Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Deklaro de la naturgesciencistoj pri la 74-a datreveno de la atombombado al Hiroŝimo
de Vilhelmo Lutermano  
6a aŭgusto 2019

Deklaro de la naturgesciencistoj pri la 74-a datreveno de la atombombado al Hiroŝimo

La 74-a datreveno de la krima kaj katastrofa atombombado al Hiroŝimo kaj Nagasako estas okazo por novigi la kernan eldiron : Aŭ la homaro forigas la atombombon aŭ la atombombo forigas la homaron.

Malmultajn tagojn, post kiam la INF-kontrakto pri malarmado de mezdistancaj raketoj estis ĉesigita, la atoma vetarmado akriĝas. Temas pri miliardojn kostantaj modernigaj programoj en ĉiuj atomarmilaj ŝtatoj, pri la disvolvado de novaj (etaj) atomarmiloj en Usono kaj pri la multspecaj danĝeroj de plua disvastigado de atomarmiloj, nutrataj de spekuladoj pri la atomarmilaj programoj de Irano kaj de Saud-Arabujo.

Pro tio la naturgesciencistoj postulas :
- intertraktadojn pri atomarmila konvencio por forigo de ĉiuj atomarmiloj kaj kiel unuan paŝon la subskribon de kontrakto pri malpermeso de atomarmiloj ankaŭ de la federacia registaro de Germanujo.

La eldiro de la germana federacia registaro pri mondo sen atomarmiloj – laste renovigita de la ministro pri eksteraj aferoj Maas – estas ne kredinda kaj servas al blankigo de propra armada politiko, tiom longe, kiom la federacia registaroj

- ne postulas la forprenon de la usonaj atomarmiloj el Büchel kaj ĉesigas la koncernan kontrakton kun la usona registaro ;

- ne tuj ĉesigas la atoman partoprenon kaj anstatataŭe volas eĉ akiri novajn aviadilojn por tiu partopreno en atomarmiloj, kontraŭa al la popoljuro ;

- daŭre kontraŭas la UN-kontrakton pri malpermeso de atomarmiloj ;

- ne ekskludas kune kun la franca registaro en la perspektivo (kun-)disponi pri eŭropa atombombo.

Ni diras : atoma malarmado aspektas alie ! Ni postulas propran politikon por malarmado kaj por forigo de ĉiuj atomarmiloj per

- rezigno pri atoma kundispono kaj per subskribo de la kontrakto pri malpermeso de atomarmiloj ;

- propono de rezolucio en la Unuiĝinta Naciaro, kiu postulas ĉiujn ŝtatojn posedantajn atomarmilojn rezigni pri atomarmila modernigo kaj disponigi la monon por realigi la tutmondajn celojn de daŭrigeblo.

La naturgesciencistoj

Elgermanigita de:Vilhelmo Lutermano el :

NaturwissenschaftlerInnen-Initiative für Frieden und Zukunftsfähigkeit

Marienstr. 19/20 · 10117 Berlin

www.natwiss.de

info@natwiss.de