Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La post-pandemia mondo, “oportuno por ĉina-usona kunlaborado”
de french.china.org.cn  
29a aŭgusto 2020

Laŭ la french.china.org.cn, 2020-08-21

La 13-an de Aŭgusto, la ambasadoro de Ĉinujo en Usono, Cui Tiankai, faris enkondukan paroladon pri la ĉinaj-usonaj rilatoj, dum reta konferenco organizita de la Brookins Institution, usona laboratorio pri ideoj. Li elvokis la historion, nuntempon kaj estontecon de la internaciaj rilatoj inter la du landoj kaj pledis por fortigi la kunlaboradon per reciprokaj kompreno kaj respekto, por helpi konstrui internacian ordon kaj sistemon de “postpandemia” monda regado.

Jen la integra teksto en Esperanto :

Dankon, prezidanto Allen, pro mia invito al tiu ĉi reta konferenco. Mi volas danki ankaŭ la Brookings Institution pro ĝia longdata subteno al la disvolvado de la ĉinaj-usonaj rilatoj.

Lastan semajnon la generalo Brent Scowcraft, eksa konsilisto ĉe la nacia sekureco de Usono por la prezidanto, forpasis, kio profunde malĝojigis nin. Dum multaj jaroj ni bonŝancis havi kuraĝajn kaj klerajn ŝtatistojn – kiel la generalon – kiuj helpis orienti la ĉinajn-usonajn rilatojn dum la turbulentaj jaroj. Ili estas fonto de inspiro kaj forto por ni en tiu ĉi kunteksto de fundamentaj ŝanĝoj en la internacia pejzaĝo. Ili instigis nin labori pli forte por progresi en niaj rilatoj sur la bona vojo.

Hodiaŭ la ĉinaj-usonaj rilatoj direktiĝas en malbona direkto, kiun iuj priskribas kiel “liberan falon”. En la sinsekvaj jaroj ĉiam okazis problemoj kaj malfacilaĵoj, sed hodiaŭ okazas alarmaj provoj por malaperigi tion, kio estis konstruita per tiom da klopodoj de generacioj de ĉinoj kaj usonanoj dum la lastaj jardekoj, kaj intence puŝi la du landon en alfrontiĝo kaj en konflikton. Ĉio ĉi okazas en la kunteksto de terura pandemio kaj de la ekonomia malrapidiĝo, kiu el tio sekvas. Tiu ĉi situacio okazas, dum la internacia kunlaborado estas urĝa kaj necesa, nome inter grandaj landoj, kaj dum ĝi grave malhelpas nian kunlaboradon. La malboniĝo de la ĉinaj-usonaj rilatoj ankaŭ subfosas la konfidon de la loĝantaro en la monda ekonomio, kun gravaj sekvoj por niaj du landoj kaj por la mondo.

Iuj pensas, ke la fortigo de la alfrontiĝo povus malrapidigi kaj bari la disvolviĝon de Ĉinujo, kaj eĉ sekvigi reĝimŝanĝon. Ili lulas sin en dolĉaj iluzioj. La historio multfoje pruvis, ke la eksteraj premoj nur generas pli grandan unuecon de la ĉina popolo, pli fortan kunteniĝon de la ĉina socio kaj pli bonan elastecon de la ĉina ekonomio. Certaj personoj tre ŝatas la terminon “malvarma milito”, eble ebriaj pro sia venko en la Malvarma Milito, sed ili devus ne forgesi la prezon, kiun la mondo pagis dum tiuj kvar jardekoj, sen paroli pri la amara kosto pagita de Usono kaj de aliaj landoj en la du “varmaj militoj” en Koreujo kaj en Vjetnamujo dum la Malvarma Milito. Ni devus ne lasi la historion ripetiĝi. Se ni lasus la negativan tendencon de la ĉinaj-usonaj rilatoj daŭri, tiam Ĉinujo povus renkonti pli da malfacilaĵoj kaj da defioj, sed la instigantoj de tiu tiel dirita “nova malvarma milito” devas pesi la kostojn, kiujn ili devos pagi kaj la konsekvencojn por la mondo. Fine iun tagon ĉiu devos fari raporton.

Ĉinujo estis aktiva partoprenanto, aprobanto kaj kontribuanto al la aktuala internacia sistemo. Samtempe, kiel granda lando devena el malnova civilizacio, la integriĝo de Ĉinujo neeviteble sekvigos ŝanĝojn en la internacia sistemo, kiu devos fari respektivajn alĝustigojn. Temas pri logika kaj natura sekvo, kvazaŭ ĥemia reakcio. Tamen nia intenco ne estas sekvigi revolucion nek starigi komplete novan sistemon. Ĉu Usono pretos labori kun Ĉinujo kaj la aliaj landoj por certigi ke la internacia ordo kaj la monda sistemo respondu al la bezonoj de la tuta internacia komunumo kaj por respondi al la diversaj mondaj riskoj kaj defioj ? Aŭ ĉu ĝi restos obsedata de nulsuma ludo kaj de konkurado de la grandaj potenclandoj, lasante la situacion degeneri kaj fali en la “kaptilon de Tukidido” ?[1] Temas pri fundamenta decido, kiun Usono devas fari.

La “post-pandemia” mondo povus liveri bonan oportunon por kunlaborado de Ĉinujo kaj Usono. Tio estos io tute alia. La teĥnologiaj progresoj kaj aliaj faktoroj estigos restrukturadon de la ekonomio kaj de la mondaj provizo-ĉenoj. Fronte al tiu tasko kaj tiuj gravaj defioj, Ĉinujo kaj Usono devas fari la bonajn decidojn surbaze de respektivaj komprenemo kaj respekto, ludi pozitivan rolon en la internacia ordo kaj en la sistemo de “post-pandemia” monda regado, sed ankaŭ starigi rilaton pli prospektivan, pli fortan kaj pli stabilan inter niaj du grandaj landoj.

Ĉinujo restas engaĝiĝinta por labori kun Usono por superi la malfacilaĵojn kaj por konstrui rilaton direktitan al la estonteco bazita sur kunordigado, kunlaborado kaj stabileco.

Certaj personoj eble pensas, ke Ĉinujo nur atendas la rezultojn de la venontaj usonaj prezidant-elektoj en Novembro. Permesu al mi diri al vi ĉi tie tre klare : ni atendas nenion kaj neniam emas perdi nian tempon por atendi. Cetere la usona interna dinamiko troviĝas ekster nia influo aŭ tio, kion ni povus antaŭdiri. Ni havas nenian intencon nek ian ajn intereson enmiksiĝi en tio. Dum sia vizito en Ĉinujo antaŭ preskaŭ 50 jaroj la prezidanto Richard Nixon citis la poemon de la prezidanto Mao : “Ni devas kapti la tagon, kapti la horon.” Hodiaŭ ne ankoraŭ devas “kapti la tagon” kaj “kapti la horon”. Ni pretas labori en ĉiu momento kaj en ĉiu loko kun la aktualan usonan registaron por trovi solvojn por la ekzistantaj problemoj, ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ. Mi simple esperas, ke ili sukcesos liberiĝi el tiu paniko kaj el tiu paranojo, kiuj en surpriza maniero perdigas al ili la bonan saĝon.

La personoj de ĉiuj horizontoj en Ĉinujo kaj en Usono devas gardi sin kontraŭ tiaj fatalaj provoj puŝi la duflankajn rilatojn al alfrontiĝo kaj al konflikto. Ni devos firme rezisti al ĉia reapero de la makartismo kaj disvolvi la kunlaboradon kaj la duflankajn interŝanĝojn, en maniero por kiom eble plej rapide revenigi la ĉinajn-usonajn rilatojn sur la bonan vojon.

Tradukita al Esperanto de Vilhelmo Lutermano, 2020-08-23, el french.china.org.cn, 2020-08-2.

Notoj

1. Tukidido (454 a.n.e. – verŝajne inter 399 kaj 396 a.n.e.), atena strategiisto kaj greka historiisto.

La esprimo kaptilo de Tukidido priskribas la verŝajnecon de konfliktoj inter supren iranta kaj aktuale dominanta potenco kaj estas ofte uzata por priskribi la nunan situacion inter Usono kaj Ĉinujo. Tamen sciencistoj avertas pri tio, ke tiu ĉi karakterizo estas unuflanka kaj danĝera. -vl