Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Leĝo Helms-Burton : silentigata historio
de Ricardo ALARCÓN DE QUESADA  
26a aprilo 2019

Leĝo Helms-Burton : silentigata historio

Ricardo Alarcón de Quesada La 13-an de Aprilo 2019

De la komenco de tiu ĉi jaro la usona Ŝtat-Oficejo faris kelkajn anoncojn pri la portempa prokrasto de la aplikado de kelkaj temoj de ĉapitro de la tiel nomata Leĝo Helms-Burton. Ĝi tion faris per trompa, fraŭda stilo, kiu karakterizas la nuntempajn ŝtatestrojn, kun klara intenco estigi necertecon kaj konfuzon. Por atingi tiun celon ili havas, kiel kutime, la gazetaron, kiu devus ja okupiĝi pri informado.

Unue oni devas diri, ke strikte temas pri duaranga afero de la menciita Leĝo, kiu estas ŝajn-jura malbelaĵo malĝentile malrespektanta la internacian juron, kaj kies neleĝeco kaj atakemo neniel ŝanĝiĝas, ĉu oni aplikos aŭ ne aplikos la distrumpetatan prokraston. Temas pri la nuna permeso ĉe usonaj juĝejoj prezenti aŭ ne prezenti akuzojn pri agoj ekster la usona jurisdikcio, en tiu ĉi okazo pri agoj faritaj en la kuba respubliko. Ĉar tiuj juĝoj povus engaĝi eksterlandajn entreprenojn, kiuj investis en Kubon, la afero estigis malkontenton en aliaj landoj kaj puŝis la Eŭropan Union prezenti en 1996 leĝan denuncon ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). La afero solviĝis, kiam Vaŝingtono promesis nuligi la permeson ĉe siaj juĝejoj, kion ĝuste regule faris en ĉiu sesa monato Clinton, W. Bush, Obama kaj eĉ Trump.

La promeso estis daŭre plenumata dum pli ol dudek jaroj, ĝis kiam la pasintan 16-an de Januaro oni anoncis, ke ĉi-foje la nuligo daŭros nur 45 tagojn. Post tiu tempo, en marto, oni sciigis, ke la nuligo plu validos 30 pliajn tagojn, kvankam ekde la 19-a de tiu monato oni permesos postulojn kontraŭ ĉ. 200 kubaj entreprenoj arbitre inkluzivigitaj en liston faritan de Vaŝingtono. En Aprilo oni denove longigis la tempon al du semajnoj, ĝis la unua de Majo, kun la samaj kondiĉoj koncerne al kubaj entreprenoj.

Jam en 1996 Fidel Castro asertis, ke la nuligo estas „trompo”. De la pasinta monato Januaro, dudek tri jarojn poste, sinjoro Pompeo aperis kun hezitemo „elŝirante floron” primokante ĉiujn, ĉefe siajn eŭropajn amikojn, kaj faras la promeson forĵetaĵo.

Tiu ĉi ludado utilas, ĉefe, por deviigi la atenton disde la kerno, tio, pri kio oni apenaŭ parolas, kaj pri kio mi volas komenti fidante je la bonvolo de la legantoj de Por Esto ! [Pro tio ! (meksika ĵurnalo)] [1]

La leĝo Helms-Burton havas kvar ĉapitrojn aŭ “titolojn”. La unua faras leĝo ĉiujn rimedojn, kiuj ĝis tiam estis plenumendaj decidoj, kaj ili konsistigas la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudatan al Kubo ; ili grandigas ĝin kaj klopodas ĝin vastigi en la tuta planedo. La kruela politiko, tiel leĝigita, povus esti eliminita nur per decido de ambaŭ parlamentaj ĉambroj.

La dua iom detale priskribas la estontecon surbaze de la eventuala malvenko de la kuba revolucio kiel sekvo de la ekonomia milito. Okazos la tiel nomata „transirperiodo”, dum kiu okazus la disigo de ĉiuj institucioj de la kuba socio kaj la lando restus sub kompleta usona regado. Por forigi dubojn, la procezon estros usona funkciulo nomumita de la usona prezidanto, kaj la leĝo singarde nomas lin Kunordiganto por la transiro en Kubo. Tiu ĉi vere konsuleca homo estis nomumita de W. Bush, kvankam li neniam plenumis sian taskon en la insulo. Li devis okupiĝi pri instigado – ekster Kubo – de la Plano por la transiro, kiun respektante la leĝon Bush prezentis al la Parlamento en 2004 kaj laŭ nova pli vasta versio en 2006, kiun neniu nuligis.

Laŭlonge de la “titolo” du tro ripetiĝas tio, ke por ĉesigi la embargon kaj la estontajn rilatojn kun ia Kubo post-revolucia, nepra kondiĉo estas la redono de posedaĵoj al tiuj, kiuj ilin malhavis la unuan de Januaro 1959 (kaj pri tiu ĉi temo mi poste komentos).

Ĝis tiu ĉi punkto koncerne al la “titoloj” unu kaj du, la Helms-Burton estas teksto malrespektanta la internacian juron entute. Ĝia eksterteritoria karaktero estas tre klara, ĉar la kuba insularo ne estas teritorio apartenanta al jurisdikcio de Vaŝingtono.

Krom tio, la Helms-Burton aldonis “itolon tri”, kiu ebligas juĝprocesojn ĉe usonaj juĝejoj, kontraŭ entreprenoj aŭ homoj, kiuj iel uzas posedaĵojn pripostulatajn de tiuj, kiuj – aŭ iliaj posteuloj – supozate estis la posedantoj. Tiu ĉi “titolo” inkluzivigas artikolon, kiu permesas al la prezidanto prokrasti la komenciĝon de tiuj procesoj ĉiun ses-monatan periodon. Pri tiu ĉi temo mi komentis en la unua parto de tiu ĉi teksto.

La “itolo kvar”, jam plurfoje aplikita, malpermesas vizon por eniri en Usonon al entreprenistoj kaj iliaj familianoj, kiuj utiligas posedaĵojn pripostulatajn.

La Helms-Burton igas nin memori la averton tre frue faritan de Carlos Manuel de Céspedes [2]. En 1870 la patro de la kuba patrujo malkovris, ke „la sekreto” de la usona politiko estis „alproprigi Kubon al si”. Danke al Helms kaj al Burton la celoj de la imperio klare montriĝas. Ĉu ili fariĝos realo, kompreneble estas io alia. De Céspedes ĝis Fidel la kubanoj pruvis, ke ili scipovas kontraŭ ĉio batali, kaj ke neniam ili denove fariĝos sklavoj.

(Speciale por Por Esto ! / Publikigita de Cubadebate kun permeso de la aŭtoro)

Notoj :

[1] https://www.poresto.net/

[2] Kuba revolucia advokado, kiu komencis la militojn por sendependiĝo de Kubo kontraŭ la kolonia hispana reĝimo.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.cubadebate.cu/opinion/20... origina fonto : https://www.poresto.net/2019/04/11/...