Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Etiko en tempo de pandemio
de Frei BETTO  
27a julio 2020

Etiko en tempo de pandemio

Frei Betto

La 22-an de julio 2020

La pandemio kaŭzata de la kronviruso ekvilibrigis la homaron kaj estigis gravajn etikajn flankojn. La pandemio ne distingas klasojn, malkiel anemio kaj rakito, kiuj rezultas el malsato ; aŭ genrojn, malkiel prostato-malsanoj.

La nuna tasko estas alfronti ne-videblan malamikon, kio postulas urĝan tutmondan mobilizon por ĉesigi ĝin. Kaj en ĉi tiaj krizaj momentoj la homoj elmontriĝas.

La ĉefa etika flanko prezentata de la pandemio estas en rilato kun la valoro de la homa vivo. De kapitalisma vidpunkto tia valoro estas nula se ĝi ne survestas ornamaĵojn kun komerca valoro kaj ne estas potencigita de propraj kaj financaj posedaĵoj. Pruvo pri tio estas la homa katastrofo konstatebla en niaj urboj, kies stratoj pleniĝas de mizeraj homoj supervivantaj danke al la karitato de aliulo. Ili havas nenian valoron, kaj multaj homoj evitas alproksimiĝi al ili, ĉar suspektas fetoron aŭ helpopeton.

Ni supozu, ke el ili iu gajnos en lotumado kaj poste aperos en luksega Mercedes Benz. Tiu gajninto tuj komencos havi socian valoron kaj ricevi laŭdojn pro respekto kaj envio de la aliulo. Tiu estas do la maletika nivelo, kien kondukas nin la kapitalisma sistemo : nia valoro dependas de nia surhavo, sed ne de la simpla fakto esti homo.

Nun, la spektro de la morto ekvilibrigas nin. Raportoj pri la mortigaj damaĝoj okupas preskaŭ ĉiujn novaĵprogramojn. Ni ĉiuj estas devigataj alĝustigi niajn kriteriojn, valorojn kaj kutimojn. Eĉ la plej riĉaj landoj konstatas, ke la mono ne sufiĉas por eviti la pandemion. Nur la scienco kapablas ĝin ĉesigi, sed ĝi tre okupiĝis pri la laboratoria maniero kreskigi la gajnojn de la apotekaj entreprenoj, dum mankis rimedoj por batali kontraŭ malsato kaj planeda varmiĝo.

Italio montris al ni, ke la pandemio prezentas gravajn etikajn flankojn. Pro manko de sufiĉaj rimedoj kuracistoj kaj flegistoj devis savi unu aŭ alian malsanulon. Kaj niaj infektitaj familianoj kaj amikoj devas senakompane suferi en hospitaloj, sen nia konsolado, kun nur pertelefona kontakto, kiam ili estas ankoraŭ ne-ligataj al meĥanika helpospirilo.

Ni ne rajtas priplori la mortintoj dum funebrado eĉ ne plenumigi iliajn lastajn volojn, tio estas, ĉu ili volis esti enterigitaj aŭ kremaciitaj. Kvazaŭ ili estus anonimaj estaĵoj, ili estas forigitaj, kiel okazis al la pesto-infektitoj en la Meza Erao. Ili estas senigitaj de funebraj ritoj. Tiel, la COVID-19 forprenas de ili la dignon. Kaj tio ŝokas nin, ĉar ni devas resti for de tiuj, kiuj estas tre karaj al ni. Tio estas triobla morto : individua, de la malsanulo ; familia, de la ne-ĉeestantoj ; socia, kaŭzita de la malpermeso funebri, entombigi kaj fari religian riton.

Alia etika flanko kreita de la pandemio estas la konflikto inter solidareco kaj konkurenco. Ni ĉiuj scias pri meritplenaj solidarecaj sintenoj – kiuj celas mildigi nian izoliĝon kaj helpi la viktimojn – kiel tiu de junulino loĝanta en apartamento 404, kiu ĉiutage pretigas manĝojn por maljunulino loĝanta en apartamento 302, ĉar la kuiristino estas devige for ; tiu de entreprenisto, kiu siakvartale disdonas manĝojn al surstrataj homoj ; tiu de universitata studento, kiu volontulis en hospitalo kaj pretis ŝarĝi malsanulportilojn aŭ duŝi malsanulojn. Aŭ tiu de la portorika estingofajristo Elielson dos Santos, kiu de la pinto de kamiona ŝtuparo regalas per trumpeta muziko la loĝantojn de Rio-de-Ĵanejro.

Endas substreki ankaŭ la solidarecon de landoj, kiuj sendis rimedojn al aliaj popoloj ; ĉefe Kubo, kiu sendis centojn da kuracistoj al Italio, Andoro, Togolando, Peruo kaj multaj aliaj landoj.

Sed pli laŭte parolis la konkurenco, supera valoro de la kapitalismo. La ĉino Jack Ma – fondinto de la ret-konektita vendo-platformo Alibaba, kaj unu el la plej riĉaj homoj en la mondo – senpage ofertis testilojn por diagnozi pri la COVID-19 kaj sendis meĥanikajn helpospirilojn al 50 landoj, inkluzive de Kubo. Sed la flugkompanio operacias sub usona flago, kaj la Blanka Domo, senigita de ĉia humana sinteno, bazis sin sur la kruela embargo kontraŭ la insulo kaj malpermesis la transportadon de la donaco.

Nome de politikaj kapricoj oni viktimigas la vivon de nacioj. Io simila okazis en rilato kun la registaro de Bahía, kiu aĉetis ĉinajn aparatojn kontraŭ 42 milionoj da realoj. Kiam la ŝipo aliris Usonon, la registaro de la imperia lando forprenis la ŝarĝon.

La etikaj implicoj kaŭzataj de la pandemio similas tiujn kreitajn de militoj. La registaro de Bolsonaro, kontrolata de la Internacia Mon-Fonduso (FMI) aplikis en Brazilo striktan impost-alĝustigon kun grandegaj elspezoj kaj altegaj interezoj. Ekde sia enposteniĝo Bolsonaro parolis pri la manko de mono kaj la bezono iniciati reformojn – kiel tiun pri sociala asekuro – por ŝpari rimedojn.

La mono neniam mankas, kiam temas pri pago de la interezoj de la publika ŝuldo, kaj pri satigo de la voreca apetito de la bankoj. Ekde sia enposteniĝo kiel Ministro pri Ekonomio, Guedes transkontigis al bankoj 433.000 milionojn da realoj, popola mono forprenita el instruado, sano, publika higieno ktp. Kio estas pli valora ? Ĉu la gajno de la bankoj aŭ la vivo de milionoj da brazilanoj ?

La batalo kontraŭ la pandemio postulas urĝajn regulojn, kaj kiel miraklo aperis 1.3 miliardoj da realoj ! Estas rimedoj, sed ne politika volo de tiu, kiu taksis la pandemion „gripeto” kaj pruvis, ke al li ne gravas la multegaj mortoj.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/cuba-covid-19/...

Kaj jen la hispanlingva versio

Ética en tiempos de pandemia

Frei Betto

22 de julio de 2020

La pandemia causada por el coronavirus ha nivelado a la humanidad. Y ha suscitado serias cuestiones éticas. No hace distinciones de clase, como la anemia y el raquitismo, que son resultado del hambre ; o de género, como las enfermedades de la próstata.

Ahora se trata de enfrentar a un enemigo invisible que exige una urgente movilización global para detener su avance. Y es en momentos de crisis como este que se revelan las personas.

La cuestión ética fundamental que plantea la pandemia tiene que ver con el valor de la vida humana. Para el capitalismo, su valor es cero, a menos que esté revestida de aderezos con valor de mercado y robustecida por bienes patrimoniales y financieros. Prueba de ello es el desastre humano en nuestras ciudades, cuyas calles se llenan de personas miserables que sobreviven de la caridad ajena. No tienen ningún valor y, al cruzarse con ellas, muchos evitan aproximarse, recelando mal olor o asedio.

Supongamos que alguno de ellos gane una fortuna en la lotería y poco después aparezca a bordo de un reluciente Mercedes Benz. Inmediatamente comenzará a tener valor social y a ser reverenciado por el respeto y la envidia de quien lo observa. Por tanto, ese es el nivel antiético al que nos conduce el sistema capitalista : valemos por lo que portamos y no por el simple hecho de ser humanos.

Ahora el espectro de la muerte nos nivela. La devastación letal provocada ocupa prácticamente todos los noticieros. Todos nos vemos obligados a redimensionar nuestros criterios, valores y hábitos. Hasta las naciones más ricas descubren que el dinero no es suficiente para evitar la pandemia. Solo la ciencia es capaz de detenerla, pero andaba muy ocupada en descubrir, en los laboratorios, cómo aumentar las ganancias de las empresas farmacéuticas, mientras faltaban recursos para combatir el hambre y el calentamiento global.

Italia nos mostró que la pandemia plantea serios dilemas éticos. Los médicos y los enfermeros tuvieron que optar entre uno u otro paciente, debido a la falta de recursos suficientes. Y nuestros parientes y amigos infectados deben padecer solos en los hospitales, sin que podamos consolarlos, excepto por el celular cuando todavía no se han acoplado al respirador.

A los fallecidos no tenemos derecho a llorarlos en el velorio y ni siquiera a cumplir sus últimos deseos, como ser enterrados o cremados. Como si fueran seres anónimos, son eliminados como ocurría en la Edad Media con los infectados por la peste. Están privados de rituales fúnebres. Así, la covid-19 les roba la dignidad. Y nos hiere, al obligarnos a permanecer apartados de quienes nos son más próximos. Es una muerte triple : la individual, del paciente ; la familiar, de los ausentes ; la social, causada por la prohibición de velorio, entierro y culto religioso.

Otra dimensión ética suscitada por la pandemia es el conflicto entre solidaridad y competitividad. Todos conocemos gestos meritorios de solidaridad encaminados a aliviar nuestro aislamiento y favorecer el socorro a las víctimas, como el de la joven del apartamento 404 que le prepara la comida todos los días a la anciana del 302, obligada a pasarse sin la cocinera ; el del empresario que distribuye comidas a las personas en situación de calle de su vecindad ; el del universitario que se presentó como voluntario en un hospital, dispuesto a cargar camillas o bañar enfermos. O como el bombero carioca Elielson dos Santos, quien, desde lo alto de la escalera de su carro, les regala la música de su trompeta a los habitantes de Río.

Hay que resaltar también la solidaridad de los países que enviaron recursos a otros pueblos, especialmente Cuba, que envió centenares de médicos para reforzar la atención en Italia, Andorra, Togo, Perú y muchos otros países.

Pero ha hablado más alto la competitividad, valor supremo del capitalismo. El chino Jack Ma, fundador de la plataforma de ventas online Alibaba y uno de los hombres más ricos del mundo, ofreció gratuitamente kits de pruebas para diagnosticar la covid-19 y respiradores a 50 países, entre ellos Cuba. Pero la transportadora aérea era de bandera usamericana, y la Casa Blanca, desprovista del más mínimo sentido humanitario, se valió del genocida bloqueo impuesto a la isla del Caribe para impedir que la carga llegara a su destino.

En nombre de caprichos políticos se sacrifica la vida de naciones. Algo semejante ocurrió con el gobierno de Bahía, que compró equipos de China por valor de 42 millones de reales. Al pasar el navío que los transportaba por Estados Unidos, el Gobierno de la nación imperial se apropió del cargamento.

Las implicaciones éticas suscitadas por la pandemia se asemejan a las de situaciones de guerra. El gobierno Bolsonaro, monitoreado por el fmi, había aplicado en Brasil un riguroso ajuste fiscal coronado por el techo de gastos y los intereses elevados. Desde su toma de posesión, alegaba no tener dinero y verse precisado a promover reformas, como la de la seguridad social, para ahorrar recursos.

El dinero nunca falta cuando se trata de pagar los intereses de la deuda pública y saciar el voraz apetito de los bancos. Desde que asumió el Ministerio de Economía, Guedes transfirió a los bancos 433 000 millones de reales, dinero del pueblo sustraído a la educación, la salud, el saneamiento público, etc. ¿Qué vale más, el lucro de los bancos o la vida de millones de brasileños ?

El combate a la pandemia exigió medidas urgentes, y, como por milagro, ¡aparecieron 1,3 billones de reales ! Recursos hay, lo que no hay es voluntad política de quien calificó la pandemia de « gripecita » y ha demostrado que no le importan las muertes en proporciones geométricas.

http://www.granma.cu/cuba-covid-19/... 2020 jul 23