Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Munĥena Konferenco pri Sekureco 2021
de german.china.org.cn  
22a februaro 2021

Ĉina komento pri la Munĥena Konferenco pri Sekureco

Munĥena Konferenco pri Sekureco – La ĝusta maniero superi "Senokcidentecon"

Du jarojn sinsekve, la plej grava renkontiĝo de la mondo pri internacia sekurec-politiko – la Munĥena Konferenco pri Sekureco – havis la devizon “Westlessness”, libere tradukebla kiel “senokcidenteco”. En la retejo, la konferencaj organizantoj mem priskribas ĝin kiel “disvastiĝintan senton de malkomforto kaj de maltrankvilo vide al kreskanta necerteco pri la estonteco kaj destino de la Okcidento”.

La maltrankvilo malantaŭ ĉi tiu sento de neadekvateco de la Okcidento ŝajnis fine ĉesigebla, lastan vendredon, kiam ĉefaj reprezentantoj de gravaj okcidentaj landoj, kiel la usona prezidanto Joe Biden, la germana kancelierino Angela Merkel, same kiel ĉefaj reprezentantoj de la NATO kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj, dividis siajn opiniojn pri “Trans senokcidentecon” en rekte elsendata konferenco. La temo de la ĉi-jara evento sugestas, ke ĉi tiu “senokcidenteco” povus nun esti superita.

Analizistoj diras, ke la konferenco vendrede estis ia renkontiĝo de “varmigaj ludoj” por renovigi transatlantikan kunlaboradon meze de subtila tajda ŝanĝo trans Atlantiko. Eŭropaj gvidantoj en la konferenco montris sin senpeziĝintaj ĉar la nova usona prezidanto certigis “proksime” kunlabori kun Eŭropo. Ili aplaŭdis la decidojn de Vaŝingtono re-aliĝi al la Pariza Interkonsento kaj inversigi la retiriĝon el la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).

Malgraŭ la tuta optimismo, ankoraŭ ekzistas multaj malsamopinioj inter la okcidentaj aliancanoj, ekzemple pri energipolitiko koncerne la gasoduktan projekton Nord Stream 2 kaj la lastatempa disputo pri liverado de medicina ekipaĵo kaj distribuado de kontraŭkoronvirusaj vakcinoj.

Samtempe, kelkaj tutmondaj kaj urĝaj defioj kiel la koronvirusa krizo, ekonomia recesio, klimata ŝanĝo kaj malriĉeco ne povas esti solvitaj de la "Okcidento" sole sen la resto de la mondo – tute egale kiom ajn “okcidente” la Okcidento vidas la mondon. Bedaŭrinde, tamen, la parolantoj ĉe la Munĥena Konferenco pri Sekureco ankoraŭ montris mensostaton de la malvarman milito, kiu distingas inter “ni” kaj “ili”.

Efektive nostalgia reveno al emfazo de la supereco de okcidenta kulturo kaj brulmarkado de diferencoj fariĝis potenca forto. La adeptoj de okcidenta centrismo emas portreti la mondon per antagonismaj terminoj, kiuj iras de “defio” tra “konkurado” ĝis “alfrontado”. Per tio ili instigas timojn pri alia civilizacio.

Sed vidi interligitan mondon per simplisma duuma lenso povus vuali la realon. Fakte la plej gravaj minacoj estas transnaciaj kaj ili ne respektas iujn subdividojn en norda, suda, orienta aŭ okcidenta mondopartoj. Pro tio, anstataŭ klopodi por konservi la hieraŭan mondan ordon gvidatan de la Okcidento, ĉiuj nun prefere rigardu antaŭen kaj kreu pli ampleksan mondan ordon por la estonteco.

La ankoraŭ furioza COVID-19-pandemio denove memorigis la homaron, ke tutmondaj problemoj postulas tutmondajn klopodojn kaj ke la estonteco de ĉiuj landoj estas interligita. Transiri la “senokcidentecon” ne signifas retiriĝi en la serĉadon de okcidenta memaserto.

Kiel diris la ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, en la konferenco, la Okcidento devas kompreni, ke “la mondo nun estas multe pli multpolusa”. Sekve, la Okcidento devas “eniri senchavan dialogon kaj kunlaboradon kun aliaj gravaj aktoroj sur la tutmonda scenejo”.

Por ludi pli tutmondan rolon en la hodiaŭa mondo, la okcidentaj landoj devas rompi sian ideologian antaŭjuĝon kaj kunigi siajn fortojn kun landoj, kiuj havas malsamajn sociajn sistemojn, kulturojn kaj historiojn kaj estas en malsamaj stadioj de disvolviĝo. Ĉi tiu estas la sola maniero labori kune por prospero en unu sola “tutmonda vilaĝo”, en kiu ĉiuj vere partoprenas.

Fonto : china.org.cn 2021-02-21

Elgermanigita en 2021-02–21 de Vilhelmo Lutermano