Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado de Xi Jinping en la 15-a pintkunveno de la gvidantoj de la G20-landoj
de Xi Jinping  
22a novembro 2020

Parolado de Xi Jinping en la 15-a pintkunveno de la gvidantoj de la G20-landoj (kompleta teksto) Tradukita al Esperanto el la franca de French.china.org.cn.

La ĉina prezidanto Xi Jinping faris sabate, la 21-an de Novembro 2020, jenan paroladon en la 15-a Pintkunveno de la gvidantoj de la G20-landoj per cifereca konferenco.

Ni laboru kune por venki la koronviruson Covid-19 kaj por konstrui belan estontecon

(Pekino, la 21-an de Novembro 2020)

Via Moŝto la Reĝo Salman bin Abdulazis Al Saud,

Karaj Kolegoj,

Unue mi volas sincere danki la gastigantan landon, Saud-Arabujon, kaj nome Vian Moŝton la reĝon Salman, pro la granda, konsiderinda laboro farita por tiu ĉi pintkunveno.

Ĉi-jare la homaro travivis la plej gravan pandemion de jarcento. Pli ol miliono da homoj perdis la vivon. La monda ekonomio estas en recesio. Niaj socioj kaj la bonfarto de niaj popoloj estis serioze tuŝitaj. La efikoj de la Covid-19 estis pli gravaj ol tiuj de la internacia financokrizo de 2008.

Fronte al la san-defio la G20 reagis rapide. Dum la eksterordinara pintkunveno lastan Marton ni promesis fortigi la kunlaboradon kontraŭ la epidemio, antaŭenigi la E&D [Esplorado kaj Disvolvado] de medikamentoj kaj de vakcinoj, konservi la ekonomian kaj financan stabilecon, certigi bonan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj mildigi la ŝarĝon de la ŝuldo de la evolulandoj. Tiuj ĉi dispozicioj donis konfidon al la mondo kaj malfermas la vojon al internacia kunlaborado kontraŭ la Kovid-19. En tiu ĉi tutmonda batalo, la G20 plian fojon ludis gravan kaj ne anstataŭigeblan rolon.

Aktuale, la viruso daŭre etendiĝas tra la mondo. Kelkaj landoj alfrontas la duan ondon. La vojo estas longa por venki la viruson, stabiligi la ekonomion kaj protekti la socian bonfarton en la diversaj landoj. Samtempe la evoluo de la internacia ŝakludo rapidiĝas. La kreskado de unuflankismo kaj de protektismo penigis la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn. Ni devas samtempe fari bonan sankontroladon kaj klopodi por stabiligi kaj relanĉi niajn ekonomiojn. Por tion fari, mi proponas, ke la G20 streĉu siajn fortojn por jenaj punktoj :

Unue, starigi mondvastan ŝirmon kontraŭ la epidemio

Unue ni devas mastri la san-situacion en niaj respektivaj landoj, kaj sur tiu bazo fortigi la interŝanĝojn kaj la kunlaboradon kaj forte helpi la aliajn landojn. Pluraj membroj de la G20 atingis gravajn progresojn en la E&D kaj en la produktado de vakcinoj. Ni devas pli rapide iri antaŭen kaj subteni la klopodojn de la MOS en la kunordigado kaj en la mobilizado de resursoj por justa kaj efika distribuado de la vakcinoj. Ĉinujo aktive subtenas la internacian kunlaboradon pri la vakcinoj kaj en tio aktive partoprenas. Ĝi aliĝis al la sistemo COVAX kaj volas fortigi la kunlaboradon kun aliaj landoj en la E&D, en la produktado kaj distribuado de vakcinoj. Ĉinujo honoros sian promeson helpi kaj subteni la aliajn evolulandojn kaj fari tiel ke la vakcinoj estu tutmonda publika havaĵo alirebla kaj atingebla por ĉiuj.

Due, fluigi la funkciadon de la monda ekonomio

Ni devas labori surbaze de bonaj prisanaj laboro kaj kontrolado, por certigi sekuran kaj fluan funkciadon de la mondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, redukti la doganaĵojn kaj la barojn kaj esplori la liberaligon de la komerco de gravaj medicinaj materialoj. Ni devas fortigi la kunordigadon de la politikoj kaj la harmoniigon de la normoj, kaj starigi “rapidvojojn” por faciligi laŭordan cirkuladon de personoj. Ĉinujo proponis starigi internacian meĥanismon de reciproka agnosko de san-atestoj bazitaj sur la rezultoj de testoj de amplifo de nukleaj acidoj kaj en formo de internacie agnoskata QR-kodo, kaj esperas, ke pli da landoj partoprenos en ĝi. Cetere ni subtenas daŭrigon de la instituciigita kunlaborado ene de la G20 pri faciligo de cirkulado de personoj kaj varoj, por krei mondan reton de kunlaborado pri tio.

Trie, valorigi la rolon de la cifereca ekonomio

Kuntekste kun la Kovid-19, novaj teĥnikoj, formoj de aktiveco kaj platformoj kiaj la 5G, la artefarita inteligento spertis solidan disvolviĝon. Reta aĉetado, fora instruado, telemedicino kaj aliaj formoj de “senkontakta ekonomio” evoluas en pli rapidiĝanta ritmo. Ĉio ĉi malfermas novajn padojn por la ekonomia disvolvado. Ni devas adaptiĝi al la ŝanĝoj kaj transformi la krizojn en oportunaĵojn, per tio ke ni profundigas la struktur-reformojn kaj kreas novajn disvolvilojn per teĥnika novkreado kaj per la cifereca transformado. Gravas certigi favoran medion por la disvolvado de la cifereca ekonomio, intensigi la kunlaboradon pri la sekureco de la datumoj kaj fortigi la konstruadon de la ciferecaj infrastrukturoj kaj krei la kondiĉojn de justa konkurenco por la teĥnikaj entreprenoj de ĉiuj landoj. Samtempe ni devas bone mastrumi la defiojn, kiujn la cifereca evoluo trudas al la dungo, al la impostsistemo kaj al la vundeblaj grupoj kaj forigi la ciferecan malegalecon.

Kvare, realigi disvolvadon pli partoprenigan

Ni devas daŭrigi nian helpadon al la evolulandoj por venki la malfacilaĵojn kaŭzitajn de la pandemio. Ĉinlando, superante siajn proprajn malfacilaĵojn, plene ekfunkciigis la iniciaton de la G20 por suspendi la ŝuldoservon, la koncerna sumo estas pli ol 1,3 usonaj dolaroj. Ĝi subtenas la decidon daŭrigi la pagoprokraston kaj daŭrigos labori kun la diversaj entoj por ĝia plena realigo. Ĝi pli mildigos la ŝuldoŝarĝon de la landoj en malfacilo kaj instigas siajn financajn instituciojn liveri, laŭ ilia propra iniciato kaj laŭ la merkataj reguloj, kromajn financadojn al tiuj landoj. Ni devas helpi la virinojn superi la efikojn de la Kovid-19, devas atenti pri iliaj specifaj bezonoj kaj realigi la Deklaron kaj la Agoprogramon de Pekino. Ĉinlando proponis okazigi en 2015 la duan Renkontiĝon de la Internaciaj Gedirektantoj pri la Egaleco de la Seksoj kaj Aŭtonomeciĝo de la Virinoj, por kontribui al la disvolvado de la situacio de la virinoj post la Kovid-19. Cetere, ni devas ankaŭ atenti la altan gravecon de la defio de la nutraĵa sekureco kaj subteni la organizadon en 2021, fare de la Unuiĝinta Naciaro, de la Pintkunveno pri la Nutraĵaj Sistemoj. Ĉinlando proponas organizi en taŭga tempo internacian konferencon pri la reduktado de perdoj kaj malŝparoj de nutraĵoj kaj estos feliĉa vidi la membrojn de la G20 kaj la koncernajn internaciajn organizaĵojn aktive partopreni en ĝi.

Karaj Gekolegoj,

Surbaze de la gravaj strategiaj rezultoj, kiujn ĝi atingis en la luktado kontraŭ la Kovid-19, Ĉinlando realigis solidajn progresojn en sia ekonomia disvolvado. Antaŭ nelonge, la 5-a plenkunsido de la Centra Komitato de la 19-a Kongreso de la KPĈ ekzamenis kaj adoptis la Rekomendojn pri la Ellaborado de la 14-a Kvinjarplano. La plenkunsido emfazas, ke Ĉinlando finatingos en la planitaj tempoj la kompletan starigon de la socio de meza bonstato kaj venontjare komencos novan iradon al la integra konstruado de moderna socialisma lando. Ni laboros, surbaze de scienca analizo de la nova disvolvo-fazo, por solide realigi la novan disvolvo-koncepton kaj por krei novan impeton de disvolvado, kie la hejma cirkvito estas la ĉefa piliero kaj kie la hejma cirkvito kaj la internacia cirkvito reciproke sin fortigas. Tiu ĉi sistemo neniel estas retiriĝo al si mem, sed devigas agadi samtempe laŭ propono kaj postulo por fluigi la produktadon, la distribuadon, la interŝanĝon kaj la konsumadon, kaj ĝi kontribuos al konstruado de plej altnivela malfermita ekonomia sistemo, fortigante la elastecon kaj la konkurenckapablon de la ekonomio. Tio alportos pliajn eblecojn al la diversa landoj por kundividi la fruktojn de altkvalita disvolvado de Ĉinujo.

Ĉinlando ĉiam estos konstruanto de la monda paco, kontribuanto al disvolvado en la mondo kaj defendanto de la internacia ordo. Surbaze de la reciproka respekto, de la egaleco kaj de la sistemo de gajnanto-gajnanto, ĝi volas daŭrigi la pacan kunekzistadon kaj la kundividatan disvolvadon kun ĉiuj landoj. Ni povos malaltigi la opini-diferencojn per dialogo, reguligi la malsamajn poziciojn per intertraktadoj kaj kune kontribui al la paco kaj al la disvolvado en la mondo.

Kara Gekolegoj,

Kiel diras ĉina poemo : “Tie, kie ŝipo sinkis, revelas veloj milope ; tie, kie trunko putris, per verdaĵo rivalas mil arboj.” Mi estas konvinkita, ke kiam la Kovid-19 estos venkita, nia mondo renaskiĝos kaj akiros novan vivoforton. Nia tasko estas labori man-en-mane por krei pli bonan vivon por niaj popoloj kaj por konstrui komunumon de kundividata estonteco por la homaro.

Sekvu China.org.cn en Twitter kaj Facebook por aliĝi al la konversacio.

Tradukita el la franca, la 22-an de Novembro 2020 de Vilhelmo Luterano