Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Milito kontraŭ la inteligento
de Charles Xavier DURAND  
17a januaro 2006

Du verkoj de Charles Durand, profesoro ĉe la Teĥnologia Universitato de Belfort-Motbéliard, pritraktas demandojn gravajn por la estonto de ĉiuj popoloj, ĉar la grandaj solvendaj problemoj estas dense ligitaj kun ili : la internacia lingva komunikado. La temaro estas des pli urĝa, ĉar ĝi estas ĝenerale prisilentata aŭ nur marĝene traktata de la amaskomunikiloj, dum la situacio evoluas...

Charles Durand :

« Ni spertas la aperon de nova speco de diskreta milito, ia "velura milito", kies celo estas la konkero de la inteligentoj kaj la servigo de la sprititoj, rimedoj por malfermi la vojon al la konkerantoj de la 21-a jarcento... » La « velura » milito estas informeca. Ĝi disvastiĝas kvazaŭ viruso kiu aliprogramas sian gastiganton por reprodukti ĝin kaj por ke tiu siavice disvastigu kaj ampleksigu ĝin. Por esti efika, tiu milito devas konstrui kaj disvastigi certan nombron da artefaritaj mitoj kiuj enradikiĝu kiel kredoj kun la celo modifi daŭreme la kondutojn de la individuoj por ke ili servu la interesojn de la malplimulto kiu faras tiun specon de agreso. Nia mondrigardo fariĝis tiel grava misformo de la realo. Agante diskrete kaj precipe sur la nivelo de subkonsciaj zonoj de malcerteco, vasaligante tutajn loĝantarojn, la milito kontraŭ la inteligento faras tute realajn detruojn, eĉ se tiuj ne kalkuliĝas laŭ mortigitoj kaj fizikaj detruoj. La armita konkero preskaŭ ĉiam damaĝas la mensan potencialon de rezistado de la invaditaj nacioj, dum tiu ĉi speco de milito efike detruas ĝin. Kvankam iuj landoj ŝajnas okupi centran rolon en tiu speco de agado, ili tamen ne estas la solaj protagonistoj. Ignorante la naciajn limojn kaj lerte ĉirkaŭirante la strukturojn de potenco kiujn ĝi ĝenerale infektas pasante, la milito kontraŭ la inteligento estas malfacile kontraŭbatalebla, ĉar ĝiaj kvinaj kolonoj estas multnombraj kaj potencaj, eĉ se ili ne estas ĉiam konsciaj pri la rolo kiun ili ludas, kaj la limoj de la fronto malfacile lokalizeblas.

Tiu milito estas tiel efika, ĉar ĝi atakas, interalie, nian precipan pensilon, nome nian lingvon, iel laŭ la maniero en kiu la aidoso atakas nian imunsistemon. Ĝiaj motivoj estas tiom malnovaj kiom la homaro mem. Temas pri domini, posedi, kontroli, komandi, rekompenci kaj puni kaj samtempe riĉiĝi. La milito kontraŭ la inteligento estas subfosanta niajn demokratiajn reĝimojn malplenigante ilian substancon kaj transformante ilin, malrapide sed sekure, en diktaturojn maskitajn kvazaŭ demokratioj, en kies interno la civitano ne estas submetita al rekta fizika trudodevigado, sed forte fivarbata kaj menstrudata. « La nova milito kontraŭ la inteligento » donas detalan priskribon de la plej gravaj teĥnikoj - sed ankaŭ certe plej ignorataj de la komunikiloj - uzataj en la informeca milito kaj la mensa manipulado laŭ la skalo de la socioj. Almenaŭ se la homaro ne ekkonscias pri la ekzisto de tiu nova tipo de milito, ne esploras la teĥnikojn kiujn ĝi uzas, por defendi sin, kaj ne decidas sin, unu fojon por ĉiam, agnoski la rajton de la popoloj disponi pri si mem, en tuta spirita libereco, en la diverseco de siaj lingvoj kaj la plureco de siaj kulturoj kiel nepra kondiĉo por supervivi, tio kion oni nomas nun « civilizacio » iros en la plej bona kazo al stagnado aŭ, en plej malbona kazo, al tria mondmilito kun ties materiaj detruoj kaj ĝiaj ja realaj mortigitoj.

Mi dankas tiujn de vi kiuj, dum la tri lastaj jaroj, skribis trafajn informojn al mi pri tiu temo aŭ komentojn el kiuj mi enprenis multajn en mian verkon. Tiel vi povos eventuale retrovi en ĝiaj paĝoj, iujn de viaj ideoj, proponoj kaj referencoj. Mi provis « doni al Cezaro kiu apartenas al Cezaro » citante iliajn aŭtorojn kaj mi kredas ke vi ne trovos maljustaĵojn de preterlaso en mia verko. « La artefaritaj mitoj » fiksas la kadron kaj la kondiĉojn en kiuj tiu nova « milito kontraŭ la inteligento » montras sian efikecon.

La dua volumo, kiu aperos post du monatoj, prezentos « La mensan manipuladon per la detruo de la lingvoj ». Ĝi klarigos ke tio kion oni ĝenerale nomas « defendo de la lingvo, de la kulturoj kaj de la plureco » ne estas neserioza flankmiliteto. Ĝi kondiĉas nian supervivadon kaj do, post iom da tempo, nian ekonomian kaj politikan sendependecon. Lanĉiĝis eksterordinara operacio de novkoloniismo pere de la lingvo, planedskale. Nepras rekoni ĝin kiel tia kia ĝi vere estas, se oni volas kontraŭbatali ĝin efike.

Fine, la lasta volumo, aperonta antaŭ majo 2002, priskribos « Novan programon por la konscienco ». Ni spertas revenon de la koloniismo, kiu jam ne celas specife la evoluantajn landojn, sed ankaŭ la industrilandojn. La sola diferenco, kompare kun la pasinteco, estas ŝanĝo de lingvaĵo. Tiel, la misioj nomataj « humanitaraj », la « ekonomia kunlaborado », la pruntedonoj por subteni la « disvolvadon », la « helpo » al edukado ofte nur maskas nur la transprenon de la regiloj de la celataj landoj.

La tutmondigo de la interŝanĝoj fakte maskas la volon kateni certajn loĝantarojn per kreado de ligoj kiuj dependigas ilin ekonomie, politike kaj ideologie, kaj tio permanente. Tiu libro estis konceptita por servi kiel intelekta armilo por ĉiuj kiuj luktas por la apero de multpolusa mondo en respekto de la lingvoj kaj kulturoj. Ne temas pri « eseo » en tradicio senco, sed pri klara demonstrado, kiu estas verdikto kontraŭ tiuj kiuj volas dissolvi niajn kulturojn kaj respektivajn apartaĵojn por plonĝi nin en sendiferencan buljonon nome de la malstrukturiga tutmondigo kiu neniigus nian kreivon kaj samtempe vasaligus nin politike kaj ekonomie.

La ideoj fariĝas mobilizaj nur en la mezuro en kiu ili estas subtenataj de nemalmunteblaj argumentoj kiuj siavice bazas sin sur pruveblaj faktoj kaj tiel sekvigas nerefuteblajn konkludojn. Jen kion mi volis plenumi por ĉiuj kiuj kundividas miajn zorgojn kaj, se la celo estus nur parte atingita, mi konsiderus tamen ke mi fariĝis utila. Viaj ĉies komentoj estos bonvenaj !

Charles DURAND

(ECC Teĥnologia Universitato de Belfort-Montbéliard)

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS)