Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Malmemoro
de Eduardo GALEANO  
30a aprilo 2020

Ĉikago estas plena de fabrikoj. Estas fabrikoj eĉ en la urbocentro, ĉirkaŭ la plej alta konstruaĵo de la mondo. Ĉikago estas plena de fabrikoj, Ĉikago estas plena de laboristoj.

Alvene ĉe la Haymarket mi petis amikojn montri al mi la lokon, kie, en la 1-a de Majo 1886, estis pendumitaj tiuj laboristoj, kiujn la tuta mondo salutas la 1-an de Majo.

“Devas esti ie ĉi tie”, ili respondis. Sed neniu scias.

Nenia statuo estis metita memore al la martiroj de Ĉikago en la urbo Ĉikago. Nek statuo, nek memorŝtono nek bronza tabulo, nenio.

La Unua de Majo estas la sola tago vere universala de la tuta homaro, la sola tago, pri kiu konsentas ĉiuj historioj kaj ĉiuj geografiaj lokoj, ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj religioj kaj kulturoj de la mondo ; sed en Usono la UNUA DE MAJO estas tago ia ajn. En tiu tago la homoj tie laboras normale, kaj preskaŭ neniu memoras, ke la rajtoj de la laborista klaso ne kreskis el orelo de kaprino nek el la mano de Dio aŭ el la amo.

Post la senutila esplorado ĉe la Heymarket, miaj amikoj konatigis al mi la plej grandan librovendejon de la urbo. Kaj tie, hazarde, mi trovis malonvan afiŝon, kiu kvazaŭ atendus min, metitan inter multaj aliaj afiŝoj pri kino kaj rok-koncertoj.

La afiŝo reproduktis proverbon el Afriko : Ĝis kiam la leonoj ekhavos siajn proprajn historiistojn, la historioj de ĉasado daŭre gloras la ĉasiston.

Eduardo GALEANO.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, el : Granma, 2020-04-30, p. 1. El : “El libro de los abrazos”