Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Prijuĝoj kaj diskriminacio estas venenoj kontraŭ homrajtoj
de Frei BETTO  
29a majo 2020

Frei Betto

La 3-an de februaro 2020

Ni ĉiuj estas filoj de biologia lotado. Kiu ajn el ni estus povinta naskiĝi en Afganujo, kie la civila loĝantaro estas bombata de droneoj „made in USA” [fabrikitaj en Usono] ; aŭ en Afriko, kie somaloj mortas pro malsato ; aŭ eble en Haitio, kie regas malriĉeco. Ni estas apenaŭ dia blovaĵeto en nia mallonga vivo.

Ĉio havas komencon, mezon kaj finon. Ni ĉiuj mortos. Tamen ni nutras nin per prijuĝo, diskriminacio, rankoro …

Elirinte el malliberejo – post pasigi kvar jarojn en mallibereco – mi estis demandata de multaj personoj ĉu mi malamas la torturistojn. Mi respondis, ke en la unuaj momentoj, jes, sed poste mi kuraciĝis, ĉar mi malkovris – ne pro virtuozeco sed pro komforteco, ke la malamo detruas nur la malamanton. La malamo estas veneno, kiun oni trinkas atendante, ke la alia mortu. Dank´al meditado mi metis ordon en miaj ideoj.

La granda problemo estas, ke la konsumista kaj hedonisma sistemo kaptas nian animon. Kiam mi spektas iujn televidprogramojn aŭ videofilmojn mi pensas, ke la inista movado devos ankoraŭ multon batali, ĉar tiaj programoj prezentas tutan neniecon de la virino. Tiom longe kiom infanoj kaj junuloj vidas la virinon submetita je la viro, ne estos sufiĉaj policejoj por batali kontraŭ la enhejma perforto.

Mi estas membro de la helpantaro de Instituto Alana (institutoalana.org.br), kiu apogas gravan depostulon : malpermesi, ke kiu ajn infano aŭ infanino laboru en la publicindustrio (kio ja okazas en multaj riĉaj kapitalistaj landoj – kvankam en Brazilo oni parolas nenion pri tio), kaj ke ne okazu publicado celanta infanpublikon. Multaj frandaĵoj malsanigas niajn filojn, ĉar ili enhavas mortigajn ĥemiajn substancojn. Jam ne estas surprizo, kiam aperas diverstipaj kanceroj, dikeco en la juneco, endokrinaj misfunkcioj k.s.

Kiam mi vizitas lernejon, mi faras ĉiam du demandojn :

Kia estas la lecionoj pri nutroklerigado ? Ĉiam estas timego, ĉar vere tiaj lecionoj ne ekzistas. La infanoj vespermanĝas en la lernejo la saman aĉaĵon, kiu vendiĝas surstrate en ne-formalaj vendopunktoj. Pro tio estas tiom da dikaj infanoj, ne nur pro manĝado de troa sukero kaj graso, sed ankaŭ pro ne-ludado surstrate kaj manko da sportado. Kreskas la manko de fizika ekzercado. La generacio de la seĝo longe sidas antaŭ televidilo kaj Interreto.

Mi tuj demandas, kia estas la lecionoj pri seksklerigado. La instruistoj klarigas, sed mi respondas : „Ne ; vi priskribas lecionojn pri korpopurigado por eviti seks-malsanojn. Vi ne uzas du kernajn vortojn tre gravajn en ĉiu bona leciono pri seksklerigado : amon kaj teneron”.

Hodiaŭ, la nova generacio seksumas sen demandi la nomon de la aliulo. Knabo fanfaronis pri sia ofta seksumado kun multaj knabinoj. Dum matenmanĝo li diris al sia familio : „Ĉu plaĉe ĉu malplaĉe al vi, mi anoncas, ke mi fariĝos patro”. Unu el liaj fratoj ironie diris : „Ĉu vi scias kiu estos la patrino ?” Temas pri generacio, kiu ankoraŭ ne alvenis al la sokrata spaco de etiko.

Pro tio, tiaj generacianoj ne stariĝas por oferti sidlokon al maljunulo en publika transportilo.

Mia generacio, kiu estis 20-jaraĝa en la 60-aj jaroj, havis etikajn principojn bazitajn sur la koncepto de peko. La religiemo instigis etikon al ni. Tio ĉesis. Kiu konas 15-jaraĝan junulon hodiaŭ zorgeman pri peko ? Povas esti esceptoj.

Sed ni ankoraŭ ne alvenas al la propono de Sokrato, laŭ kiu la etiko devas bazi sin sur la racio, sed ne sur diaj orakoloj.

Etiko devas esti transversa fako en ĉiuj lernejoj. Estas horore konstati, ke en kelkaj medicinaj fakultatoj etiko ne aperas kiel prioritata fako. Multaj personoj konsideras, ke koruptado estas simple enpoŝigi monon. Ili ignoras, ke celi personan riĉigon – sen atenti la rajtojn kaj bezonojn de la komunumo – estas tiom malbona kiom ŝteli ; tio estas potencigi la valorojn de socio fondita sur konkurenco sed ne sur solidareco.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-02-...

Jen la hispanlingva originalo

Frei Betto : Prejuicios y discriminación son venenos en contra de los derechos humanos

Frei Betto

3 de febrero de 2020

Somos todos hijos de la lotería biológica. Cualquiera de nosotros podría haber nacido en Afganistán, donde la población civil es bombardeada por drones made in usa ; o en África, donde los somalíes mueren de hambre ; o tal vez en Haití, donde la miseria predomina. Somos apenas un soplo divino en esta breve vida que tenemos.

Todo tiene un comienzo, un medio y un final. Todos habremos de morir. Y sin embargo alimentamos preconcepto, discriminación, resentimiento…

Al salir de mis cuatro años en la prisión, muchos me preguntaban si yo alimentaba odio a los torturadores. Respondía que al principio sí, pero luego me curé, al descubrir, no tanto por virtud sino por comodidad, que el odio destruye solamente al que odia. El odio es un veneno que se bebe esperando que el otro muera. Gracias a la meditación conseguí armonía en mi interior.

El gran problema es que el sistema consumista y hedonista se impregna en nuestra alma. Cuando veo ciertos programas de tv o videos, pienso que el movimiento feminista tendrá mucho aún que luchar, porque exhiben el ninguneo total de la mujer. Mientras niños y jóvenes vean a la mujer como subalterna al hombre, no habrá comisarias policiales suficientes para combatir la violencia doméstica.

Formo parte del consejo del Instituto Alana (institutoalana.org.br), que defiende una reivindicación importante : prohibir que cualquier niño o niña trabaje en publicidad (como ya se hace en muchos países capitalistas ricos –aunque en el Brasil no se habla nada de esto-), ni que haya publicidad dirigida al público infantil. Muchas golosinas enferman a nuestros niños por contener sustancias químicamente letales. Ya no causa sorpresa cuando suceden distintos tipos de cáncer, obesidad precoz, desórdenes en las funciones endocrinológicas.

Cada vez que visito una escuela hago dos preguntas :

¿Cómo es la clase de educación nutricional ? Siempre hay cierto espanto, porque en realidad no existen. Los niños comen en la merienda escolar la misma porquería que se vende en la calle, en los puestos de venta informal. Por eso hay tantos niños con sobrepeso, no solo por ingerir mucho azúcar y grasa saturada, sino también por no jugar en las calles y no hacer deporte. Crece el sedentarismo. La generación de la silla se queda sentada frente al celular, a la tv y al internet.

Seguidamente pregunto cómo es la clase de educación sexual. Los maestros aclaran, pero yo respondo : « No, eso que ustedes describen es clase de higiene corporal para prevenir enfermedades por transmisión sexual. En ningún momento utilizaron dos palabritas claves para toda buena clase de educación sexual : amor y afecto ».  

Hoy, la nueva generación tiene sexo sin preguntar el nombre del otro. Un muchacho que alardeaba de encamarse con muchas muchachas, le dijo a su familia en la mesa del almuerzo : « Les guste o no, les comunico que voy a ser padre ». Uno de los hermanos ironizó : « ¿Y tienes idea de quién puede ser la madre ? ». Es una generación que aún no llegó a la margen socrática de la ética.

Es por eso que no se levanta para dar el asiento a una persona mayor en el transporte público.

Mi generación, que tenía 20 años en la década de los 60, tenía principios éticos basados en la noción de pecado. La religiosidad nos infundía ética. Eso se acabó. ¿Hoy quién conoce un joven de 15 años preocupado con el pecado ? Puede haber una excepción. 

Pero no llegamos aún a la propuesta de Sócrates, para quien la ética tiene que estar basada en la razón y no en oráculos divinos.

La ética debería ser una asignatura transversal en todas las escuelas. Es espantoso constatar que hay facultades de Medicina en las cuales la ética no figura como asignatura prioritaria. Muchos juzgan que la corrupción se resume en embolsar dinero público. Ignoran que tener como meta el enriquecimiento personal, de espalda a los derechos y las necesidades de la comunidad, es tan grave como robar. Es reforzar los valores de una sociedad fundada en la competitividad y no en la solidaridad.

http://www.granma.cu/mundo/2020-02-... 2020 may 19