Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉinujo kun nova kreskomodelo por altvalora disvolvado
de german.china.org.cn  
9a aŭgusto 2020

El : german.china.org.cn

2020-08-09

Ĉinujo rapidigos la starigon de la tiel nomata “disvolvomodelo de duopa cirkulado” (“dual circulation”, laŭ la angla), por kiu la interna merkato servu kiel ĉefa apogo, dum la enlandaj kaj eksterlandaj merkatoj povos reciproke sin sproni.

Ekde Majo de tiu ĉi jaro la plej alta gvidantaro de Ĉinujo ĉe diversaj okazoj konfirmis la “disvolvomodelon de duopa cirkulado”. Tio indikas, ke la strategia prioritato de la ekonomia disvolvado de Ĉinujo konsistas en rapidigo de la transformado de eksport-orientita kreskomodelo al tia orientita laŭ enlanda postulo.

Aktiva decido

Sed ne temas pri urĝata decido sed pri aktiva decido pri kiu estis cerbumata jam de jaroj. Ekde sia reformo kaj malfermiĝo en la malfruaj 1970-aj jaroj Ĉinujo aktive partoprenas en la tutmonda valorestiga ĉeno kaj per siaj malaltaj kostoj kaj sia eksport-orientita strategio atingis rapidan ekonomian evoluon. Tamen iom post iom aperis ankaŭ deficitoj : ekzemple la troa dependeco de la ekstera komerco, riskoj por la ekonomia sekureco, limigoj ĉe ŝlosilaj teĥnologioj kaj premo al la industria pludisvolvado.

Fakte Ĉinujo jam ekde la azia financkrizo de 1998 deŝovis la gravitocentron de sia ekonomia disvolvado al la elkonstruado de la interna postulo. Pro tio, en la lastaj jaroj, la ĉina kresko estas pelata pli kaj pli de la interna merkato kaj jam ne de la eksporto. El la perspektivo de la internpolitika situacio Ĉinujo instigas kvalite altvaloran disvolvadon kaj rapidigas la transformadon de sia ekonomia kreskomodelo.

En la aktuala tutmonda situacio la mondo trairas profundajn ŝanĝojn, kiaj de jarcento ne plu estis observataj : COVID-19 mondvaste kaŭzas detruojn, la komerca protektismo en kelkaj landoj kreskas, kaj la tutmondaj industriaj kaj liveraj ĉenoj povus sperti rimarkindajn ŝanĝojn.

Antaŭ tiu fono la nova disvolvomodelo, kiu baziĝas sur longtempa disvolvostrategio kaj sur la ŝanĝoj de la tutmonda situacio, denove pruviĝis ĝustaj.

Profundigi la malfermiĝon

Dum oni emfazas la potencialon de la enlanda postulo, la nova koncepto tamen ne signifas, ke Ĉinujo serĉos izoliĝon. Anstataŭ tio ĝi pli efike uzos la hejmajn kaj internaciajn resursojn kaj certigos fortikan kaj daŭreman disvolvadon.

Retrorigardo al la plej gravaj reformoj en tiu ĉi jaro donas indikojn al la klopodoj de la lando por progresigi sian malfermiĝon.

Fine de Junio Ĉinujo denove mallongigis la negativ-liston por eksterlandaj investoj kaj klare reduktis la sektorojn, kiuj estas tabuaj por eksterlandaj investistoj.

Komence de Junio Ĉinujo publikigis ĉefplanon por la elkonstruado de la suda insulprovinco Hajnano (Hainan) al mondvaste influriĉa liberkomerca haveno.

En Aprilo kaj Majo oni prezentis du gvidliniojn – unu pri la merkatorientita resursa atribuado kaj la alian pri la plibonigo de la socialisma merkatekonomio. Ambaŭ planoj koncentriĝas al la protekto de la rolo de la merkato en la ekonomio, por tiel povi same apogi enlandajn kaj eksterlandajn entreprenojn.

Ĉinujo devas daŭrigi kreskadon pelatan de la interna postulo. Aktuale la lando estas pliboniganta sian sistemon de interna postulo en malfermita kunteksto. Pro tio la duopa cirkulado – enlanda kaj internacia – ne estu limigita. La evoluo de Ĉinujo ne disigeblas disde la mondo, dum inverse ankaŭ la tutmonda evoluo bezonas Ĉinujon. Estontece Ĉinujo eĉ pli larĝe malfermos siajn pordojn por dividi kun la mondo siajn disvolvoŝancojn.

Tradukita el la germana de Vilhelmo Lutermano, la 9-an de Aŭgusto 2020