Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Sonoj raportitaj de usonaj diplomatoj estas laŭ studo grilaj
de Prensa Latina  
11a januaro 2019

Agentejo Prensa Latina La 5-an de januaro 2019

La usona gazetaro nomis „sonatakoj” la temon koncernan al la sanraportoj faritaj de usonaj diplomatoj en Kubo. Ili raportis pri aŭskultado de sonoj, kiuj laŭ nova studo estas verŝajne kaŭzitaj de kariba grilo. Multaj teorioj estiĝis pri tiu ĉi situacio kaj kelkaj tuŝis la limojn de sciencfikcio.

Tamen, la terminoj „sonatakoj” kaj „akustikaj sonoj” estis uzataj de la usonaj amaskomunikiloj ekde la unua momento, kiam diskoniĝis novaĵoj pri la temo en aŭgusto 2017. Ili estas ankoraŭ uzataj kvankam post preskaŭ du jaroj da esplorado oni konas nek la kaŭzojn nek la respondeculojn de la okazintaĵo.

En oktobro 2017 la usona agentejo Associated Press (AP) diskonigis sonon, kiu laŭ la propra gazeto estis registraĵo de la sono aŭdita de kelkaj laboristoj en la usona ambasadejo en Havano.

La 4-an de januaro du sciencistoj laborantaj en universitatoj de Usono kaj Britio asertis en artikolo, ke la registraĵo de „sonatakoj” kontraŭ usonaj diplomatoj en Kubo estas sama kiel la sonalvoko de kariba grilo.

Alexander L. Stubbs ‒ de la Oficejo pri Integra Biologio en la kalifornia universitato en Berkeley ‒ kaj Fernando Montealegre ‒ de la Fakultato de Sciencoj de la Vivo en la brita universitato Lincoln - analizis la registraĵon diskonigitan de AP kaj li verŝajne klarigis la supozatan misteran nubon en rilato kun la sono.

„Ĉi tie montriĝas, ke la vokkanzono de la hinda grilo kun mallonga vosto (science Anurogryllus celerinictus) estas sama ‒ kun nuancitaj detaloj ‒ kiel la registraĵo de AP rilate al daŭro, frekvenco de ripetiĝo, spektro de povumo, stabileco de la frekvenco kaj oscilado”, ili asertis.

La artikolo publikiĝis en la retejo bioRxiv.org ‒ malfermita cifereca stokejo por la biologiaj sciencoj ‒ kaj la aŭtoroj aldonis, ke la sonregistraĵo de AP prezentas malgrandiĝon de la frekvenco de individuaj pulsoj, kio estas klara sondetalo pri la sono de griloj.

Kvankam la strukturo de la tempa pulso en la registraĵo estas malsama kiel iu ajn natura fonto de insekto-sonoj, la aŭdigado de la grila sonalvoko kaj ĝia registrado en fermitaj spacoj donas praktike rezulton saman kiel la nuna registraĵo, klarigis la sciencistoj.

Laŭ la specialistoj tio grave pruvas, ke grila sonalvoko kun eĥo estas la vera fonto de la diskonigita registraĵo, kaj ke ne temas pri sonatako aŭ alitipa teĥnologiaĵo.

En la opinio de Stubbs kaj Montealegre la esplorado pruvas, ke sonoj kiel la registritaj de AP havas naturan klarigon, kaj ke la registraĵo farita de la usonaj diplomatoj en Kubo estas ja kanto de iu grilo kun eĥoj.

La gazeto The New York Times publikigis, ke fakuloj pri la kantoj de tiuj specioj konsideris, ke la studo de ambaŭ sciencistoj estis ĝuste farita.

„La afero ŝajnas klara ; tio estas hipotezo sufiĉe firma”, diris Gerald Pollack al tiu gazeto. Li studas la sonan komunikadon inter insektoj, en la kanada Universitato McGill.

„Kvankam ili estis konfuzaj, la misteraj sonoj en Kubo ne estas danĝeraj por la homoj kaj ne temis pri sonatakoj”, substrekis la sciencistoj, kiuj opinias, ke la biologia deveno de la sonoj instigas al detala esplorado pri aliaj eblaj kaŭzoj inkluzive de iuj psikaj, pro la neŭrofiziologiaj problemoj priraportitaj de la diplomatoj.

La esploristoj aldonis, ke tiu ĉi epizodo havas eblan similecon kun antaŭa okazo en la historio de Usono, la tiel nomata „flava pluvo” en la sudoriento de Azio, kiam oni konkludis, ke la supozataj ĥemiaj atakoj havis nedanĝeran biologian devenon. „Tiam la abeloj, anstataŭ la griloj, havis la kulpon”, ili diris. Tio aludis la politikan situacion en 1981, kiam la tiama usona ŝtatsekretario Alexander Haig akuzis Sovetion pri transdono al Vjetnamio kaj Laos de ĥemiaĵoj, kiuj laŭ postaj studoj estis nur abelaj ekskrementoj.

La rezultoj de la studo skribas novan paĝon koncerne la sanproblemajn temojn, kiuj notinde batis la normaligon de rilatojn komenciĝintan fine de 2014 inter Kubo kaj Usono.

Kubo kaj pluraj usonaj grupoj priraportis, ke la registaro de Donald Trump politikigas tiun ĉi aferon por kontentigi malgrandan grupon da parlamentanoj opoziciantaj la amikrilatojn inter ambaŭ landoj. Rezulte de tiuj okazintaĵoj la ambasadejoj de Kubo kaj Usono havas tre reduktitan laboristaron, kaj Usono ĉesigis la disdonon de vizoj en Havano, kio damaĝas familiojn en ambaŭ teritorioj.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.escambray.cu/2019/sonido...