Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Timo kaj faŝismo
de Abel PRIETO  
27a julio 2020

Timo kaj faŝismo

Abel Prieto

La 23-an de julio 2020

Estigi timon estas tre antikva politika metodo, ĉefe en la historio de Usono. De la „kruela” bildo de la originaj popoloj de Nord-Ameriko ĝis la geedzoj Rosenberg kaj la viktimoj de makartismo, inkluzive de ribelantaj nigruloj, meksikanoj, japanoj, araboj, rusoj, ĉinoj, kubanoj, venezuelanoj kaj longa ktp, la hororo pro imagita aŭ pli-malpli reala malamiko funkciis kiel unuiga faktoro.

Trump, en sia senbremsa kurado por reelektiĝi, sen ia etiko aplikas ĉi tiun metodon. Li volas, ke la usona loĝantaro tremu pro timo antaŭ la avanco de tenebraj malstabiligaj fortoj, kiuj damaĝas statuojn kaj posedaĵojn kaj malakceptas la valorojn, sur kiuj fondiĝis la Granda Nacio.

Por konstrui tiun danĝeran Frankestein ĝi miksas kontraŭrasismajn protestojn kun misformita malamiko konsistanta el „vandaloj”, „anarkiistoj”, anoj de „radikala maldekstrularo” kaj „socialismo” kaj ordinaraj deliktuloj.

Kompreneble, Trump volas prezentiĝi ankaŭ kiel severa superheroo kapabla savi de la disiĝo la landon kaj trudi „leĝon kaj ordon”. Kiel „gvidanto”, kiel „Führer”.

Li bezonas agojn tuj efikajn. Tiucele li intervenis en Portland (Oregono) kun grupo da federalaj agentoj konsistanta el fortoj elitaj, minacaj, kun kaŝuniformo, ŝildoj, kaskoj, maskoj ktp. Ili senkonsidere premadis la manifestaciantojn uzante plorigan gason kaj veturilojn sen oficiala identigilo. La arestoj, laŭ la gazetaro, ŝajnis sekvestroj. Tio ĉio havis paramilitan aspekton.

La origina klara preteksto – poste disvastiĝinta – estis protekti publikajn konstruaĵojn kaj monumentojn kontraŭ la movado „Black Lives Matter”. La rezulto, laŭ la gazetaro kaj aŭtoritatoj de la urbo, estis „kresko de la surstrata streĉeco”. La guberniestrino de Oregono taksis la operacion „politika teatraĵo”.

En Kansasurbo (Misurio), hejme dormantan infanon mortigis mispafita kuglo. Li fariĝis la murdito 92 en la urbo, en la daŭro de ĉi tiu jaro. Homoj protestis surstrate kontraŭ tiom da vivoj senutile ĉesigitaj, kontraŭ la angora etoso de perforto, kontraŭ la troeco de pafiloj. Kaj Trump decidis apliki la saman kruelan metodon, kiun li uzis en Portland.

Poste li informis el la Blanka Domo, ke li aldonis du pliajn urbojn al sia „kontraŭkrima” plano : Ĉikagon kaj Albukerkon.

Li diris, ke la federala esploroficejo (FBI), la kontraŭdroga oficejo (DEA), la ATF, la Vokto-Servo kaj la Oficejo pri Interna Sekureco „kune sendos al Ĉikago centojn da trejnitaj sekurecoficiroj”. Kaj li finis kun troa elokvento : „Hodiaŭ mi anoncas kreskon de la sekurecaj fortoj en komunumoj plenplenaj de krimoj”.

Dume, li daŭre ripetis per zorgiga lingvaĵo, ke „la sangoverŝado devas ĉesi”.

Laŭ la novaĵagentejo Télam, „kvankam la situacioj ne estas la samaj en ĉiuj urboj, Trump ligis ĉiujn kreskojn de krimado kaj perforto al la kontraŭrasismaj manifestacioj okazintaj en la lastaj du monatoj, kaj sur tiu falsa bazo li pravigis la sendadon de federalaj kromfortoj”.

Ĉi tiu instigado al timo kaj premado havas tute klare duan celon : devii la atenton disde la tikla kaj amara temo de la pandemio.

Aliflanke, multaj analizistoj samopinias pri tio, ke la delikto kreskis fakte pro kaŭzoj ĉiam kaŝitaj de Trump : la rezultintaj el la ekonomiaj kaj sociaj sekvoj de la nova kronviruso, la amasa malhavo de laborpostenoj, la kreskado de la malegalaĵoj en la sanservoj kaj en ĉio alia, kio estas la plej alta pago fare de la malplimulto kaj senlima riĉiĝo de la elitoj.

La timo estis kerna rimedo de la faŝismo. „Mussolini utiligis la timon”, diris la itala verkisto Antonio Scurati, ĉar „li komprenis, ke en la politika kampo la ne-favoraj sentoj povas esti pli potencaj ol la favoraj”.

En 2018 Scurati publikigis novelecan biografion de Benito Mussolini. Li intuicie kaptis lian vibrantan aktualecon. „Ne temas pri tio, ke mi kredas, ke la faŝismo revenos, sed ke ĝi jam estas inter ni”, li diris.

„La metodo de Mussolini estis tre simpla”, li aldonis. „Ĝi baziĝis sur la ideo, ke estas malamikoj kulpaj pri ĉio : la socialistoj. Unue, li kreskigis la timon de la homoj pri ili kaj poste, li turnis kaj diris : Vi devas malami kaj kontraŭbatali ilin”. Tiel simpla kaj elementa estas la diskurso de Trump.

Scurati difinis, krome, similecon inter ambaŭ. Li asertis, ke „Duce” estus uzinta Tvitero-n en maniero altruda samkiel la usona prezidanto uzis ĝin. Kaj li substrekis alian similaĵon bazitan sur la priseksaj fanfaronoj kaj la „profunda malŝato pri la virino” de la itala aŭtokrato kaj de Trump.

Li konkludis : „La faŝismo estas ĉi tie kaj nutras sin per nia timo”.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-07-... dato de la elfontigo : la 26-an de julio 2020

Kaj jen la hispanlingva originalo

El miedo y el fascismo

Abel Prieto 23 de julio de 2020

Fomentar el miedo ha sido un recurso político antiquísimo, en particular en la historia de los Estados Unidos. Desde la imagen « bárbara » de los pueblos originarios de Norteamérica hasta los esposos Rosenberg y las víctimas del macartismo, pasando por negros revoltosos, mexicanos, japoneses, árabes, rusos, chinos, cubanos, venezolanos y un largo etcétera, el horror a un enemigo imaginado o más o menos real ha funcionado como un factor de cohesión. 

Trump, en su carrera desenfrenada por la reelección, ha apelado sin pudor alguno a esta fórmula. Quiere que la población estadounidense tiemble de terror ante el avance de fuerzas tenebrosas, subversivas, que atentan contra estatuas y propiedades y niegan los valores sobre los que se fundó la Gran Nación.

Para construir ese peligroso Frankenstein está mezclando las protestas antirracistas y un enemigo amorfo formado por « vándalos », « anarquistas », partidarios de la « izquierda radical » y del « socialismo » y delincuentes comunes. 

Por supuesto, Trump aspira también a presentarse como el superhéroe de mano dura capaz de salvar al país de la desintegración e imponer « la ley y el orden ». Como el « Líder », como el « Führer ».

Necesita acciones de impacto a corto plazo. Para ello intervino en Portland (Oregon) con un cuerpo de agentes federales integrado por fuerzas escogidas, amenazantes, uniformadas con ropas de camuflaje, escudos, cascos, máscaras. Reprimieron sin contemplaciones a los manifestantes, usando gases lacrimógenos y vehículos sin identificación oficial alguna. Las detenciones, según la prensa, parecían secuestros. Todo aquello tenía un aspecto paramilitar.

El pretexto explícito original –que después se extendió– era proteger edificios públicos y monumentos frente al movimiento « Black Lives Matter ». El resultado, según los medios y las autoridades de la ciudad, fue « aumentar la tensión en las calles ». La gobernadora de Oregon calificó el despliegue de « teatro político ».

En Kansas City (Missouri), a un niño de cuatro años lo mató una bala perdida mientras dormía en su casa. Representaba el asesinado número 92 en la ciudad, en lo que va de año. Salió gente a protestar contra tantas vidas inútilmente perdidas, contra el clima irrespirable de violencia, contra la sobreabundancia de armas de fuego. Y Trump decidió aplicar la misma receta brutal que había empleado en Portland. 

Luego informó desde la Casa Blanca que sumaba dos nuevas ciudades a su plan « anti-crimen » : Chicago y Albuquerque. 

Dijo que el fbi, la dea, la atf, el Servicio de Alguaciles y el Departamento de Seguridad Interior « enviarán juntos a cientos de oficiales de seguridad capacitados a Chicago ». Y remató con grandilocuencia : « Anuncio hoy un aumento de las fuerzas de seguridad en comunidades plagadas de crímenes ».

Mientras tanto seguía repitiendo con un lenguaje alarmista, « el derramamiento de sangre tiene que cesar ». 

Según la agencia de noticias Télam, « aunque las situaciones difieren de ciudad en ciudad, Trump vinculó todos los incrementos de criminalidad y violencia con las manifestaciones antirracistas de los últimos dos meses y, a partir de esa premisa falsa, justificó el envío de refuerzos federales ».

Este llamado al miedo y a la represión tiene obviamente un segundo objetivo : desviar la atención del tema tan espinoso y amargo de la pandemia.

Por otra parte, muchos analistas coinciden en que ha crecido el delito, efectivamente, por causas que Trump siempre omitiría : las derivadas de las secuelas económicas y sociales del nuevo coronavirus, la pérdida masiva de empleos, el aumento de las desigualdades en el campo de los servicios médicos y en todos los demás, la cuota tan alta que están pagando las mayorías y el enriquecimiento sin límites de las élites. 

El miedo fue clave para el fascismo. « Mussolini apostó por el miedo », declaró el escritor italiano Antonio Scurati, ya que « comprendió que los sentimientos negativos podían ser más poderosos en política que los positivos ».

Scurati publicó en 2018 una biografía novelada de Benito Mussolini. Intuía su vibrante actualidad. « No es que crea que pueda volver el fascismo, es que ya está entre nosotros », dijo.

« El esquema de Mussolini era muy sencillo (añadió). Se basaba en la idea de que hay un enemigo que tiene la culpa de todo : los socialistas. Primero alimentó el miedo de la gente hacia ellos y, a continuación, dio un giro y dijo : Debéis odiarles y combatirles ». Así de simple y elemental es el discurso de Trump. 

Scurati estableció, además, un paralelo entre los dos. Afirmó que el « Duce » habría usado Twitter del mismo modo compulsivo que el Presidente de ee. uu. Y subrayó otra similitud basada en las fanfarronadas sexuales y el « profundo desprecio hacia la mujer » del autócrata italiano y de Trump.

Y concluye : « El fascismo está aquí y se alimenta de nuestro miedo ».

http://www.granma.cu/mundo/2020-07-... 2020 jul 26