Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La MSF estas neregistara kaj nepartia spaco
de Monda Socia Forumo, organizkomitato Karakaso  
24a januaro 2006

MSF Karakaso - Komunikaĵo

La MSF estas neregistara kaj nepartia spaco

Kiam oni decidis realigi la 6-an Mondan Socian Forumon en Karakaso, aperis diversaj opini-fluoj : iuj por kaj aliaj kontraŭ. Iuj voĉoj esprimis sin por apogi la decidon, ĉar en Venezuelo okazas procezo de socia ŝanĝo kiu celas la digniĝon de la popolo, justecon kaj enkludiĝon, kaj pro tio ĝi estas la perfekta scenejo por la debato kaj interŝanĝo de ideoj kaj proponoj por konstrui Alian Mondon Eblan.

Aliaj voĉoj diris ke Venezuelo estas tre politikiĝinta kaj ke la forta gvidanteco de Hugo Chávez kaj lia populareco ŝanĝos la renkontiĝon en « ĉavisman forumon », kio maltaŭgas por esti la Monda Socia Forumo, kiu laŭ la punkto 8 de ĝia Ĉarto de Principoj « estas plurisma kaj diverseca spaco, nereligia, neregistara kaj nepartia, kiu kunligas malcentre, rete, instancojn kaj movadojn engaĝitajn en konkretaj agadoj, loke aŭ internacie, cele al konstruado de alia mondo ».

Tamen, la konvinko de la forumanoj kaj ilia aliĝo al la principoj kiuj regas la forumon montris en antaŭaj jaroj, ke malgraŭ la medio kaj la politikaj cirkonstancoj en kiu okazas la Forumo daŭre regas ĝia neregistara kaj nepartieca spirito. La antaŭaj MSF-oj okazis en San-Paŭlo, Brazilo, kie Lula ankaŭ havis gvidantecon kaj karismon, la prezidanto de Brazilo partoprenis kiel gasto, sed la Forumo konservis sian esencon.

Hugo Chávez partoprenos en agadoj de la Forumo kiel gasto, kaj tio estas parto de la decidoj en la punkto 9 de la Ĉarto de la Principoj, laŭ kiu « inviteblas por partopreni ĝin, nur persone, la registoj kaj parlamentanoj kiuj respektas la engaĝiĝojn de tiu ĉi ĉarto », same kiel ĉiuj civitanoj de la mondo, kiuj deziras partopreni, estas invitataj esti parto de tiu debato-spaco, por aldoni sian sablograjnon en la konstruado de tiu justa, egaleca kaj libera mondo kiun ni deziras.

La organizantoj de la Monda Socia Forumo en Karakaso konscias ke ĝi estas « spaco malfermita al plurismo kaj al diverseco de la engaĝiĝoj kaj agadoj de instancoj kaj de movadoj kiuj decidas partopreni ĝin, kiel la plureco de la seksoj, etnoj, kulturoj, generacioj kaj korpaj kapabloj », en la mezuro en kiu ili respektas la Ĉarton de la Principoj.

Esperantigita de MAS