Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉinujo apogas sian ĉip-industrion
de german.china.org.cn  
12a aŭgusto 2020

http://german.china.org.cn/txt/2020...

2020-08-07

Laŭ fakuloj, ĵus deciditaj dispozicioj de Ĉinujo por apogi ĝian sektoron de duonkonduktantoj de la ĉip-industrio donos bonegan okazon por kvalite altvalora disvolvado kaj motivi entreprenojn celi atingojn en decidaj teĥnologioj. Tiu ĉi taksado de fakuloj okazis post kiam la ŝtat-konsilantaro marde enkondukis serion da dispozicioj – interalie faciligojn pri impostoj kaj financajn helpojn – por apogi la kreskadon de la sektoroj pri integritaj cirkvitoj kaj programaroj. La ŝtat-konsilantaro asertis, ke ĉip-firmaoj de ĉiaj specoj de proprieto, inkluzive de eksterlandaj entreprenoj kun sidejo en Ĉinujo, povas profiti tiujn ĉi novajn politikajn instigojn.

Wang Peng, vica gvidanto de la Ĉina Centro pri Disvolvado de Informad-Industrio (angle : China Center for Information Industry Development), diris, ke la subteno al produktistoj de duonkonduktaj elementoj havos profundan influon al la disvolvado de la industrio. Pro ilia alta valoro duonkonduktaj elementoj estas konsiderataj ankaŭ kiel krono de la elektroteĥnologio.

“Ĝi (la subteno) montras la deziron de la registaro konstrui mondvaste konkurenckapablan sektoron de duonkonduktaĵoj kaj instigos la entreprenojn apliki pli da resursoj por superi teĥnologiajn problemojn”, Wang deklaris.

Duonkonduktaj ĉipoj intertempe fariĝis grava parto de la informad-teĥnologia infrastrukturo por antaŭenigi la ciferecan ekonomion.

En la pasinta jaro Ĉinujo, la monde plej granda merkato por duonkonduktaĵoj, elspezis proksimume 305,6 milionojn da usonaj dolaroj por importi ĉipojn. Tio estis pli ol la elspezoj por importo de nafto, kion la Ĝenerala Dogan-Administracio sciigis. Kompare kun la antaŭa jaro tio estis tamen malkresko je 2,1 elcentoj, ĉar la enlandaj entreprenoj faris grandajn progresojn.

Wen Ku, proparolanto de la Ministrejo pri Industrio kaj Informad-teĥnologioj (la plej alta kontrolinstanco de Ĉinujo por la industrio), diris, ke la duonkondukta sektoro de Ĉinujo per pli ol 100 miliardoj da produktitaj ĉipoj en la unua duono de 2020 povis daŭrigi relative solidan viglecon. Tio signifis kreskon de 16,4 elcentoj kompare kun la antaŭa jaro.

Xiang Ligang, ĝenerala direktoro de la Alianco pri Konsum-informado (angle : Information Consumption Alliance, institucio de la telekomunikada industrio), diris ke tiu ĉi nova avantaĝa dispoziciaro kompare kun antaŭaj dispozicioj, kiuj profitigis precipe entreprenojn en la kampo de ĉip-dizajnado, estas destinita por subteni entreprenojn en la tuta ĉeno de duonkonduktaĵoj – inkluzive de ĉip-ekipado, de materialo, de pakado kaj de testoj. “Tia ŝanĝo emfazas racian kaj longperspektivan vizion por la daŭrema disvolvado de la duonkondukta sektoro. La graveco de duonkonduktaĵoj denove evidentiĝis per la klopodoj de la usona registaro bremsi la supreniron de ĉinaj teĥnologiaj entreprenoj”, emfazis Xiang.

La ŝtat-konsilantaro diris ankaŭ, ke Ĉinujo plu plibonigos sian komercan medion por internaciaj ĉip-firmaoj, por ke tiuj investu en Ĉinujo kaj povu disvolviĝi. Ĝi ankaŭ promesis, ke pli da klopodoj estos farataj por apogi talentojn por la duonkondukta sektoro.

Tradukita el la germana el : http://german.china.org.cn/txt/2020... 2020-08-12 de Vilhelmo Lutermano