Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Deklaro de la Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj de Kubo
de Ministrejo pri eksteraj rilatoj de Kubo  
17a aprilo 2020

Deklaro de la Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj de Kubo

La tutmonda malsano Covid-10 evidentigas la neceson kunlaboradi trans politikaj disopinioj.

La sekvoj de COVID-19 jam mezureblas − kaj estonte eĉ pli − per la impresaj nombroj da infektitoj, per la ne akcepteblaj nombroj da mortintoj, la nerefuteblaj damaĝoj, kiujn ĝi kaŭzas al la mondaj ekonomio, produktado, komerco, dungoj kaj persona enspezo de milionoj da homoj. Ĝi estas krizo, kiu okazas ankaŭ trans la sfero de sano.

La tutmonda malsano aperis kaj disvastiĝis meze de scenaro karakterizata de grandegaj ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj ene kaj inter nacioj. Kun senprecedencaj migraj kaj rifuĝantaj fluoj reaperis malamo al fremduloj kaj rasa diskriminacio. La rimarkindaj atingoj de scienco kaj de teĥnologio, speciale en la sfero de sano, centriĝas en la farmakologia komerco kaj la komercigo de la medicino pli ol en la celo garantii la bonfarton kaj sanan vivon de plimultoj.

Covid-19 venis en mondon superŝarĝitan de produktadaj kaj konsumadaj modeloj,speciale en alte industriiĝintaj landoj kaj inter la elitoj de evolulandoj, modeloj ne daŭrigeblaj kaj malkongruaj kun la finia karaktero de naturriĉaĵoj, sur kiuj la vivo sur la planedo dependas.

Antaŭ ol la unua kazo estis identigita, 820 milionoj da homoj estis mondvaste suferantaj je malsato ; 2,2 miliardoj da homoj sen aliro al trinkakvo ; 4,2 miliardoj sen aliro al sekure mastrumataj sanservoj kaj 3 miliardoj sen bazaj kondiĉoj por eĉ nur lavi siajn manojn.

Tia mondo estas des pli neakceptebla, ke ĉiujare proksimume 618,7 miliardoj da dolaroj forvaporiĝas en reklamon, ke 1,8 bilionojn da dolaroj voras armeaj elspezoj kaj armaĵoj, el kiuj absolute neniu servas por batali kontraŭ la minaco de la Covid-19, kiu jam mortigis dekmilojn da homoj.

Tiu ĉi viruso ne distingas inter iuj kaj aliaj. Ankaŭ ne inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tamen la detruaj efikoj plej furiozas tie, kie vivas la plej vundeblaj, la homoj kun plej malaltaj enspezoj, en la malriĉa kaj subevoluinta mondo, en la malriĉaj partoj de la grandaj industriigitaj urboj. Kaj ĝiaj efikoj estas speciale fortaj tie, kie la novliberalaj politikoj kaj la reduktadoj de sociala elspezoj limigis la kapablojn de ŝtata publika mastrumado.

Ĝi kaŭzas pli da viktimoj tie, kie la registaroj reduktis la buĝetojn por publika sano. Ĝi kaŭzas pli da ekonomiaj damaĝoj tie, kie la ŝtato havas malmultajn aŭ neniajn eblecojn por helpi tiujn, kiuj perdas sian dungon, devas fermi sian vendejon kaj vidas siajn personajn kaj familiajn enspezojn draste reduktitaj aŭ tutsimple malaperi. En la plej evoluintaj landoj ĝi mortigas pli da homoj inter la malriĉuloj kaj enmigrintoj, en Usono speciale temas pri la afrikdevenuloj kaj la latinamerikanoj.

La plej malbona punkto estas, ke la internacia komunumo devas alfronti tiun ĉi tutmondan minacon en la momento, kiam la plej granda milita, ekonomia, teĥnologia kaj komunika potenco de la planedo disvolvas eksteran politikon, kiu sole nur incitas la konfliktojn kaj la dividojn kaj kiu funde vetas pri ŝovinismo, superregado kaj rasismo.

Dum la monda batalo kontraŭ la tutmonda malsano postulas apogi kaj stimuli gravan agadon de la internaciaj organizaĵoj, speciale la Unuiĝintajn Naciojn (UN) kaj la Mondan Organizaĵon pri Sano (MOS), la usona registaro atakas la multflankecon kaj furioze senkreditigas tiun ĉi lastan organizaĵon rifuzante agnoski ties gvidantecon. Kaj krome, ĝi provas malnoble profiti la konjunkturon por trudi sian dominadon kaj ataki landojn, kies registaroj ne havas la ŝancon plaĉi al ĝi.

La plej evidentaj pruvoj de tio estas la lastatempaj gravaj militaj minacoj de la Blanka Domo kontraŭ la Bolivara Respubliko Venezuelo kaj, antaŭhieraŭ, la lanĉadon, fare de la usona prezidanto, de la Tutamerikaj Tagoj kaj Semajno, de la 14-a ĝis la 18-a de Aprilo, akompanata de deklaroj tipe novkoloniaj kaj inspiritaj de la Monroe-doktrino kontraŭ Venezuelo, Nikaragvo kaj Kubo, laŭdire por memori pri la Unua Tutamerika Konferenco, kiu okazis en Vaŝingtono antaŭ nun cent tridek jaroj kaj kiun José Martí prave draŝis. Ĉu necesas memorigi, ke Aprilo estas ankaŭ la monato, en 1961, de la venko de Playa Giron ?

Ĉu kroman ekzemplon ? La absolute malmoralaj atakoj, kiun la Trump-registaro ne ĉesas organizi kontraŭ la solidareco, kiun la kuba Revolucio donas al la registaroj, kiuj petas ĝian helpon por agi kontraŭ la Covid-19. Anstataŭ instigi la kunlaboradon kaj mobilizi samorganizitan tutmondan respondon, altaj funkciuloj de la usona ŝtatdepartemento pasigas sian tempon por minaci la registarojn kiu, fronte al la dramo de tiu tutmonda malsano, suverene decidas peti helpon al Kubo.

La Trump-registaro sekvas kriman politikon − kaj la funkciuloj tion scias −, kiam ĝi klopodas, atakante en plena tutmonda malsano la internacian kunlaboradon de Kubo, senigi milionojn da personoj je la universala rajto je sanservoj.

La amplekso de la aktuala krizo devigas nin ĉiujn kunlabori kaj praktiki solidarecon trans politikaj disecoj. La viruso respektas nek limojn nek ideologiojn. Ĝi minacas la vivon de ĉiuj, kaj do ni ĉiuj havas la respondecon kontraŭagi ĝin. Neniu landoj pensu ke ĝi estas sufiĉe granda, aŭ sufiĉe riĉa, aŭ sufiĉe potenca por defendi sin tute sola, izolite, malestimante la klopodojn kaj la bezonojn de la ceteraj.

Urĝas doni kaj kundividi validajn kaj fidindajn informojn.

Necesas senprokraste fari la paŝojn, kiuj ebligas tute juste kunordigi la produktadon kaj la distribuadon de medicinaj ekipaĵoj, de protekt-rimedoj kaj de medikamentoj. La landoj, kiuj disponas pri pli da resursoj, devas kundividi ilin kun la plej trafitaj landoj kaj kun tiuj, kiuj estas plej malbone preparitaj fronte al la tutmonda malsano.

Laŭ tiu principo laboras Kubo. Nia malgranda nacio, sen grandaj naturriĉaĵoj kaj la celo de brutala kaj longega ekonomia blokado, provas laŭ tiu principo alporti sian modestan kontribuaĵon. Ni povas montri plurajn jardekojn da internacia kunlaborado pri sano, kunlaboradon grandanime rekonata de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj de tiuj, kiuj uzis ĝin.

En la lastaj semajnoj ni respondis al petoj de kunlaborado sen eĉ dum momento pensi pri politika harmonio nek pri ekonomiaj avantaĝoj. Hodiaŭ dudek unu brigadoj de personoj de la kuba sansistemo kontribuas al la naciaj kaj lokaj klopodoj de dudek landoj kaj tiel, en kelkaj lokoj, aldoniĝis al tiuj, kiuj jam ekzistas en sesdek landoj kaj kiuj mobiliziĝis por batali kontraŭ la tutmonda malsano.

Ni ankaŭ kundividis kelkajn el tiuj medikamentoj, kiujn ni mem produktas kaj pri kiuj nia praktiko pruvas al ni, ke ili estas efikaj por antaŭmalhelpi kaj por kuraci la malsanon. Cetere, nia medicina personaro partoprenis, en Kubo kaj per telekonferencoj, en konsultadojn kaj debatojn pri specifaj traktadoj de pacientoj aŭ de specialaj grupoj en pluraj landoj.

Ni faras tiun klopodadon sen ignori nian respondecon por protekti la kuban loĝantaron, kion ni rigore faras malgraŭ la teruraj limigoj, kiujn la ekonomia, komerca kaj financa blokado fare de Usono trudas al ni. Ĉiu, kiu volas scii ion pli pri tio, bezonas nur konsulti la nombrojn, kiuj apogas tiun ĉi aserton, ĉar ili estas publika. Eĉ nur iomete da deco ebligas kompreni, ke tiu blokado trudas al Kubo eksterordinarajn malfacilaĵojn por povi garantii la materiajn enigojn kaj ekipaĵojn, kiuj subtenas la publikan sansistemon, des pli en la specialaj kondiĉoj, kiujn la batalo kontraŭ la koron-viruso trudas.

Jen ĵusa ekzemplo : helpo-sendo el Ĉinujo ne povis alveni al Kubo, ĉar la koncerna transport-entrepreno rifuzis pro la restriktoj de la usona ekonomia blokado. La pinto estas, ke altaj funkciuloj de la usona ŝtatdepartemento asertis, ke Usono ja eksportas al Kubo medikamentojn kaj medicinajn ekipaĵojn. Kiam oni petis ilin nomi ekzemplon de tiuj laŭdiraj komercaj transakcioj, ili prezentis eĉ ne unu solan !

La ekonomia blokado − ĉiuj faktoj elokvente pruvas tion − estas la ĉefa malhelpo por la disvolvado de Kubo al prospera lando kaj al bonstato de la kubano. Tiu ĉi akra realo, sole nur pro la politiko de konstanta agresemo de la Blanka Domo, tamen ne malebligis al ni doni nian solidaran helpon. Ni rifuzas neniun, kaj ni eĉ ne rifuzus ĝin al tiu lando, kiu faras al ni tiom da suferoj !

Kubo estas konvinkita, ke la konjunkturo postulas kunlaboradon kaj solidarecon. Nur internacia klopodo sen politikaj antaŭjuĝoj, kiu eligas disvolvi kaj kundividi la sciencan esploradon kaj interŝanĝi la spertojn de la diversaj landoj pri antaŭmalhelpado, de protektado de la plej vundeblaj kaj de praktikoj de socia konduto kontribuos al mallongigo de la daŭro de tiu ĉi tutmonda malsano kaj al reduktado de la ritmo de homaj perdoj. Kubo rezolute kredas, ke la Unuiĝinta Naciaro kaj la Monda Organizaĵo pri Sano devas ludi absolute nepran gvidan rolon.

Se ni agadas laŭ komuna plano, ni bremsos la ekspansion de la viruso pli rapide kaj je malpli alta kosto.

Tiam restos la ekonomia kaj socia krizo, kiun la tutmonda malsano kaŭzas kaj pri kies amplekson neniu kapablas kun certeco antaŭdiri.

Sed ni ne povas atendi tiun momenton por kunigi la intencojn kaj por provi solvi la grandajn problemojn kaj la gravajn minacojn, super kiuj ni stumblos kaj por respondi al tiuj, kiuj jam ekzistis antaŭ ol la viruso faris sian unuan viktimon.

Se oni ne garantias al la evolulandoj la aliron al teĥnologio, kiu kutime koncentriĝas en la plej industriiĝintaj landoj, speciale en la sansistemo, kaj se tiuj ĉi ne pretas senrezerve kaj sen-egoisme kundividi la atingojn de la scienco kaj siajn produktojn, tiam la grandega plimulto de la monda loĝantaro restos same vundebla kiel hodiaŭ, kaj eĉ pli en mondo ĉiam pli interkonektita.

Se oni ne eliminas la pun-dispoziciojn trudatajn pro politikaj kialoj al evolulandoj, se oni ne nuligas al tiuj landoj ilian dispreman kaj ne repageblan ŝuldon, se oni ne liberigas ilin el la senkompata kuratoreco de la internaciaj financ-organizaĵoj, tiam ni ne iluziu : la mondo daŭre ne havas eĉ nur la plej etan kapablon respondi al la ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj, kiuj, kun aŭ sen tutmonda malsano, ĉiujare mortigas milionojn da homoj, infanojn, virinojn kaj maljunulojn kune.

La internaciaj paco kaj sekureco estas klare minacataj, sed la konstantaj agresoj kontraŭ certaj landoj nur pligravigas ilin.

Oni malfacile kredas, ke la eventuala fino de la tutmonda malsano kondukos al mondo pli justa, pli sekura kaj pli digna, se la internacia komunumo, reprezentata de la registaroj de ĉi ĉiu lando, ne urĝas ekde hodiaŭ adopti kaj interkonsenti decidojn, kiuj ĝis nun montriĝis obstine malklaraj.

Kaj oni ankaŭ havos bazitajn dubojn, ke la homaro estos pli bone preparita okaze de la venonta tutmonda malsano.

Ankoraŭ estas tempo por agi kaj por mobilizi la volon de tiuj, kiuj estas taskitaj je respondecoj. Ni ne lasu la taskon al estontaj generacioj, tio povus esti tro malfrua !

Havano, la 16-an de Aprilo 2020

[Sube sekvas la teksto en la franca]

Tradukita el la franca versio de Vilhelmo Lutermano

Teksto en la hispana originalo : http://www.minrex.gob.cu/es/la-pand...

Teksto en la angla : http://www.minrex.gob.cu/en/covid-1...

Teksto en la itala : http://www.minrex.gob.cu/es/la-pand...

Teksto en la portugala : http://www.minrex.gob.cu/es/pandemi...

Jen la franclingva versio

La pandémie prouve qu’au-delà des clivages politiques la coopération est incontournable

Déclaration du ministère cubain des Relations extérieures

On peut d’ores et déjà mesurer les retombées du Covid-19 – et on pourra le faire encore mieux à l’avenir – par les quantités de contagieux impressionnantes qu’elle provoque, par les chiffres de décès inacceptables qu’elle entraîne, par les dégâts indéniables qu’elle cause à l’économie mondiale, à la production, au commerce, à l’emploi et aux revenus de millions de personnes. Nous sommes face à une crise qui déborde largement du terrain sanitaire.

Cette pandémie se propage dans un monde qui se caractérise par des inégalités économiques et sociales épouvantables dans les nations et entre elles, par des flux de migrants et de réfugiés sans précédent, par la résurgence de la xénophobie et de la discrimination raciale, et par le fait que les avancées impressionnantes de la science et de la technologie en matière de santé, loin de viser à garantir le bien-être et la vie saine des majorités, se concentrent toujours plus sur les affaires pharmaceutiques et sur la marchandisation de la médecine.

Elle se répand dans un monde grevé par des modèles de production et de consommation dont on sait pertinemment qu’ils sont insoutenables et incompatibles avec la finitude des ressources naturelles qui garantissent la vie sur la planète, des modèles imposés en particulier dans les pays les plus industrialisés et au sein des élites de pays en développement.

Dès avant l’apparition du premier contagieux, ce monde comptait 820 millions d’affamés, 2,2 milliards de personnes dépourvues d’eau potable, 4,2 milliards privées de services d’assainissement sûrs, et 3 milliards sans même aucune installation pour simplement se laver les mains !

Un monde pareil est d’autant plus inadmissible que, tous les ans, environ 618,7 milliards de dollars s’envolent en publicité, que 1,8 billion de dollar est englouti en dépenses militaires et en armements dont absolument aucun ne sert à combattre la menace que fait peser le Covid-19, qui a déjà causé des dizaines de milliers de morts.

Ce virus ne fait pas de discrimination entre les uns et les autres. Il ne le fait pas non plus entre les riches et les pauvres. N’empêche que ses effets dévastateurs empirent là où vivent les plus vulnérables, les gens aux moindres revenus, dans le monde pauvre et sous-développé, dans les poches de pauvreté des grandes cités industrialisées. Et ses retombées sont spécialement fortes là où les politiques néolibérales et les réductions des dépenses sociales ont limité les capacités de gestion publique de l’État. Il fait plus de victimes là où les gouvernements ont réduit les budgets consacrés à la santé publique. Il cause plus de dommages économiques là où l’État a peu de possibilités ou aucune de venir à la rescousse de ceux qui perdent leur emploi, doivent fermer boutique et voient leurs revenus personnels et familiaux se réduire drastiquement ou disparaître purement et simplement. Dans les pays les plus développés, c’est chez les pauvres, chez les immigrés qu’il cause le plus de morts ; aux Etats-Unis en particulier, c’est chez les Afro-étasuniens et les latinos.

Le pire, c’est que la communauté internationale doit faire face à cette menace globale au moment même où la plus grande puissance militaire, économique, technologique et communicationnelle de la planète déploie une politique extérieure qui vise uniquement à attiser les conflits et les divisions, et qui mise à fond sur le chauvinisme, le suprémacisme et le racisme.

Alors que le combat mondial contre la pandémie exige de promouvoir la coopération et de stimuler l’action importante des organisations internationales, en particulier l’Organisation des Nations Unies (ONU) et l’Organisation mondiale de la santé (OMS), l’administration étasunienne s’en prend au multilatéralisme et s’acharne à discréditer cette dernière organisation en refusant de reconnaître son leadership. Qui plus est, elle tente bassement de profiter de la conjoncture pour imposer sa domination et attaquer des pays dont les gouvernements n’ont pas l’heur de lui plaire. Les preuves les plus éloquentes en sont les graves menaces militaires que la Maison-Blanche a proférées récemment contre la République bolivarienne du Venezuela et, pas plus tard qu’avant-hier, le lancement par le président étasunien de la Journée et de la Semaine panaméricaines, du 14 au 18 avril, le tout accompagné de déclarations typiquement néocoloniales et inspirées de la Doctrine Monroe contre le Venezuela, le Nicaragua et Cuba, censément pour rappeler la Première Conférence panaméricaine tenue à Washington voilà maintenant cent trente ans et que José Martí avait justement dénoncée de son vivant. Faut-il rappeler que le mois d’avril est aussi celui, en 1961, de la victoire de Playa Giron ?

En veut-on un autre exemple. Les attaques absolument immorales que l’administration Trump ne cesse d’orchestrer contre la solidarité que la Révolution cubaine offre aux gouvernements qui lui demandent son aide pour contrer le Covid-19. Au lieu de chercher à promouvoir la coopération et à mobiliser une réponse mondiale concertée, de hauts fonctionnaires du State Department passent leur temps à menacer les gouvernements qui, face au drame de cette pandémie, décident en toute souveraineté de demander l’aide de Cuba.

L’administration Trump suit une politique criminelle – et ses fonctionnaires le savent – quand elle s’efforce, en attaquant en pleine pandémie la coopération internationale de Cuba, de priver des millions de personnes du droit humain universel aux services de santé.

L’ampleur de la crise actuelle nous oblige tous à coopérer et à pratiquer la solidarité au-delà des clivages politiques. Le virus ne respect ni frontières ni idéologies. Il menace la vie de tous, et il est donc de notre responsabilité à tous de le contrecarrer. Aucun pays ne devrait se présumer assez grand, ou assez riche, ou assez puissant pour se défendre tout seul, isolément, en méconnaissant les efforts et les besoins des autres.

Il est urgent d’offrir et de partager des informations valables et fiables. Il faut faire sans retard les pas qui permettront en toute justice de coordonner la production et la distribution d’équipements médicaux, de moyens de protection et de médicaments. Les pays disposant de plus de ressources doivent les partager avec les pays les plus frappés et avec ceux qui sont les moins bien préparés à faire face à la pandémie.

C’est selon cette approche que travaille Cuba. Notre petite nation, sans grandes ressources naturelles et en butte à un blocus économique brutal et prolongé, tente par là d’apporter sa modeste contribution. Nous pouvons faire état de plusieurs décennies de coopération internationale en matière de santé, une coopération reconnue généreusement par l’Organisation mondiale de la santé et par les bénéficiaires.

Nous avons répondu ces dernières semaines à des demandes de coopération sans penser un instant à des coïncidences politiques ou à des avantages économiques. À ce jour vingt et une brigades de personnels de santé cubaines contribuent aux efforts nationaux et locaux de vingt pays, venant s’ajouter ainsi, à certains endroits, à celles qui existent déjà dans soixante pays et qui se sont mobilisées pour lutter contre l’épidémie.

Nous avons aussi partagé certains des médicaments que nous produisons nous-mêmes et dont notre pratique nous prouve qu’ils sont efficaces pour prévenir ou soigner la maladie. Par ailleurs, notre personnel médical a participé, depuis Cuba et par téléconférences, à des consultations et débats sur des traitements spécifiques à des patients ou à des groupes particuliers dans plusieurs pays.

Nous réalisons cet effort sans ignorer notre responsabilité de protéger la population cubaine, ce que nous faisons rigoureusement malgré les terribles limitations que nous impose le blocus économique, commercial et financier des Etats-Unis. Quiconque veut en savoir plus n’a qu’à consulter les chiffres qui sous-tendent cette affirmation, car ils sont publics. Rien qu’un zeste de décence permet de comprendre que ce blocus impose à Cuba des difficultés extraordinaires pour pouvoir garantir les intrants matériels et les équipements sous-tendant le système de santé publique, à plus forte raison dans les conditions spéciales qu’implique le combat contre cette pandémie. Un exemple tout récent : une aide en provenance de Chine n’a pu arriver à Cuba, parce que l’entreprise de transport pressentie s’est désistée en alléguant des restrictions du blocus économique étasunien. Le comble, c’est que de hauts fonctionnaires du State Department ont eu l’impudence d’affirmer que les Etats-Unis exportaient bel et bien à Cuba des médicaments et des équipements médicaux. Sommés de donner un exemple de ces prétendues transactions commerciales, ils n’ont pu en présenter un seul !

Le blocus économique – tous les faits le prouvent éloquemment – constitue le principal obstacle au développement de Cuba, à la prospérité du pays et au bien-être des Cubains. Cette dure réalité, due uniquement à la politique d’agressivité permanente de la Maison-Blanche, ne nous empêche pourtant pas d’offrir notre aide solidaire. Nous ne la refusons à personne, et nous ne la refuserions même pas, le cas échéant, à ce pays qui nous fait tant de mal ! Cuba est convaincue que la conjoncture exige coopération et solidarité. Seul un effort international sans préjugés politiques permettant de développer et de partager la recherche scientifique et d’échanger les expériences des différents pays en matière de prévention, de protection de plus vulnérables et de pratiques de conduite sociale contribuera à raccourcir la durée de la pandémie et à réduire le rythme des pertes humaines. Cuba croit résolument que les Nations Unies et l’Organisation mondiale de la santé ont un rôle de direction absolument indispensable à jouer.

Si nous agissons de concert, nous freinerons l’expansion du virus plus vite et à moindre coût.

Restera alors la crise économique et sociale que la pandémie provoque à son passage et dont nul n’est capable de prédire l’ampleur avec certitude. Mais on ne saurait attendre ce moment-là pour conjuguer les volontés et pour tenter de résoudre les grands problèmes et les graves menaces auxquels nous nous heurterons et pour répondre à ceux qui existaient bien avant que la pandémie ait fait sa première victime.

Si l’on ne garantit pas aux pays en développement l’accès à une technologie concentrée d’habitude dans les pays les plus industriels, spécialement dans le domaine de la santé, et si ces derniers ne sont pas disposés à partager sans restriction et sans égoïsme les avancées de la science et leurs produits, alors l’immense majorité de la population mondiale restera aussi vulnérable qu’aujourd’hui, voire plus, dans un monde toujours plus interconnecté. Si l’on n’élimine pas les mesures économiques coercitives imposées pour des raisons politiques à des pays en développement, si l’on n’exonère pas ces derniers de leur dette extérieure écrasante et irrécouvrable, si on ne les libère pas de la tutelle impitoyable des organisations financières internationales, alors nous ne faisons pas d’illusion : le monde n’aura toujours pas la moindre capacité de réponse aux inégalités économiques et sociales qui, avec ou sans pandémie, tuent tous les ans des millions de personnes, enfants, femmes et vieux confondus.

La paix et la sécurité internationales sont assurément menacées, mais les agressions constantes contre certains pays ne font que les aggraver. On a beaucoup de mal à croire que la fin éventuelle de la pandémie conduira à un monde plus juste, plus sûr et plus digne si la communauté internationale, représentée par les gouvernements de chaque pays, ne s’empresse pas dès aujourd’hui d’adopter et de concerter des décisions qui se sont avérées jusqu’ici obstinément évasives.

Et on aura aussi des doutes fondés que l’humanité soit mieux préparée à la prochaine pandémie.

Il est encore temps d’agir et de mobiliser la volonté de ceux qui ont charge de responsabilités. Ne laissons pas la tâche aux générations futures, il pourrait être trop tard !

La Havane, 16 avril 2020     Texte intégral en espagnol : http://www.minrex.gob.cu/es/la-pand...

Texte intégral en anglais : http://www.minrex.gob.cu/en/covid-1...

Texte intégral en italien : http://www.minrex.gob.cu/es/la-pand...

Texte intégral en portugais : http://www.minrex.gob.cu/es/pandemi...