Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Germana televido pri Trump kaj la MOS
de Tagesschau  
17a aprilo 2020

La germana televido Tagesschau (2020-04-15) :

“Pro sia anonco ĉesigi ĉiajn usonajn pagojn al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) la usona prezidanto Trump rikoltas akran kritikon. Ankaŭ en la propra lando fakuloj riproĉas al li, ke li sendas la malĝustan anoncon en la malĝusta momento.

Multnombraj politikistoj kaj organizaĵoj mondvaste reagis al la anonco de la usona prezidanto Trump ĉesigi pagojn de Usono al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) meze de la korona tutmonda malsano.

La UN-ĝenerala sekretario António Gutérres admonis ke en la korona krizo, unueco kaj kunteniĝo estu prioritataj. Li nomis la tutmondan malsanon unu el la plej danĝeraj defioj, kiujn la mondo devas superi en unu generacio. Pro tio, nun ne estas la tempo por reteni pagojn al la MOS, kiu gvidas kaj kunordigas la batalon kontraŭ la viruso.”

Tradukita el la germana de Vilhelmo Lutermano 2020-04-17