Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La franca federacio
de Petro LEVI  
15a januaro 2020

Dum la malnova reĝimo, antaŭ la Revolucio de 1789, Francio kiel samepokaj monarkiaj regnoj estis diserigita en multajn feŭdaĵojn : dukujojn, markizujojn, grafujojn, baronujojn, sinjorujojn, aŭtonomajn komunumojn, ekleziajn posedaĵojn, ktp. Ĉiuj estis ligitaj al la reĝa krono rekte, kaj apartenis al la reĝa teritorio, aŭ nerekte per kompleksa sistemo de suzereneco kaj vasaleco. La reĝo estis posedanto de Francio, de ĝiaj teritorioj kaj loĝantoj. Ĉi tiujn regatojn li konsideris kaj nomis siaj infanoj. Principe, ili ŝuldis al li sendiskutan obeon kaj li havis super ili ĉiujn rajtojn inkluzive tiun de vivo kaj morto. Cetere, la Romkatolika Eklezio estis ŝtato en la ŝtato. La juro estis diversa de unu feŭdaĵo al alia : oni kalkulis ĝis 300 malsamaj juraj sistemoj. Ekzistis krom la sola oficiala kortega franca lingvo tia diverseco de dialektoj, ke ofte, precipe en la Sudo, inter loĝantoj de malsamaj feŭdaĵoj proksimuma interkompreniĝo ne estis ebla sen interpretisto. La franca reĝo fakte estis reĝo de du inter si sendependaj reĝaj regnoj : Francio kaj Navaro. En ĉi tiu regno la oficiala, kortega lingvo ne estis la franca, sed la bearna, kiu sufokis la eŭskan. La teritorio de la eŭska en 1789 estis reduktita al montaraj partoj de Navaro. La francaj revoluciuloj por propagandaj celoj uzis la eŭskan. Ankoraŭ en mia infaneco, antaŭ la Dua mondmilito, diversaj kvartaloj de Parizo posedis proprajn dialektojn, per kiuj iliaj loĝantoj estis distingeblaj.

Dum la jaro 1788, post la kunvoko de la Ĝeneralaj Statoj (atentu : ne ŝtatoj, sed statoj) por la jaro 1789, ĉiuj vilaĝoj estis laŭ reĝa invito okupitaj per redakto de siaj "kajeroj de plendoj", t.e. siaj plendoj kaj deziresprimoj. Du el la plej oftaj deziresprimoj estis komuna unuigita leĝaro por la tuta teritorio kaj efektive komuna lingvo. La francan tiam internacian lingvon parolis ĉie nur la aristokratoj kaj kleraj regatoj, precipe klerikoj kaj burĝoj, ne nur en Francio sed pli malpli en tuta Eŭropo.

La unuan postulon jam la 26-an de aŭgusto 1789 komencis teorie plenumi la Deklaracio de la Rajtoj de la Homo kaj Civitano, tuj kondamnita de la papo, kaj pli malfrue, limigite laŭ burĝa koncepto, kompletigis Napoleono per sia fama kodo. En la esprimmaniero de la epoko, la esprimo "Homo kaj Civitano" signifas : "Homo en ĉi ties digneco de Civitano".

La dua ricevis komencon de plenumo nur en la 19-a jarcento unue kun ia ĝeneraligo de soldatservo, sed sisteme en la 3-a Respubliko, post 1871, kun la starigo de publika kaj deviga instruado. Tiu plenumo ofte estis realigita sen sufiĉa respekto al la lokaj kaj regionaj lingvoj, kulturoj kaj tradicioj, pro konfuzo inter komuna kaj unika lingvo.

"La Franca unueco. La Festo de la Federacio"

Principe sekuriginte al la francoj la liberecon kaj la egalecon, la Konstitucianta kunveno volis per granda nacia festo konsekri ilian unuecon. Tiu ĉi estis proklamita dum la nokto de la 4-a de aŭgusto, kiam la provincoj kaj la urboj rezignis siajn privilegiojn ; kaj tre spontane, timante “aristokratan komploton”, kiu celus restarigi la Malnovan Reĝimon, la popolo de Francio realigis la unuecon de la nacio. Ekde la fino de 1789, de vilaĝo al vilaĝo, de urbo al urbo, de regiono al regiono, la loĝantoj interfratiĝis, en granda patriota kaj samtempe revolucia impeto : tiuj interfratiĝaj kunvenoj ricevis la nomon "federacioj".

La Konstitucianta kunveno decidis organizi "Nacian Federacion", kiu estu kiel ilia kronado. La 14-an de julio 1790, unua datreveno de la kapto de la Bastilo, 14000 naciaj gvardianoj, venintaj el ĉiuj departementoj kaj kunvenintaj en Parizo sur vasta placo nomita Kampo-de-Marso, antaŭ grandega kaj entuziasma popolamaso, ĵuris "esti por ĉiam fidelaj al la Nacio, al la Leĝo kaj al la Reĝo", kaj "resti unuigitaj al ĉiuj francoj per la nerompeblaj ligoj de la frateco". Grandega novaĵo : ĝis tiam laŭlonge de la jarcentoj la reĝolandon konstruis la politiko de la reĝoj per geedziĝoj, heredoj, aĉetoj, konkeroj. "Jam denove Francion konsistigis ĉi-foje la libere esprimita volo de ĝiaj loĝantoj. " (L’Histoire, Malet kaj Isaak, eldono Marabout). La franca popolo ne konsistas el etnoj aŭ gentoj, sed nur el plej diversdevenaj civitanoj. La entuziasmo tiam esprimita tamen ne ĉiam estis sincera. La ideo, ke ĝi estis absolute unuanima, estus grava iluzio : ne mankas en Francio mem ĝia kontestado, notinde kun kompleksa rilato kun koloniismo.

En Francio de la unuaj jaroj de la Revolucio, ne ekzistis politikaj partioj laŭ la moderna koncepto, sed opiniaj popolaj asocioj nomitaj "kluboj", unu el ili estis la "bretona klubo", kiu kunvenante en la domo de Jakobenaj monaĥoj en Parizo kaj ricevinte membrojn el diversaj provincoj, alprenis la nomon "Jakobena klubo". Per si mem, la vorto "jakobena" aludas nenian ideologion sed nur rilatas al loko. En la kunvenejo de la deputitaro elektita en aŭgusto 1792, la deputitoj membroj de tiu klubo sidis fronte kaj maldekstre de la prezidanto. Ĉiuj el ili estis burĝoj, defendantoj de la ekonomia libereco kaj de la privata posedrajto. Baldaŭ, la jakobenoj disiĝis en du grupojn : la "Ĝirondistoj", kiuj malfidis la ofte perforteman parizan popolamason kaj simpatiis kompromison kun la Malnova Reĝimo, kaj la "Montistoj", inter kiuj estis la fama Robespiero kun malplimulto, kiu sincere deziris defendi la malriĉulojn. Pli radikalaj ol la Ĝirondistoj, la Montistoj apogis sin sur la popolamasoj kaj volonte uzis esceptajn, eventuale perfortajn rimedojn. La Ĝirondistoj akuzis Robespieron, ke li estas kandidato al la diktaturo. La Montistoj akuzis la Ĝirondistojn je ligiteco kun la rojalistoj kaj je "federalismo", t.e. je intenco rompi la unuecon de Francio por starigi federalan respublikon laŭ la modelo de Usono. La Ĝirondistoj, pli multaj en la deputitaro, estis la unuaj, kiuj postulis esceptajn tribunalojn kaj mortpunon kontraŭ la Montistoj.

Tiu historia prezento estas diskutinda notinde kun konsidero pri la evoluo de la franca socio sub influo de kompleksaj eventoj kaj konfliktoj eĉ en Francio mem kaj en la mondo dum pli ol du jarcentoj.

Petro LEVI.