Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
« Impost-paradizoj » aŭ la kontraŭleĝa financo
de Roland PLATTEAU   ATTAC  
13a februaro 2006

(La jena teksto estas resumo de libro eldonita en la franca lingvo, de Eldonejo “Mille et une Nuits” kaj kompletigita de freŝdata oficiala raporto kies raportisto estis Arnaud Montebourg)

Nur malofte la luktado kontraŭ la financaj krimaĵoj estiĝas ŝtate principa celo, same en Francio aŭ alilande. La manko de senperaj, facile identigeblaj viktimoj komprenigas tiun konstantan malseverecon de la registaroj. Ili sin kapabligas al nombrado de la ŝtelitaj veturiloj, sed pro sinsekvaj toleroj, malprogresoj, konsciencocedoj, ili sin senigis je la mezuriloj pri la ega mon-deliktado. Se tiuj informoj estus vaste koneblaj de ĉiuj civitanoj, sendube devus la ŝtatoj elmontri ja pli da batalemo en tiu kampo, kie la “impostparadizoj” rolas ĉefe.

De proksimume tridek jaroj travivis la tutmonda kapitalismo eksterordinaran ŝanĝiĝon, kies du ĉefaj ecoj estas : “globigo” pli rapida ol neniam (same rilate al reala ekonomio, t.e. produktado kaj interŝanĝoj, kiel rilate al financaj fluoj) kaj emo al tuta malreguligo. De la fino de tiu periodo, de la post-milito ĝis komencaj 1970 jaroj, kaj kiun oni nomis “la gloraj tridek”, ege malgrandiĝis la registaraj kapablecoj pri regulado politika, ekonomia kaj socia. Ekkompreni kiel agas la impostparadizoj, luktadi kontraŭ ili kaj la “lavado” de mono, estas rifuzi kontraŭleĝan tutmondigon.

I – Kio ili estas

Kuŝantaj plej ofte proksime de la grandaj agad-centroj, la tiel kutime nomataj “impostparadizoj” estas la kanaloj por la financaj fluoj de la kontraŭleĝa ekonomio : mono el la krimo, el la subaĉetado, el la imposta defraŭdo. Aliigitaj, tiuj grandegj sumoj “laboras” tute leĝe en la financaj cirkvitoj internaciaj. La tiel enirigitaj sumoj egalas ĉiujare inter 15 kaj 30 % de ĉiuj landaj ŝuldoj (kiuj valoras, proksimume, 5.000 miliardojn da dolaroj).

Do la impostparadizoj allogas ĉiujn, kiuj rifuzas solidarecon per la imposto, lasante al siaj kuncivitanoj porti ties ŝarĝon solaj. La riĉeguloj kaj la multnaciaj firmaoj ilin uzas amase. Tio estas unu el la kaŭzoj de la kompara malriĉiĝo de la ŝtatoj, kaj de ilia malkreskanta kapableco por regulado, eĉ entute savado de la sistemo mem.

Ne plu temas nur pri tiuj insuloj, celintaj “protekti” la ŝipojn de la grandaj eŭropaj imperioj financaj, nek nur pri tiuj landoj specialiĝintaj en la forprenado de la havaĵegoj for de la imposto (Bahamoj, Svisio, Luksemburgio), kiuj plu estas. Post la dua mondmilito elektis tiuj, kaj aliaj landoj, strategion pri kunmetiĝo en la globa ekonomia ordo, tiel misuzante sian regnan suverenecon. Tiu ordo fluigis la eŭrop-dolarojn, poste la petrol-dolarojn (1970), en tiujn zonojn malalt-impostajn. Poste plu la ŝtatoj estas laŭvice abdikintaj sian regulpovon kaj konsentis la tutan liberecon peri la kapital-cirkuladon. Ni rimarkigu, kohere kun la attac-proponoj pri “Tobin-impostado”, ke tiuj cirkuladantaj kapitaloj estas de nun 95-elcente spekulaciaj, do grandparte malligitaj el la reala ekonomio, kvankam iliaj posedantoj dezirus nin kredigi ke estas ĉi tiuj la reala ekonomio.

Ĉar nun la kapitaloj cirkulas lumrapide kaj tute libere, sisteme ekpovas la riĉeguloj kaj la multnaciaj firmaoj formetiĝi el ĉia publika estreco, nacia aŭ supernacia, por eskapi de la imposto, la juĝisto aŭ la policisto. Ili une uzados la nesufiĉaĵojn de la imposta kaj socia leĝaro loka, poste se tio ne sufiĉas, la impostajn paradizojn. Ĝenerale, ili profitas kiom eble plej multe el la tuta foresto de leĝo en plej multaj mondskalaj ekonomiaj interrilatoj, por preterlasi ĉiun motivvalorojn klerecajn, ekologiajn socialajn aŭ homecajn.

Kiel meĥanika rezulto de tiu foresto de reguloj, la ekonomia kaj financa krimo tendencas “tegmenti” kaj federacii ĉiujn grandajn krimojn. Sur la sekreto, sur la ŝtata silento kaj apatio ĝi apogas sin. La egaj malbonaĵoj, kiun ĝi rezultigas al la socio, estas ja malmulte konataj, malmulte taksitaj manke de senperaj, videblaj viktimoj. Nuntempe la punaj oficoj estas senarmaj : antaŭ mondskala krimo, kiu juĝisto ? Kiu policisto ? Kia leĝaro ?

El tio la leĝa ekonomio malfortiĝas, kaj la ŝtatoj ne plu estras siajn decidaĵojn. Principe tendencas la krimeco iĝi la normala konduto de la multnaciaj firmaoj kaj riĉeguloj, sub ekranaj agadoj laŭrajtaj kaj pravaj (tiel dirinte) t. E. Ekzemple la grandskala internacia spekulacio. Jen kien nin kondukis unu ĝisoste liberalisma generacio, kiu dogmigis la tutan liberecon de financa cirkulado, komerco, investo, kaj konkurenco, asertante, ke la merkato, per sia “nevidebla mano” nature estigos la plej bonan ekvilibron inter la individuoj kaj ŝtatoj, tiel senigante la ekonomian kaj socialan leĝaron de ĉiu ajn esto-pravo.

II – Al kio ili utilas

Impost-defraŭdo

En Francio, la impost-defraŭdo ĉiujare kostas 250 miliardojn da frankoj, nome la proksimuman sumon de la deficito de la ŝtata buĝeto. De nun al ĝi aldoniĝas internacia konkuro : la regnoj praktikas sinmortigeman dumpingon, kiu lasis al ili ne alian alternativon ol sin amputi el siaj interven- kaj solidarec-iloj (sano, instruo, pensioj) aŭ premegi tiujn, kiuj ne povas eskapi de la impostoj kaj kotizoj (ĉefe salajruloj kaj pensiuloj), aŭ ambaŭ.

Subaĉetado

La subaĉetado estas alia faceto de la samaj meĥanismoj. Ĉiu povis konstati ties difektegan rolon en la kampoj politika kaj administracia. La juĝistoj agis en la fronto, ĉar ne volis vidi la estraroj la mortigan danĝeron, kiun ĝi estigas al la demokratioj. Krone de ĉi tio, la mondskala subaĉetado iĝis senprecedence ampleksa : komerco kun la ekskomunismaj landoj, Afriko, Azio, sed ankaŭ subŝtelo de subvencioj kaj internaciaj fondusoj. Ankaŭ tie la neesto de civitana kontrolo en la internaciaj organizoj (Internacia Mon-Fonduso – IMF – Monda Banko, Banko por Internaciaj Spezoj, Monda Organizo pri Komerco – MOK -) efikas obligante, ĉar la hiperliberala ideologio pravigis malfortigadon de la demokratiaj decidinstancoj. La subaĉetado iĝis tiom ampleksa, ke la subŝteloj de publika mono malrapide sufokas iujn ŝtatojn kaj fuŝas la bildon, kiu vidiĝas de la multflankaj institucioj. Kaj tio efikas profite al la privataj interesoj, nome tiuj de la subaĉetadaj rolantoj, por kiuj la ŝtata senpoviĝo kaj neesto de mondskalaj regul-organoj estas tute gajnigaj.

Privatigo de la konfliktoj

Ja tro alloga estas, ĉe multnaciaj firmaoj, uzi tiajn senleĝajn lokojn, kies suvereneco aĉetiĝas, por tie instali, aŭ instaligi, “sekurecan” organaĉojn celantajn al protektado de iliaj interesoj tramonde kaj unue en la “Tria Mondo” (aŭ en la ekspluatataj landoj). Al la ŝtatoj, kiuj kutimas enmiksiĝi ekster siaj landlimoj, ĉiu el tiuj lokoj estas prefera akceptloko por iliaj fiaĵoj, apogila ejo de iliaj sekretaj kaj spionaj oficoj, kaj subtraktanto de iuj militistaj intervenoj. Ili ankaŭ utilas por konfuzmiksi la spurvojon de kontraŭleĝa armila eksportado.

Komplezflagoj

Registrado de komerc-ŝipoj en specialigitaj impostparadizoj, per ekranaj societoj, ebligas eskapi el la socialaj kaj impostaj devigoj de la maraj ŝtatoj ; sed internacia juro pri maro estas esence civila, ne puna. Kiel pagigi fikciajn societojn ? La ŝiprompo de la Erika prezentas okazon elpruvi la logikon de tiu sistemo.

Estigita de la usonaj prinaftaj societaroj post la dua mondmilito, tiu praktiko pliintensiĝis, ĝis nun koncerni du trionojn el la tuta monda ŝiparo. Kunkulpuloj pri ĝi estas ĉiuj ŝipluistoj, ŝipekipistoj kaj ŝtatoj de la superregaj landoj. Sekureco kaj laborkondiĉoj pro tio estas tiritaj malsupren ; oni povas diri, ke la “komplezflagoj” malpurigis la tutaĵon de la mara internacia transportado. Ankaŭ ĉi tiu praktiko pluiris for el la estrado de ĝiaj iniciatintoj kaj profitantoj, ĉar ĝi unue estigas kreskantajn riskojn kaj persistigas la transportajn tarifojn en nivelo, kiu ne plu ebligas normalan renovigon de la monda ŝiparo, kies meza aĝo iĝas maltrankviliga.

“Lavado” de la kapitaloj

La impostparadizoj estas la lokoj, kie la senleĝa financo, per mon-lavado, miksas impostan defraŭdon, subaĉetadon, finegocojn kaj aliajn fiagadojn ĉiuspecajn. Al tio aldoniĝas la fluoj de internacia organiza krimaro “klasika” : drogo, prostituado, ŝteloj, moneltrudo, kaj aliaj. Sed por defluigi ties profitojn, la lavado estas necese antaŭa operacio. Ĝi konsistas el tiel obligi perajn operaciojn ke, elire, la mono povu esti reuzata, investata, lokumata, mastrumata tute leĝe.

Oni diferencigas tiurilate la antaŭlavadon (en impostparadizoj), la lavadon (en aliaj impostparadizoj) kaj la encirkuligo (enigo per bon-reputaciaj financaj lokoj kiaj Svisio, au Luksemburgio). Do obliĝos ekranaj societoj kaj malfacilege kontroleblaj transpagoj de iu societo al alia. Ĉiu stadio ankaŭ povos roli impost-rilate. Ĉio, kion la neesto de kontrolo povas fruktodoni, estas bonvena.

La lavado estas farata ankaŭ al la inversa direkto, “nigriganta” kaŝitajn enspezojn, profitojn kaj impost-fuĝaĵojn, por “nutri” la cirkvitojn de la subaĉetado kaj kontraŭleĝa finegocoj.

III – Kion fari ?

Ĝeneralaj aranĝoj

Ĉiu el la ĉi-supre cititaj problemoj necesigas apartan rigardon kaj pritraktadon. Sed por solvi ilin aŭ minimume por inversigi la tendencojn taŭgas agi pri la kaŭzoj kaj ne plu nur pri la rezultoj. La internaciaj financ-krimaĵoj, naskitaj kiel flanka funkcio de dubindaj praktikoj kaj de organizita krimaro, iĝis centaj ; tia oni pritraktu la problemon.

Ĉiu rolanto povus, se li vere ĝin volus, agi en sia stadio.

Tiel, la banka sistemo kaj ĝiaj kontrol-instancoj estus bone inspiritaj eliri el sia okjektiva kunkulpeco kun la internacia organizita krimaro. Protekto de la individua libereco, sub la kontrolo de la leĝdonanto kaj la juĝisto, ne povus daŭre esti absoluta riglilo al evoluo de la banka sekreto. Simile la eksterteritoriaj bankoj devus esti reguligitaj.

La ŝtatoj devus sin demandi, kiuj estas la loko kaj nivelo plej oportunaj por efiko. Ili ne povos eviti demokratiajn deprenadojn de landa suvereneco por krei mondan entrudiĝrajton kontraŭ la financaj krimoj.

Kelkaj malaplombaj provoj ja estas naskiĝantaj au studitaj en la internaciaj institucioj. Sed estas ankoraŭ fora la starigo de vera juĝa interhelpado, eĉ la kreo de eŭropa, poste mondskala juro. Ĉar ne ekzistas ne-nur-peceta juro, oni do ne povas fidi je la diskretaj kaj senkontrolaj kunvenoj de decidistoj kaj premgrupoj. Sen prigarda kaj proponanta institucio, kaj sen fortaj mobilizadoj en publika opinio, la nuna stato ja plu daŭros.

Do oni nepre plilarĝigu la eŭropan juĝan spacon al la kampo financkrima kaj subtenu ĉiun iniciaton pri kunlaboro juĝa, polica kaj administra, kaj ĉefe informu kaj eduku sur ĉiuj niveloj : loka, nacia, internacia. Tio estas la unusola ebla vojo por ke finfine financa kaj ekonomia krimaro, kies viktimoj estas nur la civitanoj, estu submetita al la internacia puna juro. Tiun juron oni kreontu en la ekonomia kampo, kreu ankaŭ ĝiajn aplikad-ilojn. Kaj tio estos bazita sur la rajtoj de la homo kaj de la gentoj, kaj inkluzive de la planeda antaŭgardo por estontaj generacioj.

Urĝaj aranĝoj

Ĉar la banka sekreto protektas la grandan krimaron, bankistoj devas konsideri samtempe respekton al privata vivo kaj ties kreskantan objektivan kunkulpecon kun la organizita krimaro. Ni petas :

- punojn kontraŭ bankoj, kiuj malkonsentas kunlabori, kaj publikigon de ties rifuzoj ;

- devigon konservi postsignojn de la ordonantoj de ĉiu ĝiro kaj transakcio pri “derivitaj produktoj” ;

- reguligon de la profesioj, protektataj per juraj privilegioj, kiuj utiligas

Ĉar impostparadizoj kvazaŭ aŭkcias sian nacian suverenecon, aplikendas internacia intrudiĝrajto. Ni petas :

- ke estu publikigitaj detalaj informeroj pri tiuj ŝtatoj aŭ teritorioj (por ke la civitano viktima sciu pri la krimo)

- ke ili estu truditaj kunlabori kun la cetera internacia komunumo en la kampoj juĝa, administra kaj polica.

Juĝa, polica kaj administra kunlaboroj estu plifortigitaj. Ni petas :

- ke estu aplikataj la estantaj kontraŭ-lavadaj leĝoj, kaj ke ili ne estu limigitaj de la teritorieco ;

- ke la efikantaj oficoj (financaj kontrol-aŭtoritatoj, justico, polico, fisko, internaj administrad-kontrolistoj en la privataj firmaoj) proksimiĝu kaj pretigu minimumajn regulojn ;

- ke la eŭropa leĝaro kompletiĝu per fako pri financaj krimoj.

Monlavado prosperas en malhelo. Ni petas :

- ke la informoj pri financaj deliktoj estu arigitaj kaj interŝanĝitaj pli efike ;

- ke la bankaj informoj estu estu disponeblaj, minimume se bezonataj : t. e. deklaracio de la transakcioj, identigo de la klientoj, normoj pri registrado kaj konservado, kontrolo pri respekto de la regularo ;

- ke instruo de financaj enketistoj iĝu unua strebo ;

- ke komerca internacia informaro iĝu disponebla kaj publika, temante pri : estraro, objekto, kontaro ;

- ke estu jure nulaj la aktoj kontraktitaj de ĉiu ajn fizika aŭ socia persono kun imposta aŭ banka paradizo.

La nuna stato estas ofte rezulto de la toleremo, eĉ konsciencocedo, de registaroj. Jam nun, unuavice, oni povus estigi decidaĵojn por bremsi la financajn krimagojn. Tio estas demando de politika volo. Attac petas la francan registaron estigi rekte aranĝojn, sur sia nivelo, kaj proponi tielcelantajn decidojn en la eŭropaj instancoj, en la G7 kaj en ĉiuj aliaj internaciaj instancoj, en kiu partoprenas Francio.

IV La “nigra listo”

Domaĝe neniu listo estas plena. La jenan starigis la Unuiĝintaj Nacioj (UN) :

Afriko kaj India Oceano :

Liberio, Maŭricio, Sejŝeloj ;

Azio, Pacifiko kaj Mez-Oriento :

Barejno, Dubajo, Kuk-insularo, Marŝalaj-Insuloj, Labuan-insulo, Libano, Makao, Marianaj Insuloj, Naŭro, Nioŭeo, Hongkongo, Samoo, Singapuro, Vanuatuo ;

Karibio :

Angvilo, Antigvo-Barbudo, Nederlandaj Antiloj, Arubo, Bahamoj, Barbado, Belizo, Bermudoj, Kostariko, Kajman-insuloj, Turkso kaj Kakoj, Britaj Virgulinsuloj, Panamo, Sankta-Lucio, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta-Vincento kaj Grenadinoj.

Europo :

Andoro, Kampione, Kipro, Ĝibraltaro, Gernezejo, Man-Insulo, Irlando, Ĵerzejo, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Madejro, Malto, Monako, Sercq Insulo, Svisio.

La scienca konsilantaro de Franca Attac,

MAJO 2000

Elfrancigita de Roland Platteau