Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉinlando ellaboras celojn por la disvolvplano
de german.china.org.cn  
28a aŭgusto 2020

La klopodoj de Ĉinlando ellabori la disvolvoplanon por la tempo de 2021 ĝis 2025 estas plene okazantaj : membroj de la konstanta komisiono de la plej alta politika konsultinstanco de la lando kunvenis marde en Pekino por diskuti la planon.

“Ni larĝskale enpren opiniojn de ĉiuj flankoj kaj science formuli la celojn kaj ĉefajn taskojn de la 14-a kvinjarplano (2021-2025)”, diris la ŝtat-konsilisto Wang Yong dum la malfermo de kunsido de la Konstanta Komisiono de la 13-a Nacia Komitato de la Politika Konsult-konferenco de la Ĉina Popolo. La plano koncentriĝu sur kernaj kampoj kaj sur malfortaj ĉeneroj, por superi malfacilaĵojn ĉe la disvolvado de la lando, diris Wang.

La 14-a kvinjarplano havas grandan gravecon, ĉar ĝi koncernas la unuajn kvin jarojn por Ĉinlando, en kiuj Ĉinlando suiras la vojon por konstruado de moderna socialisma lando, post kiam la celo estas atingita ĝis tiu ĉi jaro konstrui ĉiurilate socion kun modera bonstato, Wang diris. Dum la renkontiĝo la membroj de la Konstanta Komisiono de la 13-a Nacia Komitato de la PKKCV diskutos temojn kiajn la subtenado de kvalite altvalora ekonomia kresko, la reanimado de la kampara spaco, la mediprotektado, la novig-pelata disvolvado ka la plibonigo de la sistemo de socia protekto.

En instrukcio publikigita komence de tiu ĉi monato la prezidanto Xi Jinping emfazis la gravecon kunligi la saĝon de la publiko ĉe la ellaborado de la 14-a kvinjarplano. La lando la 16-an de Aŭgusto komencis interrete kolekti la opiniojn de la publiko pri la ellaborado de la plano. Kelkaj analizistoj atendas, ke en Oktobro estu publikigota la propono de la plano, en kiu la ekonomiaj kaj socialaj disvolvo-celoj kaj -strategioj por la venontaj kvin jaroj estos prezentataj.

Liu Chunsheng, eksterordinara profesoro pri internacia komerco ĉe la Centra Universitato pri Financo kaj Ekonomiko en Pekino, diris, ke la plano antaŭvideble entenos la ĉinajn reago-strategiojn kontra’u la profundaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio pro la COVID-19-pandemio. Vide al la kreskanta protektismo kaj al la malcertecoj sur la eksteraj merkatoj oni atendas, ke Ĉinlando daŭre plibonigos sian kapablon de ennovigo kaj modernigos sian industrisistemon kiel parton de la prioritatoj de la plano por subteni la estontan kreskadon, Liu diris. “Pioniraj sukcesoj ĉe gravaj teĥnologioj kaj la plibonigo de la prizorga sisteo esence kontribuos por liberigi la potencialon de la enlanda konsumado”, Liu diris.

Tradukita de Vilhelmo Lutermano, la 27-an de Aŭgusto 2020, el la germana versio de german.china.org.cn/txt/2020-08/27content_76643117.htm