Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La cifereca juano de Ĉinujo tuj kompletiĝonta
de Christoph BERGMANN  
16a februaro 2020

2020-01-14

Laŭ la Centra Banko de Ĉinujo, la dizajno de la cifereca juano bazita sur blockchain, estas jam finita. Estas unuaj informoj pri tio, kiel la cifereca valuto estu enkondukota – kaj supozoj pri tio, kion la registaro de Ĉinujo esperas per ĝi.

La Banko de la Ĉina Popolo (PBoC) laŭ komunikilaj informoj antaŭ nelonge anoncis, ke la laboroj pri la dizajno de la cifereca valuto de Ĉinujo jam finiĝis. Ke la sekvaj paŝoj nun estas sekvi “la principojn de stabileco, de sekureco kaj de kontrolo”. Preciza dato, kiam la cifereca juano fariĝu publika, tamen ankoraŭ ne ekzistas.

Laŭ aliaj raportoj la PBoC planas testi la digitan valuton, mallongigitan kiel DCEP, en la aparta ekonomia zono Ŝenĝen (Shenzhen) en etsurfacaj eksperimentoj. Tio estus tiam la unua “oficiala cifereca valuto” agnoskata de la centra banko. Laŭ tio, la celo de la DCEP estas anstataŭi la monkvanton MO – la rezervmonon, la cirkulantan kontantan monon. Ĝi estos ligita je 1 : 1 al la valuto de Ĉinujo, la juano. Por tio la PBoC planas, ke la cifereca valuto havu “kontrolatan anonimecon”, kvankam la signifo de tio ne estas tre klara. Per la MCEP transakcioj estu prilaborataj ankaŭ eksterrete (“offline”) per poŝtelefonoj. Tamen, teĥnikaj detaloj ne estas konataj.

Laŭ la raportoj, en la unua fazo ĉinaj komercaj bankoj ricevos aliron al la DCEP, kaj en la sekvo grandaj entreprenoj kiel Alibaba aŭ Tencent. Per tio Ĉinujo faras grandajn paŝojn antaŭ aliaj ŝtatoj – inkluzive de la Eŭropa Unio (EU) kaj Usono. En la EU ja ĉiam denove aperas planoj por cifereca eŭro – ekz-e de Francujo aŭ de Germanujo –, sed de decida, unuiĝinta procedo kiel en Ĉinujo oni estas ankoraŭ tre malproksima. Tamen ankaŭ en Ĉinujo ekzistas voĉoj pli prudentaj kaj pli skeptikaj. Ekz-e Huang Zhen, ekonomikisto de la universitato de Pekino, opinias ke ankoraŭ ekzistas pluraj – precipe juraj – malhelpoj por startigi la nacian ciferecan nacian valuton.

Ekzemple, Ĉinujo unue ellaboru la reguladajn kapacitojn por bridi la ciferecan valuton, por eviti ripetiĝon de la problemoj de la frua reta (“online”) financ-sistemo. Multaj produktoj montriĝis trompaj kaj tiris bilionojn da juanoj el la poŝoj de malgrandaj investistoj. Aktuale la blockchain-teĥniko en Ĉinujo estas ofte uzata por ĉirkaŭiri regulojn. Eventuale tio povus esti unu el la kialoj, pro kiuj Ĉinujo aktuale ankoraŭ pli akrigas sian severan politikon fronte al la kripto-borsoj kaj trudas la striktan reguladon de la branĉo. Unu el la celoj de la PBoC per la cifereca juano estas internaciigi la Renminbi-on – kutime nomata juano –, ĉar la cifereca valuto uzeblas translime, sen ke bankoj intermetiĝas kiel perantoj.

La Epoch Times – revuo eldonata de Ĉinujo, interalie por batali kontraŭ “misinformoj” de la Okcidento – klarigas, ke Ĉinujo “estas devigata, per la juano, iri rekte al la celo”, ke la kaŭzo estas la amplekso de la komerco farata per la renminbio ekde 2015 ĝis nun duoniĝis. Ekde 2012 Ĉinujo planas levi la juanon al tutmonda rezerva valuto. Post fruaj sukcesoj, kiuj altigis la parton de transakcioj pagataj per juano de 12,5 al 27,3 elcentoj, tiu kvoto intertempe refalis al 12,5 elcentoj.

Pluraj institutoj pri ekonomia esplorado avertas, ke la monaj cirkonstancoj en Ĉinujo kaŭzas novajn malstabiliĝojn. La registaro, laŭ ili, ja sukcesis revigligi la ekonomion per masivaj elspezoj por infrastruktur-programoj, sed la kreskokvoto falis al la plej malsupra nivelo de la lastaj 30 jaroj, dum la amplekso de la privata enŝuldiĝo fariĝas zorgiga. La cifereca juano nun estas por Ĉinujo projektego por realigi la celon fari la juanon vera mondvaluto.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2020-02-16, el la retejo BitcoinBlog.de