Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La malluma estonteco de Latinameriko
de Frei BETTO  
22a majo 2020

La malluma estonteco de Latinameriko

Frei Betto

La 13-an de Majo 2020

Ĝis la 10-a de majo, dimanĉo, la kovido [1] infektis jam 251 577 homojn kaj mortigis pli ol 15 mil en Latinameriko. Ĝi mortigis iom pli ol 11 mil en Brazilo, kie la Bolsonaro-registaro konsideras ne-grava la tutmondan malsanon.

Tamen montriĝas, ke la nombroj devas esti pli grandaj pro tio, ke eblas publikigi malgrandajn ciferojn, kaj ke estas malfacile testi la tutan loĝantaron.

Nuntempe nia kontinento havas 613 milionojn da loĝantoj. Krome, en ĝi estas la plej granda socia malegaleco en la mondo. Laŭ la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO), 53 % de nia loĝantaro supervivas per ne-regulaj laboroj.

La komisiono pri ekonomio de Latinameriko kaj Karibio (CEPAL, laŭ la hispanlingva nomo) prognozas retroiron de 5,3 % de la regiona enlanda malneta produkto en 2020. Tiu indikaĵo estas la plej granda ĝis nun, kaj ĝi superas eĉ tiun de la jaro 1930, kiam la granda depresio de 1929 malaltigis ĝin je 5 %.

Do la socia krizo kreskos. Preskaŭ 29 milionoj da latinamerikanoj fariĝos malriĉaj, kaj 16 milionoj iros al la ekstrema malriĉeco. La indikaĵo pri senlaboreco atingos 11,5 % kaj damaĝos 37,7 milionojn da homoj, kio signifas altiĝon de 3,4 % kompare kun tiu de 2019.

La pasintan jaron, kelkaj landoj estis trafitaj de popolaj manifestacioj kontraŭ ekonomiaj leĝoj novliberalaj kaj baloto-fraŭdoj, kiel okazis en Ekvadoro, Peruo, Kolombio, Bolivio, Haitio kaj Ĉilio. Post la nuna pandemio, la protestoj tre probable plimultiĝos.

En Brazilo, la prezidanto Bolsonaro – per sia maldisciplina agado kontraŭ la kovimo – sukcesis aldoni al la krizoj pri sano kaj ekonomio, la politikan, kies rezulto estas ne-antaŭvidebla.

Indas substreki la rolon de Kubo en ĉi tiu pandemio-cirkonstanco. Kiel diras Ignacio Ramonet en Le Monde Diplomatique, Kubo estas medicino-potenco. Ĝi hodiaŭ havas pli ol 100 mil kuracistojn, kaj tio signifas havi po naŭ kuracistoj por ĉiu milo da loĝantoj. Tiu estas la plej alta indikaĵo en la mondo. En Germanujo, Svislando kaj Hispanujo, la indikaĵo estas 4 por ĉiu milo, kaj en Francujo, Israelo kaj Usono ĝi estas 3 por ĉiu milo. Nuntempe, Kubo helpas 66 landojn, kie troviĝas pli ol 30 mil kuracistoj kaj flegistoj el la kubaj internaciaj brigadoj.

Kreante tiujn brigadojn Fidel diris : „Iam oni devos agnoski, ke nia lando neniam instigis preventajn aŭ subitajn atakojn kontraŭ iu lando en la mondo, kaj ke male, nia lando kapablis helpi per solidaraj kuracistoj en la plej foraj lokoj de la mondo. Per kuracistoj, sed ne per bomboj ; kuracistoj, sed ne modernaj armiloj”.

Noto :

[1] COVID-19, tutmonda malsano kaŭzata de la kronviruso SARS-COV-2.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-05-... dato de la elfontigo : la 19-an de majo 2020

Kaj jen la tekst de la hispanlingva fonto

El futuro oscuro de América Latina

Autor : Frei Betto 13 de mayo de 2020

Hasta el domingo 10-05 la COVID-19 había ya infectado 251 577 personas en América Latina y había matado a más de 15 000, y un poco más de 11 000 en el Brasil, donde el gobierno de Bolsonaro desdeña la pandemia.

Sin embargo, todo indica que las cifras deben ser mayores, dada la posibilidad de publicar números menores más la dificultad de aplicar test al total de la población.

Actualmente nuestro continente tiene 613 millones de habitantes. Además, abriga la más acentuada desigualdad social del mundo. Según la Organización Internacional del Trabajo (OIT), el 53 % de nuestra población sobrevive de trabajos informales.

La Cepal (Comisión Económica para América Latina y el Caribe) prevé un retroceso del 5,3 % del PIB regional para 2020. Índice históricamente mayor, superando incluso al del año 1930, cuando la gran depresión económica de 1929 hizo que cayera un 5 %.

Por tanto, tendremos aumento de crisis social. Casi 29 millones de latinoamericanos serán empujados a la pobreza. Y 16 millones, a la extrema pobreza. La tasa de desempleo llegará al 11,5 %, afectando a 37,7 millones de personas, un crecimiento de 3,4 puntos porcentuales con relación a 2019.

El año pasado, varios países fueron sacudidos por manifestaciones populares contra medidas económicas neoli berales y fraudes electorales, como ocurrió en Ecuador, Perú, Colombia, Bolivia, Haití y Chile. Acabada la pandemia, es muy probable que las protestas vuelvan con más fuerza aún.

En Brasil, el presidente Bolsonaro, al encarar con negligencia los efectos de la COVID-19, consiguió que, a las crisis sanitaria y económica, se sumara la política, cuyo desenlace es imprevisible.

 Merece ser destacado el papel de Cuba en esta coyuntura de pandemia. Como resalta Ignacio Ramonet, en Le Monde Diplomatique, Cuba es una potencia médica. Cuenta, hoy, con más de 100 000 médicos, lo que equivale a nueve médicos por cada mil habitantes. Es la tasa más alta del mundo. En Alemania, Suiza y España, es de 4/1 000 y, en Francia, Israel y USA es de 3/1 000. Actualmente Cuba asiste a 66 países, donde se encuentran más de 30 000 médicos y enfermeros de las brigadas internacionalistas cubanas.

Al crearlas, Fidel declaró : « Un día tendrán que reconocer que nuestro país jamás promovió ataques preventivos o de sorpresa contra ningún país del mundo, y que, al contrario, nuestro país fue capaz de enviar médicos solidarios a las más oscuras regiones del mundo. Médicos, y no bombas, médicos, y no armas inteligentes ».

http://www.granma.cu/mundo/2020-05-... 2020 may 19