Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La hipokriteco pri Huawei
de Christian STÖCKER  
14a februaro 2020

Usono volas instigi siajn aliancanojn malakcepti teĥnikon de la ĉina firmao Huawei. La kaŭzo ne estas nur la komerca milito de Trump – sed ankaŭ publike konata sekreto de Usono.

En la jaroj de 2013 ĝis 2015 en la koridoroj de la domo de DER SPIEGEL jen kaj jen amasetoj el poŝtelefonoj kaŭzis mirojn. Kiam oni parolis pri la laboro pri kaj per dokumentoj el la materialo de Edward Snowden, ni lasis la poŝtelefonojn ekstere, pro bona kialo.

La malpreciza “smoking gun”

Usono riproĉas al Huawei, ke ĝi lasas sin uzi por spionado de la ĉina sekreta servo kaj enkonstrui sekretajn pordojn en la reta konkreta materialo – aŭ voli enkonstrui ion tian. La germana ekstera ministrejo, kiun Usono premas por ke Germanujo bojkotu la teĥnikon de Huawei, antaŭ nelonge komunikis al la gazeto Handelsblatt : “Fine de 2019 oni de usona flanko pludonis al ni informservaj informoj, laŭ kiuj Huawei pruvite kunlaboras kun la sekurecaj oficoj de Ĉinujo.” Oni atentu la subjunktivon ! [1]

Por ke ĉi tie ne estiĝu miskomprenoj : Malfidi Ĉinujon kaj ĝiajn ŝtate gvidatajn informadikajn entrudiĝulojn estas tute prava. Sed ĉi tie en la realo temas pri io tute alia.

Forgesitaj malkaŝoj, flame aktualaj

Envere tiu “informserva informo” estas mirige banala : Informo, ke la plej granda ret-provizanto de lando kunlaboras kun la sekretaj servoj de tiu lando, ne estas surprizo. La malo ja estus surprizo. En Usono la NSA igas al usonaj fabrikistoj ekipi siajn centrojn de kalkulado kaj de superrigardo per ties konkreta materialo, kial Ĉinujo faru tion alie ?

Ekzistas, ankaŭ tion montras Snowden-dokumentoj, kunlaboraj ligoj inter la grandaj servil-produktantoj en Usono kaj la sekreta servo NSA. Koncerne fizikajn retajn kursilojn (router) por la kable ligita Interreto, usonaj firmaoj dum longa tempo estis avangardaj : Cisco, Juniper Networks, Hewlett-Packard Enterprise. Sed la temon 5G same usonaj firmaoj kiel ankaŭ eŭropaj evidente preterdormis. Kaj neniu scias pli bone ol la usona sekreta servo, ke demandoj de teĥnologio estas ĉiam ankaŭ demandoj de potenco.

Al la evidente forgesitaj NSA-malkaŝoj de la jaroj de 2013 ĝis 2015 apartenas ekz-e la fakto, ke la NSA-unuo Tailored Access Operations proponis tutan katalogon de “enmetaĵoj” por la tiam kutimaj fajromuroj de serviloj, kursiloj kaj aparataro – ankaŭ por usonaj produktoj. Tiutempe ni per grand-investaj rimedoj ni restarigis la katalogon, jen vi povas vidi ĝin :

Kaptita, transformita en blaton, plusendita

Metodo por transformi por NSA-celoj la funkciadon de profesiaj telekomunikad-produktoj preskaŭ ekde la fabriko, funkcias jene : Antaŭ ol la servilo aŭ kursilo iras al la fina kliento, ekz-e telekomunikada entrepreno en alia lando, la sendaĵo estas kaptita. La aparato estas elpakita, provizita per “enmetaĵo”, reenpakita kaj plu sendata. La NSA havas por tiu procedo eĉ propran vorto : “Interdiction”. Ekzistas eĉ NSA-fotoj pri laborejo, ĉe kiu tio okazas.

En la kadro de la projekto “Genie” la sekreta servo per tiu kaj multaj aliaj metodoj celis esti fine de 2013 mondvaste instalita 85.000 “ĉeestajn punktojn” – ankaŭ en Germanujo. “Ĉeestaj punktoj” estas “prilaboritaj” komputiloj, serviloj, kursiloj : la sekreta ombra reto de la Five-Eyes-sekretaj servoj. Per tio eblas ekz-e ĉirkaŭkonduki Interret-trafikon tien, kien oni ŝatus havi ĝin.

Mallonga listo kun vunditaj aliancanoj

Ankaŭ tio ŝajnas esti forgesita : Aliancanoj neniam estis esceptigitaj el ĉio ĉi. Ekz-e estas dokumentitaj sukcesaj atakoj fare de la NSA kaj/aŭ de la brita GCHQ al :

• la duonŝtata belga telekomunikada konzerno Belgacom • La funkciigantoj de la Sea-Me-We-4-markablo (al tiu grupo apartenas ankaŭ Orange, la eksa France Telecom kaj Telekom Italia Sparkle) • La svisaj firmaoj de Mobilfunk-kalkuladoj Mach kaj Comfone • la germanaj ofertantoj de satelita Interreto Stellar en la urbo Hürth kaj Cetel kaj IABG • La fabrikisto de SIM-ĉipoj Gemalto • la internaj retejoj de grandaj usonaj entreprenoj, ekz-e Yahoo kaj Google • Ofertantoj de poŝtelefonaj servoj tra la tuta terglobo

Ĉe la atako al Belgacom oni uzis teĥnikon, kiu, danke al la ombra reto, supozeble disponeblas nur al la Five-Eyes-sekretaj servoj, eble ĝis hodiaŭ : “Quantum Insert”. Ĉe tio unu-je-unu-kopioj de retpaĝoj estas envere eldonataj de NSA-servilo, riĉigita per spiona trojano. En la kazo de Belgacom tio okazis per falsitaj LinkedIn-paĝoj kun eta kromaĵo. Kiu povas fari tion, tiu ne bezonas, kiel rusaj aŭ ĉinaj, entrudiĝuloj, dissendi infektitajn aldonaĵojn al retmesaĝoj. La ĉerpitaj informoj estis uzataj por pli profunde entrudiĝi en poŝtelefonajn retojn.

La ĉefo de la NSA estas ĉiam militisto

Per aliaj vortoj : NSA kaj GCHQ jam de longa tempo pruvite faras tion, kion Usono nun, sen liveri pruvojn al la publiko, riproĉas al Huawei. La brita GCHQ aktuale evidente konsideras la Huwei-teĥnologion regebla : En Britujo jam dum pluraj jaroj ekzistas test-instalaĵo, en kiu Huawei konstante sub superrigardo de la GCHQ devas pruvi, ke ĝia teĥniko faras nenion malpermesitan. La britoj ne partoprenas en la Huawei-bojkoto.

Envere la aferoj estas tiaj : Tempe de la Snowden-malkaŝoj la NSA kaj la GCHQ kun siaj superaj eblecoj kaj sia giganta ombra reto supozeble troviĝis mondvaste ĉe la pinto ĉe tio, kion la GCHQ foje nomis “regado de Interreto” (“Mastering the Internet”).

Ĉinaj kaj aliŝtataj retaj entrudiĝuloj, kvankam ja agemaj kaj ne malpli malrespektemaj, povis nur revi pri tiom granda potenco. Usono kaj ĝiaj Five-Eyes-partneroj transformis Interreton en armil-sistemon, kiun ankaŭ usona prezidanto Obama ne volis forlasi. La ĉefo de la NSA estas ĉiam samtempe ĉefo de la US Cyber Command – militisto.

Ekzistus solvo, sed tiun Usono ne volas

Paroli pri malarmado aŭ eĉ pri internaciaj kontraktoj en tiu ĉi kampo, tion usonanoj kaj britoj neniam emis – kvankam tion postulis eĉ iliaj propraj IT-sekurecaj specialistoj. Kial do, se oni en la vetarmado oni kredis esti ĉe la pinto.

Samtempe la Five-Eyes-sekretservoj obstine batalas kontraŭ efika fino-ĝis-fino-kodado : Se tio, kio fluas tra la reto, survoje ekzistas nur kiel signosalato kaj nur ĉe la fino remeteblas en kompreneblan formaton, tiam atako per survoje infektita kursilo provizore estas senutila. Tio validus ankaŭ por la hipotezaj sekretaj pordoj de Huawei – sed Usono tute ne interesiĝas pri kodado sekura por ĉiuj, male : ĝi aktive sabotas, kaj eĉ minace, al usonaj entreprenoj disvolvadon de kodaj normoj kaj sistemoj.

Apud la Trump-a ekonomia milito kun Ĉinujo ĉio ĉi certe estas la dua motivo de la kampanjo kontraŭ Huawei : Usono timas, ke Ĉinujo nun povus fari al ĝi tion, kion ĝi mem jam de jaroj faras al ĉiuj aliaj.

La solvo estus ne alvokoj al bojkoto – sed por ĉiuj devigaj internaciaj reguloj kaj kontrolsistemoj pri la reto. Kaj per tio, pli da sekureco por ĉiuj.

2020-02-09, sur www.spiegel.de/wissenschaft/...

Notoj]]

1. La funkcio de la subjunktivo (ekzistanta ja en la germana, sed ne en Esperanto) esprimiĝas per "laŭ kiuj …". -vl

Elgermanigita 2020-02-12 de Vilhelmo Lutermano