Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bonsorto kaj malbonsorto de Sherlock Holmes
de Abel PRIETO  
26a majo 2020

Bonsorto kaj malbonsorto de Sherlock Holmes

Abel Prieto

La 22-an de majo 2020

La brita verkisto Arthur Conan Doyle naskiĝis la 22-an de majo 1859 kaj mortis en 1930. Lia plej famkonata rolulo, Sherlock Holmes, notinde supervivis lin kaj fojon post fojo revenas al la vivo per filmoj, televidserioj, videoludoj kaj kartunoj.

La allogo de ĉi tiu detektivo venas de lia ekstravaganca personeco, de lia tromulta fido al si mem kaj, precipe, de lia brila inteligenteco. Multegaj legantoj, de la fino de la 19-a jarcento ĝis la nuntempo, estis agrable perpleksaj pro la Holmes-lerteco diveni la profesion kaj devenon de iu ajn individuo, nur per supraĵa rigardo al lia ekstero kaj, kompreneble, pro la kapablo de la detektivo, kiu povas klarigi la plej kompleksajn enigmojn surbaze de detaloj ŝajne ne-gravaj, kiuj subite fariĝas gravaj kaj indikas la solvon.

La plej grava trafo de Conan Doyle estis elekti kiel rakontanton iom naivan rolulon kun malrapida pensado, kiu estas la unua miri pri la heroaĵoj de Holmes : doktoro Watson.

Ekzistis multaj aktoroj, kiuj reprezentis Holmes en filmoj kaj televidserioj. Kelkaj povis kapti la stilon kaj „la animon” de la literatura rolulo. Aliaj, ne. Tio dependas de – krom la talento de la aktoro – la intrigo kaj la direktoro, kaj ĉefe de la filmkompanio kaj ties intencoj.

Fama “Holmes” estas la usona aktoro Robert Downey Jr. (kvankam lia plej sukcesa rolo estis tiu de Tony Starks kaj la anstataŭa rolulo, la superheroo Iron Man). Downey ĉefrolis en du filmoj pri la detektivo de Conan Doyle, kun Jude Law rolanta kiel Watson. Temas pri la filmoj „Sherlock Holmes”, en 2009, kaj „Sherlock Holmes : ombroludo”, en 2011.

Antaŭ nelonge mi legis la anoncon pri tio, ke tria „Sherlock Holmes” de Robert Downey Jr. oni faros laŭdire, kiam la pandemio tion permesos. Provizora dato estas la 21-a de decembro 2021. Oni antaŭanoncas, ke temos pri la plej bona el la tri filmoj.

En la du unuaj filmoj, la detektivo rezignas siajn dedukto-metodojn, kiuj tiom da gloro donis al li en aliaj tempoj. Oni prezentas lin ĉefe kiel temperamentan kaj rapidagan viron, kuraĝan akrobaton, saltanton je eksterordinara alteco, boksiston kaj karateiston kun potenca batkapablo, kun grandega fizika forto ; nevenkebla, kvankam bando de malbonuloj bategas lin, kiu estas damaĝita pro eksplodoj kaj ĥemiaj atakoj.

Lia mensrapideco (substrekata per modernaj rimedoj) utilas al li nur por kalkuli dum pugnobatalo, kien lanĉi sian pugnon por atingi efikan rezulton. Ne estas spuroj de tiu Holmes ruza, sagaca, en ĉi tiu filmo de Robert Downey Jr., filmoskipo kaj superpotenca kompanio.

La aktoro ne kulpas. Evidenta estas tio, ke la kompanio volas regali nin per „Holmes” superheroo, unu plia el la formuloj jam provitaj por havi gajnojn. Do, se funkcias „Sherlock Holmes 3” rilate al enspezoj pro publika spektado, li faros plian kaj plian. Lin interesas nek Conan Doyle nek la intelekte supera detektivo. Eĉ ne la malfeliĉa Watson, kiu en la menciitaj filmoj estas ia „pistolisto” kun facila emo al pafo.

Produkti novajn versiojn de verkoj kaj literaturaj aŭ artaj figuroj de aliaj epokoj estas io tute leĝa, se oni konservas la signifon de la originalo. Nomi Sherlock Holmes ninĵo fine estas, en la plej bona okazo, maltrafa ŝerco, sed nenio pli.

Tamen, ni parolas pri pli kompleksa fenomeno, kiu rilatas al la feroca batalo kontraŭ la inteligenteco de la nuntempa kulturindustrio. Oni ne devas miskompreni : la policrakontoj de Conan Doyle ne estas majstraj verkoj. Ne estas eksterordinaraj esploroj sur iliaj paĝoj, sed ili estas digne verkitaj, sen grandaj celoj, kaj ili situas la leganton antaŭ misteron kaj kelkajn demandojn. La rakontoj estas distraj (tio estas, ili plenumas tiun „sakran” leĝon), sed postulas minimuman intelektan penadon.

Koncerne siajn investojn la filmkompanioj rezignis ĉi tiun postulon. Ili formis publikon, kiu malŝatas kompleksajn kaj subtilajn aferojn, sed serĉas simplajn kaj brilajn distrajn spektaĵojn. Alfrontoj inter bonuloj kaj malbonuloj, fajroj, teĥnologiaj resursoj, specialaj artifikoj ; tio vendiĝas en la mondo de la spektaĵoj. Intelektaj kvereloj ne vendiĝas.

La agado kontraŭ la inteligenteco estas ligata al la merkato kaj ankaŭ al la ideologio. Por la sistemo, la plej utila afero estas atingi, ke la homoj – ĝuplenaj, distritaj – ne faru al si tiklajn demandojn. Ke la homoj faru al si neniun demandon. De la vidpunkto de novliberalismo kaj novfaŝismo ĉiu kritika pensado estas danĝera. Pensi estas danĝere. Eĉ la sagaca Holmes – naskiĝinta en 1887 –, kiu ĉiam identigis la kulpulon de ĉiu krimo, povas esti malstabiliga.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-05-...

Jen la hispanlingva originalo

Aventuras y desventuras de Sherlock Holmes

Abel Prieto 22 de mayo de 2020

El escritor británico Arthur Conan Doyle nació el 22 de mayo de 1859 y murió en 1930. Su personaje más célebre, Sherlock Holmes, lo sobrevivió con creces y sigue resucitando una y otra vez en películas, series, videojuegos y dibujos animados.

El atractivo de este detective proviene de su personalidad excéntrica, de su abrumadora seguridad en sí mismo y en especial de su brillante inteligencia. Muchísimos lectores, desde finales del siglo XIX hasta hoy, han quedado gratamente desconcertados ante la destreza de Holmes para adivinar la profesión y el origen de un individuo con una ojeada a su apariencia y, por supuesto, ante la capacidad del detective de esclarecer los enigmas más complejos a partir de detalles, carentes en apariencia de importancia, que adquieren de pronto sentido y conducen a la solución.

El mayor acierto de Conan Doyle fue otorgar la función de « narrador » a un personaje algo ingenuo, de razonamientos lentos, que es el primero en quedar sorprendido con las hazañas de Holmes : el doctor Watson.

Ha habido muchos actores que han representado a Holmes en filmes y series. Algunos han podido captar el estilo y « el alma » del personaje literario. Otros no. Aparte del talento del actor, esto depende obviamente del guion y del director y, sobre todo, de la Productora y de sus intenciones.

Un conocido Holmes ha sido el actor estadounidense Robert Downey Jr. (aunque su papel más exitoso es el de Tony Starks y su doble : el superhéroe Iron Man). Protagonizó dos películas inspiradas en el detective de Conan Doyle, con Jude Law como Watson : Sherlock Holmes, en 2009 y Sherlock Holmes : juego de sombras, en 2011. 

Leí hace poco el anuncio de un Sherlock Holmes 3, de Robert Downey Jr., que se filmará, según se dice, cuando lo permita la pandemia. Tiene incluso una fecha tentativa de estreno : 21 de diciembre de 2021. Se adelanta que será la mejor de la trilogía.

En las dos primeras películas del ciclo, el detective renuncia a sus cavilaciones deductivas que tanta gloria le dieron en otros tiempos. Se destaca más bien como alguien muy violento y rápido, acróbata temerario, saltador desde alturas inconcebibles, boxeador y karateca de golpes demoledores, con una enorme fuerza física, invencible, sí, aunque una tropa de malhechores lo haya embestido y esté maltrecho por explosiones y ataques químicos.

Su agilidad mental (subrayada con recursos novedosos) le sirve solo para calcular en medio de una pelea hacia dónde dirigir el próximo puñetazo para que sea más efectivo. No quedan vestigios del Holmes perspicaz, agudo, en este que nos ofrece Robert Downey Jr., el equipo del filme y la omnipotente Productora.

El actor no tiene la culpa. Lo que resulta evidente es que la Productora quiere regalarnos un Holmes superhéroe, uno más dentro de las fórmulas probadas para obtener ganancias. Y, si funciona Sherlock Holmes 3, desde el punto de vista de la taquilla, filmará otro y otro más. No le interesa Conan Doyle ni su detective superdotado intelectualmente. Ni siquiera el pobre Watson, que en las películas referidas es una especie de cowboy de gatillo fácil.

Hacer versiones nuevas de obras y figuras literarias o artísticas de otras épocas es algo totalmente legítimo, siempre que se conserve el núcleo central de significación de aquello que es versionado. Ponerle el nombre de Sherlock Holmes a un ninja termina siendo, en el mejor de los casos, un chiste malo y nada más. 

Pero estamos hablando de un fenómeno más complejo, que tiene que ver con la guerra a muerte contra la inteligencia de la industria cultural contemporánea. No hay que confundirse : los relatos policiales de Conan Doyle no son obras maestras. No hay indagaciones trascendentes en sus páginas. Pero están escritos dignamente, sin grandes pretensiones, y ponen al lector ante determinado misterio y algunas preguntas. Son entretenidos (es decir, cumplen con ese requerimiento « sagrado ») ; pero demandan un mínimo esfuerzo intelectual. 

Las Productoras comerciales han renunciado en sus inversiones a esta exigencia. Han formado un público que rechaza complicaciones y sutilezas y busca espectáculos simples y rutilantes que lo diviertan. Choques entre buenos y malos, llamaradas, despliegue tecnológico, efectos especiales, eso es lo que vende en el mundo del show. Los duelos intelectuales no venden.

La ofensiva contra la inteligencia está asociada al mercado y también a la ideología. Lo más útil para el sistema es que la gente, absorta, entretenida, no se haga preguntas incómodas. Que no se haga ninguna pregunta. A los ojos del neoliberalismo y del neofascismo todo pensamiento crítico resulta peligroso. Pensar es peligroso. Hasta aquel sagaz Holmes, nacido en 1887, que siempre identificaba al culpable de cada crimen, puede resultar subversivo.

http://www.granma.cu/mundo/2020-05-... 2020 maj 22