Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La eksport-fetiĉo de Germanujo.
de Andreas NÖLKE  
25a februaro 2021

En la sekvo ni dokumentas ideojn el la ĉirkaŭaĵo de la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD) pri la neceso forlasi la ekstreman eksportismon kaj, simile kiel la Popolrespubliko Ĉinujo, trovi ekonomian ekvilibron per vigligo ankaŭ de la interna merkato. -vl

Andreas Nölke : La eksport-fetiĉo de Germanujo. La koron-viruso montris la vundeblon de la germana ekonomio bazita sur eksportoj. Kiel oni faras pli bone, tion montras ĝuste Ĉinujo.

La koronvirusa krizo emfaze montris la vundeblon de nia ekonomia modelo, kiu dependas misproporcie de eksportado. Ni devas preni ĉi tiun konstaton kiel okazon por pensi pri laŭgrada ekvilibrado de nia ekonomio. Fortigo de enlanda postulo – la dua brulaĵo de nia ekonomio post eksportado – facile organizeblus per pli altaj salajroj kaj registaraj elspezoj. Ĝi ne nur profitigus nin, sed ankaŭ montrus solidarecon kun niaj partneroj.

La eksportoj de Germanujo falis je 9,3 elcentoj pasintjare – la plej granda malpliiĝo ekde 2009 – kaj estas tial plejparte respondecaj pri la kvinelcenta malaltiĝo en la germana ekonomia produkto. Eĉ la sektoro de servoj, kiu estis tiel trafita en la koronvirusa krizo, ne montris tiajn deficitojn, sen eĉ nur mencii la solidan konstru-industrion kaj la rezolute kreskantan registaran elspezon.

En la krizo, nia ekonomia modelo estas pretmata samtempe de du flankoj : flanke de la propono pro kolapsaj provizoĉenoj kaj flanke de la postulo pro la amasa malpliiĝo de mendoj el eksterlando. Kun eksporta kvoto de 43,5 elcentoj en 2020, Germanujo estas trafita de ĉi tiu problemo multe pli ol aliaj grandaj industrilandoj kiel Ĉinujo (18,4 elcentoj), Japanujo (16,4 elcentoj) aŭ Usono (12,9 elcentoj).

Kvankam eksportoj grave kreskos denove en 2021 pro la akumulita postulo, la estontaj perspektivoj estas tamen malhelaj. La du plej gravaj germanaj eksport-merkatoj, Ĉinlando kaj Usono, moviĝas al sistema konflikto, en kiu ne plu eblos al Germanuo komerci kun ambaŭ flankoj ssenprobleme kiel hodiaŭ. La aferoj ne aspektas multe pli bone en la aliaj ĉefaj eksport-merkatoj : la interŝanĝo kun Britujo kolapsas kiel rezulto de la briteliro, la ekonomia mizero de la suda Eŭropo, kiu daŭras de dek jaroj, estas intensigita de la pandemio. La du plej gravaj germanaj eksportmerkatoj, Ĉinlando kaj Usono, iras al sistem-konflikto.

Aliaj danĝeroj minacas ĉe la malproksima horizonto. Ni vidas jam de kelkaj jaroj strukturan stagnon en la procezo de tutmondiĝo. Aparte en la varkomerco, kiu estas misproporcie grava por Germanujo, okazis eĉ malkresko proporcie al la ekonomia produkto ekde la tutmonda financa krizo, laŭ ĵus publikigita studaĵo de la Prognos-Instituto kaj BayernLB. Kaj ene de la komerco de varoj, antaŭ ĉio rezistas konsumaĵoj – ne la investaj varoj, kiuj aparte gravas por la maŝinkonstrua sektoro de Germanujo.

La tutmondiĝo profundiĝas nur en la komerco pri servoj kaj en datumfluoj – ambaŭ ĝis nun laŭ la kvanto ne vere konsiderindaj por Germanujo. La Prognos-Instituto kaj BayernLB jam konkludis el tio, ke la germana ekonomio, kiu estas orientita multe tro al eksporto, nun bezonas novan “komercan modelon” – por tute ne paroli pri la profunda struktura krizo en la germana aŭtomobila industrio kaj ĝia fokuso al brulmotoroj.

La klara eksporta orientiĝo de la germana ekonomio ne nur estas tre riska estonte pro sia dependeco de internaciaj evoluoj, sed ankaŭ estis sufiĉe malefika en la lastaj jaroj, malgraŭ solidaj kreskorapidoj. Por kompreni ĉi tiun interrilaton, helpas novaj rezultoj de esploroj pri kreskaj modeloj, kiel tiuj prezentitaj de Lucio Baccaro, direktoro de la Instituto Max Planck por Studado de Societoj en Kolonjo. Baccaro montras, ke ekzistas serioza interes-konflikto inter la eksport-orientitaj sektoroj de la ekonomio – en kiuj ĉirkaŭ kvarono de la laborantaro laboras – kaj la enland-merkate orientitaj sektoroj, kiuj ankoraŭ enhavas la plimulton de dungoj.

La malavantaĝo de klare eksporttendenca kreskomodelo por la vasta plimulto de la loĝantaro estas, ke enlanda postulo devas esti relative malforta pro la salajra modereco necesa por la eksportado de prezo-sentemaj varoj. Ĉi tie ekzistas klara celkonflikto inter konsumado kaj (prez-sentema) eksportado. Ekstrema eksporta modelo do estas nepre ligita al fenomenoj kiel salajra modereco kaj fiska severeco. En la kazo de prez-sentema eksportado, stimuli enlandan postulon – ekzemple per pli altaj salajroj aŭ kredite financitaj investoj – igus ĉi tiujn eksportojn disfali, ĉar ili fariĝus tro multekostaj.

Tiuj dungitoj, kiuj laboras en simplaj servoj (ekzemple en loĝistiko aŭ manĝoprovizo), estas aparte trafitaj de salajra modereco en ekstremaj eksportaj modeloj. Per eksterigo de tiaj servoj el industriaj kompanioj kaj el kolektivaj interkonsentoj pri salajroj – kaj la rilata salajra malaltigo – la alte kvalifikitaj dungitoj en la germanaj eksportaj sektoroj ĝis nun estis konvinkeblaj kontentiĝi pri moderaj salajro-altigoj (proporcie al la evoluo de laborproduktivo), ĉar ilia aĉetpovo restis la sama aŭ eĉ pliiĝis.

Ekvilibra kreskomodelo plejparte evitas ĉi tiujn problemojn. Ĝi stimulas la ekonomion per enlanda postulo kaj ankaŭ per eksportado. Apud fortaj eksportoj ĉi tie estas fareblaj solidaj salajroj kaj altaj ŝtataj elspezoj. Tamen tio eblas nur se la eksportoj estas relative malpli prez-sentemaj, do bazitaj ĉefe sur tre alta produkta kvalito, kie prezaj diferencoj estas relative malgravaj.

Tamen la OECD observas klare kreskantan tendencon en la germana ekonomio atingi sian eksportan sukceson ne nur ĉefe per produkta kvalito, sed ĉiam pli ankaŭ per prez-limigo – kontraste al pli fruaj periodoj, kiam novigoj (mezureblaj ekzemple per la nombro de novaj patentoj) pli respondecis pri tiaj sukcesoj.

Ĉi tiuj observoj estis ĵus konfirmitaj de Sebastian Dullien, Heike Joebges kaj Gabriel Palazzo. Ĉi tiuj ankaŭ emfazas la kreskantan gravecon de konkurenckapablo pri prezoj por germanaj eksportoj. Ĉi tiu kosta konkurenckapablo multe pliboniĝis unuflanke en la fruaj 1980-aj jaroj kaj aliflanke inter 1995 kaj 2012, do post gravaj krizoj en la germana ekonomio.

Tiaj observoj ne aŭguras bone por la estonteco de la germana ekonomio. Oni timu, ke la recesio pro la koronviruso povus konduki al plia profundiĝo de la germana eksportismo. La unuaj alvokoj por modereco en salajro-altigoj kaj en registaraj elspezoj jam aŭdeblas. Sed tio estus la tute malĝusta vojo. Ĝi sufokus la etan resaniĝon de la enlanda postulo kaj longtempe pliprofundigus la tre danĝeran eksportan eksceson de la germana ekonomio.

Male, necesas ekvilibrigi la germanan ekonomion. Simile al aliaj ekvilibrigitaj ekonomiaj modeloj, enlandaj postuloj kaj eksportoj devas esti agnoskitaj egale kiel fontoj de kresko. En Germanujo ĉi tio antaŭ ĉio bezonus pli altajn salajrojn kaj pli altajn registarajn elspezojn – ekzemple por edukado, klimata protekto kaj infrastrukturo. Samtempe la ŝtato devus investi multe pli por antaŭenigi esploradon kaj teĥnologion, por revizii la katastrofan malaltiĝon de Germanujo al ĉiam pli malmultekostaj eksportaĵoj.

Tia misio eble sonas utopia, sed ĝi ne estas malebla. Tion montras la ekzemplo de Ĉinujo, kiu en la lastaj jardekoj rapide kaj daŭrigeble ŝanĝiĝis de la unuflanka eksporta orientiĝo de la periodo ĉirkaŭ la jarmilŝanĝiĝo – la eksporta kvoto ankoraŭ estis 33,8 elcentoj en 2005. Amasa stimulado de enlanda postulo kaj altaj investoj en esplorado kaj teĥnologio dume sukcesis ekvilibrigi la ĉinan ekonomion sen ke Ĉinujo perdas eksportan volumon, male.

Ekvilibro de la germana ekonomio do ne nur eblas unuflanke – do sen longaj internaciaj kunordigaj procezoj – sed ĝi ankaŭ donus al Germanujo multan internacian agnoskon samtempe. Pliigita postulo per pli altaj salajroj kaj registaraj elspezoj ankaŭ kaŭzus redukton de la germanaj aktualaj plusoj kun niaj eŭropaj najbaroj kaj kun Usono, grava solidareco por superi la recesion pro la koron-viruso.

Elgermanigita la 23-an de Februaro 2021 de Vilhelmo Lutermano el la retpaĝo de la ipg-journal.de : https://www.ipg-journal.de/regionen...