Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Xi Jinping postulas integradan kaj altkvalitan disvolvadon de la Jangtse-delto
de german.china.org.cn  
23a aŭgusto 2020

Simpozio

2020-08-23

La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping postulis klopodojn por integriga kaj altkvalita disvolvado de la Jangtse-delto por atingi konstantajn progresojn ĉe la integrado de la regiono.

Xi diris ĵaŭde dum simpozio en Hefei, la ĉefurbo de la orientĉina provinco Anhui, ke la integriga meĥanismo kaj la interligitaj infrastrukturoj ludis grandan rolon en la antaŭmalhelpo kaj kontraŭbatalado de la pandemio Covid-19 kaj en la ekonomia reatingo. Ĝenerale nova evolumodelo por la integrado de la Jangce-delto alprenis formon.

La ĉina ŝtatprezidanto postulis pli profundan komprenon de la pozicio kaj rolo de la delta regiono en la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinujo, por pli bone helpi la integradan disvolvadon de la regiono sub malfacilaj kaj kompleksaj cirkonstancoj.

XI krome instigis la deltan regionon transpreni la gvidadon en la starigo de nova disvolvomodelo, kiu konsideras la enlandan merkaton kiel ĉefan apogon kaj kiu ebligas al la enlandaj kaj eksterlandaj merkatoj reciproke sin fortigi.

La regiono transprenu ankaŭ pioniran rolon por la teĥnologiaj kaj industriaj novigoj kaj Ŝanhajo kaj la tuta delta regiono ne nur liveru al la tuta delta regiono altkvalitajn produktojn, sed ankaŭ servu kiel fonto por altrangaj teĥnologioj por subteni la altkvalitan disvolvadon de Ĉinujo, tiel Xi Jinping daŭrigis.

Pli rapidaj progresoj ĉe la disvolvado de la regiono al nova bastiono de la reformo kaj malfermiĝo estu atingotaj. Oni klopodu por plibonigi la komercan medion laŭ la la altaj mondaj normoj kaj allogi fakulojn kaj entreprenojn el en- kaj ekster-lando per disvolvo-medio, kiu elstaru per malfermiteco, servo, novigoj kaj efikeco.

La ĉina ŝtatprezidanto krome postulis klopodojn por esplori faciligojn por komerco kaj investoj kaj diris, ke oni klopodu por fari la deltan regionon grava ponto inter la internacia kaj la hejma merkato.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2020-08-23, el : http://german.china.org.cn/txt/2020...