoj. Escepte Kubo kaj Venezuelo ĉiuj registaroj de la mondo konsentis submeti sian politikan memstaron kaj moralan dignecon al ordonoj de privataj interesoj kaj solidigis tiun submetiĝon per subskribo de internaciaj interkonsentoj (TLK, ALKA, ĜAKS) aŭ per obeado al internaciaj organoj (MOK, IMF, Monda Banko), kiuj submetas ĉiajn povojn kaj publikajn rimedoriĉojn (akvo, energio, semoj, mineraloj, nafto) al la deziroj de firmaaj interesoj. Kapitalismo estas korupta sistemo de produkto kaj konsumo, kaj tiu korupto sterniĝas kiel oleomakulo ĉiunivelen, de la kunsidoj en Davoso, ĝis tiuj en kvartaloj.

Korupto en Kubo seriozas, sed konstituigas ĉiamaniere esceptojn individuajn je la regulo. La danĝero kuŝas en tio, ke la sumo de tiuj esceptoj, la ĝeneraliĝo de tiuj esceptoj, kiu neniamaniere malvalidigos la regulon, povas igi ties efektivigon nerealigebla. Tial Fidel Kastro tre pravis rigardinte ĝin kiel temon gravan. Korupto en Kubo, ĉiaokaze, faras nenion alian ol malutili al la revolucio, kaj difektas ties nedubeblajn sukcesojn. Korupto sub kapitalismo, malsame, estas laŭvorte mortiga. Ekzemploj : kio normalas estas, ke Merck retiris la kontraŭbruluman medikamenton Viexx sciiĝinte pri ties rezultoj, nur post kiam ĝi kaŭzis 27.000 mortojn ; normalas kiam la firmao Bayer denuncis la registaron de Sudafriko, ĉar tiu provis kuraci la centmilajn da en la lando per aidoso infektitojn ; normalas ke kiam la transnacia entrepreno SMAK maldungas 22.000 laboristojn, tuj ties akcioj iras alten ; kio normalas krone kaj krome estas, ke mortis tri milionoj da kongolandanoj en kvin jaroj por ke dek okcidentaj entreprenoj, denuncitaj fare de UN, povu helpe de la raraj metaloj ekstraktataj plu vendi tablokomputilojn kaj poŝtelefonojn. Tial se ni povas nomi « malaltintensa korupto », tion kion la kubanoj nomas « elturniĝi », do ni povas envere tiom bone tianome difini tion, kion en niaj landoj ni nomas « aĉeti ». Kaj direblas, ke ni ĉiuj okcidentaj konsumistoj ni praktikas korupton ĉiufoje kiam ni iras en ian superbazaron.

La korupto en Kubo, mi diris, seriozas, sed homecas, kaj montras la homecon de modelo, kiu povas esti influita, al bono tiom kiom al malono, de la individuaj decidoj, kaj pro tio mem malfortikas, ĉar pro tio mem estas envere modelo politika. La kuba socio estas tiom homa, por la bono kiom por la malbono, ke ties pluvivo dependas de la homoj, kiuj konsistigas ĝin kaj de tio, kion ili faras al ties institucioj kaj leĝoj, kaj se solidareco kaj rezisto povas ĝin savi, korupto kaj indiferento povas ĝin detrui. Kontraŭe kapitalismo estas tiom ece korupta, nepersona kaj nehoma, ke nenia individua malmalico povas korekti ĝin. Veras, ke kapitalismo kreas en si kelkajn, pardonu la esprimon, elstarajn fekulojn, kaj, ke tiuj, kiuj batalas kontraŭ ilin, bezonas brute solidan moralan kirason, sed kapitalismo ne resumas sin per la personoj de siaj elstaraj fekuloj, nek per etendiĝo de la malmalio ĝi povas detrui ties logikon. Revolucio bezonas ŝatantajn homojn ; la merkaton subtenas malsatantaj homoj ; kaj malsato trudas sian feran leĝon al ĉiuj ties vasaloj egale.

Mi finis. Kredas mi, ke per tiuj ekzemploj ni povas ekvidi ĝis kia grado, en terenoj kie la kuba socio kaj la kapitalisma socio partigas samajn problemojn, la malsamecoj ekvidiĝas tuj ne nur parolante pri homaj malutiloj, morala fuŝiĝo kaj detruo de rimedresursoj, sed ankaŭ, kaj fontas el tio la aliaj malsamecoj, pri modeloj.

La diferenco inter la kuba modelo kaj la kapitalisma estas tiu, kiu ekzistas inter malgranda fiasko kaj granda sukceso : La kuba revolucio volas solvi la vivproblemojn de siaj civitanoj, kaj ne povas, pro rimedomanko, aliflanke kapitalismo volas, ke la junuloj ne havu loĝejojn kaj ke samtempe konstruatas pli kaj pli da domoj, kaj se tio sukcesas, ĝi deziras ke ĝiaj junaj universitatanoj laboru en Telefónica aŭ en Burger King por mizera salajro, kaj se tio sukcesas, ĝi volas, ke la afrikanoj malsatmortu, kaj se tio sukcesas, ĝi deziras ke la senegalaninoj prostituigu sin kaj ke tio sukcesu. Jes ja kapitalismo, male al la kuba revolucio, sukcesis, kaj plene sukcesis.

Sed inter la malgranda malsukceso, korektebla, de la kuba revolucio, kaj la granda sukceso, nekorektebla, de kapitalismo, politiko, moralo, poezio, ĉio kion oni resumas per la vorto “civilizo” ne mankas montri al ni kiun flankon indas elekti.

Santiago Alba Rico

Esperantigis Roland Platteau 21-28/1/2006