Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Josefina Vidal : La registara decido de Kanado redukti la diplomataron estas favora al la usonaj atakantoj de Kubo
de cubadebate  
6a februaro 2019

La 31-an de januaro 2019

Kubo komprenas la devojn de la kanada registaro protekti sian diplomatan laboristaron ie ajn en la mondo, kaj klopodi trovi la kialojn de la sanproblemoj priraportitaj en la insulo, sed Kubo konsideras nepravigebla la decidon anoncitan hodiaŭ.

Redukti la laboristaron de la ambasadejo kaj alĝustigi la programojn de la instanco ne helpas rilate al la solvoj aŭ serĉado de kialoj koncerne la sanproblemojn priraportitajn de la diplomatoj, kaj tiuj decidoj forte batos la rilatojn.

La decido kontrastas kun la nivelo, la stato kaj la ĉeesto de kanada diplomataro en alilandaj ĉefurboj, kie ili ne havas la sekurecon, trankvilecon, sanon kaj bonvenon, kiujn ili havas en Kubo.

Tiu ĉi sinteno estas favora al tiuj, kiuj en Usono uzas tiun ĉi temon por ataki kaj malprestiĝigi Kubon. Estas konate, ke homoj kun alta respondeco en la usona eksterpolitiko klopodas estigi ŝtreĉan etoson kaj prezenti Kubon kiel minacon.

Tuj post la unua raporto de la kanada ambasadejo Kubo pretis kunlabori kaj kunlaboris kun diversaj instancoj de la kanada registaro ; ĝi petis informojn kaj transdonis ĉiujn pruvojn, kaj disponigis al Kanado la plej kapablajn kubajn spertulojn en plej diversaj fakoj.

En la okazintaj kunsidoj estis klare, ke ne ekzistas pruvoj pri cerba damaĝo, kiuj klarigos la diversajn simptomojn raportitajn, aŭ kiuj indikos, ke tiaj simptomoj rezultas de la restado de tiuj diplomatoj en Kubo.

Temas pri tre diversaj simptomoj, kies komuna elemento estas la fakto, ke ili estas malfacile mezureblaj aŭ analizeblaj per teĥnikaj rimedoj.

La decidoj faritaj de la kanada registaro domaĝe nutras la onidirojn kaj kontrastas kun la okazintaj tiutemaj kunsidoj de ambaŭ registaroj.

Malgraŭ la decido de la kanada registaro Kubo restas sur sia devo konservi la staton de la rilatoj kaj fortigi ilin koncerne landon, kun kiu ni havas fortajn amikajn kaj kunlaborajn ligojn.

Ambasadejo de Kubo en Kanado

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.cubadebate.cu/noticias/2...