Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MINREX : Kubo firme malkonsentas pri la aktivado de la Titolo 3 de la Leĝo Helms-Burton
de Ministrejo pri eksteraj rilatoj de Kubo  
26a januaro 2019

MINREX : Kubo firme malkonsentas pri la aktivado de la Titolo 3 de la Leĝo Helms-Burton

La 17-an de januaro 2019

Deklaro de la Ministrejo pri Eksteraj Aferoj :

La 16-an de januaro 2019 la Ŝtat-Oficejo de Usono anoncis la decidon prokrasti je nur 45 tagoj la aplikadon de la Titolo 3 de la Leĝo Helms-Burton „por fari detalan reviziadon […] laŭ la naciaj interesoj de Usono kaj de la klopodoj por rapidigi en Kubo la transiron al demokratio kaj inkluzivi elementojn kiel la akra premado de la reĝimo kontraŭ la homrajtoj kaj la bazaj liberecoj, kaj la nepravigebla apogo al la reĝimoj ĉiufoje pli aŭtoritatecaj kaj koruptaj de Venezuelo kaj Nikarakvo”.

La registaro de prezidanto Donald Trump minacas pri tio, ke ĝi volas danĝere akrigi la embargon kontraŭ Kubo, kio klare malrespektos la internacian juron kaj rekte malrespektos la suverenecon kaj la interesojn de triaj landoj.

Kubo plej forte, firme kaj senkondiĉe malkonsentas pri tiu minaco. Kubo konsideras ĝin malamikeca ago tre aroganteca kaj malhonesta, kaj samtempe malŝatas la malrespekteman kaj kalumnian lingvaĵon de la publika mesaĝo farita de la Ŝtat-Oficejo.

La Leĝo Helms-Burton aktiviĝis en 1996. Ĝi estis farita por leĝigi kaj akrigi la politikon de la ekonomia, komerca kaj financa embargo trude komenciĝinta oficiale en 1962, kun la celo malstabiligi kaj faligi la kuban registaron kaj trudi reĝimon ŝatatan de la usona registaro.

La Leĝo havas kvar titolojn kaj ĝi estas aplikata ekde ĝia proklamo. Ĝia karaktero estas eksterteritorieca, ĉar ĝi rompas la normojn kaj principojn de la internacia juro, rompas la regularon de la komercado kaj de la internaciaj ekonomiaj rilatoj kaj damaĝas la suverenecon de aliaj landoj, ĉefe pro la aplikado de reguloj kontraŭ kompanioj kaj personoj laborantaj en teritorioj de tiuj landoj.

Tiu Leĝo estas malakceptita de la internacia komunumo kaj preskaŭ unuanime de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (OUN), de fakaj internaciaj organizaĵoj kaj de regionaj organizaĵoj kiel la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj kaj la Afrika Unuiĝo. Pluraj landoj havas proprajn leĝojn por alfronti la eksterteritoriecon de tiu ĉi Leĝo.

Inter la ĉefaj celoj de la Leĝo Helms-Burton troviĝas barado de la ekonomiaj, komercaj kaj financaj rilatoj inter Kubo kaj triaj landoj, kaj damaĝi la kuban kapablon altiri rektan investadon de eksterlanda kapitalo. La Titoloj 3 kaj 4 koncernas ĝuste tiujn celojn.

La Titolo 3 rajtigas usonanojn prezenti ĉe usonaj kortumoj plendojn kontraŭ iu ajn eksterlandano, kiu „ŝakras” per usonaj posedaĵoj alŝtatigitaj en Kubo en la 1960-aj jaroj. Oni ne tenas en konsidero, ke tiu alŝtatigo okazis laŭ leĝa procezo agnoskata de la Supera Kortumo de Usono kaj farita de la kuba registaro laŭ strikta respekto de la nacia leĝo kaj la internacia juro.

Unu el la plej notindaj kontraŭdiroj de tiu Titolo estas la fakto, ke ĝi donas tiun rajton ankaŭ al posedantoj, kiuj ne estis usonaj civitanoj en la momento de la alŝtatigoj, kaj kies supozatajn posedaĵojn neniu oficialigis.

Laŭ la Leĝo mem, de 1996 ĉiuj usonaj prezidantoj - inkluzive de Trump en 2017 kaj 2018 - aplikis la ekzekucian rajton prokrasti la aplikadon de la Titolo 3 ĉiun trian monaton, kio agnoskis ĝian maldetalan kaj neakcepteblan karakteron kontraŭan al la internacia juro kaj al la suvereneco de aliaj landoj. La prokrastoj okazis ankaŭ pro la kompreno pri tio, ke la Leĝo estigos nesupereblajn obstaklojn antaŭ iu ajn solvo por la postuloj kaj kompensoj rilataj al leĝaj usonaj posedantoj.

La 2-an de novembro 1999 la provinca kortumo de Havano deklaris ĝusta la plendon kontraŭ la usona registaro pro homaj damaĝoj. Oni leĝe postulis al Usono kompensi la kuban popolon per kvanto de 181.100 milionoj da dolaroj. Ankaŭ la 5-an de majo 2000 Kubo postulis de Usono 121.000 milionojn da dolaroj pro ekonomiaj damaĝoj.

La Ministrejo pri Eksteraj Aferoj konfirmas la pretecon de Kubo trovi solvon por la reciprokaj plendoj kaj kompensoj.

Tiu ĉi usona decido pri baldaŭa aplikado de la Leĝo implicas, ke kontraŭe al la leĝoj de la internacia juro kaj la internaciaj rilatoj eksterlandaj personoj kaj entreprenoj havantaj leĝajn negocojn kun Kubo troviĝos en risko alfronti senbazajn kaj eksterleĝajn plendojn ĉe usonaj kortumoj. Estas konata la korupta kaj politike motivigita sinteno de kelkaj kortumoj en Florido, kiuj estas ofte uzata kiel armilo kontraŭ Kubo.

Tio implicas, ke nia popolo firme, konscie kaj forte unu plian fojon alfrontos la klopodon de la usona imperiismo submeti la kuban nacion.

Se la titolon 3 oni aplikus laŭ la Leĝo kaj laŭ la anonco de la Ŝtat-Oficejo, iu ajn kubano kaj iu ajn komunumo en la lando vidus, ke ĉe la usonaj kortumoj prezentiĝos postuloj pri posedrajtoj koncerne domojn, laborejojn, lernejojn, malsanulejojn, kvartalajn terenojn, kaj ili povus konstati la intencon forpreni el la lando riĉaĵojn, infrastrukturon, kultivojn, industriojn, minejajn rimedojn, elektroenergion kaj bazojn de scienco, teĥnologio kaj publikaj servoj.

Ni ĉiuj devas memori la aberacian enhavon de la Plano Bush, kiu precizigas kaj detale leĝigas la manieron, kiel la kubaj familioj kaj la tuta lando malhavus praktike ĉion.

Dum pli ol dudek jaroj la Leĝo Helms-Burton gvidis la entrudajn klopodojn de la kontraŭkubaj sektoroj en Usono por ataki la kuban nacion kaj malfortigi ĝian suverenecon. Surbaze de ĝia apliko oni liveris centojn de milionoj da dolaroj por malstabiligi la internan staton kaj oni kreis leĝojn por klopodi ŝanĝi la reĝimon. Ĝia ekonomia efiko estigis grandan koston por la progreso de la lando kaj la bonstato de la loĝantaro, kun batoj tamen ne pli grandaj danke al la reĝimo de sociala justeco reganta en Kubo.

La intenco apliki la Titolon 3 impulsiĝas kontraŭ la opinio de gravaj registaraj agentejoj en Usono, kaj kiel sekvo de la potenco kaj influo, kiujn en la registaro atingis homoj, kies politika agado estas markita de la senpova rankoro kontraŭ Kubo. Tiu intenco subtenas sin per mensogo kaj ĉantaĝo.

Altnivelaj fakaj enketoj rezultigis, ke l ;a plimulto de la usonanoj firme malkonsentas pri la ekonomia blokado.

Oni sufiĉe klare trovas en la historio, ke la politiko de ekonomia blokado kaj la problemoj inter Kubo kaj Usono ne estiĝis pro la justaj alŝtatigoj faritaj de la revolucia registaro surbaze de la leĝo kaj de la propra rajto. La militecaj, ekonomiaj kaj teroristaj atakoj kontraŭ Kubo farataj de la usona registaro komenciĝis antaŭ ol la ĉefaj alŝtatigoj de usonaj posedaĵoj.

Oni scias, ke ĉiuj alŝtatigoj de eksterlandaj posedaĵoj inkluzive de la usonaj havis laŭleĝe kompromison pri kompenso, kiun la usona registaro ne volis pridiskuti, sed ĝi estis akceptita de la registaroj de alilandaj plendantoj, kiuj jes ricevis justan kompenson.

La Ministrejo pri Eksteraj Aferoj respektas la enhavon de la Konfirmo-Leĝo de la Kubaj Digno kaj Suvereneco (Leĝo nro. 80) kaj emfazas, ke la Leĝo Helms-Burton estas neleĝa, neaplikebla kaj sen juraj valoro kaj efiko. Pro tio la Ministrejo konsideros nula ĉian plendon baziĝintan sur tiu leĝo kaj faritan de iu ajn jura aŭ natura persono, sen konsideri lian civitaneco aŭ nacieco.

La kuba registaro prenas por si la rajton oportune reagi al tiu ĉi nova atako.

Havano, la 16-an de januaro 2019

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.cubadebate.cu/cuba/2019/...