Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Trump kontraŭ Putin en Venezuelo
de Vilhelmo Lutermano  
13a aprilo 2019

Angel Guerra Cabrera

La 28-an de marto 2019

Rusujo „devas foriri de Venezuelo” kaj por tion atingi „ĉiuj rimedoj estas surtable” deklaris la prezidanto Donald Trump el la Blanka Domo la 27-an de marto. Apud li, kiel honora vizitanto, estis la edzino de la grandega marioneto Juan Guaidó, la plej granda kaj mizera lakeo el la grupo de Lima. Tio estas alia signalo pri tio, ke pro la krizo de sia hegemonio Usono intencas restarti la malnoblan doktrinon Monroe, kiel diris kelkaj el liaj voĉistoj.

Tamen, kion oni povas atendi de Trump ? Li ĵus proklamis la regadon de Israelo sur la okupataj Alturas de Golán, siria teritorio, kaj tiu fakto substrekas la malŝaton, kiun pri la internaciaj leĝoj havas la prezidanto kaj la bando da krumuloj taskitaj pri eksteraj aferoj. Same pri la neleĝa agnosko de li farita pri Jesusalemo kiel ĉefurbo de la cionisma ŝtato, la fia daŭra batado kaj la preparoj pri tute malkaŝita militista interveno kontraŭ la Bolivara Respubliko de Venezuelo, gvidataj per tvitaĵoj el la Blanka Domo. Sen forgesi la tre grandan malfortiĝon de la diplomataj rilatoj kun Kubo kaj la malmilda akriĝo de la embargo post la negrandaj progresoj okazintaj dum la dua mandato de Obama. En ambaŭ okazoj lia registaro klopodis pravigi sin per serio da mensogoj kaj kalumnioj, kiel ekzemple, ke la insulo restigas pli ol 20 mil soldatojn en Venezuelo, aŭ la fantaziaj sonatakoj kontraŭ la usona diplomataro en Havano.

Ne tre bone, la relativa respektado de la leĝo en la internacia sistemo post la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945, permesis havi iujn ekvilibrojn kaj antaŭvideblon de la okazaĵoj. Okazis gentomurdaj militoj kiel tiu en Vjetnamujo, aŭ la longa terorista kampanjo kontraŭ Kubo post la malvenko okaze de la atako al Playa Girón. Ne estas novaĵo, ke Usono malrespektas la internacian juron. Ĝi ĉiam faris tion, sed estis iuj limoj, ruĝaj linioj – kiel oni lastatempe diras – kiujn neniu el la grandaj potencoj transiris. Nun Usono aplikas ĝangalan krudan leĝon en la internaciaj rilatoj.

Vaŝingtono komencis malrespekti ĉiam pli malmodeste ne nur la internaciajn leĝojn, sed ankaŭ la propran konstitucion kaj leĝojn, de la tempo de Ronald Reagan, per kruelaj intervenoj en la centramerikajn konfliktojn kaj la soldula milito kontraŭ la sandinisma Nikarakvo, origino de la grandega skandalo Irano-Opozicio. Tiu konduto kreskis dum la postaj mandatoj, kun paŭzo eble dum la mandato de James Carter.

Tamen, la konduto estis ree prenita de Bush patro, Clinton, Bush filo kaj Obama. Ĝuste en la tempo de tiu ĉi lasta, krom la daŭrigo de rektaj militistaj intervenoj kun „botoj sur la tereno”, kiel en Irako kaj Afganujo, aŭ pli maskitaj, kiel en Libio kaj Somalio, notinde kreskis la murdoj per telegvidataj aparatoj, la operacioj per specialaj trupoj, kaj vigliĝis la reĝimŝanĝiĝoj per la uzo de la tiel nomataj malfortaj aŭ malmildaj puĉoj. Ekzemplo pri tio estis la tiel nomataj kolor-revolucioj kaj la puĉo en Ukrainio, envere preparita por entrudi marionetan registaron, kiu forpelos la rusan mararmeon de la Nigra Maro el la haveno de Sebastopolo kaj por – servi al la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) – estigos grandan minacon kontraŭ tiu grava defendlinio de Rusujo.

Samkiel estis levita de George W. Bush la Akso de la Malbono (kiun konsistigis Norda Koreujo, Irako kaj Irano) por pravigi la tiel nomatan militon kontraŭ terorismo, la konsilanto pri nacia sekureco kaj ulo ema al invado kontraŭ Irako, John Bolton, parolis pri „troika [esp. restrukturado] de la tiranio” en aludo al Venezuelo, Kubo kaj Nikarakvo, sed iu fonto el la Blanka Domo asertas, ke ankaŭ Bolivio estis inkluzivita kvankam ĝi ne estis tiam menciita. Poste, dum elektokampanja parolado en Miamo, Trump kun lia enciklopedia nescio asertis : „Kiam Venezuelo, Kubo kaj Nikarakvo fariĝos liberaj, tiu ĉi estos la unua hemisfero libera (de socialismo) en la tuta historio de la homaro”. Oni memoru, ke Bernie Sanders kaj kelkaj demokrataj deputitoj pravigas sin socialistoj.

Sur kiu leĝa aŭ morala principo Trump povas diri, ke Rusujo devas foriri de Venezuelo ? Nur pensante pri la uzo de la forto tia diro povus havi praktikan signifon, ĉar Rusujo kaj Venezuelo rajtas – kiel suverenaj ŝtato-membroj de la Unuiĝintaj Nacioj – respekti interkonsentojn pri provizado de armiloj kaj militista kunlaborado. Fakte, tiuj interkonsentoj baldaŭ fariĝos 2-jardekaj. Neniu povas ilin malpermesi, des malpli kiam Vaŝingtono militas kontraŭ Karakaso en preskaŭ ĉiuj gravaj branĉoj de supervivado de socio kaj ŝtato. Vaŝingtono sabotas la elektrosistemon de Venezuelo kaj krome, minacas tiun landon per eventuala militista interveno kaj samtempe havas sintenon ĉiam pli malamikan kontraŭ Moskvo, kiu konsideras la bolivaran landon sia strategia amiko.

Angel GUERRA CABRERA.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.cubadebate.cu/opinion/20...