Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Puĉo en Bolivio
de Elson Concepción PÉREZ  
14a novembro 2019

Elson Concepción Pérez : Puĉo en Bolivio

Komandantoj de la Armeo kaj de la Polico subtenis la puĉon kaj postulis la rezignon de la prezidanto. Evo (Morales, la prezidanto) kaj García Linera publike rezignis alveninte en Cochabamba, kien ili veturis el la landa ĉefurbo

En la pasinta dimanĉa vespero oni informis el Bolivio, ke okazis puĉo kontraŭ la prezidanto Evo Morales, post kiam la plej altrangaj komandantoj de la armeo kaj la polico kune postulis la rezignon de la prezidanto.

Evo kaj la vicprezidanto Álvaro García Linera veturis al la flughaveno de Chimure, en Cochabamba, kaj tie ili anoncis al la bolivia popolo kaj la mondo, ke ili rezignis favore de la enlanda paco.

En tiu sama loko la televidĉeno Telesur raportis, ke la ĉefa gvidanto – la entreprenisto Fernando Camacho – de la perfortaj grupoj, kiuj metis la landon en tian situacion, protektata de la bolivia polico iris ĝis unu el la placoj en La Paco, post lasi leteron kun postulo pri rezigno en la sidejo de la prezidanto.

En la dimanĉa mateno Evo anoncis la renovigon de la Supera Elekto-Kortumo kaj alvokis al novaj elektoj.

La prezidanto pravigis la decidon sur la bezono pacigi la landon. Tamen, la opoziciaj gvidantoj ne akceptis ambaŭ instrukciojn kaj daŭrigis la perforton kaj plu postulis lian rezignon.

Ĝis la lasta minuto, la prezidanta alvoko al konversacioj ne estis akceptita de la opoziciantoj, kiuj – dum la ŝtatestro parolis pri paco kaj bonaj rilatoj – okupiĝis pri bruligado de domoj, atakoj al komunikrimedoj kaj instigado de la polico kaj aliaj partoj de la loĝantaro al eluzo de ĉiuj rimedoj por faligi la prezidanton.

Tio okazis antaŭ la dato (12-a de novembro), kiam supozate la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) diskonigos la rezulton de la kontrolesplorado, kio estis „malkaŝita” – oni tion antaŭdiras – la pasintan sabaton, tri tagojn antaŭ la ĝusta dato, kio krom plia incitado estigis ankaŭ necertecon pri la nombrado de voĉdoniloj.

Laŭ mi, tio okazis laŭ la planoj de Luis Almagro [la prezidanto de la OAŜ] kaj liaj konsilantoj en Vaŝingtono. La kontrolesplorado estis rimedo por disponigi sufiĉan tempon al la opozicio, inciti la homojn, vastigi la perforton kaj ebligi la penetradon de kelkaj sektoroj, kiel la polico, kiuj fariĝis komplicoj de tiuj, kiuj ĉiam emis al ĉesigo de la programo farata de la registaro de Evo Morales.

Ĝis la lastaj horoj de sabato la bolivia prezidanto klopodadis pri ĉesigo de perforto. En tiu tago li alvokis al dialogado la kvar partiojn reprezentatajn en la Parlamento, sed du el ili ne akceptis, kaj tion oni povis antaŭsupozi. La kialo : „ni ne volas paroli ; ni volas la rezignon de Evo.”

Tiurilate, la indiĝena ŝtatestro insistis pri tio, ke la armeo ne intervenu en la gravan situacion, ĉar li firme opiniis, ke oni devas protekti la vivon de liaj kuncivitanoj.

Ĉi tiu decido, kiel multaj aliaj, havis la saman respondon de la perfortuloj, kiuj anstataŭ trankviliĝi, incitis tiujn grupojn laŭ rektaj ordonoj de Fernando Camacho – fariĝinta ia Juan Guaidó bolivia –, kiu instigis ilin eĉ maldece agadi, ĉar la lando montriĝis malprotektata de tiuj, kiuj laŭ la konstitucia ĉarto devas garantii la pacon ĉe la loĝantaro.

En la sama sabato la militemaj grupoj bruligis la domon de la fratino de Evo Morales, en la urbo Oruro, kaj du domojn de urbestroj, en Oruro kaj Chuquisaca.

Du tagojn antaŭe, tumulto bruligis la urbodomon en Vinto, kies urbestrinon Patricia Arce oni trenis kaj koloris surstrate, kaj krome lia hararo estis tranĉita, laŭ raporto de Telesur.

Rilata temo

Jen kelkaj atingoj de Evo, kiuj povos malaperi :

Nova ekonomia, sociala, komunuma kaj produktiva modelo, kiuj konformigas la ŝtatan agadon kaj la privatajn, komunumajn kaj kooperativajn sektorojn, karakterizata de progresigo de la interna komercado kaj aliro al kreditoj, kaj subtenata de industria uzado de la naturaj rimedoj, kiel litio, hidrokarbidoj kaj nutraĵoj.

La registaro de MAS komencis kontraŭnovliberalan programon, kiuj kreskigis la ekonomion averaĝe 5 % en ĉiu jaro ekde 2006, dum en la periodo de 1951 ĝis 2005 la averaĝa indico estis 2,8 %.

Alŝtatigo de la naturaj rimedoj, precipe la hidrokarbidoj. Tiuj ĉi enspezigis 37.484 milionojn da dolaroj en la lastaj 13 jaroj.

2008 : Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kun subteno de Kubo kaj Venezuelo, deklaris Bolivion Teritorio Sen Analfabetoj.

La 22-an de januaro 2009, la bolivianoj subskribis la akcepton de la politika konstitucia ĉarto de la ŝtato, kiu leĝigis la fondiĝon de la Plurnacia Ŝtato de Bolivio.

Bolivio estis avangarda en la ekonomia kreskado de Sud-Ameriko en 2009, 2014, 2015, 2016, 2017 kaj 2018.

En la daŭro de 180 jaroj, la malneta enlanda produkto de Bolivio atingis la kvanton de 9.574 milionoj da dolaroj ; nun ĝi estas de 40.885 milionoj da dolaroj.

1,8 milionoj da homoj eliris el la ekstrema malriĉeco en la periodo de 2005 ĝis 2018.

Bolivio havas la plej malaltan indicon de senlaboreco en Sud-Ameriko.

De 2007 ĝis julio 2018 : Per la programo Bolivio Ŝanĝiĝas Evo Plenumas [sian taskon] oni faris 8.797 laborojn en la kampoj de edukado, sporto, vojoj, produktado, akvumado, samkiel en infrastrukturoj socialaj kaj pri sano, kaj ankaŭ bazajn higienajn laborojn.

Koncerne eksterpolitikon Bolivio subtenis la latinamerikan kaj karibian integriĝon en organizaĵojn, kiel la unuiĝo de sud-amerikaj landoj (Unasur), la bolivareca komerctraktato por la popoloj de nia Ameriko (ALBA-TCP) kaj la komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj landoj (Celac). Krome, ĝi havas aktivan rolon en aliaj internaciaj forumoj, kiel la Movado de Ne-Aliĝintaj Landoj kaj la Grupo 77+Ĉinujo.

(el : parolado de la prezidanto Evo Morales kaj raporto pri la laboragado en 2018, ĉe la plurnacia leĝista parlamento de Bolivio.)

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : gazeto Granma (papera versio de la 11-a de novembro 2019)

- - -

Consumado golpe de Estado en Bolivia

Comandantes de las Fuerzas Armadas y la Policía acompañaron la asonada y pidieron la renuncia al Presidente. Evo y García Linera anunciaron su dimisión al llegar a Cochabamba, adonde viajaron desde la capital del país

Elson Concepción Pérez

En la tarde de este domingo se informaba desde Bolivia que se había consumado el golpe de Estado contra el presidente Evo Morales, luego que los máximos comandantes de las Fuerzas Armadas y la Policía se sumaran al pedido de renuncia del mandatario.

Tanto Evo como el vicepresidente Álvaro García Linera viajaron hasta el aeropuerto de Chimure, en Cochabamba, y desde allí anunciaron al pueblo boliviano y al mundo que presentaban sus renuncias en favor de la pacificación de la nación.

En el propio escenario la televisora Telesur reportaba que el máximo exponente de los grupos violentos que han llevado al país a esta situación, el empresario santacruceño Fernando Camacho, se dirigía, protegido por la policía boliviana, hasta una de las plazas en La Paz, luego de haber dejado una carta con el ultimátum de renuncia en la sede de la presidencia.

En horas de la mañana del domingo Evo había anunciado la renovación del Tribunal Supremo Electoral y la convocatoria a nuevas elecciones.

El Presidente argumentaba la decisión con la necesidad de pacificar al país. No obstante, los líderes opositores no aceptaron ambas disposiciones y continuaron con la violencia y el pedido de renuncia.

Hasta el último minuto, ningún llamado a conversaciones del Presidente tuvo oídos receptivos por parte de los violentos opositores, que, mientras el mandatario hablaba de paz y concordia, se dedicaban a incendiar casas, asaltar medios de comunicación, e incitar a policías y otros segmentos de la población a « quemar » todas las naves hasta destituir al presidente.

Todo sucedía al amparo del tiempo, a la espera del martes 12 cuando se suponía que la oea debía dar a conocer el resultado de la auditoría, el que fue « filtrado » –se dice de manera preliminar– este sábado, tres días antes de lo pactado, para echar más leña al fuego y crear más incertidumbre sobre el conteo de votos.

En mi opinión, todo se produjo como estaba planificado por Luis Almagro y sus asesores en Washington. La auditoría resultó la forma en que la oposición ganara tiempo, se exacerbaran los ánimos, la violencia se generalizaba y hasta algunos sectores como el de la Policía fuera penetrado para que se convirtiera en cómplice de los que siempre apostaron por echar abajo el programa que llevaba adelante el gobierno de Evo Morales.

Hasta las últimas horas del sábado el mandatario boliviano estuvo dedicado a tratar de contener la violencia. Ese día había convocado a los cuatro partidos representados en la Asamblea, a una mesa de diálogo a la que dos de ellos, como también era de esperar, se negaron a asistir. El argumento : no queremos hablar, queremos la salida de Evo.

En igual sentido, el gobernante indígena insistía en que las fuerzas armadas no intervinieran en la grave situación ya existente, con la convicción de que había que proteger la vida de sus conciudadanos.

Esta decisión, como otras tantas, tuvo la misma respuesta de los violentos que, lejos de desmovilizarse para lograr la paz, incentivaron a esos grupos, bajo órdenes expresas de Fernando Camacho, devenido en una especie de Juan Guaidó boliviano, a que actuaran sin el menor recato, pues el país se veía desprotegido de quienes, de acuerdo con la Constitución, son responsables de garantizar la paz ciudadana.

El propio sábado los grupos belicosos habían quemado la vivienda de la hermana de Evo Morales en la ciudad de Oruro y dos casas de gobernadores, en Oruro y Chuquisaca.

Dos días antes, una turba incendió la Alcaldía de la ciudad de Vinto, cuya alcaldesa, Patricia Arce, fue arrastrada por la calle, donde la rociaron con pintura y le cortaron el pelo, según Telesur.

EN CONTEXTO

Algunos logros de la gestión de Evo que podrían verse amenazados :

Nuevo modelo económico, social, comunitario y productivo que coordina armónicamente la acción del Estado y los sectores privado, comunitario y cooperativo, caracterizado por el impulso al mercado interno y el acceso a créditos y sostenido con la industrialización de los recursos naturales, entre ellos el litio, los hidrocarburos, y los alimentos.

El gobierno del mas empren dió un programa antineoliberal, que ha permitido que la economía crezca un promedio del 5 % anual desde 2006, en comparación con el 2,8 % durante los años 1951-2005.

Nacionalización de los recursos naturales, especialmente de los hidrocarburos. Estos últimos permitieron recaudar 37 484 millones de dólares en los últimos 13 años.

2008 : Declaración de Bolivia como Territorio Libre de Analfabetismo por la Organización de las Naciones Unidas para la Educación, la Ciencia y la Cultura (Unesco), con el apoyo de Cuba y Venezuela.

El 22 de enero de 2009, los bolivianos acuñaron la aprobación de la Constitución Política del Estado, que institucionalizó la fundación del Estado Plurinacional de Bolivia.

Bolivia lideró el crecimiento económico en América del Sur en 2009, 2014, 2015, 2016, 2017 y 2018.

En 180 años, el Producto Interno Bruto de Bolivia (pib) alcanzó 9 574 millones de dólares, ahora su pib es de 40 885 millones de dólares.

1,8 millones de personas salieron de la pobreza extrema entre 2005 y 2018.

Bolivia tiene la tasa de desempleo más baja de América del Sur.

Entre 2007 y julio de 2018 : A través del programa Bolivia Cambia Evo Cumple se ejecutaron un total de 8 797 obras en las áreas de educación, deportes, vial, productiva, saneamiento básico y riego, así como en infraestructuras sociales y de salud.

En política exterior, Bolivia ha impulsado la integración latinoamericana y caribeña en organizaciones como Unasur, alba-tcp y Celac ; además de tener un rol activo en otros foros internacionales como el Movimiento de Países No Alineados y el g77+China.

Fuente : Discurso presidencial e Informe de Gestión del año 2018 de Evo Morales ante la Asamblea Legislativa Plurinacional de Bolivia.