Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ne tiel
de Niels ANNEN  
17a aprilo 2020

Niels Annen : Ne tiel

En tiu ĉi artikolo montriĝas la maniero, en kiu la relative maldekstra parto en la germana registaro formulas sian pozicion. (La tradukinto)

Trump ĉesigas pagi al la MOS, Irano kaj Venezuelo estas daŭre sankciataj − tutmonda batalo kontraŭ la krizo funkcias alie

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) aktuale havas ŝlosilan rolon kiel respondo al la tutmonda malsano. La fakto, ke nun la usona prezidanto Trump atakas ĝuste la MOS kaj forprenas de ĝi gravajn resursojn en la batalo kontraŭ la korona viruso, pro tio estas ne nur senrespondeca, sed antaŭ ĉio politike mallongvida. La krizo montras kvazaŭ sub lupeo, kiom grava estas la kunlaborado de ŝtatoj. Izoliĝo disde unuopaj landoj estas ne nur malebla, la provo estas eĉ danĝera. Ĉar per nacia soleca agado la viruso ne venkeblas. En longa perspektivo la izoliĝo malutilus al ĉiuj, sed speciale al la pli malfortaj kaj pli malgrandaj landoj.

Dum la financa krizo en 2008 kvazaŭ memkompreneble la tiama usona prezidanto transprenis la respondecon. La landaro G20 fariĝis centra forumo por politika kunordigado por trovi respondon al tutmonda defio. Komparebla politiko ĝis nun bedaŭrinde ne videblas. Samtempe pro la viruso la kondiĉoj por eksterapolitika kunlaborado malfaciliĝas. Ĉar ne nur en la privata sektoro validas “socia distanciĝo”. Ĉar vojaĝoj kaj rektaj kontaktoj maleblas, la UN-sekurec-konsilantaro kunsidas jam nur ciferece, la ŝtataj kaj registaraj ĉefoj de la ŝtataroj G7 kaj G20 kuniĝas en ciferecaj konferencoj.

La ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, António Guterres, ekkonis la minacan danĝeron de gvida vakuo kaj en sia alvoko al mondvasta batalhalto metis gravan impulson por komuna agado de la monda komunumo. La MOS kaj la homhelpaj organizaĵoj provas alkonduki tutmondan respondon en la ĉiutaga praktika laboro. Sed tiu ĉi laboro sen aktiva kunagado de la membroŝtatoj de la Unuiĝinta Naciaro estos nur limigite fruktodona. Estas bone, ke la sekurec-konsilantaro kaj la ĝenerala asembleo intertempe okupiĝas pri la temo Covid-19.

Sed la Unuiĝinta Naciaro devas nun plu disvolvi gvidajn kvalitojn. Germanujo ludis ĉe tio gravan rolon, per tio ke ĝi portis la impulson de Guterres en la ĝeneralan asembleon kaj en la sekurec-konsilantaron. Ni povis apogi nin sur niajn multnombrajn partnerojn en la kadro de la “Alianco por multflankismo” starigita de la germana ministro pri eksteraj rilatoj Heiko Maas. La moratorio pri ŝuldoj, interkonsentita de la germana vic-kanceliero Olaf Scholz en la kadro de la G20-ŝtataro por la plej malriĉaj landoj de la mondo montras, kiom efika multflankismo en la krizo povas esti.

Konfliktoj kaj militoj spite al la viruso ne haltas. Kiu kredas, ke li nun per militaj agoj povas krei novajn faktojn, tiu estas haltigenda. António Guterres pro tio ankaŭ prave pledis por tutmonda batalhalto. Sed la unuaj reagoj estas sobrigaj. La batalhalto en Jemeno ne daŭris. Ankaŭ la bataloj en Libio daŭras kun senŝanĝa intenso. Tiuj bataloj endanĝerigas ne nur la klopodojn por politikaj solvoj, sed la mondvastajn klopodojn por bari la tutmondan malsanon. La membroj de la sekurec-konsilantaro pro tio laŭeble kaptu la impulson de Guterres. Per rompado de la politika blokado de la sekurec-konsilantaro la Unuiĝinta Naciaro en tiu ĉi tutmonda kriza situacio povus montri komunan vojon. Germanujo tiusence engaĝiĝos politike kaj finance.

Sed estas ankaŭ neceso de politika saĝo ne lasi landojn, kun kiuj la kunlaborado en la pasinteco ne estis simpla, simple lasi drivi en la homan katastrofon.

Surbaze de la nuna situacio ekzistas ŝanco por nova kunlaborado kaj por superado de malnovaj antagonismoj. Se ni volas preni serioze la batalon kontraŭ la korona viruso, tiam ankaŭ ĉia politiko estas revizienda, kiu rapidigas la disvastiĝon de la viruso. Al tio certe apartenas ankaŭ la politiko de maksimumaj premo kontraŭ Venezuelo kaj Irano. La Alta Komisarino pri homrajtoj de la Unuiĝinta Naciaro, Michelle Bachelet, pro tio prave engaĝiĝis por pripensado de kelkaj sankciaj reĝimoj por povi pli bone agadi kontraŭ la disvastiĝo de la tutmonda malsano. Tio estas unue ordono de homeco. Kaj due tio estas en la intereso de la monda komunumo, por ne agi favore al plia disvastiĝo de la viruso.

Sed estas ankaŭ ordono de la politika saĝo, landojn, kun kiuj la kunlaborado en la pasinteco ne estis simpla, ne lasi drivi en homan katastrofon, sed per konkreta helpo en tiu ĉi escepta situacio konstrui pontojn por ebla politika proksimiĝo en la estonteco. La signalo al la loĝantaro de tiuj ĉi landoj, ke la internacia komunumo ne lasas ilin solaj, donas bazon por eskapi el politika negativa spiralo kaj fortigi tiujn politikajn fortojn, kiuj vetas pli je kunlaborado ol je izoliĝo.

Ankaŭ fronte al la sociaj aspektoj de la korona malsano ni bezonas novan interkonsenton por fortigi la Unuiĝintan Naciaron. Ĉar sen fortaj UN-organizaĵoj kiel la MOS aŭ la UNHCR efika barado de Covid-19 ĝuste en malfortaj ŝtatoj kaj en konflikt-regionoj maleblus. La viruso krome fortigas ekzistantajn malegalecojn. La helpo por aparte protekt-bezonaj rifuĝintoj estas do plu financenda. Krome ni devas pli atenti la bezonojn de virinoj, kies ŝarĝo per prizorgado de infanoj kaj flegado de maljunuloj kaj malsanuloj en tiu ĉi fazo ankoraŭ kreskas. La monda komunumo ne povas permesi al si fiaski en la batalo kontraŭ la Covid-19. Ni devas pruvi, ke multflankismo ne estas politiko de bela vetero, sed ĝuste en krizaj tempoj efikas stabilige.

Demokratioj kun forta socialŝtato kaj kun bone elkonstruita sansistemo ĝis nun en la krizo pruviĝis kapablaj, en malkaŝa socia diskutado disvolvi efikajn strategiojn kontraŭ la korona viruso, kiuj estas larĝe kunportataj de la socio. Tio devus doni al ni kiel demokratoj la necesan memkonfidon same kontraŭ aŭtoritatismaj delogoj kiel ankaŭ kontraŭ tiuj, kiuj jam antaŭ la korona viruso adiaŭis la multflankismon. Temas ne pri tio, kiu “sistemo” venkas en la “milito de la bildoj”, sed pri tio, ke ni kune venku en la batalo kontraŭ la viruso.

Ankaŭ kiam ni en Germanujo malrapide diskutas pri unuaj paŝoj revene en la normalecon, ni ne forgesu, ke multaj landoj ankoraŭ atendas la plej grandan malbonaĵon. Kaj multo dependas de tio, ĉu ni kiel internacia komunumo trovas la ĝustajn respondojn al tiu ĉi senprecedenca defio.

Niels ANNEN.

Niels Annen, Berlino, estas ekde 2018 ŝtatministro en la Ekstera Oficejo kaj membro en la gvida rondo de la “parlamenta maldekstro” de la socialdemokrata parlamenta frakcio. Antaŭe li estis eksterapolitika proparolanto de la socialdemokrata parlamenta frakcio.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2020-04-17 El : https://www.ipg-journal.de/regionen...