Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Puĉo en Bolivio : kvin instruoj
de Atilio BORÓN  
14a novembro 2019

Atilio Borón : Puĉo en Bolivio : kvin instruoj

La bolivia tragedio elokvente donas plurajn instruojn, kiujn niaj popoloj kaj sociaj fortoj devas lerni ĝis plena scio. Jen skiza listo, sur la vojo, kaj kiel antaŭdiro al estonte pli detala analizado.

Unue : ne gravas, ke oni majstre administru la ekonomion – kiel faris la registaro de Evo –, garantiu progreson, redistribuadon, fluadon de investoj, kaj plibonigu ĉiujn indikaĵojn de la makro- kaj mikro-ekonomio : la dekstrularo kaj la imperiismo neniam akceptas registaron, kiu ne submetiĝas al iliaj voloj.

Due : oni devas studi la gvidilojn publikigitajn de diversaj usonaj agentejoj kaj ties voĉistoj – maskintaj sin kiel akademianoj aŭ artikolistoj – por ĝustatempe kapti la signojn de ofensivo. Tiuj skribaĵoj ĉiam substrekas la bezonon detrui la prestiĝon de populara gvidanto, kio en faka ĵargono estas nomata murdo de elstarulo (character assasination), kiun oni komencas nomi rabisto, koruptulo, diktatoro aŭ stultulo. Ĉi tiu estas la tasko donita al sociaj komunikistoj, kiuj nomumis sin „sendependaj artikolistoj”, kiuj favorante la preskaŭ monopolan regadon de la gazetaro boras la cerbon de la loĝantaro per tiaj kalumnioj ĉiokaze akompanataj de mesaĝoj de malamo kontraŭ la aŭtoktonaj popoloj kaj, ĝenerale, la malriĉuloj.

Trie : post la sukceso de la supra tasko venas la vico de politika estraro kaj ekonomiaj elitoj, kiuj postulas „ŝanĝon” kaj ĉesigon de la diktatura reĝimo de Evo, kiu – kiel antaŭ malmultaj tagoj publikigis la abomena Vargas Llosa – estas „demagogo kun volo eternigi sin en la povo”. Mi supozas, ke tiu malagrablulo nun tostas en Madrido vidante la bildojn pri la faŝistaj bandoj, kiuj forrabas, bruligas, ligas artikolistojn al fosto, senharigas kaj ruĝkoloras urbestrinon kaj detruas la protokolojn de la pasinta elekto por plenumi la ordonon de S-ro Mario kaj liberigi Bolivion de perversa demagogo. Mi mencias tiun sinjoron, ĉar li estas malmorala standardportanto de ĉi tiu fia atako, de ĉi tiu senlima perfido, kiu krucumas popularan gvidanton, detruas demokration kaj estigas teror-dominadon per bandoj de murdistoj pagitaj por puni dignan popolon, kiu havis la kuraĝon esti libera.

Kvare : ekagas la „fortoj de protektado”. Ĉi-okaze ni parolas pri institucioj kontrolataj de pluraj agentejoj, militistoj kaj civiluloj de la usona registaro. Ĉi tiuj armas tiujn instituciojn, kune trejnadas kaj instruas sin pri politiko. Mi havis la okazon konstati tion, kiam – invitite de Evo – mi komencis kurson pri Kontraŭimperiismo, por superaj oficiroj de la tri armiloj. Tiam mi estis ŝokita pro la granda penetrado de la plej malprogresemaj usonaj sloganoj el la tempo de la malvarma milito, kaj pro la klare videbla malkontento – ĉe tiuj institucioj – kaŭzita de tio, ke indiĝeno estas prezidanto de ilia lando. Tiuj „fortoj de protektado” foriris de la scenejo kaj lasis la spacon libera por la senkontrola agado de faŝistaj bandoj similaj al tiuj, kiuj agadis en Ukrajnujo, Libio, Irako kaj Sirio por faligi – aŭ tion klopodi en tiu ĉi lasta lando – gvidantojn ĝenantajn la imperion, kaj tiel timigi la loĝantaron, la aktivulojn kaj la gravulojn mem de la registaro. Tio estas, do, nova socipolitika fakto : militista puĉo „pro nefarado” tiel, ke la opoziciaj bandoj dungitaj de la dekstrularo trudas sian leĝon. Kiam regas la teroro kaj la registara defendo ne funkcias, tia rezulto estas neevitebla.

Kvine : en Bolivio, protektado kaj atentado al publika ordo neniam devis esti taskoj de institucioj kiel polico aŭ armeo, kiuj estas kolonioj de la imperiismo kaj lakeoj de la aŭtoktona dekstrularo. Kiam okazis la ofensivo kontraŭ Evo oni elektis trankviligan politikon sen reagoj al la provokoj de la faŝistoj. Tio kuraĝigis ilin kaj kreskigis ilian volon : unue postuli elektadon ; poste, priraporti fraŭdon kaj postuli novajn elektojn ; tuj, okazigi elektojn, sed sen Evo (kiel okazis en Brazilo, sen Lula). Pli poste Evo rezignas ; fine, pro lia rezisto akcepti ĉantaĝon, ili estigas teroron kun kompliceco de policanoj kaj militistoj, kaj devigas Evon rezigni. Laŭ gvidilo, ĉio okazis laŭ gvidilo. Ĉu ni lernos tiujn instruojn ?

(el blogo de la aŭtoro)

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : gazeto Granma (papera versio de la 11-a de novembro 2019)

Jen la hispanlingva originalo :

El golpe en Bolivia : cinco lecciones

La tragedia boliviana enseña con elocuencia varias lecciones que nuestros pueblos y las fuerzas sociales y políticas populares deben aprender y grabar en sus conciencias para siempre.

Aquí, una breve enumeración, sobre la marcha, y como preludio a un tratamiento más detallado en el futuro.

Primero : por más que se administre de modo ejemplar la economía como lo hizo el gobierno de Evo, se garantice crecimiento, redistribución, flujo de inversiones y se mejoren todos los indicadores macro y microeconómicos, la derecha y el imperialismo jamás van a aceptar a un gobierno que no se ponga al servicio de sus intereses.

Segundo : hay que estudiar los manuales publicados por diversas agencias de Estados Unidos y sus voceros disfrazados de académicos o periodistas para poder percibir a tiempo las señales de la ofensiva. Esos escritos invariablemente resaltan la necesidad de destrozar la reputación del líder popular, lo que en la jerga especializada se llama asesinato del personaje (character assasination), calificándolo de ladrón, corrupto, dictador o ignorante. Esta es la tarea confiada a comunicadores sociales, autoproclamados como « periodistas independientes », que a favor de su control cuasi monopólico de los medios taladran el cerebro de la población con tales difamaciones, acompañadas, en el caso que nos ocupa, por mensajes de odio dirigidos en contra de los pueblos originarios y los pobres en general.

Tercero : cumplido lo anterior llega el turno de la dirigencia política y las élites económicas reclamando « un cambio », poner fin a « la dictadura » de Evo que, como escribiera hace pocos días el impresentable Vargas Llosa, aquel es un « demagogo que quiere eternizarse en el poder ». Supongo que estará brindando con champagne en Madrid al ver las imágenes de las hordas fascistas saqueando, incendiando, encadenando periodistas a un poste, rapando a una mujer alcalde y pintándola de rojo y destruyendo las actas de la pasada elección para cumplir con el mandato de don Mario y liberar a Bolivia de un maligno demagogo. Menciono su caso porque ha sido y es el inmoral portaestandarte de este ataque vil, de esta felonía sin límites que crucifica liderazgos populares, destruye una democracia e instala el reinado del terror a cargo de bandas de sicarios contratados para escarmentar a un pueblo digno que tuvo la osadía de querer ser libre.

Cuarto : entran en escena las « fuerzas de seguridad ». En este caso estamos hablando de instituciones controladas por numerosas agencias, militares y civiles, del gobierno de Estados Unidos. Estas las entrenan, las arman, hacen ejercicios conjuntos y las educan políticamente. Tuve ocasión de comprobarlo cuando, por invitación de Evo, inauguré un curso sobre Antimperialismo para oficiales superiores de las tres armas. En esa oportunidad quedé azorado por el grado de penetración de las más reaccionarias consignas norteamericanas heredadas de la época de la Guerra Fría y por la indisimulada irritación causada por el hecho de que un indígena fuese presidente de su país. Lo que hicieron esas « fuerzas de seguridad » fue retirarse de escena y dejar el campo libre para la descontrolada actuación de las hordas fascistas –como las que actuaron en Ucrania, en Libia, en Irak, en Siria para derrocar, o tratar de hacerlo en este último caso, a líderes molestos para el imperio– y de ese modo intimidar a la población, a la militancia y a las propias figuras del gobierno. O sea, una nueva figura sociopolítica : golpismo militar « por omisión », dejando que las bandas reaccionarias, reclutadas y financiadas por la derecha, impongan su ley. Una vez que reina el terror y ante la indefensión del gobierno el desenlace era inevitable.

Quinto : la seguridad y el orden público no debieron haber sido jamás confiadas en Bolivia a instituciones como la policía y el Ejército, colonizadas por el imperialismo y sus lacayos de la derecha autóctona. Cuando se lanzó la ofensiva en contra de Evo se optó por una política de apaciguamiento y de no responder a las provocaciones de los fascistas. Esto sirvió para envalentonarlos y acrecentar la apuesta : primero, exigir balotaje ; después, fraude y nuevas elecciones ; enseguida, elecciones, pero sin Evo (como en Brasil, sin Lula). Más tarde, renuncia de Evo ; finalmente, ante su reluctancia a aceptar el chantaje, sembrar el terror con la complicidad de policías y militares y forzar a Evo a renunciar. De manual, todo de manual. ¿Aprenderemos estas lecciones ?

(Tomado del blog del autor)

periódico Granma (impreso) de la 11-a de novembro 2019