Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
„En Brazilo, nia malvenko estas ne voĉdona, sed ideologia”
de Cathy DOS SANTOS   Miguel STEDILE  
29a majo 2019

Miguel Stedile estas membro de la nacia kunordigado de la Movado de sengrundaj kamparaj laboristoj (MST). Ses monatojn post la enpotenciĝo de Jair Bolsonaro li ligas la politikon de la ekstremdekstra politikisto kun la projekto de la financkapitalo kaj esprimas sin pri la malkresko de la maldekstro en sia lando. Interparolado kun Cathy Dos Santos, de la gazeto l’Humanité.

Cathy Dos Santos : Ekde la 1-a de Januaro Jair Bolsonaro prezidas Brazilon. Kiel vi bilancas tiujn ĉi unuajn mandat-monatojn de la ekstrem-dekstro ?

Miguel Stedile : Francujo kaj Eŭropo ne konsideru Jair Bolsonaro-n kvazaŭ li estus prezidanto nur de la ekstremdekstro. Li reprezentas projekton de la financa kapitalismo. Tiu projekto estis en Brazilo jam okazanta. Tiusence ne okazis rompo. La unua malmola kerno alfrontenda pri la kandidatiĝo de Jair Bolsonaro estas la financkapitalo. Tiu sama, kiu respondecas pri la tutmonda krizo. Ekde 2008 li laboris pri du centraj ideoj. La unua estas la cedigo de la laborrajto. Cetere unu el la unuaj reformoj de Jair Bolsonaro koncernas la pensiojn, dum lia antaŭulo, Michel Temer, ne sukcesis realigi ĝin. Pro tio mi parolas pri registaro de kontinueco. La unua ultraliberala malmola kerno de la registaro estas enkorpigata de Paulo Guedes, ministro pri ekonomio. La alia grava kerno konsistas el juristoj. Tiu aperis kun la operaco „Lava Jato” [kontraŭ la korupto, speciale en la ŝtata petrolkompanio Petrobras – ndlr]. La bezonoj, kiujn la financkapitalo bezonas, estas tre malpopularaj. Do, necesas ŝanĝi ankaŭ la ŝtaton por pravigi la subpremadon. Ĝuste tio intervenas Jair Bolsonaro. La financkapitalo fajfas pri tio, ke li estas rasista, kontraŭvirina, kontraŭ samseksamuloj. Por ĝi gravas, ke la prezidanto faru la reformojn kiujn ĝi deziras. La ĉeesto de la juĝisto Sergio Moro en la registaro celas ŝanĝi la strukturon de la ŝtato, por ke tiu adaptiĝu al tiu aŭtoritateca ŝanĝo. La trajtoj de la ekstremdekstro troviĝas en la paroladoj, en la incitoj al perforto, al maltoleremo. Sed la formala kaj programa agado de la registaro estas ordonata de la financ-sistemo.

CDS : Vi diras, ke Jair Bolsonaro devas transformi la ŝtaton por trudi la ekonomian modelon de la financkapitalo. Kiel tio okazas en la kampo de la liberecoj ?

MS : La registaro prezentis du projektojn. La unua, volata de la financa kerno, estas la reformo de la pensioj. La alia, instigata de la justicministro Sergio Moro, estas la „kontraŭ-krima”. Fakte temas pri ŝanĝo de parto de la politikaj strukturoj de la brazila ŝtato. Ekzemple, se policisto faras murdon kaj se li pravigas tion per laŭleĝa defendo, tiam ne okazas proceso. Tiu „kontraŭkrima” projekto donas senpunecon al la policistoj kaj al la soldatoj. Same okazas pri la grandaj grund-proprietuloj kaj pri la milicoj, kiuj furiozas en Rio-de-Ĵanejro. La danĝero de perforto sidas en la sinteno de ne-agado de la instancoj, kiu lasas la vojon libera al la kvazaŭŝtata agado.

CDS : Vi menciis la pensi-reformon. Kiuj estas ties grandaj linioj ?

MS : Paulo Guedes donis sian tutan legitimecon al la kandidatiĝo de Jair Bolsonaro, kiun la financmerkatoj komence malfidis. Li sukcesis voĉdonigi la pensireformon, kvankam ĝi entenas malpopularajn disponojn. Eĉ la dekstrularo havis dubojn pri la riskoj ligitaj kun ĝi. Nun la pensioj jam baziĝas sur sistemo ne laŭ disdivido, sed laŭ kapitaligo. Nur la laboristo deponos ion al la banko. Laŭ la ekonomikistoj proksimaj de la sindikatoj, kun tiu nova sistemo, li ricevos nur 40 elcentojn de la nuna pensio. La mono deponita en la banko estos komplete disponebla por la financsistemo. Tiu ĉi nova sistemo implicas, ke la laboristoj transprenas ĉiujn riskojn kaj la bankoj disponas pri ĉiuj avantaĝoj.

CDS : La kampara reformo estis ĉiam dorna temo en Brazilo, ankaŭ kiam la maldekstro estis en la potenco. Kiel statas pri tio hodiaŭ ?

MS : Sub la regado de Dilma Rousseff okazis granda malkresko de la procezo de senproprietigo kaj de la „assentamentos” [zonoj kreitaj de la registaro por tie instali sengrundajn familiojn. -ndlr]. Aliflanke, la politiko de infrastrukturoj por la kampuloj kiuj estis konkerintaj siajn grundojn, estis daŭrigata kaj ankaŭ la programoj de distribuado kaj de komercado de la nutraĵoj. Sub la registaro de Michel Temer okazis malaltiĝo de la ritmo. Hodiaŭ ekzistas jam nur 20 procezoj de senproprietigo. Tiuj 20 dosieroj estas blokitaj en la meandroj de la ŝtata burokratio. Samtempe 100 000 familioj vivas en tendaroj kaj batalas por akiri grundon. Sub la mandato de Fernando Henrique Cardoso ekzistis du ministrejoj : tiu pri kampkulturo por la agrobusiness kaj tiu de la Kampara grund-disvolvado por familia, kampula kampkulturo. Sub la registaro de Michel Temer la ministrejo de kampara disvolvado estis fermita, kaj ties sekretariejoj transigitaj al la ministrejo pri Socia disvolvado. Jair Bolsonaro nun tute enigis ĝin en la ministrejon de Agrobusiness. La kampula kampkulturo estas nun subordigita al la interesoj de la agrobusiness kaj senigita je siaj politikaj funkcioj. Sammaniere la grundoj de quilombos kaj indiĝenaj malfortiĝis fronte al la avanco de la agro-negoco, kiu volas akapari tiujn teritoriojn por ampleksigi siajn produktadojn kaj siajn eksportojn.

CDS : Kiaj minacoj estas por la teritorio de Amazonio, kaj kian median efikon la enveno de multnaciaj konzernoj povas estigi ?

MS : La registaro deziras ŝanĝi la brazilan leĝon por ke la ĉelimaj teritorioj, kie troviĝas la armeo kaj kiu okupeblas de brazilanoj, estu aĉeteblaj de eksterlandanoj. Hodiaŭ la plej granda minaco por la indiĝenoj de Amazonio, kaj mi parolas ne nur pri la arbaro kaj pri la ekosistemo, sed pri la regiono ĝenerale, ne estas tiom agronegoca ol la ekspluatado de mineraloj. Jair Bolsonaro klare parolis pri la rezervo Raposa Serra do Sol. Hodiaŭ ĝi permesas nur indiĝenajn aktivecojn, sed ĝi povus fariĝi spaco de minado.

CDS : Dum la elektokampanjo Jair Bolsonaro minacis ĉiujn siajn kontraŭulojn, kaj aparte la maldekstron kaj la Movadon de sengrundaj laboristoj kaj eĉ kvalifikis ilin „teroristoj”. Ĉu al tiuj timigoj sekvis agoj ?

MS : Jair Bolsonaro ne faros leĝon kiu oficialigos la persekutadon. Sed la granda grundproprietulo, kiu aŭdas liajn vortojn, komprenas ke li havas verdan lumon kaj ke li ja povas ekagi. Okazis atakoj kontraŭ tendaroj. Fine de 2018, eĉ antaŭ la oficiala enpotenciĝo de Bolsonaro, la jura potenco prezentis postulojn por deloki tendarojn de sengrundaj laboristoj. La jura potenco sentas sin portata de la konservativa ondo, la socio apogas tiun movadon, ĉar ĝi elektis Bolsonaron. Fine, ĉiu diras al si, ke ne okazos reprezalioj, se oni uzas perforton.

CDS : Kiel kompreni la superdimensian pezon de la agro-negoco en la brazila ekonomio kaj samtempe la neekziston de nutraĵa suvereneco ?

MS : La brazila kuracisto kaj geografo Josué de Castro estis prezidanto de la Unuiĝintaj Nacioj pri nutraĵo kaj kampkulturo, FAO. Dum sia tuta vivo li ripetadis ke la malsato ne estas ligita kun fenomeno geografia, sed socia, politika kaj ekonomia, kies origino estas la koncentriteco de la grundo. Pri tio Brazilo estas la dua plej malegala lando de la mondo, ĉar 1 elcento de grund-proprietuloj posedas 40 elcentojn de la grundo. La agro-negoco estas la financa sistemo de la kampoj. La MST batalas ne nur por la kampar-reformo, sed ankaŭ por distribuado de la grundo. La koncepto de kampara kaj popola reformo estas : produkti sanajn nutraĵojn por nutri la brazilan loĝantaron. Tion la agro-negoco ne povas fari, ĉar ĝi ne produktas nutraĵojn – la sojo kaj la maizo servas por fariĝi brulaĵoj kaj la eŭkalipto por fariĝi papero. Ĝiaj produktoj, kiuj uzas grandajn kvantojn da pesticidoj, iras al eksporto. Jen la originoj de la malsato en Brazilo : ekzistas multaj kultureblaj grundoj, sed tie kreskas ne nutraĵoj. Produkti sanajn nutraĵojn por la loĝantaro bezonas politikan agon, ĉar la minaco de struktura malsat-krizo estas reala.

CDS : Ĉu vi pensas, ke sociaj organizaĵoj, la maldekstraj partioj estas sufiĉe mobilizitaj por alfronti la politikon de la prezidanto Bolsonaro ?

MS : Ni devas fari alian kritikon. Nia malvenko ne estas voĉdona, sed ideologia. Jair Bolsonaro estas subtenata de la financ-sistemo kaj de la agro-negoco, sed li estas elektita de la loĝantaro, inkluzive de la plej malriĉaj homoj. Se ni parolas nur pri la voĉdon-malvenko, ĉu tiam sufiĉus gajni aliajn elektojn, kaj la problemo estus solvita ? Kial la laboristoj voĉdonis por projekto, kiu tre klare diris, ke ĝi forprenos iliajn rajtojn por relanĉi la ekonomion ? La laboristoj konsentis, ĉar ni troviĝas en ideologia fiasko. La popola kaj progresema tendaro ĉesis dialogi kaj labori kun la loĝantaro. Multaj rajtoj konkeritaj dum la registaroj de Lula estis konsiderataj de la loĝantaro kiel persona gesto de la prezidanto por ili. Tio estis perceptata kiel merito kaj ne kiel decido de publikaj politikoj, kiuj rezultis el premoj de la sociaj movadoj. Ni malsukcesis. Ni devas rekomenci la bazan laboron, reveni en la periferiojn por aŭskulti. Necesas ankaŭ restarigi la kontakton kun la popola organizaĵo. La maldekstro brazila, sed ankaŭ monda, ankoraŭ ne trovis la politikajn kaj organizajn esprim-formojn de la novaj esprimiĝoj de la labormondo. Pli precize, ni ne scias kiel organizi tiujn, kiuj, pro la transformadoj de la labormondo, troviĝas en plej provizora situacio. Ni devas eksperimenti por integri tiujn en la movadon. Fie, la politika klerigado estas tre grava. Necesas debati pri la realo : la krizo de la kapitalismo ne estas konjunktura, sed struktura, mi diru eĉ ekzistograva. La naziismo kaj la faŝismo estis respondoj de la financ-sistemo. La eliro el la krizo por la kapitalismo estis la New Deal, aŭ la ŝtato de socia bonstato. Ni, niavice, proponis solvojn en la socialismo. Hodiaŭ la kapitalismo havas nenian intereson por konstrui novan New Deal. Pro tio mi parolas pri ekzistograva krizo, ĉar la kapitalismo malkonfesas siajn principojn. Elekto ne solvos la krizon. Necesas klarigi kaj daŭre klarigi. La faŝismo, tio estas la respondoj simplaj al demandoj kompleksaj. Pro tio multaj homoj aliĝas al ĝi. Ni, male, volas manipuli neniun. Ni devas labori por levi la nivelon de la konscioj.

Intervjuo farita de Cathy DOS SANTOS.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano el L’Humanité, 2019-05-24, p. 14-15.