Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Dek du paŝoj por estigi “reĝimŝanĝon”
de PRASHAD_Vijay  
19a aprilo 2019

Vijay PRASHAD : Dek du paŝoj por estigi “reĝimŝanĝon” en : Marxistische Blätter, 2019-2, p. 5-12

La 15-an de Septembro 1970 la prezidanto Richard Nixon kaj la Nacia Sekurec-konsilanto Henry Kissinger donis plenpovon al la usona registaro fari ĉion al ĝi eblan por fiaskigi la tuj estiĝontan registaron de la socialista prezidanto Salvador Allende en Ĉilio. Laŭ la notoj, kiujn la CIA-direktoro Richard Helms faris, Nixon kaj Kissinger volis en Ĉilio “igi la ekonomion kriegi”, ĉe kio “la riskoj ligitaj kun tio ne zorgigis ilin”. Ankaŭ milito ŝajnis al ili taŭga, se ĝi nur kondukus al tio, forpuŝi la registaron de Allende el la potenco. La CIA komencis la projekton FUBELT, komence provizita per 10 milionoj da dolaroj, por kovrita malstabiligo de la lando.

Firmaoj en Usono kiel la telefon-konzerno ITT, la trinkaĵ-fabrikisto Pepsi kaj kupro-monopoloj kiel Anaconda kaj Kennecott intervenis ĉe la usona registaro, kiam Allende la 11-an de Julio 1971 ŝtatigis la kuprominadon. La ĉilianoj festis tiun tagon kiel “tagon de nacia digno” (Dia de la Dignidad Nacional). La CIA kontaktiĝis kun partoj de la armeo, pri kiuj supozeblis, ke ili estis kontraŭ Allende. Tri jarojn poste, la 11-an de Septembro 1973, la armeo puĉis kontraŭ Allende, kiu ĉe tiu “reĝimŝanĝo” pereis. Usono “kreis la antaŭkondiĉojn”, formulis Henry Kissinger, tiam Nacia Sekurec-konsilanto, kaj la prezidanto Nixon aldonis : “Tiel oni nun ludos ĉi tie”. Tio estas kutimo ĉe la internacia gangsterismo.

Por Ĉilio komenciĝis la nokto de la armea diktatoreco, dum kiu la lando estis liverita al la usonaj monopoloj. Konsilistoj enflugigitaj el Usono, donis al la kabineto de la generalo Augusto Pinochet la necesan subtenon.

Kio en 1973 okazis en Ĉilio, tio estas precize la samo kiel tio, kion Usono provis en multaj landoj de la suda mondoparto. La plej lasta agresocelo de la usona registaro – kaj de la okcidenta grandkapitalo – estas Venezuelo. Tio, kio aktuale okazas en tiu lando, ne estas io unika nek io nekutima. Tie oni traprovas atakon de Usono kaj de ĝiaj aliancanoj, tian kian oni jam plej bone konas en tre malproksimaj landoj kiel Indonezio aŭ la Demokratia Respubliko Kongo. La scenaro estas jam kliŝo : 12-ŝtupa plano por estigi la etoson por ŝtatrenverso, kiu devas zorgi por mondo, kiu kuŝas piede antaŭ la Okcidento kaj al la okcidentaj konzernegoj.

Marco Rubio (@marcorubio) la 24-an de Januaro 2019 tvitis : “La plej grandaj aĉetantoj de venezuela petrolo estas @ValeroEnergy & @Chevron. La prilaborado de la krudpetrolo el #Venezuelo zorgas por multaj laborlokoj ĉe la golfa marbordo. En la intereso de tiuj ĉi laboristoj el Usono mi esperas, ke ili ekde nun kunlaboros kun la administracio de prezidanto Guaidó kaj ĉesigos la kunlaboradon kun la kontraŭleĝa Maduro-reĝimo.”

Ŝtupo 1 : Kaptiloj de la koloniismo

Grandaj partoj de la suda hemisfero estas kaptitaj en strukturoj kreitaj de la koloniismo. Tiu faris limojn ĉirkaŭ regionoj, kiuj havis la malbonan sorton eksporti precipe unu certan produkton : Tio estis la sukero en la kazo de Kubo, la petrolo en la kazo de Venezuelo. Ĉar tiaj landoj ne povis meti sian ekonomion sur pli larĝan bazon, ili akiris siajn eksportajn kompensaĵojn precipe per tiu unu sola produkto. 98 elcentoj de la eksport-enspezoj de Venezuelo devenas el vendo de petrolo. Ĉe altaj mondmerkataj prezoj por la respektiva produkto la eksportaj enspezoj estis sekuraj kaj ĉe malkreskantaj prezoj en danĝero. Ĉe tio temas pri postlasaĵo de la koloniismo. La petrolprezoj de Junio 2008 ĝis Januaro 2019 falis de 160,72 dolaroj por barelo al 51,99 dolaroj por barelo. Proporcie falis la eksport-enspezoj de Venezuelo en tiuj dek jaroj.

Ŝtupo 2 : Kolapso de la Nova Mondekonomia Ordo

En 1974 la landoj de la suda hemisfero komencis la provon starigi la mondan ekonomion sur novan bazon. Ili alvokis por fondi novan mondekonomian ordon (New International Economic Order, NIEO), per kiu ebligos elrompiĝi el la dependeco kaj meti la ekonomion de ĉiu lando sur pli larĝan bazon. Por krudmaterialo kiel petrolo kaj baŭksito oni estigo kartelojn, por doni al landoj, kiuj posedis nur unu produkton por eksporti iomda kontrolo pri la atingeblaj prezoj por tio. La Organizaĵo de Petroleksportaj Ŝtatoj (OPEC), fondita en 1960, pioniris en tiaj karteloj, sed la starigo de kromaj ne estis permesita. Per la malprospero de la OPEC en la lastaj tridek jaroj iliaj membroj jam ne kapablis regi la petrolprezojn – interalie ankaŭ Venezuelo, kiu posedas la plej grandajn pruvitajn petrolrezervojn de la mondo. Ĉiuj ĉi ŝtatoj estas elmetita al la favoro de la potencaj ĉefaj landoj.

Ŝtupo 3 : Morto de la kampkulturo de la Sudo

En Novembro de 2001 en la mondo ekzistis 3 miliardoj da etkampuloj kaj kamplaboristoj. Tiam en Doho (Kataro) renkontiĝis la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) por lanĉi la produktivon de la kampkultura ekonomio de la Nordo kontraŭ tiuj ĉi 3 miliardoj da kampuloj kaj kamplaboristoj de la Sudo. Per meĥanikigo kaj industrie laborantaj bienegoj en Nordameriko kaj en Eŭropo la produktivo de ĉiu kampulo kreskis mezume al 1 ĝis 2 milionoj da kg da greno. Aliflanke la kampuloj kaj kamplaboristoj en la cetera mondo luktadis por atingi po 1000 kg. Ilia produktivo do tute ne povis sekvi. Per la decidoj de Doho, skribis Samir Amin, la neniigo de la etkampuloj kaj de la kamplaboristoj estis programita. Kio okazas al tiuj geviroj ? En la Okcidento oni produktas pli sur ĉiu hektaro, sed la transpreno de la kampkulturo fare de konzerno kondukas al tio – kiel P. Sainath, esploristo ĉe la Trincontinental, Institute for Social Research, montris –, ke pli da homoj devas malsati, ĉar la kampuloj estas forpelitaj el sia grundo kaj elmetitaj al malsatmorto.

Ŝtupo 4 : Kultro de prirabado

La hegemonio de la Okcidento aŭdacigas monopolajn konzernojn fajfi pri leĝoj. Kiel Kambale Musavuli kaj mi per la ekzemplo de la Demokratia Respubliko Kongo prezentis, el ties jara buĝeto de 6 miliardoj da dolaroj regule estas deprenitaj 500 milionoj fare de minejkonzernoj, kiuj sidas en Kanado – lando, kiu nun apartenas al la akuzantoj kontraŭ Venezuelo. Per falsitaj prezkalkuladoj kaj impostevitado tiaj grandaj firmaoj (en Kanado : Agrium, Barrick kaj Suncor) sukcesas regule ŝteli miliardojn al malriĉigitaj landoj.

Ŝtupo 5 : Fari ŝuldojn kiel vivstilo

Kiam vend-enspezoj de sia ĉefa eksportprodukto forestas, la kampkulturo estas detruita kaj la kulturo de prirabado sukcesas, tiam al la landoj de la suda hemisfero jam nur restas frapi la pordon ĉe la monpruntistoj. En la lastaj dek jaroj la ŝuldoj de la sudhemisferaj landoj kreskis, sed la pagoj por tiaj ŝuldoj kreskis 60-elcente. Dum la kreskintaj prezoj por eksportaj produktoj inter la jaroj 2000 kaj 2010 la ŝuldoj de la sudemisferaj landoj malaltiĝis, sed kun la malkreskantaj prezoj ekde 2010 ree kreskis. La Internacia Mon-Fonduso (IMF) konstatis, ke el 67 malriĉiĝintaj landoj, kie oni tion observas, 30 estas superŝuldantaj, duoble pli ol en 2013. En la kazo de Angolo 55,4 elcentoj de la eksport-enspezoj fluas nur en la pagadon por ŝuldoj. Same kiel Venezuelo ankaŭ Angolo estas petroleksporta lando. Ankaŭ ceteraj tiaj landoj, kiel Ganao, Ĉado, Gabono kaj Venezuelo suferas altan ŝuldokvoton (kompare kun la malneta enlanda produkto). Ĉe du el kvin landoj kun malalta enspezo regas financa urĝostato.

Ŝtupo 6 : Publikaj financoj – for

Per malaltaj enspezoj kaj malaltaj impostkvotoj ankaŭ la publikaj financoj de la sudhemisferaj landoj enkriziĝis. Kiel la UNO-konferenco pri komerco kaj disvolvado konstatis, “la publikaj financoj estas daŭre sufokataj”. La koncernataj ŝtatoj jam ne sukcesas disponigi la monon por bazaj funkcioj de la ŝtato. Per la postulo de ekvilibra buĝeto la preno de kredito estas same malfaciligita kiel per altaj interezokvotoj pro la risko de kriditodono al enŝuldiĝintaj landoj.

Ŝtupo 7 : Profundaj entranĉoj ĉe socialaj pagoj

Se ili ne povas trovi monon kaj estas elmetitaj al la kapricoj de la internacia financmerkato, la registaroj vidas sin devigataj profunde pritranĉi la elspezojn por socialaj servoj. Edukado, sano, nutraĵa suvereneco, formado de ekonomia multeco – ĉio ĉi suferas. Internaciaj institucioj kiel la Internacia Mon-Fonduso devigas tiujn landojn fari “reformojn”, kio signifas rezigni pri sia suvereneco. Landoj, kiuj rezistas al tio, troviĝas sub giganta internacia premo, “je puno de pereo”, kiel tekstas en la Komunista Manifesto de 1848. [1]

Ŝtupo 8 : Socia mizero kondukas al migrado

68,5 milionoj da homoj estas hodiaŭ survoje, la nombro de loĝantoj de la lando “migrado” okupas la 21-an lokon post Tajlando, eĉ antaŭ Britujo. Migrado estas mondskale la reago al la kolapso de landoj, tra la tuta terglobo. La elmigrado el Venezuelo ne estas specifaĵo de tiu lando, sed normala reago al la tutmonda krizo. Migruloj el Honduro migras norden al Usono, migruloj el Okcidentafriko tra Libio al Eŭropo en la kadro de tiu ĉi tutmonda eliro.

Ŝtupo 9 : Kiu decidas kion oni rakontas al la homoj ?

La monopolaj komunikiloj de la konzernoj ricevas siajn instrukciojn de la elito. Por sentemo pri la strukturkrizo, kontraŭ kiu registaroj de Afganujo ĝis Venezuelo devas luktadi, ne estas spaco. Registaroj, kiuj cedas al la okcidenta premo, rajtas ĉion en la komunikiloj. Tiom longe, kiom ili plenumas “reformojn”, ili prosperas. Landoj, kiuj rifuzas tiajn “reformojn”, devas kalkuli kun atakoj. Iliaj gvidantoj estas “diktatoroj”, ilia loĝantaro ostaĝoj. Dubinda elekto en Bangladeŝo aŭ en la Demokratia Respubliko Kongo aŭ en Usono ne estas okazo por “reĝimŝanĝo. Nur Venezuelo ricevas tian apartan pritrakton.

Ŝtupo 10 : Kiu estas la reala prezidanto ?

Operacoj por “reĝimŝanĝo” komenciĝas per tio, ke la imperiismaj landoj dubas pri la legitimeco de la ekzistanta registaro. Por tio, oni kun la pezo de Usono nomas ne elektitan personon “nova prezidanto” kaj subfosas la aŭtoritaton de la elektita gvidanto. La ŝtatrenverso konsistas en tio, ke potenca lando decidas – sen elekto – sanktolei sian propran anstataŭanton kiel gvidanton. Tiu persono – en la kazo de Venezuelo Juan Guaidó – devas senprokraste klarigi, ke li cedos al Usono. Lia ombra registaro – konsistanta el eksaj registaraj oficistoj kun densaj ligoj en Usono (kiel Ricardo Hausmann de la Harvard-universitato kaj Moisés Naím de Carnegie) – tuj klarigas, ke ĝi volas ĉion privatigi kaj nome de la venezuela popolo vendi la popolon de Venezuelo.

Ŝtupo 11 : Igi la ekonomion kriegi

Ekde la jaro 2014 Venezuelo estas elmetita al akraj sankcioj de Usono, ekde kiam la usona Kongreso aliĝis al tiu linio. En la sekva jaro la prezidanto Barack Obama deklaris Venezuelon “minaco por la nacia sekureco”. La ekonomio komencis kriegi. En la lastaj tagoj Usono kaj Britujo fridsange ŝtelis miliardojn, kiuj apartenas al Venezuelo, metis la solan ekonomian sektoron, kiu donas enspezojn (la petrolon) al la ĉeno de sankcioj, kaj poste rigardis, kiel la doloro pro la sekvoj skuas la landon. Same faris Usono pri Irano, kaj same pri Kubo. Laŭ konstato de la UNO, la usonaj sankcioj kostis al la malgranda insulo 130 miliardojn da dolaroj. Venezuelo en la unua jaro de la sankcioj deciditaj de Trump en Aŭgusto 2017 perdis 6 miliardojn da dolaroj. Tio ĉiutage pliiĝas. Tiel ne mirigas, ke la speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj Idriss Jazairi konstatas, ke “sankcioj, kiuj kondukas al malsatmorto kaj al kolapso de la san-prizorgado, ne estas la respondo al la krizo en Venezuelo”. Li ankaŭ notis, ke sankcioj “ne estas bazo por paca solvo de disputoj”. Li diris ankaŭ : “Aparte en zorgo mi estas pri raportoj, ke la celo de tiuj sankcioj estas la anstataŭigo de la registaro de Venezuelo”. Li alvokis al “sentemo” kun la loĝantaro de Venezuelo.

Ŝtupo 12 : Komenci militon

La Nacia Sekurec-konsilisto de Usono, John Bolton, jam levis flavan tabulon, sur kiu staris : “5000 soldatoj en Kolombio”. Temas pri usona militforto, lokita en la najbara lando de Venezuelo. La Komando Sudo de Usono staras preta. Ili ankaŭ spronas Kolombion kaj Brazilon partopreni. Dum oni kreas la etoson por tia ŝtatrenverso, necesas jam nur eta okazo. Tiam ili komencos militon.

Sed ĉio ĉi ne estas neevitebla. Ĝi ne estis neevitebla por Titina Silá, komandantino de la PAIGC (Partido Africano para a Independència de Guiné e Cabo Verde), kiu la 30-an de Januaro 1973 estis murdita. Ŝi batalis por la liberigo de sia lando. Ĝi ne estis neevitebla por la amikoj de la Tricontinental Insttute for Social Change ĉe Code Pink, la organizaĵo “Virinoj por la paco” en Usono, kies reprezentantino Medea Benjamin iris en kunvenon de la OAŜ (Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj) kaj diris NE.

Urĝas la tempo por diri NE al intervenoj por “reĝimŝanĝo”. Ne ekzistas meza vojo.

Fonto : https://www.commondreams.org/views/...

Al ĉiuj, kiuj legas la anglan, ni rekomendas rigardon en la tie ligitaj pruvoj por la konstatoj de Prashad.

El la angla al la germana de Lothar Letsche, el la germana al Esperaanto de Vilhelmo Lutermano