Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Raportistoj sen landlimoj, sed kun mastroj
de Vilhelmo Lutermano  
30a aprilo 2020

Raúl Antonio Capote : Raportistoj sen limoj, sed kun mastroj

La kameraiston de la kuba novaĵagentejo Prensa Latina en Ĉilio, Damián Trujillo, la pasintan dimanĉon arestis ĝendarmoj en Santiago-de-Ĉilio, kiam li estis faranta sian laboron. La artikolisto tiam raportis pri trankvila protesto en la placo La digno.

Per la fotoj pri la arbitra aresto eblas konstati, ke la ĝendarmoj perforte metis lin en kamioneton malgraŭ la protestoj de liaj kolegoj.

Ĉu tio ne estas klara rompo de la gazetara libereco ? Kial Raportistoj sen Landlimoj (RSL) silentas pri ĉi tiu okazo ?

Mensoga raporto de tiu organizaĵo antaŭ nelonge enlistigis Kubon en la 171-a loko en rilato kun la kondiĉoj por aplikado de la gazetara libereco, kaj tio metis Kubon en la lastan lokon de Latinameriko kaj Karibio.

RSL estas organizaĵo kun sidejo en Parizo, sed ĝi servas Vaŝingtonon kaj de kelkaj jaroj obsede agadas kontraŭ la kuba revolucio, la bolivara Venezuelo kaj la sandinisma Nikarakvo.

En 2005, la organizaĵo partoprenis en la kampanjo instigata de la registaro de Geroge W. Bush, por malhelpi la veturon de turistoj al Kubo. Oni ne forgesu, ke la Plano Bush disponigas kvin milionojn da dolaroj por neregistaraj organizaĵoj, kiuj „agadas por deadmoni turistojn vojaĝi al Kubo”. Parto de tiu „profitdona buĝeto” iras al la kasoj de la RSL.

La RSL-membroj dum multaj jaroj okupiĝis pri financado de ŝajn-artikolistoj laborantaj por la interesoj de Usono.

Ilia elmontrata emo al la interesoj de Vaŝingtono en Irako, Libio, Haitio, Bolivio, Ekvadoro kaj Ĉilio, estas tre klara : jaron post jaro, la organizaĵo – per siaj mensogaj raportoj – kulpigas landojn konsideratajn „malamikoj” de Usono aŭ tiujn, kiuj ne akceptas la ordonojn de la Blanka Domo.

De kie venas la grandkvantaj fondusoj de ĉi tiuj sinjoroj, kiuj estas ŝajnaj defendantoj de la gazetara libereco kaj la esprimlibereco ?

Sinjoro Robert Ménard, unu el la fondintoj de RSL, antaŭ kelkaj jaroj tute trankvile konfesis, ke li ricevis monkvantojn el la Nacia Fondaĵo por Demokratio (NFD). Ménard esprimis sin tre klare : „Certe, ni ricevis monon de la NFD, kaj tio estigas al ni neniun problemon”. [1]

RSL neniam kaŝis siajn rilatojn kun la povomondo. „Iam ni havis monproblemon. Mi telefonis la industriiston Francois Pinault, por ke li helpu nin. (…) Li tuj reagis. Tio estas la nura grava afero”, ĉar „La gravito-leĝo ekzistas, karaj amikoj, kaj ankaŭ la leĝo de la mono”, diris Ménard. [2]

RSL estas financata de Grupo Dassault ; ricevas monon de Hewlett Packard, de Overbrook Foundation – fondita de Frank Altschul, iniciatoro de Radio Free Europe — de la grupo Lagardère Publishing, de Fondaĵo Hachette, de Open Society Institute, de la franca gazeto Libération, kaj ĝi enpoŝigas al si tre multan monon el la plej grandaj gazetaraj oligopoloj en la mondo.

De la mono, kiun la usona registaro ĉiujare uzas por malstabiligi la enlandan staton en Kubo, RSL profitas per NFD, USAID, Freedom House, Center for a Free Cuba, la Kub-Usona Nacia Fondaĵo, la ĉeĥa neregistara organizaĵo People in Need, kaj per multaj aliaj organizaĵoj, kiuj konsistigas la maskan teksaĵon uzatan de la usona registaro kaj la Centra Esplor-Oficejo, en la agadoj kontraŭ la kuba revolucio.

En raporto de la 15-a de januaro 2004, RSL deklaris senkulpaj la usonajn militistojn, kiuj murdis la hispanan artikoliston José Couso kaj ties ukrajnian kolegon Taras Protsyuk, en la hotelo Palestina, en Bagdado. RSL faris apologion pri la invado al Irako – la 16-an de aŭgusto 2007 – en la radioprogramo Contre-expertise. Robert Ménard, tiama ĝenerala sekretario de RSL, laŭleĝigis la uzon de torturo.

Okaze de la puĉo kontraŭ Hugo Chávez en aprilo de 2002, RSL publike subtenis la puĉistojn ; akceptis la puĉon kontraŭ la haitia prezidanto Jean-Bertrand Aristide, kontraŭ Zelaya en Honduro kaj kontraŭ Evo Morales en Bolivio.

La franca gazeto Libération mem – helpanto de la organizaĵo – diris, ke RSL silentas pri la maljustaĵoj farataj de la okcidentaj amaskomunikiloj : „De nun, la gazetara libereco estos ekzotika aŭ ne estos. Multaj homoj kritikas ĝian obsedon kontraŭ Kubo kaj Venezuelo kaj ĝian toleremon pri Usono, kio ne estas malvero”. [3]

RSL havas mastron, sed ne landlimojn, kiam temas pri prenado de mono el la transnaciaj entreprenoj, el la oligopoloj, el la riĉuloj en ĉi tiu mondo.

Kiel povas esti sendependa – kiel ĝi anoncas – tiu, kiu submetas sian laboron kaj vendas sian moralon kaj etikon al la livervolo de la potenculoj en ĉi tiu mondo ? RSL estas kerna institucio de la tutmonda potenco de la Imperio ; nur tio. Ĝi estas plia masko uzata por pravigi atakojn kaj demonigi la malamikojn de la kapitalista hegemonia povo.

Pliaj konsideroj

La Programo Kubo – de USAID – en la periodo 1998-1999 disponigis pli ol ses milionojn da dolaroj por malstabiligi la internan staton en nia lando.

Nur en 2001, okazis surloke pli ol 200 personaj transdonoj de mono al „aktivuloj” kaj „sendependaj artikolistoj”, en kvanto de pli ol 100.000 dolaroj.

En la juraj jaroj 2001 kaj 2006, la USAID disponigis kontraŭ Kubo 61 milionojn da dolaroj por ĉ. 142 projektoj.

La Programo Kubo, inter 2007 kaj 2013 atingis la kvanton de pli ol 120 milionoj da dolaroj.

La programoj havantaj la etikedon „Libereco de informado” instigis – inter 2014 kaj 2017 – ĉ. 39 projektojn per monkvanto de pli ol ses milionoj da dolaroj. La NFD disponigis du milionojn pli.

En 2018, la NFD liveris al Cubanet News Inc. 220.000 dolarojn. Por instigi la „gazetaran liberecon” donis 60.000 dolarojn ; 72.000 dolarojn al la eldonejo Hypermedia Inc., 60.000 al la Instituto pri Komunikado kaj Progreso, 64.000 por la „enkorpiĝo” de Kubo en la regionajn gazetaraj retejojn (kiuj celas junajn artikolistojn).

La malstabiligaj programoj de la USAID kaj la NFD kontraŭ Kubo en la lasta jura jaro 2018-2019, konsistas el pli ol 70 projektoj instigataj en kaj ekster la lando, kun buĝeto de pli ol 14 milionoj da dolaroj.

Fontoj : Kialoj de Kubo, Cubainformación, tekstoj de Salim Lamrani kaj Jean-Guy Allard.

Notoj :

[1] Robert Ménard, „Forum de discussion avec Robert Ménard”, Le Nouvel Observateur, la 18-an de aprilo 2005

[2] Veroj pri Raportistoj sen Landlimoj, investigaction.net

[3] Veroj pri Raportistoj sen Landlimoj, investigaction.net.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-04-... Dato de la elfontigo : la 29-an de aprilo 2020

Jen la hispanlingva originalo

Reporteros sin fronteras, pero con dueños Raúl Antonio Capote

El camarógrafo de la agencia cubana de noticias Prensa Latina en Chile, Damián Trujillo, fue detenido el pasado domingo por carabineros, en la capital de ese país, mientras se encontraba en ejercicio de su profesión. El periodista cubría una protesta pacífica en la plaza La dignidad.

En las imágenes de la detención arbitraria del comunicador se puede observar cómo los carabineros lo introducen por la fuerza en una furgoneta, a pesar de las protestas de sus compañeros.

¿No es esta una clara violación del libre ejercicio del periodismo ? ¿Por qué Reporteros Sin Fronteras (rsf) guarda silencio ante este quebrantamiento de la libertad de prensa ?

Un falaz informe de esa organización ubicó recientemente a Cuba en el lugar 171 en cuanto a las condiciones para el ejercicio de la libertad de prensa, lo que colocó a la Isla en el último lugar de América Latina y el Caribe.

RSF es una organización asentada en París, pero incondicional a Washington, que se ha caracterizado durante años por su obsesivo accionar contra la Revolución Cubana, la Venezuela Bolivariana, y la Nicaragua Sandinista.

En el año 2005 participaron en la campaña promovida por el gobierno de George W. Bush, para impedir la llegada de turistas a la Mayor de las Antillas. No se debe olvidar que el Plan Bush destina un presupuesto de cinco millones de dólares para las ong que « realizan actividades que busquen disuadir a los turistas de viajar a Cuba ». Una parte de ese « jugoso botín » va a parar a las arcas de los rsf.

Los Sin Fronteras se han dedicado durante años a financiar a seudoperiodistas que trabajan al servicio de los intereses de Estados Unidos.

Su parcialidad manifiesta a favor de los intereses de Washington en Iraq, Libia, Haití, Irán, Bolivia, Ecuador y Chile, es más que clara : año tras año, en sus informes falaces, condena a países considerados « enemigos » de ee. uu. o simplemente a aquellos que no aceptan seguir al pie de la letra los dictados de la Casa Blanca.

¿De dónde vienen los cuantiosos fondos con que cuentan estos señores, supuestamente defensores de la libertad de prensa y de expresión ?

El señor Robert Ménard, uno de los fundadores de rsf, confesó hace unos años, con absoluta tranquilidad, recibir financiación de la Fundación Nacional por la Democracia (ned). Ménard fue muy claro : « Efectivamente, recibimos dinero de la ned. Y ello no nos plantea ningún problema ».[1]

rsf no ha ocultado nunca sus relaciones con el mundo del poder. « Un día tuvimos un problema de dinero. Yo llamé al industrial Francois Pinault para que nos ayudara.(…) Enseguida respondió a mi pedido. Y eso es lo único que importa » porque « La ley de la gravedad existe, queridos amigos. Y también la ley del dinero », dijo Ménard.[2]

Reporteros Sin Fronteras es financiada por el Grupo Dassault, recibe fondos de Hewlett Packard, de Overbrook Foundation, entidad fundada por Frank Altschul, promotor de Radio Free Europe, del grupo Lagardère Publishing, de la Fundación Hachette, del Open Society Institute, del diario francés Libération, y se embolsa cuantiosos recursos de los mayores oligopolios mediáticos del mundo.

Del dinero que el gobierno de los ee. uu. dedica cada año a subvertir el orden interno en Cuba, rsf se beneficia a través de la ned, la Usaid, Freedom House, Center for a Free Cuba, la Fundación Nacional Cubano- Americana, la ong checa People in Need y de otras muchas organizaciones que componen el tejido de instituciones que sirven de pantalla al gobierno yanqui y a la cia en sus acciones contra la Revolución Cubana.

En un informe del 15 de enero de 2004, rsf exoneró de toda implicación a los militares estadounidenses responsables del asesinato del periodista español José Couso y de su colega ucraniano Taras Protsyuk en el hotel Palestina, de Bagdad. rsf hizo apología de la invasión de Irak, el 16 de agosto de 2007, durante el programa radial « Contre-expertise ». Robert Ménard, entonces secretario general de rsf, legitimó el uso de la tortura.

Durante el golpe de Estado contra Hugo Chávez en abril de 2002, apoyaron abiertamente a los usurpadores, avalaron el golpe de Estado contra el Presidente haitiano Jean-Bertrand Aristide, contra Zelaya en Honduras, contra Evo Morales en Bolivia.

El propio diario francés Libération, patrocinador de la organización, refiere que rsf no dice una palabra sobre los abusos de los medios informativos occidentales : « En adelante, la libertad de prensa será exótica o no será. Muchos le reprochan su ensañamiento contra Cuba y Venezuela, y su indulgencia hacia Estados Unidos, lo cual no es falso »[3].

Reporteros Sin Fronteras tiene dueño y no tiene fronteras a la hora de recibir dinero de las transnacionales, de los oligopolios, de los ricos de este mundo.

¿Cómo puede ser independiente, como pregona, quien subordina su labor y vende su moral y su ética a los dictados de los poderosos de este mundo ? rsf es una institución orgánica del poder

global del Imperio, solo eso ; otra mampara que sirve para justificar las agresiones y demonizar a los enemigos del poder hegemónico capitalista.

En Contexto

El Programa Cuba de la Usaid dedicó, entre los años 1998 y 1999, más de seis millones de usd para la subversión interna en nuestro país.

Solo en 2001, se produjeron en el terreno más de 200 entregas personales de dinero a « activistas » y « periodistas independientes », calculadas en más de 100 000 dólares.

Entre los años fiscales 2001 y 2006, la Usaid asignó contra Cuba 61 millones de usd para unos 142 proyectos

El Programa Cuba, entre los años 2007 y 2013, alcanzó la cifra de más de 120 millones de usd.

Los programas con la etiqueta « Libertad de información » promovieron, entre 2014 y 2017, unos 39 proyectos, con un monto de más de seis millones de usd. La ned aportó igualmente otros dos millones.

La ned en 2018 entregó a Cubanet News Inc. 220 000 usd, destinó, para promover la « Libertad de información » 60 000 usd, para la Editorial Hypermedia Inc. 72 000, Instituto de Comunicación y Desarrollo 65 000, para la « Integración » de Cuba en las redes regionales de medios 64 000 (dedicado a jóvenes periodistas).

Los programas subversivos de la Usaid y la ned contra Cuba en el último año fiscal 2018–2019, se calculan en más de 70 proyectos promovidos dentro y fuera del país, con una asignación superior a los 14 millones usd.

Fuentes :. Razones de Cuba, Cubainformación, escritos de Salim Lamrani y Jean-Guy Allard.

[1] Robert Ménard, « Forum de discussion avec Robert Ménard », Le Nouvel Observateur, 18 de abril de 2005

[2] Verdades sobre Reporteros Sin Fronteras,.investigaction.net

[3] Verdades sobre Reporteros Sin Fronteras,.investigaction.net.

2020 abr 29 http://www.granma.cu/mundo/2020-04-...