Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu Usono bezonas socialistan partion ?
de Vilhelmo Lutermano   Eric LEE  
25a marto 2020

Posttagmeze de la elrevigaj rezultoj de la praelekta kampanjo de Sanders en Nevado, subtenantoj de la senatano el Vermonto, kiu mem nomas sin “demokratia socialisto”, diskutis pri tio, kio nun okazu.

Se Sanders decidos forlasi la konkuradon, li jam − monatojn antaŭe − anoncis, ke li subtenos ĉian ajn kandidaton elektitan de la Demokrata Partio. La plej multaj liaj subtenantoj certe sekvos lin ĉe tio, same kiel ili faris en 2016, kiam li subtenis Clinton. Sanders klarigis, ke la plej alta prioritato devas esti venki Trump-on, kaj se tio signifas subteni la lacan kaj ne inspirantan Joe Biden, tiam estu tiel.

Sed por malgranda malplimulto de la Sanders-subtenantoj, same kiel en 2016, aliaj opcioj logas − interalie ne voĉdoni aŭ voĉdoni por marĝena politika partio.

Marĝenaj politikaj partioj en Usono, speciale maldekstraj, ja ekzistas − sed ili estas samtempe tre malmultaj kaj tre malgrandaj. Eĉ en 2016,kiam la populareco de Hillary Clinton inter la usonaj maldekstruloj estis plej malalta, ŝia ĉefa maldekstra rivalo, D-ro Jill Stein de la Verda Partio, ricevis ĝuste iomete pli ol 1 elcento de la voĉoj − kaj neniun voĉon en la Elekta Kolegio, kiu elektas la prezidanton.

Ĉi-jare neniu atendas ke la verduloj havos pli bonan rezulton. Socialisto, Howie Hawkins, kandidatas en la verdulaj praelektoj kaj aktuale estas gvidanta en la nombrado de delegitoj. Sed por montri ekzemplon pri la ega diferenco inter verduloj kaj demokratoj, Hawkin venkis en la kalifornia verdula praelekto per 3.556 voĉoj. En la sama subŝtata Demokrata Partio la gajninto estis Bernie Sanders per 1.548.025 voĉoj. Por ĉiu voĉdonanto en tiu subŝtato, kiu voĉdonis por la verduloj, 435 subtenis la socialiston kiu kandidatis kiel demokrato. Trianivelaj politikaj partioj restas same malpopularaj kiel ĉiam.

Kial tio okazos ? Kial tie ne ekzistas movado por krei partion (aŭ partiojn) maldekstre de la demokratoj ? Kaj kial la plej gravaj kaj plej sukcesaj socialistaj politikistoj en Usono − inkluzive de Alexandria Ocasio-Cortez − restas en la Demokrata Partio ?

Kelkaj klarigoj radikas en la diferenco inter 2016 kaj 2020. Neniel evidentas, ke la gvidantaro de la Demokrata Partio subfosas Sanders-on same kiel antaŭ kvar jaroj. Tio estas sekvo de la sukcesa klopodo de la Sanders-kampanjo post 2016 reformi la partion. Dum ĝi ne ricevis ĉion, kion ĝi deziris, ĝi tamen sukcesis multe − inkluzive de novaj reguloj redukti la influon de la “super-delegitoj” ĉe la konvento.

Kaj Sanders sukcese maldekstrigis aliajn demokratajn politikistojn, plej evidente Elizabeth Warren.

Eĉ se multaj subtenantoj de Sanders decidis, ke en longa perspektivo ili deziros forlasi la Demokratan Partion anstataŭ transformi ĝin, ili devos kompreni, ke la historio de la lasta jarcento ne optimismigas.

La verduloj faris ses prezidant-kampanjojn ekde 1996, kaj neniam ricevis pli da voĉoj ol kun Ralph Nader, ili kandidato en 2000. Li akiris apenaŭ 2,7 elcentojn de la popola voĉdono, kaj nenian elekto-voĉon. Kaj antaŭ Nader, la lasta relative granda triapartia klopodo ĉe la maldekstro estis en 1948 la kampanjo de la Progresa Partio de la usona vicprezidinto Henry Wallace, kiu akiris eĉ malpli da voĉoj ol Nader. Antaŭ pli ol jarcento, la Socialista Partio kapablis akiri 6 elcentojn da voĉoj sub la karisma Eugene V. Debs.

Estas multaj kaŭzoj pro kiuj trianivelaj partioj ne sukcesas en Usono. Voĉon-aliro estas problemo − pro kio Ralph Nader, kiu ne membris ĉe la verduloj, decidis labori kun ili, tiel la homoj povis voĉdoni por li en ĉiuj subŝtatoj.

Ekzistas ankaŭ la tre disvastiĝinta kredo inter laboristoj, inkluzive de sindikataj laboristoj, ke la Demokrata Partio estas kvazaŭ ilia partio − partio, kiun ili subtenas per milionoj da dolaroj ĉe ĉiu elekto, kaj por ĝiaj kandidatoj ili mobilizas kaj kampanjas. Spite al jardekoj da kampanjoj maldekstre por sindikato, ke ili ĉesigu sian apogon al la demokratoj, ekzistas nenia indiko, ke ili havas intereson fari tion.

Pro tiuj ĉi kialoj, kaj bazite sur jarcento da spertoj, kiam la usona maldekstro kontemplas pri sia estonteco post 2020, tre malverŝajnas, ke la opcio de socialista aŭ laborista partio akiros iom ajn logon.

Tiu ĉi artikolo aperis en la aktuala eldono de Solidarity (Solidarity & Workers’ Liberty. For social ownership of the banks and industry), //www.workersliberty.org/files...