Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Savu la kapitalismon kontraŭ ĝin mem – La novliberala modelo imprese fiaskis. Urĝas la tempo por progresema kapitalisma agendo
de Joseph E. STIGLITZ  
4a junio 2019

Joseph E. Stiglitz : Savu la kapitalismon kontraŭ ĝin mem – La novliberala modelo imprese fiaskis. Urĝas la tempo por progresema kapitalisma agendo

2019-06-03

En la plej multaj industrilandoj la merkatekonomio forlasis grandajn partojn de la socio. La elekto de la usona prezidanto Donald Trump kaj la britelira referendumo antaŭ tri jaroj konfirmas tion ; tiuj inter ni, kiuj jam delonge okupiĝis pri enspezaj statistikoj, sciis tion jam antaŭe. Nenie tio trafas pli ol en Usono. Kvankam Usono dum longa tempo estis konsiderata la reklamŝildo de la promeso je merkatekonomia individuismo, Usono hodiaŭ havas pli altan malegalecon kaj malpli socian moviĝon supren ol la plej multaj ceteraj industrilandoj. La mezuma viv-atendo en Usono intertempe malaltiĝas, post kiam antaŭe dum jarcento kreskis. Kaj por la malsupraj 90 elcentoj de la enspez-distribuo la realaj (inflaci-purigitaj) salajroj stagnas : la enspezo de tipa usona laboristo estas hodiaŭ proksimume la sama kiel antaŭ kvardek jaroj.

Intertempe multaj eŭropaj landoj provas imiti Usonon, kaj regnoj, kiuj tion sukcesis, ekzemple Britujo, nun suferas sub similaj politikaj kaj sociaj konsekvencoj. Usono certe estis la unua lando, en kiu meztavola socio kreiĝis, sed Eŭropo neniam multe postlamis. Post la Dua Mondmilito ĝi superis Usonon multrilate, kiam necesis malfermi ŝancojn al ĝiaj gecivitanoj. Por multaj politikaj disponoj la eŭropaj landoj establis la modernan prosper-ŝtaton, por socie sekurigi la homojn kaj fari gravajn investojn en sferojn, kie la merkato sole investus tro malmultajn rimedojn.

Tiu ĉi eŭropa socia modelo dum jardekoj faris bonajn servojn al tiuj landoj. La eŭropaj registaroj sukcesis bridi la malegalecon kaj, spite al la tutmondigo, al la teĥnologia ŝanĝo kaj al aliaj kontraŭaj fortoj, konservi la ekonomian stabilecon. Kiam en la jaro 2008 eksplodis la financa krizo kaj sekve la eŭro-krizo, tiuj eŭropaj landoj, kiuj havis la plej fortajn prosperŝtatajn sistemojn, speciale la skandinaviaj landoj, fartis plej bone. Ĉar alie ol multaj homoj en la financa sektoro emas kredi, la problemo konsistis ne en tro forta, sed en tro malforta ŝtata enmiksiĝo en la ekonomion. Ambaŭ krizoj estis la rekta sekvo de tro malforte reguligata financsektoro.

La progresema kapitalismo ja honoras la avantaĝojn de la merkato, sed ĝi ekkonas ankaŭ ties limojn. Ĝis certigas, ke la ekonomio funkcio por la bono de ĉiuj

Intertempe la meztavolo ambaŭflanke de Atlantiko estas elkavigata. Por ĉesigi tiun mizeron, necesas klarigi tion, kio iris mise. Kursŝanĝo al progresema kapitalismo necesas. Tiu progresema kapitalismo ja honoras la avantaĝojn de la merkato, sed ĝi ekkonas ankaŭ ties limojn. Ĝi certigas, ke la ekonomio funkciu por la bono de ĉiuj. Ni ne povas simple reveni en la oran epokon de la okcidenta kapitalismo en la jardekoj post la Dua Mondmilito, kiam la vivstilo de la meztavolo ŝajnis esti rekte atingebla por la plimulto de la civitanoj. Ni tion ankaŭ ne nepre volus. Fine la „usona revo” de tiu epoko estis rezervita antaŭ ĉio al privilegiita malplimulto, nome al blankaj viroj.

La aktualan situacion ni dankas al la usona prezidinto Ronald Reagan kaj al la brita eksa ĉefministrino Margret Thatcher. La bazo por la novliberalaj reformoj de la 1980-aj jaroj estis la imago, ke senbridaj merkatoj per mistera tralika efiko desupre suben alportas prospero al ĉiuj. Oni diris al ni, ke malaltigo de la impostoj por riĉuloj kaj financismigo kaj tutmondigo alportos pli altan vivnivelon por ĉiuj.

Sed anstataŭ tio la kreskokvoto en Usono falis al du trionoj de sia valoro de la postmilita tempo – fazo de striktaj reguladoj en la financ-sektoro kaj de pinta impostkvoto troviĝanta ĉiam super 70 elcentoj – kaj pli granda parto de la prospero kaj de la enspezoj el tiu pli malalta kresko estis alidirektita al la plej supre 1 elcento. Anstataŭ la promesitan prosperon ni ricevis malindustriigon, polusigon kaj ŝrumpadon de la meztavolo. Se ni ne ŝanĝas tiun modelon, ĝi plu daŭros – aŭ eĉ pli malbonigos la situacion.

Bonŝance ekzistas alternativo al la merkat-fundamentismo. Per pragmata novdivido de la potenco inter ŝtato, merkatoj kaj civila socio eblas starigi pli liberan, pli justan kaj pli produktivan sistemon. Progresema kapitalismo signifas fari novan soci-traktaton inter elektantoj kaj elektitoj, laboruloj kaj entreprenoj, kaj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Por ree igi la vivnivelon de la meztavolo realisma celo por la plej multaj usonanoj kaj eŭropanoj, la merkatoj devas servi al la socio kaj ne inverse.

Kreado de prospero estas ofte konfuzata kun eltirado de prospero

Kontraste al la novliberalismo la progresema kapitalismo baziĝas sur ĝusta kompreno de la maniero, kiel hodiaŭ valoroj estas kreataj. Ne la ekspluatado de landoj, de naturresursojn kaj de homoj estas la bazo de vera kaj daŭrema prospero de la nacioj, sed homa inventemo kaj kunlaborado, plej ofte kun subteno de la ŝtato kaj de civilsociaj institucioj. Ekde la dua duono de la 18-a jarcento produktad-kreskigaj novigoj estas la vera motoro de ekonomia vigleco kaj de pli alta vivnivelo.

Kreado de prospero estas ofte konfuzata kun eltirado de prospero. Unuopaj personoj kaj entreprenoj povas riĉiĝi per merkatpotenco, prez-diskriminacio kaj per aliaj formoj de ekspluatado. Sed tio ne signifas, ke ili per tio faras ian ajn kontribuaĵon al la prospero de la socio. Male : per tia konduto ĉiuj ceteraj ofte pli malprosperas. Tia negativa konduto estas disvastiĝinta speciale en la usona ekonomio, kie ĉiam pli da sektoroj estas regataj de nur kelkaj entreprenoj.

La mega-konzernoj uzas sian merkat-potencon por riĉiĝi koste de ĉiuj ceteraj. Per fiksado de pli altaj prezoj ili efektive malaltigis la vivnivelon de la konsumantoj. Novaj teĥnologioj ebligas al tiuj entreprenoj amasan diskriminaciadon – kiun ili ankaŭ praktikas –, ĉar la prezoj ne fiksiĝas en la merkato [kiel unueca prezo, kiu montras proponon kaj postulon], sed per la algoritma determinado de tio, kiun plej altan prezon kliento pretas pagi.

Teĥnologiaj progresoj kaj la kresko de la sojlo-merkatoj certe ludis rolon en la pereo de la meztavolo, sed por la ekonomia politiko ili havas subordigitan rolon. Tion ni scias, ĉar la samaj faktoroj en diversaj landoj havis malsamajn efikojn. La supreniro de Ĉinujo kaj la teĥnologia ŝanĝo estis senteblaj ĉie, sed Usono montras pli altan malegalecon kaj malpli grandan socian moviĝon ol multaj aliaj landoj, ekz-e Norvegujo. Kie la financa malregulado estis pli progresinta, tie ankaŭ plej ofte okazis misuzado en la financa sektoro, ekz-e merkat-manipulado, raba kredit-donado kaj tro altaj kreditkartaj kostoj.

Kiom ajn malkontentige la situacio aktuale prezentiĝas – verŝajne ĝi eĉ pli malboniĝos

Aŭ ni pensu pri la obsedo de Trump ĉe la komerca traktato. Kiam politikaj decidantoj malbone reprezentis la usonan laborulon, tio ne estis kaŭzita de tio, ke la intertraktantoj el la evolulandoj superruzis la usonajn intertraktantojn. Fakte Usono ricevas preskaŭ ĉion, kion ĝi postulas. La problemo envere troviĝas en la fakto, ke en la usonaj deziroj speguliĝas la interesoj de la usonaj konzernoj kaj ne tiuj de la ordinaraj gecivitanoj.

Kiom ajn malkontentige la situacio aktuale prezentiĝas – verŝajne ĝi fariĝos eĉ pli malbona. Artefarita inteligento kaj robotigo estas jam laŭdataj kiel la estontaj peliloj de kresko. Sed sub la regantaj politikaj kaj juraj kadro-kondiĉoj multaj homoj perdos sian laborlokon kaj la registaro ne estos granda helpo por ilia serĉado de novaj laborlokoj. Sole jam aŭtonomaj veturiloj forprenos la vivtenan bazon de milionoj da homoj. Samtempe iaj teĥnologiaj gigantoj faras ĉion por malfortigi la ŝtatan reag-kapablon kaj tion ne nur per siaj kampanjon por malaltigi impostojn : intertempe ili ĉe impost-evitado kaj ĉe ekspluatado de la konsumantoj montras la saman inventemon, kiun ili antaŭe pruvis ĉe disvolvado de alte modernaj novigoj. Krome ili, se entute malmulte respektas la privatan sferon de la homoj. La komerca modelo kaj la konduto de la teĥnologiaj gigantoj estas submetitaj praktike al nenia superrigardo.

Tamen ekzistas espero : nia ekonomia misfunkcio estas ja la rezulto de niaj propraj politikaj strategioj. Per progresem-kapitalismaj reformoj ni povas komenci restarigi la ekonomian viglecon kaj certigi same egalecon kiel ŝancojn por ĉiuj. Plej supera prioritato estu ĉirkaŭdigi la ekspluatadon kaj subteni la kreadon de prospero. La regulado havas malbonan famon, ekde kiam Reagan kaj Thatcher identigis ĝin kun „burokratio”. Tamen regulado ofte plibonigas la efikecon.

Tra pli ol kvar jardekoj post la Granda Depresio financaj krizoj estis malebligataj per forta regulada kadro, ĝis kiam en la 1980-aj jaroj oni komencis senti tiun kiel „sufokan”. Kun la unua ondo de malregulado alvenis la ŝpar- kaj kredit-krizo. Al tiu sekvis kroma malregulado kaj la dot-kom-veziko de la 1990-aj jaroj kaj fine la tutmonda financkrizo de la jaro 2008. En tiu momento landoj en la tuta mondo provis skribi novajn regulojn por malebligi ripeton de tiuj fenomenoj. Intertempe la Trump-registaro tamen faras ĉion por neniigi tiujn progresojn.

La progresema kapitalismo agnoskas same la potencon kiel ankaŭ la limojn de la merkatoj

Ankaŭ karteljuraj preskriboj, kiuj devis certigi, ke la merkato funkciu orde – do baziĝante sur konkuro –, estis nuligitaj. Per ĉirkaŭdigo de la rent-seeking, de kontraŭkonkurencaj praktikoj kaj de aliaj misuzadoj ni povus plibonigi la efikecon, instigi la produktadon kaj pli da investado. Eĉ pli bone : per tio ni liberigus resursojn por agadoj, kiuj efektive plibonigos nian bonstaton. Kiam malpli el niaj plej bonaj studantoj eniros la bankan sektoron, tiam eble pli da ili trovis sian vojon en esploradon. La defioj estas gigantaj en ambaŭ sektoroj, sed la unua metio koncentriĝas al ekspluatado de aliuloj, dum en la alia oni koncentriĝas en ampleksigon de nia sciado kaj de nia komerca agado. Kaj ĉar la jugo de ekspluatado tendence plej pezas sur la homoj ĉe la malsupra fino de la ekonomia piramido, ni reduktus la malegalecon.

Kiel implicite kompreniĝas el la nocio, la progresema kapitalismo agnoskas same la potencon kiel ankaŭ la limojn de la merkatoj. Simple estas fakto, ke privata sektoro allasita al si mem ĉiam produktas tro da aferoj kiel medi-poluado, sed produktas tro malmulte da aliaj, ekz-e bazan esploradon, kiu konsistigas la fundamenton de la novigo kaj de la ekonomia vigleco. La ŝtato en tio devas ludi centran rolon, ne nur deteni la privatan sektoro fari aferojn kiujn ĝi ne faru, sed ankaŭ subteni agadojn, kiuj tie ja okazu. La kolektivaj – ŝtataj – disponoj ebligas al ni fari aferojn, kiujn merkato, lasita al si mem, ne kapablas fari. Grandaj novigoj – ekz-e la invento de Interreto kaj la homa genom-projekto – estas ekz-oj de publikaj elspezoj, kiuj ŝanĝis nian vivon.

La reguladoj kaj reformoj, kiujn mi priskribis, estas necesaj por restarigi la kreson kaj por meti vivon en la meztavolo ree en la atingodistancon de la plej multaj usonanoj kaj eŭropanoj. Tamen tio ne sufiĉos. Ni bezonas krome novan socian traktaton, klerigadon, financan sekurecon en pensiula aĝo, pageblan loĝospacon kaj homindan laboron kun garantiita deca salajro.

Same en Usono kiel ankaŭ en Eŭropo temas pri nia komuna prospero kaj la estonteco de la reprezenta demokratio

El progresem-kapitalisma vidpunkto la ŝlosilo por nova soci-traktato troviĝas en la publika opcio je prestaĵoj, kiuj havas centran gravecon por la prospero. Publikaj proponoj ampleksigas la elekteblecojn de la konsumantoj kaj instigas la konkuradon, kiu siavice rezultas en pli malaltaj prezoj kaj en pli da novigo. La plej multaj el tiuj ĉi proponoj kompreniĝas per si mem ; sed por la reformoj, kiuj necesas por tio, pro la influo de interesgrupoj ni staras antaŭ gravaj politikaj defioj. Tio estas la problemo de grava ekonomia malegaleco : ĝi neeviteble kaŭzas ankaŭ politikan kaj socian malegalecon kaj eĉ fortigas ilin.

Kiam la origina progresema movado dum la ora epoko de Usono formiĝis en la malfrua 19-a jarcento, ĝia ĉefa celo konsistis en tio, per premo akiri demokratian ordopolitikon kontraŭ la grandaj monopolkapitalistoj kaj kontraŭ ties reprezentantoj en la politiko. La samo ĝustas pri la hodiaŭa progresema kapitalismo. Necesas ke ni repuŝu la influon de la mono en la politiko kaj restarigu laŭordajn kontroladojn kaj disigon de la potencoj. La prezidanteco de Trump memorigis al ni, ke tia kontrolado estas nemalhavebla por la senfrota funkciado de la demokratio. Sed ĝi ankaŭ montris al ni la limojn de ekzistantaj institucioj (ekz-e de la voĉdonula instanco,kiu elektas la prezidanton, kaj de la senato, kie malgranda federacia ŝtato kiel Vajomingo kun malpli ol 600.000 loĝantoj disponas pli same multaj voĉoj kiel Kalifornio kun siaj preskaŭ 40 milionoj da loĝantoj). Tio emfazas ankaŭ la neceson de strukturaj politikaj reformoj.

Same en Usono kiel ankaŭ en Eŭropo temas pri nia komuna prospero kaj pri la estonteco de la reprezenta demokratio. La eksplodo de la publika malkontento en la Okcidento en la lastaj jaroj estas esprimo de kreskanta sento de ekonomia kaj politika senpoveco de la gecivitanoj, kiuj antaŭ siaj okuloj vidas malaperi siajn ŝancojn je vivo en la meztavolo. La progresema kapitalismo strebas ĉirkaŭdigi la troan potencon de la koncentrita mono en nia ekonomio kaj en nia politiko.

Ni povas starigi pli kompateman kaj pli prizorgeman ekonomion ĉirkaŭ kooperativoj kaj aliaj alternativoj al profitorientitaj entreprenoj

Sed temas pri multe pli : pri nia civila socio kaj pri nia identeco-sento, same kiel individuo kiel ankaŭ kiel kolektivo. Nia ekonomio stampas nin en nia identeco kaj en la lastaj 40 jaroj ekonomio konstruita ĉirkaŭ senmorala (se ne eĉ malmorala) materialismo kaj sama profitstrebado produktis generacion, kiu internigis tiujn valorojn.

Tio ne devas esti tia. Ni povas starigi pli kompateman kaj pli prizorgeman ekonomion ĉirkaŭ kooperativoj kaj ĉirkaŭ aliaj alternativoj al profitorientitaj entreprenoj. Ni povas disvolvi pli bonajn corporate-governance-sistemojn, en kies kadro gravas ne nur mallongtempaj profitoj. Ni povas kaj devas atendi de niaj profit-maksimumigaj entreprenoj pli bonan konduton – kaj kun taŭga regulado kelkaj el la tentoj miskonduti estas forigeblaj.

Ni faris eksperimenton kun la novliberalismo, kiu daŭris 40 jarojn. Estas pruvite, ke ĝi fiaskis ĉiarilate. Kaj en la multe plej grava rilato – nome la prospero de ordinaraj gecivitanoj – ĝi fiaskis mizere. Ni devas savi la kapitalismon kontraŭ ĝin mem. Progresem-kapitalisma agendo donas al ni por tio la plej grandan ŝancon.

Joseph E. STIGLITZ.

Tiu ĉi artikolo aperis kun afabla permeso de Poject Syndicate. Tie aperis pli detala versio en la angla originalo. Elangligis [al la germana] Helga Klinger-Groier, en Internationale Politik und Gesell­schaft (IPG) [https://www.ipg-journal.de/regionen...]. Elgermanigis Vilhelmo Lutermano, 2019-06-04