Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La „problementoj” de la diktatoreco en Brazilo
de Elson CONCEPCIÓN PÉREZ  
5a aprilo 2019

Elson Concepción Pérez La 31-an de marto 2019

Jair Bolsonaro, nuna prezidanto de Brazilo, fariĝis kapitano en la armeo kaj eblas supozi, ke li tre bone sciis la sialandajn okazintaĵojn inter la jaroj 1964 kaj 1985. Kvankam li eble volas forgesi tion hodiaŭ, li certe scias, ke tio estis diktatoreco, kiu inter siaj „problemetoj” – kiel li ilin tiel nomas – ne permesis demokratiajn elektojn, la asembleo estis fermita, la gazetaro estis blokata kaj oni kolektis ĉirkaŭ 20.000 priraportojn pri torturoj.

Se li ankaŭ tion forgesis, endas memorigi al li, ke 423 homoj estis murditaj en tiuj jaroj. La listo de viktimoj povas kreski, ĉar la armeo apenaŭ kunlaboris por klarigi la okazintaĵojn, asertas raporton de la gazeto El País [esp. la lando].

La brazila militista diktatoreco havis rimedan kaj ekonomian helpon de Usono per tiu monstraĵo konata kiel Plano Cóndor [esp. kondoro].

Tio estas, ke Bolsonaro neas tiun historion kaj rajtigis la komandejojn fari „indajn celebrojn” pri la 55-a datreveno de la puĉo.

Inter liaj pravigoj kontraŭ la historio ni trovas, ke „En la Armeo ni neniam havis ŝtatan politikon de premado, kiun oni la tutan tempon volas meti inter niajn faritaĵojn. Mi ne volas diri, ke tiu tempo estis perfekta. Neniu reĝimo estas tia. Kiu geedza rilato estas perfekta ? De tempo al tempo estas problemeto. Malabundas la paroj, kiuj ne havas problemon”, raportas la agentejo EFE.

La historio neata de Jair montras, ke „la Nacia Komisiono de la Vero konkludis, ke 423 homoj mortis aŭ malaperis pro politika persekutado dum la diktatoreco, kaj ĝi atribuis la krimojn al ŝtata politiko kun reguloj difinitaj de la kvin generaloj, kiuj sinsekve estris la landon”.

Krome, ĉar li eble ankaŭ tion forgesis, la 31-an de marto 1964 la puĉo faligis la demokratian registaron de la prezidanto Joao Goulart kaj estigis diktatorecon.

Dum la regado de Goulart la sudamerika giganto plene okupiĝis pri socialaj, politikaj kaj ekonomiaj reformoj, kun partopreno de laboristaj kaj kamparanaj sektoroj. Dek kvin tagojn antaŭ la okazintaĵo la prezidanto anoncis kelkajn dekretojn, kiel tiun de la agroreformo, en aranĝo kun pli ol 300.000 homoj en Rio-de-Ĵanejro.

Kontraŭ tiuj rimedoj la militistaj puĉistoj kune kun la grandaj brazilaj entreprenistoj, la granda gazetaro kaj la rekta partopreno de Usono – kiu penadis malhelpi la „komunistan influon” en Latinameriko – ebligis la militistan okazintaĵon.

Tiu historio, fakte ne malnova, estas tiu, kiun Jair Bolsonaro klopodas hodiaŭ forviŝi el la memoro de sia lando, kun entuziasmo sama al tiu, kiun havas sia usona kolego Donald Trump, kiam tiu ĉi pritraktas temojn kiel la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj pri la siriaj Alturas del Golán ; Jerusalemon kiel ĉefurbo de palestinaj kaj israelaj loĝantaroj ; la interkonsenton pri atomenergio subskribita kun Irano ; la interkonsentojn pri la klimatŝanĝiĝo kaj aliajn.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/mundo/2019-03-...