Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La kuba ministro pri eksteraj aferoj priraportis ĉantaĝan kaj malhonestan klopodon akrigi la embargon
de cubadebate  
26a januaro 2019

La 16-an de januaro 2019

La ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla malakceptis la lastajn deklarojn de la Ŝtat-Oficejo de Usono koncerne la longigon al nur 45 tagoj, de la tempo por la prokrasto aktivigi la Titolon 3 de la leĝo Helms-Burton, kiu estas la bazo de la leĝo kontraŭ Kubo.

„Mi firme kaj entute malakceptas la anoncon de la usona ŝtat-oficejo prokrasti nur 45 tagojn la aplikadon de la Titolo 3 de la Leĝo Helms-Burton. Tio estas politika kaj malamikeca ĉantaĝo por akrigi la embargon kontraŭ Kubo. Tio estas brutala atako al la internacia juro kaj al aliaj ŝtatoj”, skribis la diplomato en Tŭitero.

En alia tŭit-mesaĝo Rodríguez diris, ke de 1996 ĉiuj usonaj prezidantoj inkluzive de la nuna nuligis la aplikon de la Titolo 3 de la Leĝo Helms-Burton pro ties klara eksterteritorieco kaj damaĝoj al la korporaciaj interesoj de Usono, ĉar ĝi arbitre submetos triajn landojn je usonaj kortumoj.

Prensa Latina (PL) publikigis el Vaŝingtono la anoncon, ke la Ŝtat-Oficejo prokrastis je 45 tagoj, ekde la 1-a de februaro, la aktivadon de la Titolo 3 de la Leĝo Helms-Burton.

Tiu Titolo elmontras la eksterteritoriecan karakteron de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudata al Kubo de antaŭ pli ol 55 jaroj. Per tiu proceduro Vaŝingtono prenas por si la rajton juĝi tiujn investantojn el triaj landoj, kiuj investos je alŝtatigitaj posedaĵoj en Kubo.

Laŭ la teksto de la leĝo oni konsideras „usonaj propraĵoj” tiujn alŝtatigitajn en la kariba lando post 1959, kiam venkis la kuba revolucio.

La apliko de tiu titolo estis prokrastita de la usonaj registaroj ekde ĝia aprobo en 1996, pro la damaĝoj estigotaj de ĝi ne nur koncerne Kubon, sed ankaŭ koncerne Usonon kaj ties amikoj kiel Eŭropa Unio (EU).

Laŭ anonco de la Ŝtat-Oficejo tiu limdato ebligos fari detalan reviziadon de la rajto agi laŭ la Titolo 3 surbaze de la naciaj interesoj de Usono kaj de tio, kion Vaŝingtono nomas „transiro al la demokratio”. Tio estas entruda sinteno koncerne la insulon.

La 1-an de novembro post parolado en Miamo, Florido - kiam li akrigis la malamikemon kontraŭ Kubo - la konsilanto pri nacia sekureco John Bolton deklaris al artikolistoj, ke la Blanka Domo tenas en konsidero permesi la aktivigon de la Titolo 3.

„Usono tenas en konsidero permesi juĝojn pro posedaĵoj konfiskitaj en Kubo”, diras Pompeo

„Usono tenas en konsidero permesi juĝojn pro posedaĵoj konfiskitaj en Kubo post la [venko fare de la] komunista revolucio”, diris la diplomatĉefo de Usono avertante precipe la eksterlandajn firmaojn, kiuj povos profiti de tio.

Pompeo diris, ke li konsideras plu evoluigi la Leĝon de la Libereco - 1996 -, kiu permesos al la kubaj elmigrintoj plendi kontraŭ la privataj entreprenoj kaj kontraŭ Kubo mem pro tio, ke tiuj ĉi havis profitojn de posedaĵoj alŝtatigitaj post la venko atingita de la revolucio de Fidel Castro en 1959.

Ĝis nun la usonaj registaroj uzis sian aŭtoritaton por prokrasti ĉiun sesan monaton la aplikon de tiu ĉi leĝo, sed Pompeo anoncis, ke li deklaros prokraston de nur 45 tagoj ekde la 1-a de februaro.

La usona diplomatĉefo diris en raporto, ke dum tiu periodo la usona registaro „detale revizios” la temon.

Vaŝingtono analizos la „klopodojn akceli la transiron al la demokratio en Kubo, kaj ĝi inkluzivos elementojn kiel la kruela premado de la homrajtoj kaj la bazaj liberecoj de la kuba reĝimo, kaj la nesubtenebla kuba apogo al la ĉiam pli aŭtoritatecaj kaj koruptaj reĝimoj en Venezuelo kaj Nikarakvo”, li asertis.

„Ni instigas iun ajn homon, kiu negocas kun Kubo, teni en konsidero la riskon komercadi per konfiskitaj posedaĵoj kaj helpi tiun diktaturon”, li aldonis en la dokumento.

Tiu ĉi averto estas alia subita ŝanĝiĝo de la politikoj de Barack Obama, kiu normaligis la rilatojn kun Kubo kaj diris, ke la usonaj leĝoj aplikataj dum jardekoj por faligi la kuban komunistan ŝtaton malsukcesis.

Ankaŭ antaŭ ol la reamikiga kampanjo impulsata de Obama la sinsekvaj usonaj registaroj decidis, ke la Leĝo de la Libereco metos en riskon gravajn rilatojn, ĉar eŭropaj amikoj kaj Kanado faris grandajn investojn en Kubo.

La Eŭropa Unio (EU) plendis ankaŭ ĉe la Monda Komerc-Organizaĵo (MKO) post la aprobo de tiu leĝo en 1996, kiu permesas prezenti en usonaj kortumoj postulojn pri posedrajtoj, kio estas plia elemento por akrigo de la embargo aplikata de Usono kontraŭ Kubo.

La Leĝo de la Libereco estis iniciatita de la ekstremdekstrema respublika senatano Jesse Helms kaj la kongresano Dan Burtan, post la faligo - farita de Kubo - de du aviadiloj stirataj de kubaj elmigrintaj aktivistoj en 1996.

La Konsilantaro de Komerco kaj Ekonomio inter Kubo kaj Usono, kiu apogas la usonajn firmaojn en la insulo diris, ke la rimedo de Pompeo estis farita por „estigi necertecon kaj do maltrankvilon”.

La prokrasto je 45 tagoj „donas la eblon estigi komercan, ekonomian kaj politikan etoson” por Kubo, EU kaj ĉiuj membroj de la OMC, diris la prezidanto de la konsilantaro Hojn Kavulich.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.cubadebate.cu/cuba/2019/...

originaj fontoj : Kuba Inform-Agentejo kaj aliaj agentejoj