Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Nova programo por la konscio
de Charles Xavier DURAND  
19a januaro 2006

La nova milito kontraŭ la inteligento Volumo III

Nova programo por la konscio, Charles-Xavier Durand kun partopreno de Claude Rifat

Editions François-Xavier de Guibert, januaro 2003, ISBN : 2-86839-800-6, 206 paĝoj

disponebla en la retaj librovendejoj : http://www.chapitre.com/, http://www.amazon.fr/, http://www.alapage.com/

Post « La mensa manipulado per detruado de la lingvoj » (volumo II), la volumo III donas al la leganto la esencajn elementojn por ebligi al li kompreni la motivojn de tiuj kiuj faras la militon kontraŭ la inteligento kaj la estiĝon de la kondiĉoj kiuj sekvigis ĝian aperon. La nescio de la homo pri la plej multaj mekanismoj kiuj determinas lian propran konduton estas la kaŭzo de lia sento de libereco. Ĝi estas ankaŭ la kaŭzo pro kiu la socioj ne konscias pri tiu nova tipo de milito, ĉar ili respondas al agreso nur se ekzistas preciza militminaco. La soci-biologo Henri Laborit, kun kelkaj aliaj, donis al ni la ĉefajn ŝlosilojn por kompreni ke la diskretaj agadoj kiuj karakterizas « la novan militon kontraŭ la inteligento » ne havas alian celon ol starigi dominadon de iu grupo super alia. Temas pri akiri kaj konservi, kiom eble plej longtempe, la rimedojn por komandi, prigardi, posedi, kontroli kaj puni kaj samtempe riĉiĝi. Ĉe la homo, la lingvoj ebligis instituciigi la dominad-regulojn. Tiuj ekestis iom post iom, komence sur la fizika forto, poste per la produktado de varoj, sur la proprieto de la rimedoj de produktado kaj komerco kaj sur tiu de la kapitalo kiun tiuj produktadoj ebligis akumuli. En la lasta evolu-etapo de ĉiuj nuntempaj industri-civilizacioj, tiu dominado estis asociita kun la abstrakto-grado atingita en la profesia informado. La serĉado de dominado, kiu havas nenion specife homan - ĉar ĝi observeblas ĉe ĉiuj mamuloj - estis iom post iom kaŝita ĉe la homo, en ĝiaj plej primitivaj aperoj, kaj avantaĝe anstataŭigita de la nocio de « progreso » kiu donas al ĝi valor-juĝon, ĉar progreso fariĝis esence la absoluta bonaĵo.

Ekzistas tamen multaj kazoj en kiuj la dominado povas estiĝi preskaŭ nature super grupo, ĉe kiu la apartaj cirkonstancoj - plej ofte ligitaj kun la sortoj de la historio - povis naski potencan senton de malsupereco. En tiuj kazoj ofte konstateblas ke la dominato memvole adoptas la valorojn de la dominanto, sen ke tiu faru ian ajn premon. La dominato tiam pravigas la diskurson de la dominanto kaj, ofte, povas eĉ faciligi ties agadon eĉ se ĝi malutilas la dominaton.

Tiu sistema serĉado de dominado, kiun certaj homgrupoj provas starigi super aliaj, estus relative sensignifa se ĝi ne sekvigus regresan evoluon kiu endanĝerigas la mondon kaj kiu estas jam detruanta multajn atingojn de la civilizacioj kiun la Tero ĝis nun aperigis. Facilas montri ke la tutmondigo estas nur mekanismo kiu ebligas al certaj grupoj kaj certaj landoj akiri la dominadon per trukado de la komerco, sed, en tiu procezo, ĝi sekvigas enorman malŝparon de resursoj kaj la aperon de tre seriozaj tensioj per la fakto mem ke ĝi konkurencigas ĉiujn kun ĉiuj por aliro al la samaj resursoj. Ĝiaj samformigaj celoj estas la malo de tiuj de la vivanta mondo kiu, siavice, tendencas al maksimuma diversigo de la specioj kaj de la vivokadroj. Ĝi estas do ekologie noca kaj, akrigante la rivalecojn, ĝi povus facile estigi novajn militojn kiuj sekvigus konsiderindajn fizikajn detruojn. Sur kultura ebeno, la tutmondigo samniveligas laŭ la plej malsupra nivelo, ĉar ĝi emfazas nur tion kio estas komuna al ni ĉiuj, do tion kio por ni mem estas la plej seninteresa, kaj ĝi efike mortigas la kreivon kiu estas dense ligita kun la specifeco de la diversaj kulturoj.

La III-a volumo prezentas detale bonan parton de la ofensivaj teknikoj de la milito kontraŭ la inteligento kaj klarigas kiel ili sukcesas. Tiuj teknikoj celas aliprogrami la cerbon de la kontraŭulo por ke tiu akceptu nature kaj memvole la volon de lia agresanto, kio estas tre ekonomia, ĉar ĝi ŝparas al tiu la devon de armita konkero. Estas terure konsciiĝi pri la celoj kaj la efikeco de la rezultoj. Tiel la III-a volumo montras, kun pruvoj, ke aktuale agadas vasta movado de rekoloniigo. Tiu rekoloniigo ne celas plu specife la subevoluintajn landojn, sed ankaŭ la industrilandojn. La sola diferenco kun la pasinteco estas ŝanĝo de lingvaĵo. Tiel, la misioj nomataj « humanitaraj », « ekonomia kunlaborado », la pruntedonoj por subteni la « disvolvadon », la « helpo » al edukado, maskas ofte nur alprenon de la regiloj de la celataj landoj. La tutmondigo de la interŝanĝoj fakte maskas volon kateni certajn loĝantarojn per starigo de ligoj kiuj dependigas ilin ekonomie, politike kaj ideologie, kaj tion permanente. La liberkomercaj reguloj estas prezentataj kiel universale « liberalaj », dum ilia disvastigo havas, por la komercistoj, nur la celon trudi al la aliaj ludi laŭ la reguloj kiujn tiuj ne skribis kaj kiujn ili neniam povos mastri je sia avantaĝo. La tutmondigo larĝe favoris la klasojn kiuj tenas la kondukilojn de la ekonomio, per konkurencigo de la laboristoj de la evoluintaj kaj tiuj de la subevoluintaj landoj. La ekonomiaj krizoj ebligis [al ili] akapari la produktivan potencialon de multaj landoj pere de la internacia financo. Tiu rimarkinda rezulto ebliĝis per masiva propagando kiu kondukis al ĝenerala akcepto de la reguloj verkitaj de tiuj kiuj faras la ofensivon en la nova milito kontraŭ la inteligento.

La nova monda ordo estas, multrilate, tre maltrankviliga, sed ĝi stariĝas nur iom post iom. Ankaŭ en tio, la faktoj ĉerpitaj el la nuntempa historio kaj el la ĉiutaga realeco, kaj kiuj forte subtenas la tezojn prezentatajn en la III-a volumo, senarmigas ĉiajn antaŭjuĝojn pri la eco de ties tezoj kaj argumentoj, kiuj povus ŝajni, apriore, fantasmaj por iuj. Jam multnombras la reagoj : kontraŭ-tutmondigaj manifestacioj, identigo kaj akuzado de la precipaj agantoj, denuncado de la oficiala propagando, prilingva debato, identigo kaj pridubigo de la hegemonioj kaj de la nemerititaj privilegioj, proponoj celantaj redukti la financan diktaturon de la ekonomiaj aferoj, socialaj postuloj... Verŝajne en la venontaj jaroj la opoziciaj fortoj koaliciiĝos en perfekte strukturitajn movadojn, motivatajn de kohera pensado simila al la strategio prezentata en la III-a volumo.

Charles DURAND.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS)