Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado en la 74-a Ĝenerala Kunsido de Unuiĝintaj Nacioj, la 28-an de septembro 2019
de Bruno RODRÍGUEZ PARILLA  
15a novembro 2019

Parolado de Bruno Rodríguez Parrilla, Ministro pri Eksteraj Aferoj de la Kuba Respubliko, en la 74-a Ĝenerala Kunsido de Unuiĝintaj Nacioj, la 28-an de septembro 2019

S-ro prezidanto ;

S-roj ŝtatestroj ;

Elstaraj delegitinoj kaj delegitoj :

Mi esprimas miajn kondolencojn al la komunumo de Bahamoj pro la mortoj kaj grandaj detruoj kaŭzitaj de la uragano Dorian. Mi alvokas la internacian komunumon disponigi helpajn rimedojn.

S-ro prezidanto :

En ĉi tiu Ĝenerala Kunsido de Unuiĝintaj Nacioj mi priraportas la fakton, ke en la lastaj monatoj la usona registaro komencis apliki krimajn regulojn, ne-konvenciajn, por malhelpi la liveradon de brulaĵo al nia lando el diversaj merkatoj, per minacado kaj persekutado de la transportkompanioj, de la ŝtatoj posedantaj la ŝipojn, de la ŝipkompanioj kaj asekurentreprenoj.

Rezulte de tio ni alfrontis gravajn malfacilaĵojn por garantii la disponeblon de brulaĵo por la ĉiutaga agado en la lando, kaj tio devigis nin apliki portempajn urĝregulojn, kiuj estas eblaj nur en organizita lando kun unueca kaj solidara popolo preta defendi sin kontraŭ eksteraj atakoj kaj protekti la atingitan socialan justecon.

En la lasta jaro, la usona registaro pliakrigis siajn malamikajn kaj embargajn regulojn kontraŭ Kubo. Ĝi almetis kromajn malfacilaĵojn al la ekstera komercado kaj kreskigis la persekutadon de niaj bankaj kaj financaj rilatoj kun la tuta mondo. Ĝi ekstreme limigis la vojaĝojn kaj iajn ajn rilatojn inter ambaŭ popoloj. Al la kubanoj loĝantaj en usono ĝi malhelpas iliajn rilatojn kaj kontaktojn kun la patrujo.

Ankoraŭ hodiaŭ la kontraŭkuba strategio de la imperiistoj bazas sin sur la kruela memorandumo en 1960 subkribita de la ŝtata vicsekretario Léster Mallory, kaj mi ĝin citas : „… Ne ekzistas efika politika opozicio (…) La nura ebla maniero malhavigi [al la registaro] la enlandan helpadon, estas estigi seniluziiĝon kaj laciĝon per mankoj kaj fuŝa ekonomio (…) Oni baldaŭ devas utiligi ĉiujn eblajn rimedojn por malfortigi la ekonomian vivon (…) per neprovizado de mono kaj resursoj al Kubo, kun la celo redukti la salajrojn kaj tiel estigi malsaton, malesperon kaj faligi la registaron”.

La neleĝa Leĝo Helms-Burton de 1996 gvidas la agresan konduton de Usono kontraŭ Kubo. Ĝia esenco estas kruda volo rifuzi la rajton je libera memdecido kaj sendependeco de la kuba nacio.

Alia temo de tiu leĝo estas altrudi la leĝan aŭtoritatecon de Usono kaj la jurisdikcion de ĝiaj kortumoj sur la komercaj kaj financaj rilatoj de iu ajn lando kun Kubo, por rompi la Internacian Juron, la jurisdikcion de Kubo kaj de aliaj ŝtatoj, kaj establi la supozatan dominon de la leĝo kaj la politika volo de Usono.

La ekonomia, komerca kaj financa embargo estas daŭra ĉefa baro por la progreso de nia lando kaj por la evoluo de la ĝisdatiga procezo de la Socialista Modelo de Ekonomia kaj Socia Progreso, pri kiu Kubo agadas. La novaj rimedoj specife damaĝas la ne-ŝtatan sektoron de nia ekonomio.

Ĉiujare Usono buĝetas dekmilojn da dolaroj por politika malstabiligo, kun la celo konfuzi kaj malfortigi la unuecon de nia popolo, kaj tio rilatas al planita gazetara kampanjo por malprestiĝigi la kuban revolucion, ties gvidantojn, ties glorajn historiajn donitaĵojn ; por misfamigi la ekonomiajn kaj socialajn rimedojn, kiuj helpas la progreson kaj la justecon, kaj por detrui la socialismajn ideojn.

La pasintan ĵaŭdon, surbaze de krudaj kalumnioj la Ŝtat-Oficejo anoncis, ke la Ĉef-Sekretario de la Kuba Komunista Partio, la armea generalo Raúl Castro Ruz, ne ricevos vison por eniri en Usonon. Temas pri ne-realigebla diro, kiu celas malprestiĝigi Kubon kaj la sentemon de nia popolo. Tio estas elektokampanja peceto, kiu estis ĵetita al la kub-usona ekstrema dekstrularo. Tamen, la publikaj kaj ofendaj falsaĵoj uzataj por klopodi pravigi tiun diron, kiujn mi firme malŝatas, elmontras la fion kaj malmoralecon, sur kiuj devas bazi sin ĉi tiu usona registaro, kiu dronas en koruptado, mensogo kaj senmoraleco.

Ĉiuj tiaj agoj rompas la Internacian Juron kaj malrespektas la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj.

La plej lasta preteksto, kiun pasindmarte la prezidanto Donald Trump ripetis ĉi tie, estas kulpigi Kubon pri la malsukceso de la plano perforte faligi la registaron de la Bolivara Venezuela Respubliko. Por senigi la venezuelan popolon de tiu heroaĵo, la usonaj voĉistoj ripete uzas tiun vulgaran kalumnion, ke nia lando havas „inter 20.000 kaj 25.000 soldatojn en Venezuelo”, kaj ke „la kubaj imperiistoj dominas” en tiu lando.

Kelkajn minutojn antaŭe, en tiu mardo, la brazila prezidanto ĉe ĉi tiu podio uzis la liston de falsaĵoj faritan en Vaŝingtono, kaj li senhonte kreskigis la ciferon al „ĉ. 60.000 [kubaj] soldatoj” en Venezuelo.

Kiel unu plia elemento de lia kontraŭkuba obsedo, la nuntempa usona registaro kun brazila eĥo atakas la programojn de internacia kuracista kunlaborado, kiujn Kubo realigas en dekoj da progresantaj landoj. Tiuj programoj celas malriĉajn komunumojn, kaj ili bazas sin sur solidareco kaj volonteco de centmiloj da kubaj fakuloj, kiuj agadas surbaze de kunlaboraj interkonsentoj subskribitaj de la registaroj de tiuj landoj. De antaŭ multaj jaroj tiuj programoj estas agnoskataj de la internacia komunumo, de ĉi tiu organizaĵo kaj de la Monda San-Organizaĵo, kiel ekzemplo de la kunlaborado sudo kun sudo.

Rezulte de tiuj atakoj, multaj brazilaj komunumoj estas senigitaj de la senpaga kaj altkvalita sanservo, kiun laŭ la programo „Pli da kuracistoj” disvolvis miloj da kubaj kuracistoj.

En ĉi tiu periodo ne mankis la plej senhontaj minacoj kaj ĉantaĝoj, ankaŭ ne senmoralaj invitoj al tio, ke nia lando, por havi brulaĵon en cirkonstancoj de prefero kaj neklara amikeco, perfidu siajn principojn kaj internaciajn devojn.

Okaze de la 60-a datreveno de la revolucia venko, per kiu la kubanoj atingis la veran kaj definitivan sendependecon, la Ĉef-Sekretario Raúl Castro diris : „… la kubanoj estas preparitaj por rezisti en milito, kiun ni ne volas, kaj ni esperas, ke la plej saĝaj homoj el la usona registaro evitigos tiun militon”.

Ni ripetis, ke ankoraŭ en la nuntempaj cirkonstancoj ni ne rezignas la volon havi respekteman rilaton, surbaze de reciproka respekto kaj rekono de niaj profundaj malsamaj trajtoj, kun Usono.

Ni scias, ke tiu estas la volo de nia popolo kaj la sento komuna al la plej granda parto de la usona popolo kaj de la kubanoj loĝantaj en tiu lando.

Mi same konfirmas, ke atakoj al la ekonomio – sen konsideri kiom forta ili estas –, minacoj kaj ĉantaĝoj ne devigos nin cedi. Konanto de la kuba historio en la longa batalo por atingi la sendependecon kaj en la firma defendado de la atingitaj libereco kaj justeco, senerare komprenos la gravecon, sincerecon kaj aŭtoritatecon de ĉi tiuj idearo kaj diroj de nia popolo.

S-ro prezidanto :

La rilatoj inter Kubo kaj Venezuelo bazas sin sur la reciproka respekto kaj la vera solidareco. Ni senhezite apogas la leĝan registaron, kiun prezidas kamarado Nicolás Maduro Moros, kaj la civil-militistan unuecon de la bolivara kaj ĉavista popolo.

Ni priraportas la konduton de la usona registaro kontraŭ Venezuelo ; tiu konduto celas instigi al puĉoj, murdoj de prezidantoj, ekonomia milito kaj saboto de la elektroproviza servo. Ni malŝatas la striktajn premrimedojn unuflanke faritajn kaj la senigadon de aktivo, malhelpadon al entreprenoj kaj baradon de enspezoj por eksportado. Ĉi tiuj agoj estas grava minaco por la regionaj paco kaj sekureco, kaj rektan atakon al la venezuela popolo, kiun Usono volas surgenuigi per la plej kruelaj manieroj.

Ni alvokas ĉiujn konsciiĝi pri ĉi tiuj faktoj, postuli nuligon de la unuflanke faritaj premrimedoj, kontraŭi perforton kaj instigi al respektema dialogo surbaze de la Internacia Juro kaj la konstitucia leĝaro de tiu lando.

Antaŭ malmultaj tagoj, Usono kaj eta grupo da landoj decidis reapliki la ekstempan Interamerikan Traktaton de Reciproka Helpado, kiu enhavas temon pri la rajto uzi militistan forton. Tiu estas absurda decido, kiu signifas historian retroiron kaj danĝeron por la regionaj paco kaj sekureco, kaj kiu klopodas pravigi per artefarita leĝo la entrudiĝon en la enlandaj aferoj de la Bolivara Venezuela Respubliko.

Tiu decido estas ankaŭ malĝentila rompo de la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel Paca Regiono, subskribita de la ŝtatestroj en Havano, en januaro 2014. Similan signifon havas la usona decido restarti la kruelan Doktrino Monroe, kiu estas dominrimedo de la imperiismo. Per tiu Doktrino oni faris en nia Ameriko intervenojn kaj militojn, puĉojn, militistajn diktaturojn kaj la plej hororajn krimojn.

Antaŭ ne-multaj tagoj, en ĉi tiu kunsido ni konstatis, ke la usona prezidanto kutimas ataki socialismon en publikaj paroladoj, kun klaraj elektokampanjaj celoj, kaj samtempe li instigas al makartiisme ne toleri tiujn, kiuj kredas je la eblo de pli bona mondo kaj havas esperon pri paca vivado en daŭripova ordo kun la naturo kaj en solidareco.

La prezidanto Trump ne scias, aŭ pretendas ne scii, ke la novliberala kapitalismo kulpas pri la kreskanta ekonomia kaj sociala malegaleco, kiun hodiaŭ suferas eĉ la plej progresintaj socioj, kaj kiu estigas – pro sia propra karaktero – koruptadon, apartiĝon el la socio, kreskon de krimado, rasdiskriminacion kaj ksenofobion ; kaj li forgesis aŭ ne scias, ke el kapitalismo aperis faŝismo, rasdiskriminacio kaj imperiismo.

La usona registaro gvidas malĝentilan persekutadon kontraŭ politikaj gvidantoj kaj popularaj kaj socialaj movadoj, per kampanjoj de kalumnioj kaj juĝoj skandale manipulitaj kaj politike motivitaj, por renversi la politikojn, kiuj – per suverena kontrolado de la naturaj rimedoj kaj la iom-post-ioma forigo de socialaj diferencoj – konstruis pli justajn kaj solidarajn sociojn, kiuj ebligis ĉesigon de socia kaj ekonomia krizo, kaj estis espero por la popoloj de Ameriko.

Tian renverson ili sukcesigis en Brazilo en rilato kun Luiz Inácio Lula da Silva, kies liberiĝon ni postulas.

Ni kontraŭas la klopodojn instigatajn de Vaŝingtono por malstabiligi la registaron de Nikarakvo, kaj ni certigas la firman solidarecon kun la prezidanto Daniel Ortega.

Ni estas solidaraj kun la karibaj landoj, kiuj postulas leĝan kompenson pro la hororaj sekvoj de sklavismo, samkiel justan, specialan kaj specifan traktadon de ili meritatan.

Ni firmigas nian historian devon pri memdecido kaj sendependeco de la frateca popolo de Portoriko.

Ni apogas la leĝan postulon pri suvereneco de Argentino koncerne la Malvinojn, Sandwich del Sur [Sandviĉo-de-la-Sudo] kaj Georgias de la Sudo.

Sinjoro prezidanto :

La konduto de la nuntempa usona registaro kaj ĝia strategio de militeca kaj atoma domino estas minaco al la internaciaj paco kaj sekureco. Tiu registaro havas ĉ. 800 milittrejnejojn en la tuta mondo. Ĝi evoluigas projektojn por militece regi en la ekstertera spaco kaj en la ciferecspaco, kaj kaŝe kaj neleĝe uzas la teĥnologion de informadiko kaj komunikado por ataki aliajn ŝtatojn. La rezigno de Usono pri la Traktato pri Mez-Atingaj Atom-Fortoj kaj la tuja komenciĝo de testadoj de mezatingaj misiloj pretendas komenci novan vetarmadon.

La prezidanto de la Ŝtata kaj Ministreja Helpantaro, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, en la pasintjara kunsido de Unuiĝintaj Nacioj asertis : „… La plurflankismo kaj la tuta respekto de la principoj kaj normoj de la Internacia Juro por alproksimiĝi al plurflanka, demokratia kaj egaleca mondo, estas nepraj elementoj por garantii pacan kunvivadon, havi internaciajn pacon kaj sekurecon kaj trovi daŭrigeblajn solvojn al la sistemaj problemoj”.

Ni daŭrigas nian firman apogon al vasta, justa kaj daŭripova solvo por la israelo-palestina konflikto, surbaze de kreado de du ŝtatoj, kio ebligos al la palestina popolo plenrajte memdecidi kaj havi sendependan kaj suverenan ŝtaton laŭ la landlimoj ekzistantaj antaŭ 1967, kun orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo. Ni kontraŭas la unuflankan agadon de Usono establi sian diplomatejon en Jerusalemo. Ni priraportas la perfortojn de la israelaj fortoj kontraŭ la civila loĝantaro en Palestino kaj la minacojn aneksi teritoriojn de la okupata Jordanio.

Ni estas daŭre kaj firme solidaraj kun la sahara popolo, kaj ni daŭre apogas la serĉadon de solvo por la problemo en Okcidenta Saharo, kiu tiel povos plenrajte memdecidi kaj vivi en paco en sia teritorio.

Ni apogas la serĉadon de paca kaj interkonsenta solvo por la problemo kreita en Sirio, sen eksterlanda entrudo kaj kun plena respekto de la suvereneco kaj teritoria sekureco. Ni malŝatas iun ajn rektan aŭ ne-rektan intervenon sen interkonsento de la leĝaj aŭtoritatoj de tiu lando.

Ni esprimas nian solidarecon kun la Islama Respubliko de Irano okaze de la atakoj de Usono. Ni malŝatas la unuflankan rezignon de Usono pri la Atom-Interkonsento kun Irano. Ni alvokas al dialogo kaj kunlaborado, surbaze de la principoj de Internacia Juro.

Ni bonvenigas la procezon de dialogo inter ambaŭ Koreioj. Nur per konversacioj oni povas atingi daŭran politikan solvon en la korea duoninsulo. Ni firme priraportas la altrudon de unuflankaj kaj maljustaj punoj kontraŭ la Demokrata Popola Respubliko de Koreo.

La daŭra ekspansio de NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) ĝis la landlimoj kun Rusujo estigas gravajn danĝerojn, kiuj akriĝas pro la altrudo de arbitraj punoj, kiujn ni malŝatas.

Sinjoro prezidanto :

Ni apogas, kun miro, la alvokojn de la lastaj marchas de la lernantaro kaj la junularo. La klimat-ŝanĝo, el kies sekvoj kelkaj estas jam definitivaj, endanĝerigas la vivon, ĉefe de la progresantaj etaj insulaj ŝtatoj.

La kapitalismo estas ne-daŭrigebla. Ĝiaj neraciaj kaj ne-daŭrigeblaj metodoj de produktado kaj konsumado, kaj la kreskanta kaj maljusta koncentriĝo de riĉaĵoj estas la ĉefa danĝero por la ekologia ekvilibro en la planedo. Ne ekzistos daŭripova evoluo sen sociala justeco.

La speciala kaj specifa traktado de la sudaj landoj en la internaciaj ekonomiaj rilatoj devas esti ne plu flankenlasita.

La urĝeco rilate al la situacio en Amazono instigas nin al serĉado de solvoj per kunlaborado de ĉiuj, sen ekskludoj kaj politikumado, kun plena respekto de la suvereneco de la ŝtatoj.

Sinjoro prezidanto :

Abundas koruptado de la politikaj sistemoj kaj de la elekto-modeloj, kaj grandiĝas la distanco inter tiuj sistemoj kaj la volo de la popoloj. Potencaj kaj ekskluzivaj malplimultoj, precipe la korporacioj, decidas pri la tipo kaj konsisto de registaroj, parlamentoj kaj institucioj de justeco kaj leĝo.

Post la malsukceso submetigi la Helpantaron pri Homaj Rajtoj, la usona registaro decidis malmembriĝi kaj tiel pli multe malhelpi la priajn dialogon kaj internacian kunlaboradon.

Tiu novaĵo ne surprizas nin. En Usono la homaj rajtoj estas daŭre rompitaj kaj multfoje tio okazas intence kaj evidente. En 2018, 36.383 homoj – po cent ĉiutage – mortis pro armilpafoj, dum la registaro protektadas komercistojn kaj produktantojn de armiloj, sen teni en konsidero la sekurecon de la civitanoj. Ĉiujare mortas 91.757 usonanoj pro kormalsanoj, ĉar mankas taŭga kuracmetodo. La mortokvanto de infanoj kaj patrinoj ĉe afrikamerikanoj estas duoble pli granda ol tiu ĉe la blanka loĝantaro. Dudek ok milionoj da usonaj civitanoj havas nek sanasekuron nek realan aliron al sanservoj ; tridek du milionoj scipovas nek legi nek skribi ; 2,2 milionoj da usonaj civitanoj estas malliberaj ; 4,7 milionoj havas kondiĉan liberecon, kaj okazas 10 milionoj da arestoj en ĉiu jaro. Eblas kompreni do kial la prezidanto okupiĝas pri atakoj al socialismo.

Ni malŝatas politikigon, selektadon, punajn metodojn kaj duflankan sintenon koncerne homajn rajtojn. Kubo havas daŭran devon en rilato kun la homaj rajtoj. Kubo havas daŭran devon en rilato kun la respekto, fare de ĉiuj homoj kaj ĉiuj popoloj, de ĉiuj homaj rajtoj, precipe de paco, vivo, progreso kaj rajto je memdecido.

Ni devas evitigi, ke oni trudu unuflankan kulturan modelon, totalisman kaj subpreman, kiu detruos la naciajn kulturojn, identecojn, historion, memorsignojn, simbolojn, individuecon, kaj kiu kaŝos la strukturajn problemojn de la kapitalismo, kiu estigas vundan malegalecon senhalte kreskantan.

La kapitalismo tiel nomata „de la kono” ofertas la samon. La cifereca kapitalo kronas la mondajn valorĉenojn, koncentras la posedon de ciferecaj datumoj, ekspluatas identecon, informadon kaj konon, kaj endanĝerigas la liberecon kaj demokration, kiuj estas jam analoge malkreskintaj. Ni bezonas aliajn formojn de propra, homama kaj kontraŭhegemonia pensado, kaj firman politikan agadon por strukturigi la popolan aktivecon en la retejoj, en la stratoj, en la balotejoj.

La sendependaj ŝtatoj bezonas havi suverenecon en la cifereca spaco, forlasi la ŝajnan utilecon de la tiel nomataj „socioj en reto” aŭ „erao de aliro” kaj anstataŭ okupiĝi pri tio, demokratiigi la mastrumadon de la Interreto.

Sinjoro prezidanto :

La potenca kaj universala pensado de José Martí [1], apostolo sendependeco, daŭre inspiras kaj instigas la novajn generaciojn de kubanoj. Liaj vortoj, skribitaj kelkajn horojn antaŭ ol lia morto en batalo, hodiaŭ havas specifan gravecon, kaj mi lin citas : „… mi estas ĉiutage en danĝero morti por mia lando, kaj por mia devo (…) ĝustatempe malhelpi per la sendependiĝo de Kubo, ke Usono vastiĝu en la Antiloj kaj sin trudu, kun tiu granda forto, en niajn teritoriojn de Ameriko. Ĉio, kion mi ĝis nun faris kaj faros, celas tion”.

Similan forton havas la vortoj de Antonio Maceo [2], kiu en 1888 skribis : „Tiu, kiu klopodos submeti Kubon, havos nur la polvon de la plensanga grundo se tiu ne mortos en la batalo”.

Ĉi tiu revolucio estas la sama, kiun gvidis Fidel Castro Ruz, kaj kiun nun gvidas la Ĉef-Sekretario Raúl Castro kaj la prezidanto Miguel Díaz-Canel.

Se, en ĉi tiu punkto, iu ankoraŭ pretendas faligi la kuban revolucion aŭ esperas, ke la novaj generacioj de kubanoj perfidos sian pasintecon kaj rezignos sian estontecon, ni kun la vervo de Fidel ripetas :

Patrujon aŭ morton !

Ni venkos !

(el la retejo Cubaminrex)

Notoj de la tradukinto :

[1] José Julián Martí Pérez, kubano (1853-1895) : Nacia Kuba Heroo ; havis altajn principojn kaj latinamerikan kaj internaciisman emon ; multon verkis pri preskaŭ ĉiuj sferoj de la homa vivo ; mortis en batalo.

[2] Antonio Maceo Grajales, kubano (1845-1896) : Major-Generalo de la Liberiga Armeo ; majstre lerta pri taktiko, tre aktiva batalanto kaj altprestiĝa ĉefo ; aktive partoprenis en la bataloj kontraŭ Hispanujo ; mortis en batalo.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.cubadebate.cu/opinion/20... dato de la elfontigo : la 7-an de oktobro 2019

* * *

Jen la hispanlingva originalo :

Discurso pronunciado por Bruno Rodríguez Parrilla, Ministro de Relaciones Exteriores de la República de Cuba, en el 74 Debate General de la Asamblea General de la Organización de las Naciones Unidas, Nueva York, 28 de septiembre de 2019, “Año 61 de la Revolución”.

(Versiones Taquigráficas – Consejo de Estado)

Señor Presidente ;

Señores Jefes de Estado y de Gobierno ;

Distinguidas delegadas y delegados :

Expreso sinceras condolencias a la Mancomunidad de las Bahamas por las pérdidas de vidas y la terrible destrucción debidas al huracán Dorian. Llamo a la comunidad internacional a movilizar recursos para dar ayuda.

Señor Presidente :

Denuncio ante la Asamblea General de las Naciones Unidas que el Gobierno de Estados Unidos ha iniciado en los últimos meses la aplicación de medidas criminales, no convencionales, para impedir el abastecimiento de combustible a nuestro país desde diversos mercados, mediante la amenaza y persecución a las compañías que lo transportan, a los gobiernos de registro y bandera, navieras y empresas de seguros.

Como resultado, hemos encarado severas dificultades para garantizar el suministro de combustible requerido para la actividad cotidiana del país, lo que nos obligó a adoptar medidas temporales de emergencia, solo posibles en un país organizado, con un pueblo unido y solidario, dispuesto a defenderse de la agresión extranjera y a preservar la justicia social alcanzada.

En el último año, el Gobierno estadounidense ha incrementado cualitativamente sus medidas de hostilidad y bloqueo contra Cuba. Ha impuesto escollos adicionales al comercio exterior e incrementado la persecución de nuestras relaciones bancario-financieras con el resto del mundo. Ha limitado en extremo los viajes y cualquier interacción entre ambos pueblos. Obstaculiza los vínculos y contactos con su patria de los cubanos que viven en los Estados Unidos.

Guía hasta hoy la estrategia del imperialismo contra Cuba el infame memorando suscrito en 1960 por el subsecretario de Estado Léster Mallory que cito : “… No existe una oposición política efectiva (…) El único medio posible para hacerle perder el apoyo interno [al gobierno] es provocar el desengaño y el desaliento mediante la insatisfacción económica y la penuria (…) Hay que poner en práctica rápidamente todos los medios posibles para debilitar la vida económica (…) negándole a Cuba dinero y suministros con el fin de reducir los salarios nominales y reales, con el objetivo de provocar hambre, desesperación y el derrocamiento del gobierno”.

La ilegal Ley Helms-Burton de 1996 guía la conducta agresiva de los Estados Unidos contra Cuba. Su esencia es la pretensión descarnada de cuestionar el derecho a la libre determinación y la independencia de la nación cubana.

Concibe también la imposición de la autoridad legal estadounidense y la jurisdicción de sus tribunales sobre las relaciones comerciales y financieras de cualquier país con Cuba para atropellar el Derecho Internacional, la jurisdicción nacional y de terceros Estados, y establecer la supuesta primacía de la ley y la voluntad política de los Estados Unidos sobre ellos.

El bloqueo económico, comercial y financiero continúa siendo el principal obstáculo para el desarrollo de nuestro país y para el avance del proceso de actualización del Modelo Socialista de Desarrollo Económico y Social que nuestro país se ha trazado. Las nuevas medidas afectan particularmente al sector no estatal de nuestra economía.

Cada año, Estados Unidos destina decenas de millones de dólares del presupuesto federal a la subversión política, con el ánimo de confundir y debilitar la unidad de nuestro pueblo, que se articula con una concertada campaña de propaganda orientada a desacreditar a la Revolución, a sus dirigentes, su glorioso legado histórico, a denigrar las políticas económicas y sociales en favor del desarrollo y la justicia y a destruir las ideas del socialismo.

El pasado jueves, sobre la base de burdas calumnias, el Departamento de Estado anunció que el Primer Secretario del Partido Comunista de Cuba, General de Ejército Raúl Castro Ruz, no podrá recibir visa de entrada a este país. Se trata de una acción, sin efecto práctico, dirigida a ultrajar la dignidad de Cuba y los sentimientos de nuestro pueblo. Es una migaja electorera que se lanza a la extrema derecha cubanoamericana. Sin embargo, las falsedades abiertas y ofensivas que se utilizan para pretender justificarla, y que rechazo en los términos más enérgicos, reflejan la bajeza y podredumbre a la que tiene que acudir este Gobierno estadounidense, ahogado en la corrupción, la mentira y la inmoralidad.

Todas son acciones que transgreden el Derecho Internacional y violan la Carta de las Naciones Unidas.

El más reciente pretexto, reiterado aquí el pasado martes por el Presidente Donald Trump, es culpar a Cuba del fracaso del plan de derrocar por la fuerza al Gobierno de la República Bolivariana de Venezuela. Para escamotear la proeza al pueblo venezolano, los voceros yanquis utilizan repetitivamente la vulgar calumnia de que nuestro país tiene “entre 20 000 y 25 000 efectivos militares en Venezuela”, y que “el imperialismo cubano ejerce dominio” sobre ese país.

Unos minutos antes, ese martes, el Presidente de Brasil había usado en este podio el libreto de falsedades escrito en Washington, aumentadas con la desvergonzada cifra de “unos 60 000 efectivos militares” cubanos en Venezuela.

Como parte de su obsesión anticubana, el actual Gobierno de los Estados Unidos, con eco brasileño, ataca los programas de cooperación médica internacional que Cuba comparte con decenas de países en desarrollo, dirigidos a las comunidades más necesitadas, basados en el sentido de la solidaridad y la disposición libremente voluntaria de cientos de miles de profesionales cubanos, que se ejecutan sobre la base de acuerdos de cooperación firmados con los gobiernos de esos países y disfrutan, desde hace muchos años, del reconocimiento de la comunidad internacional, de esta propia Organización y de la Organización Mundial de la Salud como una muestra ejemplar de la Cooperación Sur-Sur.

Como resultado, muchas comunidades brasileñas fueron privadas del servicio de salud gratuito y de calidad que, bajo el programa “Más Médicos”, prestaban miles de profesionales cubanos.

No han faltado en este periodo las amenazas ni los chantajes más desfachatados, ni inmorales invitaciones a que nuestro país traicione sus principios y sus compromisos internacionales a cambio de petróleo en condiciones preferenciales y dudosas amistades.

Al conmemorar el aniversario 60 del triunfo revolucionario con el que los cubanos alcanzamos la verdadera y definitiva independencia, el Primer Secretario Raúl Castro, expresó : “… los cubanos estamos preparados para resistir un escenario de confrontación, que no deseamos, y esperamos que las mentes más equilibradas en el Gobierno norteamericano lo puedan evitar”.

Hemos reiterado que, aun en las actuales circunstancias, no renunciamos a la voluntad de desarrollar una relación civilizada con los Estados Unidos, basada en el respeto mutuo y el reconocimiento a nuestras profundas diferencias.

Sabemos que ese es el deseo de nuestro pueblo y el sentimiento que comparten la mayor parte del pueblo de los Estados Unidos y los cubanos que viven en este país.

Confirmo de igual modo que la agresión económica, por muy dura que sea, las amenazas y chantajes no nos arrancarán ni una sola concesión. Quien conozca la historia de los cubanos en la larga lucha por lograr la emancipación y en la firme defensa de la libertad y la justicia conquistadas, entenderá sin equivocaciones el peso, la sinceridad y la autoridad de estas convicciones y planteamientos de nuestro pueblo.

Señor Presidente :

La relación bilateral entre Cuba y Venezuela se basa en el respeto mutuo y en la verdadera solidaridad. Respaldamos sin vacilación al Gobierno legítimo que preside el compañero Nicolás Maduro Moros y la unión cívico-militar del pueblo bolivariano y chavista.

Condenamos la conducta del Gobierno de Estados Unidos contra Venezuela centrada en la promoción de golpes de Estado, magnicidios, guerra económica y sabotaje al suministro de electricidad. Rechazamos la aplicación de severas medidas coercitivas unilaterales y el despojo de sus activos, empresas e ingresos por exportaciones. Estas acciones constituyen una grave amenaza a la paz y la seguridad regionales, y una agresión directa a la población venezolana, a la que se pretende doblegar por las vías más crueles.

Llamamos a todos a tomar conciencia de estos hechos, a reclamar el cese de las medidas coercitivas unilaterales, a rechazar el uso de la fuerza y a alentar el diálogo respetuoso sobre la base de los principios del Derecho Internacional y el ordenamiento constitucional de ese país.

Hace pocos días, Estados Unidos y un puñado de países decidieron activar el obsoleto Tratado Interamericano de Asistencia Recíproca que contempla la utilización de la fuerza militar. Es una absurda decisión que representa un retroceso histórico y un peligro para la paz y seguridad regionales que pretende justificar, mediante un artificio legal, la intervención en los asuntos internos de la República Bolivariana de Venezuela.

Es también una grosera violación de la Proclama de la América Latina y el Caribe como Zona de Paz, que sus Jefes de Estado y Gobierno firmaron en La Habana, en enero de 2014. Similar significado tiene la decisión estadounidense de resucitar a la funesta Doctrina Monroe, instrumento de dominación del imperialismo bajo el que ocurrieron en Nuestra América intervenciones e invasiones militares, golpes de Estado, dictaduras militares y los crímenes más horrendos.

Como vimos hace pocos días en esta Asamblea, el Presidente de los Estados Unidos suele atacar al socialismo en repetidos pronunciamientos públicos, con fines claramente electorales, a la vez que promueve una intolerancia macartista contra quienes creen en la posibilidad de un mundo mejor y tienen la esperanza de vivir en paz, en armonía sostenible con la naturaleza y en solidaridad con los demás.

El presidente Trump ignora o pretende ocultar que el capitalismo neoliberal es responsable de la creciente desigualdad económica y social que hoy sufren, incluso, las sociedades más desarrolladas, y que, por su naturaleza, fomenta la corrupción, la marginalización social, el crecimiento del crimen, la intolerancia racial y la xenofobia ; y olvida o desconoce que del capitalismo surgieron el fascismo, el apartheid y el imperialismo.

El Gobierno de Estados Unidos encabeza una grosera persecución contra líderes políticos y movimientos populares y sociales, mediante campañas de calumnias y procesos judiciales escandalosamente manipulados y políticamente motivados, para revertir las políticas que, mediante el control soberano sobre los recursos naturales y la eliminación gradual de diferencias sociales, construyeron sociedades más justas y solidarias, que representaron una salida a la crisis económica y social, y una esperanza para los pueblos de América.

Así hicieron con el ex presidente de Brasil Luiz Inácio Lula da Silva, para quien reclamamos libertad.

Rechazamos los intentos dirigidos desde Washington para desestabilizar al Gobierno de Nicaragua, y ratificamos la invariable solidaridad con el presidente Daniel Ortega.

Nos solidarizamos con las naciones del Caribe que solicitan legítima reparación por las horrorosas secuelas de la esclavitud, así como el trato justo, especial y diferenciado que merecen.

Ratificamos nuestro compromiso histórico con la libre determinación y la independencia del hermano pueblo de Puerto Rico.

Apoyamos el legítimo reclamo de soberanía de Argentina sobre las islas Malvinas, Sandwich del Sur y Georgias del Sur.

Señor Presidente :

La conducta del actual Gobierno de los Estados Unidos y su estrategia de dominación militar y nuclear constituyen una amenaza para la paz y la seguridad internacionales. Mantiene cerca de 800 bases militares en todo el mundo. Avanza proyectos de militarización del espacio ultraterrestre y del ciberespacio, así como el empleo encubierto e ilegal de las tecnologías de la información y las comunicaciones para agredir a otros Estados. La retirada de Estados Unidos del Tratado sobre las Fuerzas Nucleares de Alcance Intermedio y el inmediato inicio de pruebas de misiles de alcance medio pretenden abrir una nueva carrera armamentista.

El Presidente de los Consejos de Estado y de Ministros, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, afirmó el año pasado ante esta Asamblea : “… El ejercicio del multilateralismo y el respeto pleno a los principios y normas del Derecho Internacional para avanzar hacia un mundo multipolar, democrático y equitativo son requerimientos para garantizar la convivencia pacífica, preservar la paz y la seguridad internacionales y encontrar soluciones duraderas a los problemas sistémicos”.

Reiteramos el apoyo irrestricto a una solución amplia, justa y duradera para el conflicto israelo-palestino, sobre la base de la creación de dos Estados, que permita al pueblo palestino ejercer el derecho a la libre determinación y a disponer de un Estado independiente y soberano en las fronteras anteriores a 1967, con Jerusalén Oriental como su capital. Rechazamos la acción unilateral de los Estados Unidos de establecer su representación diplomática en la ciudad de Jerusalén. Condenamos la violencia de las fuerzas israelíes contra la población civil en Palestina y las amenazas de anexión de territorios de la Cisjordania ocupada.

Reafirmamos nuestra invariable solidaridad con el pueblo saharaui y el apoyo a la búsqueda de una respuesta a la cuestión del Sahara Occidental que le permita el ejercicio del derecho a la libre determinación y a vivir en paz en su territorio.

Apoyamos la búsqueda de una solución pacífica y negociada a la situación impuesta a Siria, sin injerencia externa y con pleno respeto a su soberanía e integridad territorial. Rechazamos cualquier intervención directa o indirecta sin el acuerdo de las autoridades legítimas de ese país.

Expresamos nuestra solidaridad con la República Islámica de Irán ante la escalada agresiva de los Estados Unidos. Rechazamos la retirada unilateral de Estados Unidos del Acuerdo Nuclear con Irán. Llamamos al diálogo y a la cooperación, sobre la base de los principios del Derecho Internacional.

Damos la bienvenida al proceso de diálogo intercoreano. Solo mediante las negociaciones se puede lograr una solución política duradera en la península coreana. Condenamos enérgicamente la imposición de sanciones unilaterales e injustas contra la República Popular Democrática de Corea.

La continuada expansión de la OTAN hacia las fronteras con Rusia provoca serios peligros, agravados por la imposición de sanciones arbitrarias, que rechazamos.

Señor Presidente :

Apoyamos, con admiración, el llamado de las recientes marchas de estudiantes y jóvenes. El cambio climático, algunos de cuyos efectos son ya irreversibles, amenaza la supervivencia de todos, en particular de los Pequeños Estados Insulares en Desarrollo.

El capitalismo es insostenible. Sus patrones irracionales e insostenibles de producción y consumo y la creciente e injusta concentración de la riqueza son la principal amenaza al equilibrio ecológico del planeta. No habrá desarrollo sostenible sin justicia social.

El tratamiento especial y diferenciado a los países del Sur en las relaciones económicas internacionales no puede seguir siendo soslayado.

La emergencia en la Amazonía nos impulsa a la búsqueda de soluciones mediante la cooperación de todos, sin exclusiones ni politización, con pleno respeto a la soberanía de los Estados.

Señor Presidente :

Prolifera la corrupción de los sistemas políticos y de los modelos electorales y su creciente distancia de la voluntad de los pueblos. Poderosas y exclusivas minorías, en particular los grupos corporativos, deciden la naturaleza y composición de gobiernos, parlamentos e instituciones de impartición de justicia y aplicación de la ley.

Tras el fracaso de su pretensión de someter el Consejo de Derechos Humanos, el Gobierno estadounidense optó por abandonarlo para obstaculizar aún más el diálogo y la cooperación internacional en la materia.

No es noticia que deba sorprendernos. Estados Unidos es un país donde los derechos humanos se violan de forma sistemática y muchas veces de manera deliberada y flagrante. Treinta y seis mil 383 personas —cien por día— fallecieron en este país en 2018 por armas de fuego, mientras el Gobierno protege a los productores y comerciantes de ellas a costa de la seguridad de los ciudadanos. Noventa y un mil 757 estadounidenses mueren cada año de enfermedades cardiacas, por falta de tratamiento adecuado. La mortalidad infantil y materna entre afroamericanos es el doble de la población blanca. Veintiocho millones de ciudadanos estadounidenses no tienen seguro médico ni acceso real a servicios de salud ; 32 millones no pueden leer ni escribir funcionalmente ; 2,2 millones de ciudadanos estadounidenses están encarcelados ; 4,7 millones bajo libertad condicional y se producen 10 millones de arrestos al año. Se entiende entonces por qué el Presidente se ocupa en atacar al socialismo.

Rechazamos la politización, la selectividad, los enfoques punitivos y los dobles raseros en el tratamiento de la cuestión de los derechos humanos. Cuba permanecerá comprometida con el ejercicio, por parte de todas las personas y todos los pueblos, de todos los derechos humanos, en particular, a la paz, a la vida, al desarrollo y a la libre determinación.

Debemos impedir que se imponga un modelo cultural único, totalitario y avasallador que destroce las culturas nacionales, las identidades, la historia, la memoria, los símbolos, la individualidad, y que silencie los problemas estructurales del capitalismo que provoca una desigualdad lacerante que aumenta sin cesar.

El capitalismo llamado “cognitivo” ofrece lo mismo. El capital digital corona las cadenas de valor mundiales, concentra la propiedad de los datos digitales, explota la identidad, la información y el conocimiento y amenaza la libertad y democracia ya menguadas analógicamente. Necesitamos otras formas de pensamiento propio, humanista y contra-hegemónico y una acción política decidida para articular la movilización popular en las redes, en las calles y en las urnas.

Los Estados independientes necesitan ejercer soberanía sobre el ciberespacio, abandonar el espejismo de las llamadas “sociedad en red” o la “era del acceso” y, en vez de ello, democratizar la gobernanza de Internet.

Señor Presidente :

El pensamiento poderoso y universal del Apóstol de la independencia José Martí continúa inspirando y alentando a los cubanos de las nuevas generaciones. Sus palabras escritas pocas horas antes de enfrentar la muerte en combate tienen hoy particular relevancia y cito : “… ya estoy todos los días en peligro de dar mi vida por mi país, y por mi deber (…) de impedir a tiempo con la independencia de Cuba que se extiendan por las Antillas los Estados Unidos y caigan, con esa fuerza más, sobre nuestras tierras de América. Cuanto hice hasta hoy, y haré, es para eso”.

Fuerza similar tienen las palabras de Antonio Maceo, quien en 1888 escribió : “Quien intente apoderarse de Cuba solo recogerá el polvo de su suelo anegado en sangre, si no perece en la lucha”.

Es esta la misma y única Revolución Cubana comandada por Fidel Castro Ruz y que ahora encabezan el Primer Secretario Raúl Castro y el Presidente Miguel Díaz-Canel.

Y si, a estas alturas, alguien pretende todavía hacer rendir a la Revolución Cubana, o espera que las nuevas generaciones de cubanas y cubanos traicionen su pasado y renuncien a su futuro, repetiremos con el ímpetu de Fidel :

¡Patria o Muerte !

¡Venceremos !

(Ovación.)

Fuente : Cubaminrex

http://www.cubadebate.cu/opinion/20... 2019 oct 07