Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La usona registaro konsideras reenmeti Kubon en la liston de landoj subtenantaj terorismon
de cubadebate  
6a februaro 2019

La 30-an de januaro 2019

Pasintmarde Usono asertis, ke ĝi firme konsideras reenmeti Kubon en la liston de landoj subtenantaj terorismon, kaj tio supozigas, ke oni altrudos ekonomiajn punojn pro la agado de Kubo en Venezuelo kaj la apogo al la kolombia gerilo Armeo por Nacia Liberigo (ANL).

En intervjuo kun EFE la registara taskito pri latinamerikaj aferoj, Mauricio Claver-Carone asertir, ke „Kubo ŝajnas esti furore preta verki sian propran libreton, por ke oni enmetu ĝian nomon en tiun liston”, el kiu ĝi eliris en 2015.

„Ni konsideras tion (inkluzivi Kubon en la liston) ne nur pro ĝiaj agadoj en Venezuelo, (sed ankaŭ) pro ĝia apogo al teroristaj grupoj kiel ANL, kaj pro la atakoj al niaj diplomatoj kaj al la kanadaj diplomatoj” en la insulo, asertis la kubdevena oficisto, kiu naskiĝis en Miamio kaj estas firma defendanto de la embargo kontraŭ Kubo.

Nord-Koreujo, Sirio kaj Irano troviĝas nun en la listo de landoj subtenantaj terorismon, kiun ĉiujare publikigas la Ŝtat-Oficejo de Usono. Tio sekvigas punojn kiel la malpermeso pri vendado de armiloj kaj ekonomia helpado.

Kubo estis parto de tiu falsa „nigra listo” dum pli ol tri jardekoj, de 1982 ĝis 2015, kiam la tiama usona prezidanto Barack Obama ordonis forigi Kubon el la listo en etoso de amikemo inter ambaŭ landoj.

La ebla puno kontraŭ Kubo kuniĝos al alia puno, kiu certe ankoraŭ pli damaĝos la rilatojn kun la insulo : la eblo, ke Vaŝingtono aktivigos leĝon ebligantan al kub-usonanoj postuli ĉe usonaj kortumoj la redonon de posedaĵoj, kiuj estis eksproprietigitaj post la venko de la kuba revolucio.

(Laŭ raporto de EFE)

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.cubadebate.cu/noticias/2...