Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La krucmilito de Usono kontraŭ la internacia kuracista kunlaborado de Kubo
de Ministrejo pri eksteraj aferoj, Kubo  
9a decembro 2019

La krucmilito de Usono kontraŭ la internacia kuracista kunlaborado de Kubo

Deklaro de la Ministrejo de Eksteraj Aferoj

La 5-an de decembro 2019

Ni sciigis en la Deklaro de la Ministrejo de Eksteraj Aferoj (MINEA) de la 29-a de aŭgusto 2019, ke la usona registaro ekde la pasinta jaro intense kaj malrespekte kampanjas kontraŭ la kuba kuracista kunlaborado, minacas pri punoj kubajn estrojn, kaj premas la ŝtatojn, por ke tiuj ĉi rezignu la interkonsentojn.

La kampanjo, detale gvidata de la Nacia Sekureca Konsilantaro de la Blanka Domo, havas aktivan partoprenon de senatanoj kaj parlamentanoj ligitaj al la kontraŭkuba mafio de Florido, kaj ankaŭ de furiozaj funkciuloj de la Ŝtat-Oficejo.

Ili akuzas Kubon pri supozata „moderna sklavigo” kaj „homŝakrado” de laboristoj de la kuba sansistemo, kiuj laŭ ili celas ekspluatadi kaj entrudiĝi en enlandajn aferojn de la ŝtatoj, kie tiuj laboristoj laboras.

Ili klopodas restarti la tiel nomatan „Programo de Parole por Kubaj Kuracistoj”, kiu funkciis ĝis la 12-a de januaro 2017, kiel rimedo por aktiva instigado al rezigno, pago de biletoj kaj leĝaj servoj, provizado de usonaj vizoj kaj vojaĝdokumentoj al kunlaborantoj en aliaj landoj, kun la celo rompi la interlandajn interkonsentojn subkribitajn kun tiuj landoj, senigi ilin de la servoj kaj senigi nin de homaj rimedoj, kiuj estas tre kompetentaj.

En majo 2019, la Ĝenerala Sekretario de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ)organizis Konferencon en la sidejo de tiu organizaĵo, pri la supozataj krimoj kontraŭ la homaro, faritaj de Kubo en rilato kun la kuba kuracista kunlaborado en aliaj landoj.

En junio, la Ŝtat-Oficejo, en sia Raporto pri Hom-Ŝakrado 2019, kalumniis la internacian kuracistan kunlaboradon de Kubo, kaj unu monaton poste ĝi aplikis punojn koncerne limigon de vizoj por kubaj funkciuloj ligitaj al kuracistaj taskoj.

Poste, la Agentejo por Internacia Progreso (USAID, laŭ la anglaj komencliteroj), usona institucio, kiu donas monon por malstabiligaj programoj kontraŭ la kuba registaro, buĝetis tri milionojn da dolaroj por projektoj celantaj la kubajn kuracistajn brigadojn laborantajn en eksterlando.

La persekutado fare de Usono komenciĝis en Latinameriko, kaj pro ĝi haltis la kunlaboraj laborprogramoj en Brazilo, Ekvadoro kaj Bolivio.

La faŝista kaj servanta brazila prezidanto Jair Bolsonaro kalumniis kaj fakte forpelis niajn kuracistojn, kiuj laŭ triflanka interkonsento kun la Hispan-Amerika San-Organizaĵo, de aŭgusto de 2013 ĝis novembro de 2018 priatentis 113.359.000 malsanulojn en pli ol 3.600 distriktoj kaj konstante priatentis 60 milionojn da brazilanoj.

En nia lando, 1.214 brazilaj studentoj diplomiĝis en la medicina fako.

Lia decido permesis al li kompleze servi la usonan registaron kaj haltigi programon, kiu helpis malriĉajn familiojn, kaj tio okazis kadre de kruela politiko de renverso de la socialaj progresoj atingitaj de la progresemaj registaroj de la Laborista Partio.

Altrangaj funkciuloj de Usono kalumniis dirante, ke la kubaj kuracistaj brigadoj en la Bolivara Respubliko de Venezuelo estas armeoj, kaj tion Bolsonaro ripetis kiel papago en septembro de 2019, dum parolado en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, ridinde triobligante, pro malico aŭ nescio, la senbazan kaj malĝustan ciferon menciitan de Vaŝingtono.

Funkciuloj de la Ŝtat-Oficejo, de la USAID kaj de usonaj ambasadejoj aliris naciajn aŭtoritatojn, en Gvatemalo, ekzemple, por urĝe kaj suspekte postuli detalajn datumojn rilatajn al la kuba kuracista kunlaborado, kun la celo trovi manieron haltigi ĝin.

En majo de 2019, la usona ambasadejo en Ekvadoro postulis de altrangaj registarestroj detalajn informojn pri la interkonsentoj kaj servoj de la kubaj kunlaborantoj. Kvin monatojn poste, la ekvadora registaro tuj ĉesigis la kunlaboradon aludante ekonomiajn kialojn, kvankam la interkonsento alproksimiĝis al sia limdato.

De la komenco de la kuracista kunlaborado en tiu lando, 3.565 kubaj kuracistoj laboris tie. Okazis 6.749.666 kuracistaj konsultoj, 212.360 operacioj ; oni helpadis 3.548 naskojn kaj aplikis 100.084 vakcinojn. En la „Operacio Miraklo” partoprenis 153 kunlaborantoj, kaj per tiu programo oni faris 168.543 operaciojn. Rezulte de la solidara tasko „Manuela Espejo” oni priatentis 825.576 homojn – 35.257 el ili en fakaj konsultejoj de neŭrofiziologio kaj otorinolaringologio – kaj al 21.062 malsanuloj oni faris genetikajn studojn.

Krome, 2.093 ekvadoraj junuloj diplomiĝis en Kubo.

En oktobro, la Ministrejo de Eksteraj Aferoj de Ekvadoro petis informojn pri la celo de la vojaĝo al tiu lando, de kubaj civitanoj, kiuj havis diplomatajn kaj oficialajn pasportojn. Poste, la ĉef-ministrino kalumnie deklaris, ke kelkaj kubanoj ligitaj al kunlaborprojektoj, partoprenis en la manifestacioj, kiujn la ekvadora popolo faris kontraŭ la aplikado, en tiu periodo, de novliberalaj leĝoj.

Estas pruvite, ke neniu kubano partoprenis aŭ organizis tiujn amasajn popolajn manifestaciojn, kaj neniu oficiala aŭ diplomata pasporto estis neleĝe uzata. La manipulantoj ne povis prezenti eĉ unu solan pruvon.

La kuba ŝtato liveras diplomatajn, oficialajn kaj priservajn pasportojn surbaze de la Konvencio de Vieno pri Diplomataj kaj Konsulaj Rilatoj, kaj ĝi garantias, ke la posedantoj respektas la leĝon en rilato kun la ĝusta uzo de tiuj dokumentoj.

Dum la puĉo en Bolivio, la usona ambasadejo en La Paco instigis, kondukis kaj rekte partoprenis atakojn de la polico kaj, surprize, de fajristoj, kontraŭ la kubaj kunlaborantoj. Estas publike priraportite, ke usonaj funkciuloj rekte partoprenis en tiuj agadoj uzante usonan diplomatan aŭtomobilon kun la numerplato 28 CD-17.

En tiuj tagoj, okazis 26 gravaj agoj kontraŭ niaj kunlaborantoj, eĉ batoj kontraŭ du el ili ; publika instigado de puĉemaj aŭtoritatoj al perforto ; ferocaj priesploradoj de kunlaborantoj, posedaĵoj kaj domoj ; falsaj akuzoj, arbitra portempa malliberigo de 50 kunlaborantoj, el kiuj kvar restis malliberaj kelkajn tagojn.

En tia situacio, la kuba registaro devigis sin tuj revenigi nian laboristaron, kaj ĝi firme malakceptis la mensogojn de la postpuĉe tiel nomata Ministro pri Sano, kiu senhonte kaj mensoge troigas la salajrociferon de la kubaj kuracistoj, kiu estas envere pli malgranda ol tiu de la boliviaj ĝeneralaj kuracistoj ; kaj tiu ministro ne diras, ke Kubo ricevis eĉ ne unu centavon kiel utilon de tiu kunlaborado.

La Kuba Kuracista Brigado en Bolivio, en kiu membras 54 % de virinoj, konsistis el 406 specialistoj el 32 fakoj, kiel ĝenerala medicino, infankuracado, malsanuleja medicino, ginekologio kaj naskologio, anestezado kaj reanimado, oftalmologio, ĝenerala ĥirurgio, ortopedio kaj traŭmatologio, intenseca kaj urĝa medicino, inter aliaj. Krome, 258 licenciuloj pri santeĥnologio, en rilato kun medicina bildologio, endoskopio, elektromedicino, laboratorioj, reaktivado kaj flegado, faris elstaran laboron.

En ĉi tiuj laborjaroj, ili ricevis 73.330.447 konsultojn kaj faris 1.529.301 operaciojn. Ili helpadis 60.640 naskojn, aplikis 22.221 vakcinojn kaj faris 508.403 okuloperaciojn.

En la kubaj universitatoj diplomiĝis 5.184 boliviaj kuracistoj.

Kun la persekutado kaj serĉado de informoj okazis ankaŭ klopodoj de usonaj „diplomatoj” pridemandadi la kubajn laboristojn en la malsanulejoj mem, kie ili laboras eksterlande, eĉ en Norda Afriko kaj Meza Oriento.

Estas fie kaj neakcepteble, ke oni pridubas la dignon, profesiecon kaj etikon de pli ol 400.000 kubaj sanfakuloj, kiuj en 56 jaroj kunlaboris en 164 landoj.

Elstaras iliaj heroaĵoj en la batalo kontraŭ ebolo en Afriko, blindeco en Latinameriko kaj Karibio, ĥolero en Haitio, kaj [elstaras ankaŭ] la partopreno de 26 brigadoj de la Internacia Laboristaro de Fakaj Kuracistoj pri Katastrofoj kaj Grandaj Epidemioj „Henry Reeve”, en Pakistano, Indonezio, Meksiko, Ekvadoro, Peruo, Ĉilio kaj Venezuelo, inter aliaj landoj.

Kun la sama sindonemo kaj sindediĉo, en Kubo senpage kapabliĝis 35.613 kuracistoj el 138 landoj.

Okaze de la landoj havantaj pli malfavorajn ekonomiajn cirkonstancojn, Kubo praktike pagas ĉion koncerne la kunlaboradon. Ankaŭ, kaj laŭ la linio de la Unuiĝintaj Nacioj pri kunlaborado inter progresantaj landoj, ĉi tiu kunlaborado okazas en aliaj landoj surbaze de komplementa kaj parta pago por la servoj.

La kubaj teĥnikistoj kaj profesiuloj absolute libervole kaj volonte partoprenas en tiuj programoj. Dum la plenumado de la tasko, ili daŭre ricevas siajn tutajn salajrojn kaj disponas, krome, je stipendio kaj aliaj utiloj en la koncerna laborlando.

Kiam Kubo ricevas komplementan helpon por la kunlaborado, tiuj kunlaborantoj havas la meriton doni justan kaj tute leĝan monhelpon por pagi, daŭrigi kaj progresigi la amasan kaj senpagan sansistemon, kiu estas alirebla de ĉiuj kubanoj, samkiel por la programoj de kunlaborado okazanta, sen pagoj al nia lando, en multaj mondopartoj.

Ni deklaris la pasintan 29-an de aŭgusto, ke aliro al sansistemo estas homa rajto. La usona krucmilito kontraŭ la kuba internacia kunlaborado estas malnobla kaj krima agado kontraŭ la popoloj, kiuj bezonas kuracistan atenton, kaj ĝi ne povos malbriligi la solidaran kaj homecan helpon de 29.000 kubaj kuracistoj, kiuj kun granda penado kaj komprenemo de siaj familianoj nuntempe laboras en 65 landoj.

La sinteno de la usona registaro en rilato kun ĉi tiu temo estas ege malgranda. La respondo de Kubo estas firma : ni plu protektos vivojn celante bonfarton kaj komforton por la mondo, per ĉiuj niaj ebloj, ie ajn.

Havano, la 5-an de decembro 2019.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : papera versio de la gazeto Granma, de la 6-a de decembro 2019 origina fonto : Cubaminrex

Jen la hispanlingva originalo :

La cruzada de Estados Unidos contra la cooperación médica internacional de Cuba

Declaración del Ministerio de Relaciones Exteriores 5 de diciembre de 2019

Como se alertó en la Declaración del MINREX del 29 de agosto de 2019, el gobierno de los Estados Unidos ha desplegado, desde el año pasado, una intensa e injuriosa campaña contra la colaboración médica que Cuba ofrece, combinada con la amenaza de sanciones a dirigentes cubanos y presiones contra los Estados receptores para que prescindan de ella.

Dirigida detalladamente desde el Consejo de Seguridad Nacional de la Casa Blanca, cuenta con la activa participación de senadores y congresistas asociados a la mafia anticubana de la Florida y de frenéticos funcionarios del Departamento de Estado.

Acusan a Cuba de supuesta “esclavitud moderna” y “trata de personas” que laboran en el sistema de salud cubano, con fines de explotación, o de alegada injerencia de estos en asuntos internos de los Estados en que están ubicados.

Intentan además restablecer el llamado “Programa de Parole para Profesionales Médicos Cubanos”, existente hasta el 12 de enero de 2017, como sustento de una activa gestión de incitación a la deserción, pago de pasajes y servicios legales, provisión de visas estadounidenses y documentos de viaje a cooperantes en terceros países con el propósito de sabotear los acuerdos bilaterales firmados con estos, privarlos de sus servicios y despojarnos de recursos humanos altamente calificados.

En mayo de 2019, el Secretario General de la Organización de Estados Americanos organizó una Conferencia en la sede de dicha organización sobre los supuestos crímenes de lesa humanidad cometidos por Cuba, en relación con la cooperación médica cubana en el exterior.

En junio, el Departamento de Estado, en su Informe sobre la Trata de Personas 2019, denigró la cooperación médica internacional de Cuba y, un mes después, impuso sanciones de restricción de visas a funcionarios cubanos vinculados con las misiones médicas.

Después, la Agencia para el Desarrollo Internacional (USAID), institución estadounidense que aporta fondos para los programas de subversión contra el Gobierno de Cuba, destinó 3 millones de dólares para proyectos dirigidos contra las brigadas médicas de Cuba en el exterior.

La persecución de Estados Unidos se inició por América Latina y ha forzado el cese de los programas de cooperación en Brasil, Ecuador y Bolivia.

El fascista y servil Presidente brasileño Jair Bolsonaro denigró y expulsó factualmente a nuestros médicos especialistas quienes, al amparo de un acuerdo tripartito con la Organización Panamericana de la Salud, desde agosto de 2013 hasta noviembre de 2018, atendieron a 113 millones 359 mil pacientes, en más de 3 mil 600 municipios y dieron cobertura permanente a 60 millones de brasileños.

En nuestro país, 1214 estudiantes brasileños se graduaron de medicina.

Esa decisión le permitió mostrarse complaciente con el gobierno norteamericano y desmontar un programa dirigido a familias de bajos ingresos, dentro de una política brutal de reversión de conquistas sociales alcanzadas durante los gobiernos progresistas del Partido de los Trabajadores.

Altos funcionarios de los Estados Unidos han usado la calumnia de que las brigadas médicas cubanas en la República Bolivariana de Venezuela son tropas militares, lo que Bolsonaro repitió como un papagayo, en septiembre de 2019, durante su discurso en la Asamblea General de Naciones Unidas, triplicando de manera ridícula, por maldad o ignorancia, la cifra mentirosa e infundada, utilizada por Washington.

Funcionarios del Departamento de Estado, de la Agencia para el Desarrollo Internacional (USAID) y de Embajadas estadounidenses han acudido a autoridades nacionales, como en Guatemala, para inquirir de forma perentoria y sospechosa, datos precisos de la cooperación médica cubana con el objetivo de encontrar la manera de eliminarla.

En mayo de 2019, la Embajada de Estados Unidos en Ecuador reclamó a altos funcionarios del gobierno información detallada sobre los convenios y los servicios de los cooperantes cubanos. Cinco meses después, el gobierno ecuatoriano los dio por terminados, de forma inmediata pese a su inminente expiración, alegando razones económicas.

Desde el inicio de la colaboración médica en este país, brindaron sus servicios un total de 3 mil 565 profesionales de la salud cubana. Se realizaron 6 millones 749 mil 666 consultas médicas, 212 mil 360 intervenciones quirúrgicas, se asistieron 3 mil 548 partos y se aplicaron 100 mil 84 dosis de vacunación. Participaron en la “Operación Milagro” 153 colaboradores, programa mediante el cual se realizaron 168 mil 543 intervenciones quirúrgicas. Como resultado de la Misión Solidaria “Manuela Espejo”, fueron atendidas 825 mil 576 personas, de ellas 35 mil 257 en consultas especializadas de neurofisiología y otorrinolaringología y a 21 mil 62 pacientes se les hicieron estudios de genética clínica.

También, terminaron sus estudios en Cuba, 2093 jóvenes ecuatorianos.

En octubre, el Ministerio de Relaciones Exteriores del Ecuador solicitó conocer el propósito del viaje a ese país de una lista de ciudadanos cubanos portadores de pasaportes diplomáticos y oficiales. Luego, la Ministra de Gobierno declaró injuriosamente que varios cubanos, asociados a los convenios de cooperación, participaron en las protestas que el pueblo ecuatoriano protagonizó contra la aplicación de medidas neoliberales en ese periodo.

Como se ha comprobado, ningún cubano fue participante u organizador de esas masivas manifestaciones populares y ni un solo pasaporte oficial o diplomático fue indebidamente utilizado. Los manipuladores no han podido presentar una sola evidencia.

El Estado cubano expide los pasaportes diplomáticos, oficiales y de servicio, en correspondencia con lo establecido en la Convención de Viena sobre Relaciones Diplomáticas y Consulares, y garantiza que los titulares cumplan con lo establecido para el uso adecuado de los mismos.

Durante el golpe de estado en Bolivia, la Embajada de Estados Unidos en La Paz instigó, condujo y participó directamente en acciones hostiles de fuerzas policiales y, sorprendentemente de bomberos, contra los cooperantes cubanos. Como se denunció públicamente, funcionarios norteamericanos participaron directamente en dichos actos, utilizando el auto diplomático estadounidense con matrícula 28 CD-17.

En esos días, se produjeron 26 incidentes graves contra nuestros cooperantes, incluida la golpeadura de dos de ellos ; la incitación pública de autoridades golpistas a la violencia ; registros brutales a sus personas, pertenencias y domicilios ; acusaciones falsas, la detención temporal arbitraria de 50 colaboradores de la salud, 4 de ellos por varios días. Ante esta situación, el gobierno cubano se vio obligado a proceder al retorno inmediato de nuestro personal y rechazó contundentemente las declaraciones mentirosas del llamado Ministro de Salud golpista que exagera descaradamente el monto de los estipendios de los especialistas médicos cubanos, en realidad inferior al de los médicos generales bolivianos ; y oculta que Cuba no recibió un centavo de beneficio de esta cooperación.

La Brigada Médica Cubana en Bolivia, integrada por un 54% de mujeres, estaba compuesta por 406 médicos de 32 especialidades como Medicina General Integral, Pediatría, Medicina Interna, Ginecología y Obstetricia, Anestesiología y Reanimación, Oftalmología, Cirugía General, Ortopedia y Traumatología, Medicina Intensiva y Emergencia, Neonatología, entre otras. Igualmente desplegaban una destacada labor, 258 licenciados en tecnologías de la salud como imagenología, endoscopia, electromedicina, laboratoristas clínicos, rehabilitadores y enfermería.

En estos años de trabajo, ofrecieron 73 millones 330 mil 447 consultas y realizaron 1 millón 529 301 intervenciones quirúrgicas. Asistieron 60 mil 640 partos, aplicaron 22 mil 221 vacunas y realizaron 508 mil 403 cirugías oftalmológicas.

En las universidades cubanas, se han graduado 5184 médicos bolivianos.

La persecución y búsqueda de información ha incluido intentos de interrogar al personal cubano por “diplomáticos” de Estados Unidos en los propios centros de salud donde este labora en el exterior, incluso en África Norte y Medio Oriente.

Es inmoral e inaceptable que se cuestione la dignidad, la profesionalidad y el altruismo de los más de 400 mil colaboradores cubanos de la salud que, en 56 años, han cumplido misiones en 164 naciones.

Se destacan sus hazañas en la lucha contra el ébola en África, la ceguera en América Latina y el Caribe, el cólera en Haití y la participación de 26 brigadas del Contingente Internacional de Médicos Especializados en Desastres y Grandes Epidemias “Henry Reeve” en Pakistán, Indonesia, México, Ecuador, Perú, Chile y Venezuela, entre otros. Con el mismo desinterés y consagración, en Cuba se han formado de manera gratuita 35 mil 613 profesionales de la salud de 138 países.

En el caso de las naciones con condiciones económicas más desfavorables, Cuba asume prácticamente los gastos de la colaboración. De igual modo y en línea con las concepciones de las Naciones Unidas sobre la cooperación entre países en desarrollo, esta se ofrece en otras naciones sobre la base de la complementariedad y la compensación parcial por los servicios prestados.

Los técnicos y profesionales cubanos que participan en esos programas lo hacen absolutamente de manera libre y voluntaria. Durante el cumplimiento de su misión, continúan recibiendo íntegramente su salario en Cuba y disponen, además, de un estipendio en el país de destino, junto a otras prestaciones.

Cuando Cuba recibe compensación por la cooperación prestada, esos colaboradores tienen el mérito de brindar un aporte justo y totalmente legítimo para el financiamiento, la sostenibilidad y el desarrollo del sistema de salud masivo y gratuito, accesible a todos los cubanos, así como para los programas de cooperación que se despliegan, sin ningún pago a nuestro país, en muchas partes del mundo.

Conforme declaramos el pasado 29 de agosto, el acceso a la salud es un derecho humano. La cruzada de los Estados Unidos contra la cooperación médica internacional es un acto infame y criminal contra los pueblos necesitados de asistencia médica, que no podrá opacar el aporte solidario y humano de los 29 mil profesionales de la salud cubanos, quienes con enorme sacrificio y comprensión de sus familiares, ofrecen servicios actualmente a 65 naciones.

La actitud del Gobierno de Estados Unidos en este asunto es despreciable. La respuesta de Cuba es firme : continuaremos salvando vidas y procurando la salud y el bienestar por el mundo, al límite de nuestras posibilidades, donde quiera que se nos solicite.

La Habana, 5 de diciembre de 2019.

(Cubaminrex)

papera versio de la gazeto Granma, de la 6-a de decembro 2019