Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mensogo ne estas informo
de Stella CALLONI  
14a julio 2020

Mensogo ne estas informo

Stella Calloni *

La 11-an de julio 2020

Sur la scenejo, kie ni nun troviĝas kun la stagnanta mondo, ni povus pensi, ke la semantoj de malamo tiros sin al meditado kaj antaŭ la homa suferado rehavos iom de la perdita humaneco, sed la faktoj pruvas la persiston de malamo kaj mensogo.

La pandemio de misinformado kaj manipulado, la perversa gazetara terorismo, daŭre agadas kvazaŭ nenio okazas en la mondo, por klopodi plu kapti malliberajn popolojn, kaj tio fariĝas krimo kontraŭ la homaro. La gazetara mensogo estas armilo.

La vero – kiu en ĉi tiuj gravaj situacioj superas la malbenitajn ludojn de la psikologia milito – determinas, ke en ĉi tiu historia momento la tutmondajn komunikilojn gvidas la imperiismo, kiu siavice superregas la teĥnologian revolucion de la komunikado kaj la informadiko.

Tio okazas en ilia projekto por atingi la kompletan gvidadon de strategia komunikado en la tuta mondo, kaj kiel kerna parto de ĉiaj militoj trudataj al ni de la imperio.

„Krome, la sciencaj rimedoj de komunikado, potencigitaj de la kapitalismaj grandaj gazetoj je amasa kaj tutmonda niveloj, kreis la bazojn por ilin utiligi en strategioj de manipulado kaj socia dominado laŭ la celoj pri regado, de la imperia kapitalismo”, diris la faka analizisto Manuel Freytas.

En tiu nivelo ili estras la samajn povgrupojn, kiuj akompanis la kruelajn, sieĝajn, novliberalajn kaj koloniecajn projektojn de senmaska kapitalismo, kaj kiuj engaĝis en siajn universalajn krimojn la plimuilton de tiuj, kiuj nomis sin „sendependaj” komunikistoj, kiam tamen ili ne estis tiaj.

Ili faris la misinformadon kerna armilo de amasa detruado permesante kruelajn neniigojn kaj krimojn, kiel tiujn tutmonde faritajn de la imperia terorismo, kiel en la lastaj koloniecaj militoj de la 21-a jarcento.

La gazetara tutmonda diktaturo ne ripozas ; ĝi haltas eĉ ne okaze de tragedioj kiel la nuna, kaj ĝi regas la plimulton de la tutmondaj amaskomunikiloj, kiuj daŭre klopodas konfuzi per skemo de perversa manipulado, kiu ĉiun tagon estas pli proksima de la plej praa faŝisma diskurso, kio longigas la listojn de viktimojn, kiuj laŭ la lingvaĵo de tiu hegemonia povo fariĝas viktimigantoj.

Tiaj ili aperas en la ĉiutagaj novaĵoj, kiuj estas ĉiuokaze ellaboritaj en la centroj de la imperio, por konfuzi kaj paralizi gravajn sektorojn de kaptita socio.

Tiuj, kiuj lasas sin esti kaptitaj de la kruela mesaĝo de la homo kaj malsaniĝas per senhomeco ; tiuj, kiuj ne povas elekti inter mesaĝoj manipulitaj kaj aliaj ligataj al la realo – kiujn la grandaj popolaj sektoroj ne povas aliri – estas kaptitaj de la malama reto.

Ĉe tiu uragano da falsaj novaĵoj kaj invadaj ofertoj estas plimulto de artikolistoj, komunikistoj, kinistoj kaj dokumentfilmistoj, kiuj rezistas kaj kreas komunikmanierojn, kiel okazis en la tempo de la katakomboj, por alfronti la malamon kaj akompani la malriĉulojn, la milionojn da homoj kruele metitaj en la kvartalaĉojn de la mondo.

Se la reto de falsaj novaĵoj rompiĝus, se trudiĝus izoliĝo al la fluo de mensogo vendita kiel informo – kiam la kerno de la informa diskonigo estas la vero, je kiu rajtas ĉiuj popoloj en la mondo, kaj kiu estas la vera „esprimlibereco” – la nuna kriza mondo estus alia.

La faŝisma diskurso, kiu aperis en la pasinteco kun rafinita kaj perversa lingvaĵo, hodiaŭ ne havas ornamaĵojn ; ĝi estas kruela, kaj tio estas en rilato kun la efikoj de senkulturaj distraĵoj, en vera milito de koloniigo de konsciencoj por estigi malamon, persekutojn, militojn kaj reton da retroirantoj.

Oni povus proponi izoliĝon por evitigi la pandemion de la malamo-viruso kaj de la falsa novaĵo, de la timigaj informoj, kvazaŭ tio helpus la homaron troviĝantan en izoliĝo, kiu daŭras inter paralizado pro timo kaj senpoveco kaj la eblo pri fidinda informo, kiu pacigos kaj helpos ĉesigi necertecon kaj senesperon.

La ĵurnalismo hodiaŭ havas la historian devon informi surbaze de la vero, fariĝante utila al la homaro kaj plenumante sian neflankenlaseblan etikan devon respekti la internacian leĝaron, kie establiĝis la regulo pri tio, ke la vera informo estas rajto de la mondaj popoloj.

Ankaŭ la regantoj kaj la politikaj partioj devas plenumi sian devon malhelpi la pandemion de la mensogo, ĉar ekzistas konstituciaj, internaciaj kaj etikaj reguloj por ĉesigi ĉi tiun dominadon fare de falanta kapitalismo, kiu ne akceptas la fakton, ke hodiaŭ maleblas daŭrigi la akumuladon kaj koncentriĝon de riĉaĵoj laŭ indicoj neniam antaŭe ekzistantaj en la mondo, dum milionoj da homoj estas survoje al malrapida morto pro malsato kaj forlaso fare de pariaj ŝtatoj.

Ankaŭ la detruo de la medio estas krimo kontraŭ la suferanta homaro. En ĝi ĉefrolas la posedantoj de la potenco, kiuj detruas ĉion sen konsideri kiom da vivoj tio kostos, por grandigi siajn riĉaĵojn gardatajn per la plej detrua armilaro iam ajn ekzistanta, kaj tio estas la plej mortiga rimedo de la medio-ekonomia terorismo.

Estas montoj da mortintoj malantaŭ ĉiu palaco konstruita surbaze de la senkontrole akumilitaj riĉaĵoj, sed neniu parolas pri tio, dum la socioj estas puŝataj al la absoluta neniofarado, sub la malnova sed neniam forlasita doktrino Goebbels (Joseph), kiu per aliaj trompiloj kaj teĥnologiaj kreaĵoj en ĉiu momento rekonstruas la faŝisman matricon ĉiufoje pli perfektigita, sed ĉiufoje pli senvalora.

Ĉi tiu milito estas la psikologia, tiu de la kvara generacio, per kiu realiĝas la plej granda kultura entrudiĝo kontraŭ niaj popoloj, kiel misinformado kaj manipulado, distro-spektakloj, kiuj traboras la cerbon kaj zombiigas (atingo de la perfekta socia zombio) kaj sukcesas pri tio, ke infano – antaŭ ol lerni skribi – scipovu „mortigi”.

Ĝenerale, la celo de la interretaj perversaj ludoj pri morto estas aborigeno, nigrulo, arabo aŭ latinamerikano, supozata teroristo, kaj ĉiun baton de kuglo oni festas kiel venkon. Tio estas la fatalaj kaj mortigaj „belaĵoj” kreataj de la kapitalismo en la vera esenco.

La kronvirusa pandemio klare prezentis ĉi tiun realon, kiu estas daŭre kaŝita de la mensogo. La plimulto de la komunikiloj agadas kiel salajrataj trupoj psikologie „mortigantaj” la „malamikon”, kiu estas persekutata, senvalorigita kaj humiliga de la senlima maljusteco de la sistemo.

„En psikologia milito (kerno de la milito de kvara generacio, se uzado de armiloj) la operacioj kun armeoj estas anstataŭataj de operacioj kun gazetaraj rimedoj”, diras Freytas.

Ĉiu politika gvidanto, ĉiu suverena registaro, kiu bazas sin sur la devo pri la popolo, kiu decidas por la patrujo, la efika suvereneco, la sendependeco, la honoro kaj digno kaj la defendo de la naturaj rimedoj, estas celo de ĉi tiu milito. Estas celataj ankaŭ la artikolistoj, kiuj respektas la regulojn de la ĵurnalismo ; la partianoj, la popolaj gvidantoj, la rezistantoj kontraŭ la imperia perforto kaj ties momentaj amikoj, kiujn ili altrudas en la registarojn por fari la fian laboron fordoni landojn kaj rimedojn, ĉar ili estas ja perfidantoj de la patrujo.

Ni diru, ke nia gazetaro de la 21-a jarcento nenion diskutas prie. Tiun gazetaron oni kontaĝis per la viruso de alucina pandemio, tiu de senlima ambicio, ĝis la momento vendi la animon al la diablo, kiu tiam definitive tie loĝos.

Venas la momento ĉesigi por ĉiam la mensogon

„En ĉi tiu periodo-fino krome pandemia, en ĉi tiu mondo plena de miraĝoj, ni devas trovi strategiojn por rehavi la veron. Ĉar sen ĝi maleblos vivi”, diras la meksika verkisto Juan Volloro.

Por rehavi la veron necesas kompakta unuiĝo de la ĵurnalismo kaj la gazetaraj laboristoj, por priraporti ĉe internaciaj institucioj protektantaj la popolan rajton je fidinda informo, kaj interkonsenti pri la nepraj etikaj reguloj, kiuj devas regi la profesion. Se la mensogo kaj la manipulado en la informado estas mortigaj armiloj – kio estas pruvite en ĉi tiuj tempoj kaj en dokumentoj, kiuj difinas la leĝojn de milito de kvara generacio – alvenis la momento de „neniam plu”.

Semadi malamon estas ago de ekstrema perforto, kaj ĝi transformas notindan parton de la socio en batalionon plenplenan de zombioj, kiuj fine mortigas senkulpulojn, detruas sian konsciencon kaj voras sin mem.

Noto :

* Stella Calloni estas argentina artikolistino, verkistino kaj fakulino pri internacia politiko. En 1986 ŝi ricevis la latinamerikan premion pri ĵurnalismo „José Martí”. Ŝi estis primilita raportistino en Centra Ameriko.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.cubadebate.cu/opinion/20...

dato de la elfontigo : la 13-an de julio 2020

Jen la hispanlingva originalo

La mentira no es información. De sembradores de odio y canallas seriales.

Por : Stella Calloni 11 julio 2020

En un escenario como el que nos rodea, con un mundo paralizado, uno podría imaginar que los sembradores de odio se llamarían a la reflexión y ante el sufrimiento humano recuperarían algo de la humanidad perdida, pero los hechos nos están mostrando la persistencia del odio y la mentira.

La pandemia de la desinformación y manipulación, la perversidad del terrorismo mediático, para tratar de seguir atrapando a poblaciones cautivas continúa como si nada pasara en el mundo, y se convierte en un crimen de lesa humanidad. La mentira mediática es un arma de guerra.

La realidad, que en estas situaciones límites se sobrepone a los juegos malditos de la guerra psicológica, determina que la mayoría de los medios de comunicación masiva a nivel global son manejados en este período histórico desde el centro imperial que, a su vez, hegemoniza la revolución tecnológica de las comunicaciones y la informática.

Esto dentro de su proyecto de lograr el manejo absoluto de una comunicación estratégica a nivel global, y como parte esencial de las guerras de todo tipo que el sistema imperial nos impone.

”A su vez las técnicas científicas de comunicación, potenciadas a escala masiva y planetaria por los grandes conglomerados mediáticos del capitalismo, crearon las bases para su utilización en estrategias de manipulación y de control social desarrolladas a partir de los objetivos de la dominación imperial-capitalista” señala el analista especializado Manuel Freytas.

En esa escala tienen bajo su control a los mismos grupos de poder que acompañaron los proyectos depredadores, neoliberales, coloniales, de un capitalismo sin máscaras y que hicieron cómplices de sus fechorías universales a la mayoría de los que se dieron en llamar comunicadores “independientes” cuando no lo eran.

Convirtieron la desinformación en un arma clave y a los medios en armas de destrucción masiva, permitiendo devastación y crímenes atroces, como los cometidos en el mundo, por el terrorismo imperial como en las recientes guerras coloniales del siglo XXI.

La dictadura global mediática no se da tregua, no se detiene ni ante una tragedia de estas dimensiones, y cuenta con la mayoría de los medios de comunicación masiva a nivel global, que continúan tratando de confundir, con un esquema de manipulación perverso, cada día más cercano al discurso del fascismo más primitivo, lo que produce largas listas de víctimas, que en el lenguaje de ese poder hegemónico son convertidos en victimarios.

Como tales aparecen en los mensajes diarios, elaborados en todos los casos desde los centros del poder imperial, para confundir y paralizar a importantes sectores de una sociedad atrapada.

Los que se dejan atrapar por el mensaje depredador del ser humano y se enferman de inhumanidad, los que imposibilitados de elegir entre mensajes manipulados y otros que se apegan a la realidad, a los que grandes sectores populares no tienen acceso, caen en la red del odio.

En medio de este huracán de noticias falsas, de ofertas mercenarias, hay una mayoría de periodistas, comunicadores, cineastas, documentalistas que resisten y crean formas de comunicación, como se hacía en tiempos de las catacumbas, para enfrentar al odio y acompañar a los desposeídos, los millones de seres humanos arrojados sin piedad a los arrabales del mundo.

Si la red de noticias falsas se interrumpiera, si se impusiera una cuarentena para la circulación de la mentira, vendida como información- cuando la esencia de la divulgación informativa es la verdad a la que todos los pueblos del mundo tienen derecho y que es la verdadera “libertad de expresión”, el mundo en crisis sería distinto.

El discurso del fascismo, que aparecía en las brumas del pasado con lenguajes refinados y perversos, hoy es sin aderezos, brutal, lo que se conjuga con los efectos de entretenimientos desculturizadores, en una verdadera guerra colonizadora de conciencias para fomentar odios, persecuciones, guerras y conformar la red de negacionistas.

Podría proponerse una cuarentena para evitar la pandemia del virus del odio y de la noticia falsa, de los informes aterrorizadores, como si esto ayudara a la humanidad, en una encerrona que transcurre entre la parálisis del miedo y la impotencia y la posibilidad de una información veraz que pacifique y ayude a controlar la incertidumbre y la desesperanza.

El periodismo tiene hoy como nunca una responsabilidad histórica de cumplir con su función de informar con la verdad, sirviendo a la humanidad y cumpliendo con su ineludible compromiso ético de respetar la legislación internacional, donde queda establecido como norma que la información veraz es un derecho ganado por los pueblos del mundo.

También las dirigencias y los partidos políticos, deben cumplir con su deber de impedir que continúe la pandemia de la mentira, ya que existen normas constitucionales e internacionales y éticas para detener este azote de un capitalismo en decadencia, que no admite que hoy es imposible continuar con la acumulación y concentración de riqueza a un nivel como nunca antes había sucedido en el mundo, mientras millones de personas son condenadas a la lenta muerte del hambre y el abandono absoluto de los estados parias.

La depredación ambiental es también un crimen de lesa humanidad que protagonizan los dueños del poder que destruyen todo a su paso, no importa cuántas vidas cueste, para hacer escalar sus fortunas, custodiada por el armamento más destructivo de todos los tiempos, constituyendo la acción de mayor poder letal del terrorismo económico-ambiental.

Hay montañas de muertos detrás de cada palacio construido con las riquezas acumuladas sin control, pero nadie habla de estos temas, mientras las sociedades son inducidas a la inercia absoluta, bajo la vieja y nunca desechada doctrina Goebbels (Joseph) que con otros subterfugios y engendros tecnológicos, reconstruye en cada tiempo la matriz cada vez más perfeccionada, pero cada vez más mediocre del fascismo.

Esto es la guerra psicológica, la de Cuarta Generación mediante lo cual se produce, la mayor intervención cultural contra nuestros pueblos, como son la desinformación y manipulación, los espectáculos de “entretenimientos” que lobotomizan y zoombifican (el perfecto zoombie social) y logran-que antes de escribir- un niño aprenda a “ matar “.

En general el blanco de los perversos juegos de muerte de la internet es un indio, un negro, un árabe, a un latino, un presunto terrorista, y cada impacto de sus supuestas balas se festeja como un triunfo. Son las “bellezas” fatales y mortíferas que engendra el capitalismo en su verdadera esencia.

La pandemia del coronavirus ha dejado al desnudo esta realidad, que sigue siendo ocultada por la mentira. La mayoría de los medios actúan como comandos de mercenarios “matando” psicológicamente al “enemigo”, perseguido, degradado, humillado por la injusticia sin límites del sistema.

“En la Guerra Psicológica (columna vertebral de la Guerra de Cuarta Generación, sin uso de armas) las operaciones con unidades militares son sustituidas por operaciones con unidades mediáticas”, señala también Freytas.

Todo dirigente político, todo gobierno soberano, que se apoye en el pueblo, que decida por la patria, la soberanía efectiva, la independencia, el honor y la dignidad, la defensa de sus recursos naturales, es un blanco en esta guerra. Lo son los periodistas que se ajustan a las reglas del periodismo, los militantes, los dirigentes populares, los que resisten a la violencia imperial y a sus alcahuetes de turno que imponen en los gobiernos para hacer el trabajo sucio, de entregar países y recursos, como traidores a la patria que son.

Digamos que nada de esto discute nuestra prensa de este siglo XXI, a las que se les inoculó el virus de una pandemia alucinante, la de la ambición sin límites, hasta vender el alma al diablo, para este lo habite definitivamente.

Es tiempo del nunca más para la mentira

“En este clima fin de ciclo, y para colmo pandémico, En este mundo de espejismos tenemos que encontrar estrategias para recuperar la verdad. Porque, sin ella, no podremos vivir”. dice el escritor mexicano Juan Volloro.

Para recuperar la verdad se necesita una unidad monolítica del periodismo y los trabajadores de prensa para denunciar ante organismos internacionales que protegen el derecho de los pueblos a una información veraz y pautar las imprescindibles normas éticas que deben regir la profesión. Si la mentira y la manipulación en la información son armas letales como está demostrado en estos tiempos aciagos y en documentos como los que definen la reglas de una Guerra de Cuarta Generación, es el momento del Nunca más.

Sembrar el odio es un gesto de violencia extrema y transforma a buena parte de la sociedad en un batallón perdido de zombis, que terminan matando sin culpa, destruyendo sin conciencia y devorándose a sí mismo en su integridad humana.`

http://www.cubadebate.cu/opinion/20... 2020 jul 13